Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

UEA uzis 33.000 eŭrojn por nova retejo

de Libera Folio je 2018-07-192018-07-19

Ĝis nun UEA elspezis proksimume 33.000 eŭrojn por reteja renovigo, kiu estis deklarita ĉefa prioritato de la asocio antaŭ kvin jaroj. La ankoraŭ ne ekzistanta retejo devos anstataŭi la Jarlibron, pri kies nuligo decidos la komitato de UEA post tri semajnoj.

Lisbono promesas plene portugalan kongreson

de Libera Folio je 2018-07-142018-07-14

Multo, eble eĉ ĉio, estos iel specife lisbona kaj portugala dum la baldaŭa Universala Kongreso, asertas LKK-ano António Martins-Tuválkin en intervjuo de Libera Folio. Li ankaŭ konsilas, kiun pordon de la flughaveno elekti por eviti trompemajn taksiistojn.

Baldaŭ dek jaroj da anglalingva blogado pri Esperanto

de Libera Folio je 2018-07-032018-07-03

Ekde januaro 2009 la usona lingvoinstrua firmao Transparent Language regule aperigas anglalingvajn tekstojn pri Esperanto en sia retejo. De du jaroj la firmao, kies servojn uzas interalie la usona ministerio pri defendo, krome proponas bonkvalitan kurson pri Esperanto.

Esperanto furoras en renkontiĝejo de Duolingo

de Libera Folio je 2018-06-272018-06-27

Esperanto jam iĝis la 6-a plej aktiva lingvo en la nova sistemo de Duolingo por fizikaj renkontiĝoj de lernantoj. UEA helpas funkciigi la sistemon en Esperanto, kiu aldoniĝos al la jamaj du lingvoj, la angla kaj la hispana.

Esperantistoj vivtenas aktivulojn en Afriko

de Libera Folio je 2018-06-202018-06-20

La proksimume sesdek mecenatoj de la asocio Esperanto Plus kolektas kaj sendas monon por vivteni kvar Esperanto-aktivulojn en Afriko. ”Ĉiu subtenato agas laŭ siaj kapabloj kaj povoj”, rakontas Niko Gaufillet, unu el la plusuloj.

TEJO pripensas siajn politikajn poziciojn

de Libera Folio je 2018-06-132018-06-13

Same kiel UEA, ankaŭ ĝia nun sendependa junulara sekcio TEJO estas laŭstatute politike neŭtrala. Tamen la gvidantoj de TEJO nun ekdiskutas, kiajn politikajn poziciojn la asocio alprenu.

Dmitrij Bogatov en intervjuo de Libera Folio

de Libera Folio je 2018-06-052018-06-05

La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestita en Moskvo en aprilo 2017, nun estis liberigita de ĉiuj akuzoj. Libroj en Esperanto ne estis permesitaj en la arestejo, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.

Esperantujo ekprotektas siajn datumojn

de Libera Folio je 2018-05-292018-05-29

Dum la lastaj tagoj la retpoŝtujoj de la plej multaj esperantistoj estas inundataj de mesaĝoj pri datumprotekto. Multaj el tiuj mesaĝoj estas senutilaj kaj nebezonataj. Tamen ankaŭ Esperanto-organizaĵoj devas strebi adaptiĝi al la novaj reguloj de EU, por eviti enormajn punpagojn.

Kiel junigi la movadon?

de Libera Folio je 2018-05-282018-05-29

Robert Nielsen en Irlando ekmiris, kie troviĝas ĉiuj novaj esperantistoj, kiuj ja devus aperi pro la novaj retaj kursoj kaj aplikaĵoj. Ili ja neniam aperas en la tradiciaj kunvenoj. Do li ekserĉis en sia ĉirkaŭaĵo.

Duolingo ekhavis trian lingvon

de Libera Folio je 2018-05-172018-05-17

Portugala iĝis la tria lingvo pere de kiu eblas lerni Esperanton en la retejo Duolingo. ”Ni estas sep personoj el malsamaj partoj de Brazilo kaj ni provis havi iel tian geografie vastan teamon por povi enmeti en la kurson la plejmulton de la variantoj de la brazila portugala.”

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 64 Paĝo 65 Paĝo 66 … Paĝo 82

Lastaj komentoj

  • Johannes Genberg pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Estas same pri miaj du filoj (sveda-japana).” feb 11, 13:00
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Jes, la angla ne estas tiom parolata ĉie, kiel oni ofte supozas. Aliflanke, se Esperanto estus tiom uzata tutmonde kiel…” feb 11, 12:08
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Mia 10-jara nepo estas denaske dulingva, germana-finna. Ĉar li loĝas en Germanio, la germana estas la pli forta lingvo, sed…” feb 11, 11:38
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: ““Iom imprese kaj preskaŭ ŝoke, ke Esperanto ekzistas dum pli ol cent jaroj – kaj ankoraŭ lingvistiko ŝajne sukcesis atingi…” feb 11, 11:34
  • Johannes Genberg pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Mi menciu, ke mia filego, kiu estas preskaŭ 11-jaraĝa kaj antaŭe diris ke li volas lerni Esperanton jam parolas la…” feb 11, 11:22

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Esperanto en la dosieroj de Epstein
  • Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo
  • Fendo en la ĉielo de ĉina Esperantujo
  • Vendo de la domo de UEA denove prokrastita
  • Kanada filmo en Esperanto nun rete spektebla

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 522 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT