Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

La komitato de UEA akceptis
buĝeton kun enorma deficito

de Libera Folio je 2017-12-022017-12-03

La supera decida organo de UEA, la komitato, per reta voĉdono akceptis buĝeton por la jaro 2018 kun planata deficito de 140.000 eŭroj. Tiel la kostoj superas la enspezojn je 30 procentoj. La mankantan monon oni prenos el la kapitalo de la asocio.

Mark Fettes: “Ni ĉiuj konscias
pri la granda laboro antaŭ ni”

de Libera Folio je 2017-11-212017-12-04

Post la decido dungi nunan estraranon kiel ĝeneralan direktoron de la tuta asocio, UEA nun serĉas novajn estraranojn. Laŭ prezidanto Mark Fettes la Estraro krom novan ĝeneralan sekretarion bezonas respondeculon pri kulturo kaj kongresoj.

Martin Schäffer volas stabiligi la asocion

de Libera Folio je 2017-11-142017-11-14

Stabiligo de la asocio kaj malpliigo de la deficito estas la plej urĝaj taskoj, kiujn volas entrepreni la nova ĝenerala direktoro de UEA. Tion rakonas Martin Schäffer en intervjuo al Libera Folio.

La revolucio donis nefinan venkon al Esperanto

de Libera Folio je 2017-11-072017-11-07

Antaŭ cent jaroj, la 7-an de novembro 1917 laŭ la moderna kalendaro, en Rusio okazis revolucio kiu ŝanĝis la mondon. En Rusio la revolucio renversis ĉion kaj inter multaj aliaj evoluoj dum kelkaj jaroj enkondukis oran epokon de Esperanto.

UEA ŝanĝas ĝeneralan direktoron

de Libera Folio je 2017-11-012017-11-02

La Centra Oficejo de UEA ekde la jarŝanĝo iĝos malcentra. La nova ĝenerala direktoro de la asocio, Martin Schäffer, ne laboros en la oficejo. La ĉefa oficisto de la asocio grandparte loĝos en alia kontinento.

La estraro de UEA esploras la krizon en la CO

de Libera Folio je 2017-10-312017-10-31

Dum pluraj monatoj venadas signaloj pri grave malboniĝinta etoso en la Centra Oficejo de UEA. La estraro de la asocio laboras por solvi la problemon.

UEA investis 10.000 eŭrojn en Amikumu

de Libera Folio je 2017-10-272017-10-28

La poŝtelefona programo Amikumu iĝis multlingva, ricevis premion kaj trovis novajn investantojn. Unu el ili estas UEA, kiu aĉetis akciojn de Amikumu por 10.000 eŭroj.

La Centra Oficejo ekparolis angle

de Libera Folio je 2017-10-182017-10-30

Dum jardekoj la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis la plej esperantlingva loko en la tuta mondo, sed jam ne. Volontuloj ne plu bezonas scipovi Esperanton, kaj por komuniki kun ili la oficistoj devas paroli angle.

Nova kanalo por informoj pri Esperantujo

de Libera Folio je 2017-10-172021-03-29

”Sal Esperantujo” estas la nomo de nova projekto, kiu rete disvastigas informojn pri okazaĵoj en Esperantujo. Ĝin fondis sveda gimnaziano, kiu lernis Esperanton rete antaŭ tri jaroj.

Bosniaj esperantistoj subtenas la katalunan popolon

de Libera Folio je 2017-10-112017-11-21

UEA kaj ĝiaj landaj asocioj devas esti politike neŭtralaj, kaj sekve ne povas alpreni oficialan starpunkton en la disputo pri la eventuala sendependiĝo de Katalunio. La landa asocio de UEA en Bosnio tamen sendis subtenan leteron al Kataluna Esperanto-Asocio.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 71 Paĝo 72 Paĝo 73 … Paĝo 84

Lastaj komentoj

  • Tim Owen pri Nur kvar novaj libroj en la libroservo de UEA: “Tiu statistiko baldaŭ ŝanĝiĝos, ĉar alvenis en Roterdamo lastan semajnon pakaĵoj senditaj de mi, en kiuj troviĝis 39 diversaj titoloj.…” jun 9, 09:29
  • Ziko pri Forpasis Probal Dasgupta: “Koran dankon, Marc. Tiu ludema spirito, tio estis vere la esenco lia apud la intelekta pezo.” jun 2, 13:56
  • Jouko Lindstedt pri Intelektulo en neintelektula mondo: “Ne nur bela nekrologo, sed ankaŭ kontribuo al Dasgupta-ekzegezo. Dankon!” jun 2, 12:04
  • Jouko Lindstedt pri Forpasis Probal Dasgupta: “La somera nokto norda plenas de karesa krepusko dum en Kolkato regas nokta mallumo kaj la cindro de mia amiko…” jun 2, 08:44
  • giridhar pri Forpasis Probal Dasgupta: “La tutan vivon pri libroj li umis, ĉu ne, Osmo? Librojn li fulme legis — eĉ voris! Kaj el tiu…” jun 1, 20:25

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Nur kvar novaj libroj en la libroservo de UEA
  • Intelektulo en neintelektula mondo
  • Forpasis Probal Dasgupta
  • La Centra Oficejo denove ne vendita
  • La UK en 2028 okazos en Litovio

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 528 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT