Ĉu TEJO havas 25.000 membrojn? de Libera Folio je 2019-09-022019-09-03 Al EU-instancoj TEJO raportis, ke ĝi havas 25.000 membrojn. Efektive la asocio en 2018 havis nur 549 individuajn membrojn kaj 1.123 asociajn membrojn. La cifero raportita al EU do estas 15-oble pli alta ol la efektiva kvanto de pagintaj membroj, sed laŭ la prezidanto de TEJO la pli alta cifero donas pli ĝustan impreson pri la agado de TEJO.
Amikumu interesas ĉefe esperantistojn de Libera Folio je 2019-08-272019-09-06 Antaŭ du jaroj estis lanĉita la poŝtelefona servo Amikumu, kiu ebligas al parolantoj de Esperanto, sed ankaŭ al parolantoj de aliaj lingvoj, trovi proksimajn samlingvanojn. Esperantistaj komencantoj estas daŭre la plej granda grupo de aliĝintoj, pli ol 6.700. Ni intervjuis Chuck Smith pri la nuna stato de la projekto.
Joop Kiefte: La Fina Venko jam estas ĉi tie de Libera Folio je 2019-08-132019-08-13 En vidpunkta artikolo verkita por Libera Folio la nova prezidanto de TEJO, Joop Kiefte, asertas ke ni jam atingis la Finan Venkon. La defioj kiuj ”unuavide aspektas kiel la disfalo de la Esperanto-mondo” laŭ li estas kreskodoloroj pro la adaptiĝo de la esperantistaj organizaĵoj al novaj realaĵoj.
Vortludo “Vortludo” ne permesas miaŭindon de Libera Folio je 2019-08-022019-08-04 Ĵus aperis publika versio de la esperantlingva vortludo ”Vortludo” por poŝtelefonoj. Ĝi tre similas al skrablo kaj populariĝis jam dum la testa periodo. ”Ni rapide ekhavis 75 testantojn kaj en kelkaj semajnoj korektis amason da eraroj”, dankas la programisto Peter Fleckenstein. La ideon pri la ludo li ekhavis post diskuto kun sia 13-jara filo.
Kvin virinoj en la nova estraro de TEJO de Libera Folio je 2019-07-312019-07-31 Joop Kiefte estas la nova prezidanto de TEJO. Li estis la sola kandidato kiu sin proponis por la tasko. La nova estraro estis elektita por unujara mandatperiodo dum la IJK en Liptovský Hrádok en Slovakio. Kvin el la naŭ estraranoj estas virinoj, dum UEA havas neniun virinon inter siaj ok estraranoj.
Arosev: “La Esperanto-movado pereas” de Libera Folio je 2019-07-302019-07-30 La Titaniko de la movado jam longan tempon subakviĝas, sed tio apenaŭ estas kulpo de iuj konkretaj esperantistoj, des malpli de la foririnta UEA-estraro. La ”bona malnova tempo” de la Esperanto-movado estas for, kaj nova tempo pli sukcesa malverŝajne venos, opinias Grigorij Arosev.
La komitato ne tuj buĉos la oficejon de Libera Folio je 2019-07-262019-07-26 La komitato de UEA en Lahtio diskutis la proponojn de Mark Fettes pri pliaj drastaj tranĉoj en la Centra Oficejo, sed postulis pli profundan analizon antaŭ ol fari konkretajn decidojn. La buĝeto por 2020 kun planata deficito de 63.000 eŭroj estis aprobita senŝanĝe.
La resto de la Centra Oficejo respondis de Libera Folio je 2019-07-262019-07-26 Ĵaŭde posttagmeze en Lahtio okazis la tradicia programero “Centra Oficejo respondas”. Pro la lastatempaj tranĉoj okazintaj en la oficejo la respondantaj oficistoj de la CO tamen estis nur du, kaj demandoj temis interalie pri tio, kiu post la maldungo de la purigisto purigas la necesejojn.
Rekorda nombro de verkoj en la Belartaj Konkursoj de Libera Folio je 2019-07-252019-07-26 La nomoj de la premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en Lahtio en ĵaŭdo. La kvanto da partoprenintaj verkoj estis rekorda: estis alsenditaj 171 verkoj el ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. Tamen ne en ĉiuj branĉoj oni trovis verkon kiu laŭ la juĝantoj meritus la unuan premion.
Finna venko okazis en Lahtio de Libera Folio je 2019-07-252019-07-26 Duan fojon en la historio de Pokalo Zamenhof la esperantista futbalteamo gajnis en ludo kontraŭ loka teamo. Cento da spektantoj apogis la ludantojn per kantoj kaj krioj, kvankam la futbalado tempe koliziis kun aliaj publiklogaj programeroj.