Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 51 to 53. Esperantisto en la eŭropa parlamento http://www.liberafolio.org/2005/Agado/handzlik La pola entreprenisto, ĵurnalisto kaj esperantisto Małgorzata Handzlik estis elektita ano de la eŭropa parlamento. Ŝi parolas Esperanton de dudek jaroj, kaj Esperanton parolas ankaŭ ŝia tuta familio. Ŝia edzo estas la konata "bardo sen barbo", Georgo Handzlik. En la Eŭropa Parlamento sinjorino Handzlik agos en la plej granda frakcio EPP, Eŭropa Popola Partio. Małgorzata Handzlik estas en esperantistaj rondoj pli konata per la esperantigita formo de sia nomo, Margareta. Ŝi neniam aktivis en iu politika partio, sed nun kandidatis en la eŭropaj elektoj en la listo de la partio Civitana platformo, kaj sukcesis post nur ses-semajna kampanjo kolekti la necesan kvanton de voĉoj. Entute pli ol 30.000 homoj voĉdonis por ŝi. La kampanjo estis intensa, kun foje eĉ ses renkontiĝoj en diversaj urboj de la pola regiono Silezio dum la sama tago.

Laŭ sia retpaĝo, ŝi decidis kandidati, ĉar ŝi estas forte ligita al sia hejma regiono, kaj la decidoj de la eŭropa parlamento influos la vivon tie, la agadon de la entreprenoj kaj la ĝeneralan evoluon.

En la eŭropa parlamento Małgorzata Handzlik volas labori por sia hejma regiono, sed ŝi ankaŭ esperas aktivi en komisiono, kiu zorgas pri lingvaj aferoj kaj tie engaĝiĝi por Esperanto. Ankaŭ en sia kampanja retpaĝo ŝi plurloke mencias Esperanton, kaj la retpaĝo enhavas esperantlingvan membiografieton.

Gravan rolon en la elektiĝo de Małgorzata Handzlik havis la du lokaj radioj, en kiuj ŝi aktive kunlaboras. La radiostacioj Radio Bielsko kaj Radio MEGA ne nur elsendas muzikon, sed ankaŭ engaĝiĝas en la sociajn agadojn de la loka loĝantaro kaj apogas bonfarajn asociojn.

De 15 jaroj Małgorzata Handzlik kune kun sia edzo Georgo (Jerzy) Handzlik gvidas plurajn entreprenojn, el kiuj inter esperantistoj plej konata estas la eldonejo KLEKS, kiu eldonas librojn kaj sondiskojn en Esperanto kaj la pola lingvo. Małgorzata Handzlik havas du filinojn en la aĝoj de 10 kaj 13 jaroj.

Małgorzata Handzlik laŭ la ĝisnunaj informoj estas la sola esperantisto kiu elektiĝis al la eŭropa parlamento. Tamen ankaŭ en Francio la esperantistoj havis sukceson en la elektoj. La listo "Eŭropo Demokratio Esperanto" ricevis ne nur atenton de la amaskomunikiloj, sed ankaŭ pli ol 25.000 voĉojn. Tamen tiu kvanto, kiu egalas al proksimume 0,15 procentoj, ne sufiĉis por loko en la nova eŭropa parlamento, kiu kolektiĝos en Bruselo en julio.

Pri la elektiĝo de Małgorzata Handzlik raportis ankaŭ la retejo EsperantoLand en Esperanto kaj en la germana.
]]>
No publisher Kalle Kniivilä agado euparlamento 2004-06-17T21:21:03Z Paĝo
EU-kandidatoj en Finnlando favoras Esperanton http://www.liberafolio.org/2005/Agado/euelektoj Finnlandaj kandidatoj en la eŭropaj elektoj estas modere favoraj al Esperanto, kaj opinias la egalecon de naciaj lingvoj grava. Tion montras enketo, sendita al kandidatoj. En Francio esperantistoj havas propran liston de kandidatoj. En pli ol dek landoj de la Eŭropa Unio esperantistoj aktivis lige kun la baldaŭaj elektoj al la eŭropa parlamento Finnlandaj kandidatoj al la eŭropa parlamento rilatas al Esperanto modere favore kaj granda plimulto el ili opinias la egalecon de ĉiuj naciaj lingvoj tre grava. Tiel eblas konkludi surbaze lingvopolitika enketo al finnlandaj kandidatoj fare de Esperanto-Asocio de Finnlando.

 

La enketo estis sendita retpoŝte (troviĝis ankaŭ reta enketillo) al ĉirkaŭ 180 kandidatoj, el kiuj ĝis la 1-a de junio respondis 81. Respondis, do, entute pli ol triono el ĉiuj 227 kandidatoj. Inter la plej aktivaj respondintoj estis social-demokratoj kaj anoj de la maldekstra ligo. Inter la malaktivaj estis anoj de la centra partio kaj kristan-demokratoj. Al kvar marĝenaj partioj ne eblis sendi la enketon, ĉar la partioj ne donis adresojn, kaj la adresoj ne troviĝis en partiaj retpaĝoj. La respondoj kaj la komentoj de kandidatoj troviĝas finne, svede, kaj baldaŭ esperable ankaŭ en Esperanto en la retpaĝoj de EAF.

 

EAF faris enketon ankaŭ en 1996, kiam estis elektitaj la unuaj finnlandaj EU-parlamentanoj. Tiam respondis 69 kandidatoj. Kompare kun tiama rezulto la subteno por egaleco de ĉiuj naciaj lingvoj malkreskis signife. En 1996 la egalecon de ĉiuj naciaj lingvoj opiniis tre grava 86% el respondintoj, dum nun ĝin opiniis tre grava nur 67%. La meza valoro en skalo 1-5 (1 = tre malgrava, 5 = tre grava) estis ĉi-jare 4.5, dum en 1996 ĝi estis 4.8. La subteno por egaleco de naciaj lingvoj estis en 1996 tiom granda, ke ĝi fakte povis nur fali. Tamen necesas memori, ke granda plimulto el kandidatoj daŭre opinias egalecon tre grava. Preskaŭ simila kvanto opiniis la defendon de la finna kaj sveda lingvoj tre grava afero.

 

- La sinteno de kandidatoj al EU fariĝis pli praktika, dum tuj post la aliĝo de Finnlando al EU la kandidatoj enhavis ankaŭ iom da idealismo kaj utopiemo, komentas Jukka Pietiläinen, eksa prezidanto de EAF, kiu realigis la enketon. La nuna prezidanto de EAF Anna Ritamäki konstatas, ke la scionivelo pri la lingvopolitiko en EU kreskis inter la kandidatoj.

 

La kandidatoj rilatis al Esperanto tre varie. Pluraj konfesis, ke ili malbone konas la aferon kaj ne volis preni iun firman strapunkton, dum aliaj reagis pozitive. Klare malfavoraj kaj antaŭjuĝaj respondoj estis malmultaj. Kelkaj kandidatoj kun spertoj pri EU rimarkigis ke grandaj ŝtatoj prizorgas lingvopolitikon tiel, ke ĝi favoras ilin.

 

La realaj eblecoj de Esperanto kiel pontolingvo estas laŭ la finnlandaj kandidatoj ne grandaj. Unu kandidato rimarkigis, ke unue necesus fortigi la rolon de Esperanto en nacia nivelo. La averaĝa rezulto al la demando pri eksperimenta uzo de esperanto kiel ponto-lingvo en interpretado estis 3.2 en la skalo 1-5. Kelkaj kandidatoj opiniis, ke lingvo kiun homoj ne parolas kiel sian gepatran lingvon malbone taŭgus kiel tradukilo. Ĝenerale la maldekstraj kandidatoj estis iomete pli favoraj al Esperanto, sed variaj opinioj aperis en ĉiuj partioj.

 

Pluraj kandidatoj menciis iujn kontaktojn kun Esperanto. Matti Wuori kaj Jehki Härkönen el verduloj, Alpo Rusi el la centra partio kaj Marianne Marenk el la konservativa partio eĉ iam studis Esperanton. Kelkaj aliaj planis iam studi ĝin, sed ne sukcesis.

 

Ankaŭ la retpaĝoj de du nunaj finnlandaj parlamentanoj havas menciojn pri Esperanto. Uma Aaltonen de la verdula partio havas tekston de sia kolorig-libro ankaŭ en Esperanto, kaj Eija-Riitta Korhola de la konservativa partio havas esperantlingvajn palindromojn sur siaj paĝoj. Kelkaj menciis nomojn de najbaroj aŭ konatuloj, kiuj estas esperantistoj.

 

Multaj, tamen, menciis ke ili ĝis nun ne havis iajn ajn kontaktojn, sed ja interesiĝas pri la afero. Unu kandidato rakontis, ke lia frato kiu estas lingvisto, atentigis pri uij problemoj en Esperanto kiujn ido korektas, dum alia kandidato kritikis kelkajn detalojn en Esperanto kaj preferis lojbanon!

 

Ĝojinda fenomeno en la respondoj estas ankaŭ konfeso de nescio pri esperanto, kaj pro tio malcerteco preni iun difinitan starpunkton. Iuj laŭdis ke ankaŭ la lingva politiko aperas nun inter la temoj de la kampanjo. Klare malfavoraj komentoj estis maloftaj.

 

En aliaj enketoj faritaj al la kandidatoj en Finnlando kaj  troveblaj en interreto tre malmultaj havas demandoj kiuj temas pri lingvoj. En demandaro de Almamedia (i.a. gazeto Aamulehti kaj komerca televida kanalo) estas la jena demando: ”La persono kiu elektiĝas al la Eŭropa parlamento devus scipovi paroli flue apud la finna, sveda kaj angla ankoraŭ unu alian eŭropan lingvon?”

 

La demando ne temas rekte pri lingvopolitiko sed pri lingvoscio de parlamentanoj. Estas ankaŭ notinde ke la demandanto opiniis la scipovon de la angla (kaj la sveda aŭ la finna) natura. Ankaŭ unu alia eŭropa lingvo evidente ne celas ekzemple la estonan aŭ la pola, sed la francan aŭ la germanan.

 

Krome du partioj mem prezentas siajn kandidatojn helpe de demandoj, kiuj enhavas ankaŭ lingvopolitikan komponenton: la koalicia partio (konservativuloj) enhavas la jenan konstaton, kiun la kandidatoj komentu: ”La pozicio de la finna lingvo devas esti sekurigita apud la grandaj lingvoj. En ĉefaj organoj kaj oficialaj kunvenoj devas esti ebleco uzi la finnan ankaŭ estontece”. El la kandidatoj de la partio (18 respondintoj) nur kvin havis plene saman opinion (5 en la skalo 1-5) kaj tri havis parte alian opinion (2 en la skalo 1-5).

 

Tiuj, kiuj havis alian opinion, diris ke la angla lingvo sufiĉas, la deputitoj kiuj elektiĝos devas scipovi unu grandan lingvon kaj la kostoj de tradukado estas tro grandaj. La Sveda popola partio (partio de la svedlingva minoritato, en EP inter la liberaluloj) uzas la jenan demandon: ”Ĉiuj lingvogrupoj devus povi paroli sian propran lingvon en EU-parlamento. Nur 13 el 20 kandidatoj de la partio havis plene saman opinion (5 en skalo 1-5) dum du el ili havis parte alian opinion (2 en skalo 1-5).

 

Esperanto-Asocio de Finnlando estis inter la plej aktivaj landaj asocioj de UEA lige kun la elektoj al la eŭropa parlamento, kiuj okazos meze de junio. En pli ol dek landoj de la Eŭropa Unio la esperantistoj aktivis lige kun la elektoj, kun diversaj rezultoj.

 

En Britio la 4-an de junio populara programo de la tutlanda radio elsendis eron pri Esperanto kaj la kreskantaj kostoj de tradukado kaj interpretado en EU.  En la programero aŭdiĝis interalie la voĉoj de John Wells kaj Marjorie Boulton, kaj eĉ la prezentistino diris kelkajn vortojn esperante.

 

En Portugalio oni sekvis la finnlandan ekzemplon kaj sendis demandojn al la kandidatoj, tamen la respondoj ne estis same multaj kiel en Finnlando. En Flandrio Flandra Esperanto-Ligo skribis al ĉiuj flandraj kandidatoj kaj nun envenas plejparte pozitivaj  reagoj.

 
En Francio la landa asocio de UEA sendis al la kandidatoj  tekston de "Ĉarto"  kiun ĝi proponas al la kandidatoj. Tiu dokumento difinas programon de eksperimentoj  por promocii iom post iom esperanton. Similan strategion akceptis la italia landa asocio de UEA, kaj tie jam pli ol dek kandidatoj akceptis la proponon.

En Francio esperantistoj kaj subtenantoj de Esperanto ankaŭ decidis fari proprajn listojn de kandidatoj. Tiel kreiĝis la movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto. En la venontaj eŭropaj balotoj la movado esperas krei similajn listojn en pluraj landoj de la EU. En Francio la listo ricevis plurajn minutojn da tempo en la naciaj televid-kanaloj kaj radio-stacioj.

]]>
No publisher Kalle Kniivilä agado euparlamento 2004-06-04T13:35:43Z Paĝo
Pri Esperanto sen iluzioj http://www.liberafolio.org/2005/Agado/document.2004-05-19.0347334083 En la tre populara hungara taggazeto Népszabadság kun pli ol 600.000 legantoj aperis la 11-an de majo pensiga redakcia artikolo de Sándor Révész pri Esperanto kaj pri "la limoj de la racia funkciado de la mondo". Ni publikigas tradukon de la artikolo. artikolo de Sándor Révész pri Esperanto kaj pri " la limoj de la racia funkciado de la mondo".

Révész, unu el la plej konataj publicistoj en Hungario, estas esperantisto. Li multe kontribuis al la sociologio de la E-movado kaj estis ĉefkunlaboranto de la valorega, trivoluma "Krestomatio de Esperanta Literaturo" (1979-82), unu el la plej gravaj fruktoj de la Budapeŝta Esperanto-fako.

Post la ŝanĝo de la politika reĝimo (1989) Révész dediĉis siajn grandajn energiojn al verkado, redaktado, publicado por la granda publiko i.a. en la revuoj Beszélõ, Mozgó Világ, Café Bábel - kaj de kelkaj jaroj en Népszabadság. Li ankaŭ aŭtoris tri monografiojn, pri la politikistoj József Antall, György Aczél kaj Miklós Gimes.

En sia artikolo Révész skribas interalie: "La ŝancomanko de Esperanto neniel rilatas al la kvalito de la lingvo. Ĝi havas tute alian kialon. Simple: temas pri tio ke ne ekzistas potencoj kun signifa intereso pri ĝi. Kaj neniam okazis ke propono sen tia apogo, kiel ajn racia, trovus seriozan konsideron en EU."

Ĉi-sube ni publikigas tradukon de la kerna parto de la artikolo.


Sándor Révész

Iluzio pri iluzio


Esperanto estas propono kun kiu oni ne kutimas konatiĝi antaŭ ol ĝin rifuzi. Sed kial estas tiel? Tiu demando povas interesi eĉ homojn sen intereso ne nur pri Esperanto sed pri lingvaj problemoj de la mondo ĝenerale. Nome, ĉi tiu demando ebligas alrigardi la limojn de la racia funkciado de la mondo.

Kara leganto, vi povis legi jam sennombrajn artikolojn pri la amasaj malfacilaĵoj kaj gigantaj kostoj pro la multeco de la oficialaj kaj principe egalrangaj lingvoj en la plilarĝiĝanta EU, kaj pri la malegalecoj kaj malavantaĝoj kiujn kaŭzas ke ĉi tiuj lingvoj tamen malsame rangas en la praktiko. Ju pli kreskos la Unio, des pli kreskos la problemoj, la kostoj, la malavantaĝoj por la malpli grandaj lingvoj, des pli nedaŭrigebla estos la situacio.

Ekzistas propono laŭ kiu oni povus iniciati procezon ĉe kies fino, post trairo de diversaj etapoj, Esperanto povus iĝi la pontlingvo de EU. Estas sufiĉe facile kompreni kiom da mono kaj peno oni povus ŝpari tiel, kiom da principaj kaj praktikaj problemoj oni evitus. Plej multaj el ni tamen pensas ke ĉi tiu propono (almenaŭ nun kaj en la proksima estonteco) estas iluzia. Sed estas grave scii kial ni tiel pensas. Ĉu pro tio ke ni havas iluziojn aŭ pro tio ke ni ne havas?

Homoj kun iluzioj pensas ke internaciaj organizaĵoj certe ne povas esti tiom indiferentaj al vere racia propono. Homoj realismaj scias ke ili ja povas. Homoj kun iluzioj serĉas la kialojn por la ŝancomanko de Esperanto ne en la logiko laŭ kiu funkcias EU kaj internaciaj organizaĵoj ĝenerale, sed en Esperanto mem. Ĉe ili antaŭjuĝoj rilate Esperanton servas por kaŝi problemon tute senrilatan al ĝi.

Mi havas instruistan diplomon pri Esperanto, mi verkis en ĉi tiu lingvo studfinan laboraĵon kaj multajn artikolojn, mi vidis de proksime kiel funkcias institucioj, kiel verkiĝas statutoj, juraj tekstoj kaj artaĵoj en la lingvo Esperanto. Mi povas certigi vin, kara leganto, ke Esperanto por ĉio taŭgas por kio oni povas uzi lingvon. Ĝi eĉ estis ĉiel uzata. Jen fakto.

La ŝancomanko de Esperanto neniel rilatas al la kvalito de la lingvo. Ĝi havas tute alian kialon. Simple: temas pri tio ke ne ekzistas potencoj kun signifa intereso pri ĝi. Kaj neniam okazis ke propono sen tia apogo, kiel ajn racia, trovus seriozan konsideron en EU. Jen la tuta instruo.

(Népszabadság, 11 majo 2004; trad. István Ertl)

]]>
No publisher Kalle Kniivilä euparlamento 2004-05-19T07:54:08Z Paĝo