Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

Alia universalismo

de Libera Folio je 2017-07-042017-07-04

Okaze de la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto la hispana gazeto Diario de Teruel publikigis tutan paĝon en Esperanto, kun intervjuo de la poeto Miguel Fernández kaj opiniartikolo de José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. Libera Folio republikigas la opiniartikolon kun la titolo “Alia universalismo”.

Finlernintoj de Duolingo duoble superas UEA-n

de Libera Folio je 2017-06-262017-06-29

Fine de majo la suma kvanto de la homoj, kiuj eklernis Esperanton ĉe la retejo Duolingo, superis milionon. Proksimume kvin procentoj el la eklernintoj finas la kurson. Tio signifas, ke la kvanto de finlernintoj nun almenaŭ duoble superas la membrokvanton de UEA.

Kial oni ne lernas Esperanton?

de Libera Folio je 2017-06-232017-06-23

La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi. Prefere ol propagandi, indas mem lerni la lingvon bone kaj uzi ĝin en internaciaj kontaktoj, skribas Liu Xiaozhe.

Esperantistoj kampanjas por liberigi Bogatov

de Libera Folio je 2017-06-182017-06-19

Komence de aprilo en Moskvo estis arestita Dmitrij Bogatov, esperantisto, komputisto kaj matematikisto. Oni akuzas lin pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. La 19-an kaj 20-an de junio ankaŭ esperantistoj partoprenos kampanjon por lia liberigo.

”UEA dediĉu malpli da tempo al komoj”

de Libera Folio je 2017-06-132017-06-13

Duolingo kaj Amikumu estas multe pli signifaj por la evoluo de Esperantujo ol dekoj da paĝoj de filozofiumado en strategiaj laborplanoj, skribas Dennis Keefe. Li opinias, ke la sukcesoj de la projektoj povas utili por eĉ pli vaste diskonigi Esperanton al reta publiko.

Ukrainiaj esperantistoj kunvenis ĉe la fronto

de Libera Folio je 2017-06-092017-06-09

Dum la unua semajnfino de junio en Slovjansk en orienta Ukrainio okazis malgranda Esperanto-renkontiĝo, kiun sukcesis partopreni ankaŭ unu esperantisto veninta el la alia flanko de la apuda milita frontlinio.

Biciklado kun mortintoj

de Libera Folio je 2017-06-092017-06-09

La centjara datreveno de la forpaso de Zamenhof estas celebrata ĉie en la mondo. Kvin esperantistoj en Kopenhago faris cele­bradon en tute nekutima maniero: biciklado de unu esperantista memorejo al alia tra la urbo. La gvidinto Jens S. Larsen raportas.

EU-komisionano faris paroladon en Esperanto

de Libera Folio je 2017-06-082017-06-08

La litova ano de la eŭropa komisiono, Vytenis Andriukaitis, ĉeestis la Germanan Esperanto-Kongreson en Freiburg kaj faris paroladon pri Zamenhof en Esperanto.

TEJO daŭre sen buĝeto sed baldaŭ sendependa

de Libera Folio je 2017-06-062017-06-06

Grava ero en la konflikto inter TEJO kaj UEA eble baldaŭ solviĝos, se la nova statuto de TEJO fine estos oficiale registrita. Tamen la sendependiĝanta TEJO daŭre ne havas buĝeton por 2017.

Rekorda minuso de 86.700 eŭroj ĉe UEA

de Libera Folio je 2017-05-302017-06-04

La pasinta jaro finiĝis kun minuso de pli ol 86.700 eŭroj en la kontoj de UEA. La estraro atendas malbonan financan rezulton ankaŭ en 2017, sed esperas je subvencioj kaj donacoj.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 72 Paĝo 73 Paĝo 74 … Paĝo 81

Lastaj komentoj

  • Jens Stengaard Larsen pri Nova sango bezonata por ŝanĝo en SAT: “La biologio havas LUCA. La fiziko havas la Praeksplodon. Kion havas la lingvistiko?” jan 19, 20:36
  • Jens Stengaard Larsen pri Nova sango bezonata por ŝanĝo en SAT: “Mi plendas ke lingvistoj ne vizias lingvon tiel kiel aliaj lingvistoj vizias lingvon. Esperantistoj havas komunan lingvon, la lingvistoj ne…” jan 19, 20:27
  • Jouko Lindstedt pri Nova sango bezonata por ŝanĝo en SAT: “Jens respondu mem, sed se mi legas lin ĝuste, li kritikas la tutan lingvosciencon pro tio, ke ĝi utiligas diversajn…” jan 18, 17:06
  • Johannes Genberg pri Nova sango bezonata por ŝanĝo en SAT: “Do, vi esence plendas ke lingvosciencistoj ne vizias internacian lingvon kiel esperantistoj vizias ĝin. Ĉu mi ĝuste komprenas vian vidpunkton?” jan 18, 10:29
  • Jens Stengaard Larsen pri Nova sango bezonata por ŝanĝo en SAT: “Mankas ke ni akuzu la lingvistojn ne fari sian laboron. Ĝenerale tia malfido al la scienco estas freneza kaj ekstreme…” jan 16, 09:47

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Forpasis danĝera ul’
  • La Almanako de UEA denove prokrastita
  • Nova sango bezonata por ŝanĝo en SAT
  • Esperantistoj en Ukrainio plu bezonas helpon
  • Retkrimuloj atakis Pasportan Servon

RSS Global Voices Esperanto

  • En Brazilo, romaoj loĝantaj en urborandaj regionoj luktas por agnosko de siaj identecoj
  • Nuklea kunlaboro de Kazaĥio kun Ĉinio: ĉu grandaj riskoj sed malgrandaj avantaĝoj?
  • La amara vero pri AI: ankaŭ artefarita intelekto havas antaŭjuĝojn

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 516 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT