Unikaj manuskriptoj en Esperanto retrovitaj de Libera Folio je 2020-10-202020-10-20 Iam komence de la pasinta jarcento la nederlanda kolonia funkciulo P.W. van den Broek verkis en Esperanto ampleksajn gramatikojn de la sanskrita kaj tibeta lingvoj. Tiujn manuskriptojn hazarde malkovris la historiisto Carolien Stolte dum siaj esploroj en la Specialaj Kolektoj de la universitata biblioteko en Leiden. Kun ŝia permeso, Libera Folio aperigas tradukon de ŝia artikolo pri la trovaĵo.
Vortotrezoro trovita en la malantaŭo de aŭto de Libera Folio je 2020-10-132020-10-13 Ne necesas enkonduki amason da novaj vortoj en Esperanto por verki en ĝuebla lingvaĵo. Tion montris Anna Löwenstein per siaj verkoj. Nun ŝi malkaŝis sian sekreton – sliparon kreitan dum multaj horoj da laboro en la malantaŭo de ŝia aŭto. Sed kial ŝi dum jaroj verkis en tiel stranga loko?
Pola Radio jam milfoje elsendis en la reto de Libera Folio je 2020-10-062020-10-06 En 1959 Pola Radio post longa paŭzo denove ekparolis en Esperanto. Dum jardekoj la elsendoj estis fundamenta ŝtono en Esperantujo, sed ekde 2011 ili okazas per volontulaj fortoj, en la reto. Okaze de la mila elsendo de la nova Pola Retradio ni petis Barbara Pietrzak rakonti pri la historio kaj nuntempo de la Esperanto-redakcio.
Amikumu perdis la vizaĝojn de Libera Folio je 2020-09-292020-09-30 Pro servila eraro la profilbildoj de la plej multaj uzantoj en Amikumu neripareble malaperis. La servo nun alvokas la uzantojn denove alŝuti siajn bildojn.
Bertilo ne intencas iĝi verda papo de Libera Folio je 2020-09-282020-09-28 Apenaŭ ekzistas hodiaŭ esperantisto kun pli da potenco super la evoluo de la lingvo ol havas Bertilo Wennergren – la aŭtoro de PMEG, la nova redaktoro de PIV kaj influa ano de la Akademio de Esperanto. Ni demandis al li, kion li intencas fari per sia potenco.
Anonimulo kolektas sekretojn de esperantistoj de Libera Folio je 2020-09-222020-09-23 En Facebook aperis anonima paĝo, kiu strebas kolekti sekretojn en Esperanto. Ni petis la anonimulon rakonti, pri kio temas.
La nova estraro de TEJO strebas al travideblo de Libera Folio je 2020-09-162020-09-16 La nova estraro de TEJO, kiu ĵus ekoficis, dum la semajnfino havis sian unuan ĉeestan kunsidon en Roterdamo. La estraro promesas strebi al malfermeco kaj respondis al demandoj en reta elsendo – sed ankoraŭ ne scias diri, kiom da membroj havas TEJO.
Kvar aŭtoroj renkontos sian publikon de Libera Folio je 2020-09-142020-09-17 Oleg Ĉajka el Moskvo estos la gvidanto de la unua reta Literatura forumo de UEA en mardo. En ĝi partoprenos kvar el la plej konataj nuntempaj Esperantaj aŭtoroj. Ni petis Oleg Ĉajka rakonti, pri kio temas.
La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado de Libera Folio je 2020-09-092020-09-13 La 8-an de septembro 2020 forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Memore al li Libera Folio republikigas unu el liaj plej konataj tekstoj, ”La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado”, aperintan en la revuo ”Tempo” en 1982.
Forpasis Zlatko Tišljar de Libera Folio je 2020-09-092020-09-10 Forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Li esperantistiĝis en 1962 kaj en 1972 li iniciatis la entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. Libera Folio petis lian lernanton Nikola Rašić rakonti pri li.