TEJO perdis subvencion de 85 000 eŭroj de Libera Folio je 2022-05-172022-07-27 TEJO ne ricevis la buĝetitan administran subencion de 85 000 eŭroj. Tiu subvencio estas la ĉefa enspezo de TEJO, kaj ĝi devis kovri 58 procentojn el la kostoj de la asocio en la nuna jaro. La tuta buĝeto nun devas esti refarita kaj TEJO verŝajne devos maldungi oficistojn.
Carnap – filozofo forgesita de esperantistoj de Libera Folio je 2022-05-102022-05-10 Rudolf Carnap (1891–1970) estis tre konata germana filozofo kaj logikisto, kiu forlasis Germanion pro la naziismo. Li lernis Esperanton kiel 14-jarulo kaj diversmaniere uzis ĝin dum sia tuta vivo. Tamen ĝis lastatempe malmulto estis konata pri lia esperantisteco. Nun aperis ampleksa artikolo de Ulrich Lins pri la temo. Libera Folio intervjuis la aŭtoron.
TEJO ricevas 25 000 eŭrojn por muzikalo de Libera Folio je 2022-05-042022-05-04 TEJO ricevas subvencion de 25 000 eŭroj por fari muzikalon en Esperanto. Ĝi estos prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Nederlando en aŭgusto. La muzikalo temos pri iu fikcia IJK, kaj TEJO serĉas kandidatojn por la roloj.
TEJO denove rifuzis geografian kvoton de Libera Folio je 2022-04-28 Jam duan fojon la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por geografia kvoto por ĉiuj kandidatoj al postenoj en la organizo. Laŭ kritikantoj la balotilo estis malneŭtrala kaj celis puŝi pli da komitatanoj subteni la proponon.
Hispanaj esperantistoj – fortaj pro diverseco de Libera Folio je 2022-04-262022-04-27 Kiom diversaj estis la fruaj esperantistoj en Hispanio? Ĉu ili plej ofte kunlaboris aŭ kverelis? Kiel tio influis la postajn rilatojn dum malfacilaj historiaj periodoj? Jen demandoj interesaj el scienca vidpunkto, kiujn respondas nova studo pri historia sociologio. Roberto Garvía verkis la plej kompletan libron pri la hispana Esperanto-movado ĝis 1936.
Amikumu 5-jariĝas kaj renoviĝas de Libera Folio je 2022-04-22 La retservo Amikumu lanĉas renovigitan, kvaran version de sia poŝtelefona apo por sia 5-jara naskiĝtago, la 22-a de aprilo. Ni parolis kun Chuck Smith por ekscii, kio okazis pri la servo dum la lastaj kvin jaroj kaj kiajn perspektivojn ĝi havas nun. Dum la lasta monato milo da homoj uzis la apon, kaj 60 procentoj el la Amikumu-membroj almenaŭ iom scias Esperanton.
Esperantistoj helpas defendi Odeson de Libera Folio je 2022-04-192022-04-19 Viktor Vilĥa en Odeso kolektas subtenon por la defendo de sia hejmurbo, kaj li jam ricevis kontribuojn de esperantistoj el pluraj landoj. Sed mirigas lin, ke ekzistas ankaŭ esperantistoj, kiuj subtenas la invadon de aliaj landoj. ”Tio estas por mi tute nekomprenebla afero”, li diras.
TEJO ree malaprobis genran kvoton de Libera Folio je 2022-04-182022-04-19 Jam la duan fojon dum ses monatoj la komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono laŭ kiu almenaŭ triono de la kandidatoj por ĉiuj postenoj estu de malsamaj genroj. La komitato krome elektis du novajn estraranojn por anstataŭigi eksigitojn.
Likvido de Ukrainio ne bonvenas en Pollando de Libera Folio je 2022-04-11 Universitato Adam Mickiewicz nuligis la studrajton de la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio pro liaj deklaroj subtenantaj la invadon de Rusujo kontraŭ Ukrainujo. La decido okazis post du leteroj al la universitato: unu sendita de la prezidanto de Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj dua de instruistoj, kunstudantoj kaj diplomitoj de la programo Interlingvistikaj Studoj.
La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion de Libera Folio je 2022-04-052022-04-05 Rusio nepre ne intertraktu pri paco kun Ukrainio, sed likvidu la nunan ŝtaton kaj komplete ”rastu” ĝian tutan teritorion. Tion opinias la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, kiu argumentas ke Rusio, male ol Ukrainio, strebas ”minimume damaĝi al normalaj homoj”. Grigorij Arosev en sia vidpunkta artikolo demandas, ĉu vere tiuj opinioj kombineblas kun la posteno.