Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 3311 to 3313. Esperanta Civito ordigos orfojn, konkubinojn kaj gejajn parojn http://www.liberafolio.org/2005/Kurte/esperanta-civito-ordigos-orfojn-konkubinojn-kaj-gejajn-parojn La Esperanta Civito en sia baldaŭa "parlamenta sesio" intencas daŭrigi la laboron por krei sian propran leĝaron. La projektata Esperanta Civita Kodo laŭplane anstataŭos tiujn partojn de la svisa civila kodo, kiuj ne konvenas al "la specifaj karakterizoj de la Esperanta Popolo". Estas planata speciala komisiono por studi "la morojn en la esperanta socio". "Kiel konate, okaze de duboj, nuntempe validas la svisaj kodoj - la Kortumo ellaboras nun alternativojn pri tiuj punktoj kiuj ne konvenas al la specifaj karakterizoj de la Esperanta popolo. La propono de la justica Kortumo al la leĝodona Senato estas interveni per ŝanĝoj nur pri specifaj punktoj, lasante por la cetero la svisajn kodojn kiel referencon. Estas rimarkinde ke la svisa Civila Kodo estis la bazo de kelkaj modernaj alilandaj kodoj, ekzemple la turka en 1926", la Civito atentigis en oficiala komuniko pasintjare.

Pasintjare la Civito jam aprobis leĝojn pri referendumo kaj elektoj, konstatis ke Esperantan civitanecon oni rajtu ricevi ekde la aĝo de dek ses jaroj, kaj decidis, ke " la scipovo pri esperanto estas necesa kondiĉo por edz(in)o kaj fil(in)o de civitano, kiuj petus la civitanecon". Tamen aliaj gravaj punktoj de la esperanta familia juro estis prokrastitaj ĝis la ĉi-jara kunsido.

En Malago, la 10-an kaj 11-an de oktobro, la senato de la Civito planas krei specialan komisionon, kiu unue devos "esplori la realan situacion en la esperanta popolo", kaj poste prezenti leĝproponon pri specifa esperanta familia juro.

"La esplorkomisiono devos okupiĝi specife pri la moroj en la esperanta socio rilate al a) faktaj paroj kaj nelegitimaj partneroj; b) atribuo de la familia nomo; c) senedzaj patrinoj; d) partnereco de samseksemuloj; e) samtempaj konkubecoj; f) idoj de la koncernaj situacioj; g) orf(in)eco", skribas la Civito en oficiala komuniko la 28-an de septembro.

Ne estas klare, kiel la civita komisiono procedos por esplori la realan situacion kaj morojn de esperantaj konkubecoj, kaj en kiaj kazoj la proponotaj reguloj pri "idoj de la koncernaj situacioj" povos esti aplikataj.

]]>
No publisher Redakcio novajxeto 2005-09-29T20:15:47Z Novaĵo
Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net http://www.liberafolio.org/2011/cent-mil-uzantoj-en-la-retejo-lernu.net Ne ĉio ŝrumpas en Esperantujo. La furora retejo Lernu.net, kiu instruas Esperanton en dekoj da lingvoj, ĵus atingis la rekordan ciferon de 100.000 registritaj uzantoj. Eĉ se ne ĉiuj estas aktivaj, jam miloj da homoj lernis Esperanton per la retejo, kaj dekmiloj ricevis informojn pri Esperanto. La efektiva kvanto de vizitantoj estas eĉ pli alta, sed granda parto el tiuj, kiuj uzas la retejon, neniam registriĝas, rakontas Jevgenij Gaus, unu el la ĉefaj aktivuloj de la retejo, en intervjuo de Libera Folio: "Preskaŭ ĉiam ĉe la paĝaro troviĝas ĉirkaŭ 150-300 samtempaj vizitantoj, el kiuj averaĝe 30-70 estas ensalutintaj. Dum unu tago ĉe la paĝaro ensalutas averaĝe 800-1.000 uzantoj." Libera Folio: La retejo lernu! ĵus atingis novan rekordon: 100.000 uzantoj. Sed kiel multaj el tiuj uzantoj efektive estas aŭ estis aktivaj?

Jevgenij Gaus: Tio dependas de tio, kiel ni kalkulu. Ĉu por esti aktiva oni devas ĉiutage viziti la paĝaron aŭ ĉu sufiĉas fari tion almenaŭ kelkfoje en semajno aŭ monato? Sufiĉe ofte okazas, ke iu uzanto tre aktive uzas lernu! kaj poste malaperas por iom da tempo (kelkfoje eĉ por kelkaj jaroj), sed poste denove reaperas kaj komencas regule viziti la paĝaron. Aliaj lernas Esperanton aŭ konatiĝas kun ĝi, kaj poste simple forlasas lernu!, ĉar ili ne tre interesiĝas pri la paĝara vivo kaj komunikado kun aliaj uzantoj.

Krome preskaŭ ĉiuj kursoj kaj aliaj instrumaterialoj estas uzeblaj en la paĝaro sen devo registriĝi kaj ensaluti. Dum la lastaj tri monatoj estis ensalutintaj ĉirkaŭ 20.000 uzantoj, sed surbaze de ĉiuj statistikaj informoj pri niaj vizitantoj videblas, ke la nombro de personoj, kiuj ne ensalutas sed tamen regule vizitas lernu!, estas signife pli granda.

Cetere de tempo al tempo ni purigas la datumbazon kaj forigas ĉiujn tre malnovajn uzantojn, kiuj apenaŭ uzis lernu! kaj havas ne plu validajn datumojn kaj kiuj laŭ nia opinio tutcerte neniam revenos al la paĝaro. Antaŭ iom da tempo ni denove purigis la datumbazon kaj forigis kelkcent uzantojn.

Ĉu eblas taksi eĉ proksimume, kiom da homoj efektive lernis Esperanton per la retejo, kaj kiom ili lernis?

Bedaŭrinde estas tre malfacile taksi tion. Por povi fari tion, necesas iamaniere ĉiun uzanton, kiu iam ajn lernis per la paĝaro, devigi trapasi ekzamenon, kio estas kompreneble malebla, kaj krome necesus unue interkonsenti pri tio, kiu minimuma rezulto signifos, ke uzanto efektive lernis Esperanton. Ĉe lernu! ekzistas ekzamensistemo, sed bedaŭrinde ĝi funkcias ne ekde la komenco de la projekto. Krome ĝi ne estas deviga aŭ ligita al iuj kursoj, kaj eble pro tio ne tre multaj uzantoj interesiĝis ĝis nun pri ĝi. Laŭ miaj informoj nur ĉ. 6.000 uzantoj trapasis almenaŭ unu nivelon. 

Jevgenij Gaus 2Kompreneble ni povas fari analizon kaj provi kalkuli, kiom da uzantoj regule vizitis la kursojn, kiom ofte ili sendis mesaĝojn al lingvohelpantoj, sed tio donos al ni informojn nur pri aktiveco de la uzantoj kaj daŭre malklaros ilia lingvonivelo. Ni devas funkciigi pli da testoj kaj plibonigi la jaman ekzamensistemon ĉe lernu! por povi pli bone kaj regule mezuri, kiel kreskas la lingvonivelo de ĉiu uzanto. Tio estas unu el pluraj aferoj, kiujn ni volas realigi en la proksima estonteco.

Cetere dum diversaj Esperanto-aranĝoj ni pli kaj pli ofte renkontas personojn, kiuj lernis Esperanton per lernu!, kaj ofte ili venas al tiuj aranĝoj por povi unuan fojon en sia vivo ekuzi Esperanton ekster la reta mondo. Kaj tio kompreneble tre ĝojigas nin.

Sendepende de tio, kiom da uzantoj efektive lernis Esperanton, ni tre ĝojas, ke jam 100.000 personoj dank' al lernu! almenaŭ eksciis pri Esperanto kaj almenaŭ iom konatiĝis kun ĝi. Pri tio ni povas esti tute certaj.

Kiel multajn vizitantojn havas la retejo dum unu monato?

Ĉiumonate la paĝaron vizitas ĉ. 150.000 - 170.000 unikaj vizitantoj, kiuj trarigardas monate pli ol 3 milionojn da paĝoj. Averaĝe ĉiu vizitanto restas ĉe la paĝaro pli ol 7 minutojn. Tio signifas, ke niaj vizitantoj ne simple hazarde vizitas la paĝojn, sed iom restas kaj esploras ilin. Ni ankaŭ laŭeble provas filtri tiun liston kaj forigi de ĝi diversajn robotojn kaj skriptojn por eltrovi, kiuj el ili estas veraj homoj. Do tiu nombro de vizitantoj, kiun mi prezentis, jam estas prilaborita. Preskaŭ ĉiam ĉe la paĝaro troviĝas ĉirkaŭ 150-300 samtempaj vizitantoj, el kiuj averaĝe 30-70 estas ensalutintaj. Dum unu tago ĉe la paĝaro ensalutas averaĝe 800-1.000 uzantoj.

Kiaj aktivaĵoj kaj paĝoj en la retejo estas plej popularaj?

Freneze popularaj estas ĉiuj iloj por komunikado. Unu el tiaj komunikiloj estas niaj forumoj. Tiu parto iĝis populara ne nur inter tutkomencantoj, sed ankaŭ inter jam spertaj movadanoj. En la forumoj eblas trovi diskutojn pri diversaj temoj: politiko, religio, lingvoj, novaĵoj, vidpunktoj, lingvaj demandoj kaj simile. Oni povas diskuti kaj en Esperanto kaj en diversaj naciaj lingvoj. 

lernu.netĈiumonate la uzantoj skribas ĉ. 3.500 forumajn mesaĝojn kaj kreas 200-250 novajn temojn. Ĉe lernu! krome ekzistas la eblo serĉi uzantojn laŭ diversaj parametroj kaj sendi al ili privatajn mesaĝojn. Tio same estas tre populara parto - ĉiumonate oni sendas averaĝe 7.000 privatajn mesaĝojn. Krome oni povas sendi ankaŭ bildokartojn aŭ babili kun aliaj ĉeestantaj uzantoj per la tujmesaĝilo. Ĉiuj menciitaj iloj estas bonega maniero praktike uzi Esperanton, kaj niaj uzantoj sukcese utiligas tion.

Krom diversaj komunikiloj kompreneble estas popularaj diversaj lingvaj kursoj, precipe tiuj por komencantoj, ĉar ĝuste per ili la plejparto de uzantoj komencas lerni Esperanton. Mi rimarkis, ke la plej popularaj kursoj estas tiuj, kiuj enhavas pli da interaktivaj ekzercoj kaj/aŭ la eblon ricevi helpon de niaj lingvohelpantoj. Cetere ĉe lernu! ekzistas speciala sistemo por lingvohelpantoj, per kiu eblas trakti la kurs-korespondojn de niaj uzantoj: korekti la tekstojn, respondi lingvajn demandojn kaj simile. Ĉiumonate oni sendas averaĝe 1.500 mesaĝojn per tiu sistemo.

En kiom da lingvoj ekzistas la retejo? Ĉu ĉio haveblas en ĉiuj lingvoj?

Ĉe la paĝaro ofte aldoniĝas novaj tekstoj aŭ/kaj ŝanĝiĝas la malnovaj, pro tio bezonatas konstanta atento de tradukantoj. Nuntempe lernu! funkcias en 36 lingvoj, el kiuj ĉ. 20 estas tre ĝisdataj kaj en la ceteraj povas manki iuj novaj aferoj, sed tio neniel malhelpas uzadon de la paĝaro ankaŭ en tiuj lingvoj.

Kion oni faras por diskonigi la retejon inter homoj, kiuj povus interesiĝi lerni Esperanton?

La paĝaron multe reklamas niaj uzantoj, helpantoj kaj aliaj Esperanto-parolantoj. Ligilojn al lernu! eblas ofte trovi en diversaj paĝaroj, informiloj kaj faldfolioj. Oni rekomendas la paĝaron al siaj amikoj kaj konatoj.

La plejparto de novaj vizitantoj venas de Google, en kiu homoj serĉas diversajn aferojn kaj trovas nin. Aldona interesa fakto estas, ke lernu! jam tre longan tempon havas la eblon senpage havi reklamon ĉe Google, kion ni utiligas kun granda plezuro. Kaj kompreneble ni dankas al Google pro tia subteno.

Forumo de lernu.netKrome instruado de Esperanto okazas ne nur en la reto. Jam la tria fizika lernu!-renkontiĝo - Somera Esperanto-Studado (SES-2010) - okazis en la slovaka urbeto Piešťany, kien venis 190 personoj. La sekva aranĝo okazos en la slovaka urbo Nitra fine de julio 2011. Pli da detaloj estas troveblaj en lernu! . Pri la aranĝo oni ofte skribas en diversaj amaskomunikiloj, kaj tio estas aldona reklamo ankaŭ por lernu!. Cetere dum SES eblas renkonti multajn novajn homojn, kio estas nekutima afero por Esperanto-aranĝoj. Se vi volas sperti tian etoson, ne forgesu aliĝi kaj informi pri tia eblo viajn amikojn. La aranĝon povas partopreni kaj  komencantoj kaj pli spertaj movadanoj.

Lastatempe E@I, kiu realigas la projekton, komencis pli multe okupiĝi ne nur pri Esperanto-projektoj. Unu el tiaj menciindaj projektoj estas slovake.eu - la paĝaro pri lernado de la slovaka, kiu estas subtenata de Eŭropa Komisiono kaj estas realigata kunlabore kun partneroj el kelkaj landoj. La paĝaro estis konstruita surbaze de niaj spertoj pri lernu!. Tiaspecaj projektoj vekas atenton de homoj, helpas nin starigi novajn utilajn kontaktojn kaj krome reklamas Esperanton, ĉar kaj gazetoj kaj televidkanaloj volonte transprenas la informojn ankaŭ pri la Esperanto-fono de la projekto, interalie ankaŭ pri lernu!. Mi pensas, ke tia maniero reklami Esperanton estas tre imitinda.

Kion povas fari esperantistoj por subteni la laboron de la retejo?

Ĉe lernu! estas tre granda komunumo, kiun necesas prizorgi kaj flegi. Ankaŭ en la paĝaro estas multe da enhavo, kiun necesas konstante traduki kaj plibonigi. Kaj la teamo ne povas fari ĉion. Nuntempe pluraj dekoj da uzantoj helpas nin konstante pri tio, kaj ni ĉiam bonvenigas novajn helpantojn. Oni povas helpi pri multaj aferoj, ekzemple traduki, esti lingvohelpanto, plibonigi la vortarojn, testi kaj sendi komentojn, respondi demandojn de niaj uzantoj, helpi aktivigi kaj enmovadigi ĉiujn komencantojn.

Alia tute evidenta maniero por subteni la paĝaron estas financa helpo. Nuntempe la paĝaro enspezas monon nur pere de reklamo kaj donacoj, sed bedaŭrinde tio apenaŭ kovras eĉ kostojn de nia servilo. Pli da detaloj vi povas trovi ĉe lernu!

Ni ankaŭ havas sufiĉe grandajn planojn por la estonteco. La paĝaro iom post iom malnoviĝas enhave, aspekte kaj teknike, kaj baldaŭ bezonatos sufiĉe grandaj kaj profundaj ŝanĝoj. Ni jam havas grandan liston de aferoj, kiujn necesas refari aŭ plibonigi. Espereble ni sukcesos trovi fortojn kaj monon por realigi tion, ĉar ĉe tiom granda kaj ampleksa paĝaro tio sendube ĉiam estas tre ambicia tasko.

Ni ŝatus danki al la fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu ĝis nun multe subtenis la projekton. Sen tiu subteno la paĝaro entute ne ekzistus. Ankaŭ ni ŝatus danki al ĉiuj, kiuj kontribuis al la sukceso de la paĝaro: kunlaborantoj, lingvohelpantoj, tradukantoj, vortaristoj kaj kompreneble ĉiuj uzantoj.

Kaj laste mi volas skribi pri la konkurso, kiun lanĉis la teamo okaze de la 100.000a uzanto. Ni sukcesis ekhavi kelkajn valorajn premiojn, kiujn donacis al ni unu komputila firmao. Mi invitas ĉiujn partopreni la konkurson kaj informi pri ĝi al ĉiuj amikoj kaj konatoj. La detalojn pri tio vi kompreneble povas trovi ĉe lernu! .

 

Angla traduko de ĉi tiu artikolo aperas ĉe Transparent Language: Esperanto learning site, lernu! reaches 100000 users

]]>
No publisher Redakcio novajxeto interreto 2011-06-06T15:29:42Z Novaĵo
profesiulo.info http://www.liberafolio.org/Members/PauloCesarPires/profesiulo.info Nefermita informpaĝaro pri profesiistoj aperas: profesiulo.info
Funkcianta pere de la lingvo internacia Esperanto la reteio profesiulo.info estas publika informpaĝaro pri profesiistoj.

Scipovo de Esperanto ne estas postulo por ekhavi informpaĝon tie.

Jen ekzemplo pri individua informpaĝo: 
http://profesiulo.info/pcpbrazilogmailcom

Fejsbukpaĝo
]]>
No publisher Paulo Cesar Pires interreto novajxeto aperis 2016-10-21T13:15:58Z Novaĵo