La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2020 de Libera Folio je 2020-09-062020-09-06 La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum reta premia festo, elsenditaj per la reto. Ni publikigas la plenan liston.
Kritikaj vidpunktoj kaŝitaj post enketo de UEA de Libera Folio je 2020-09-012020-09-01 La nunaj membroj de UEA estas idealismaj. Por logi novajn necesus tamen proponi ion plian, indikas reta enketo. Kritikaj vidpunktoj de respondintoj ne estis publikigitaj, kaj la retejo ŝajne interesas neniun.
Ĉu vere Esperanto inter pintaj lingvoj en Twitter? de Libera Folio je 2020-08-312020-09-09 Laŭ statistika esploro Esperanto troviĝas inter la 30 plej uzataj lingvoj en Twitter. Sed ĉu vere tiel estas? Kie do estas la multegaj pepaĵoj en Esperanto?
Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo? de Libera Folio je 2020-08-25 Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj – kiel tio eblas, se Esperanto estas facilega lingvo? Ni demandis al akademiano kaj lingvisto Jouko Lindstedt.
La tempo de la paroladoj de Fettes jam pasis de Libera Folio je 2020-08-202020-08-20 Antaŭ unu jaro Mark Fettes finis sian duan mandatperiodon kiel prezidanto de UEA. Nun sub la aŭspicioj de UEA aperis libro kun liaj paroladoj kaj artikoloj. La berlina ĵurnalisto Grigorij Arosev trovas la tekstojn banalaj kaj la libron enuiga. La tekstoj laŭ li estas glate formulitaj, sed ne enhavas kontemplon aŭ analizon de la laboro de Fettes kiel prezidanto de UEA.
La komitato de UEA ne aprobis la buĝeton de Libera Folio je 2020-08-182021-08-25 La komitato de UEA en sia dimanĉa kunsido prokrastis la pritrakton de la buĝeto por la jaro 2021, ĉar mankas planoj pri la financa resanigo de la asocio. Malakcepto de bankaj konsiloj pri investoj eble kostis al UEA dekmilojn da eŭroj.
Financaj rekomendoj perturbis komitatanojn de Libera Folio je 2020-08-162020-08-16 Vendrede la 14-an de aŭgusto la estraro de UEA post pli ol duonjara meditado fine publikigis la rekomendojn de la financa komisiono por la resanigo de la ekonomio de la asocio. El ĝi eblas ekscii, ke la ĝenerala direktoro ne plu bezonas purigi la necesejojn en la Centra Oficejo. La financaj rekomendoj tamen enhavis pli da demandoj ol respondoj.
Esploristoj enmetis Esperanton en DNA de Libera Folio je 2020-08-152020-08-15 Usonaj esploristoj sukcesis enkodigi en DNA-molekuloj la tutan esperantlingvan version de la verko ”La mirinda sorĉisto de Oz”. Laŭ la esploristoj Esperanto aparte bone taŭgis por la eksperimento pri sia neŭtraleco – kaj pro siaj ĉapelitaj literoj.
UEA esperas ke subvencioj forigos la deficiton de Libera Folio je 2020-08-112020-08-16 UEA celas publikigi sian novan retejon la 15-an de decembro. Subvencioj helpu forigi la financan deficiton de la asocio. La domo en Roterdamo ne estu vendita en la nuna momento. Jen kelkaj el la respondoj, kiujn donis la estraranoj dum reta demandohoro.
Financa plano tro timigis la estraron de UEA de Libera Folio je 2020-08-092020-08-09 La komitato ne ricevis promesitan raporton pri la planata financa resanigo de UEA, ĉar la proponoj en ĝi povus timigi la membrojn. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum la unua reta komitata kunsido de UEA. La timiga raporto tamen aperos venontsemajne, li nun promesas.