Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 21 to 34. Malmultaj demandis al la Centra Oficejo http://www.liberafolio.org/2005/Agado/pekinomerkredo Malpli ŝtorma kaj kritika ol pasintjare estis la ĉi-jara kunsido "Centra Oficejo respondas" en la Pekina kongreso. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, la funkciado de la CO daŭre pliboniĝadas, eĉ se restas kelkaj problemoj. Marde okazis ankaŭ inaŭguro de Esperanto-arbaro en la plej granda parko de Pekino. Merkredo estas ekskursa tago kaj ne estas programeroj en la kongresejo. Marde la 27-an de julio en la plej parko Chaoyang, la plej granda parko en Pekino, okazis la inaŭguro de Esperanta bosko, aŭ Esperanto-arbaro, kiel iuj certe preferus nomi ĝin. La inaŭguron partoprenis interalie la antaŭaj vicprezidantoj de UEA Humphrey Tonkin kaj Lee Chong-Yeong.

- Neniam ni dediĉis tiel belan lokon al Esperanto, diris Humphrey Tonkin.

En la inaŭguro de la arbareto parolis ankaŭ Zhou Mingwei, vicdirektoro de la Ĉina fremdlingva eldonejo. En sia parolado li memorigis pri la 5-a Pacifika kongreso de Esperanto, okazinta 1992 en la ĉina urbo Qingdao, kaj konstatis, ke la kongresoj montras al la ĉina registaro la valoron de Esperanto.

En mardo okazis ankaŭ
la tradicia programero Centra Oficejo respondas, dum kiu reprezentantoj de la Centra Oficejo kaj precipe la ĝenerala direktoro respondas al demandoj de la kongresanoj.

En Centra Oficejo respondas pasintjare en Gotenburgo la demandoj pri la funkciado kaj misfunkciado de la Centra Oficejo de UEA estis tre akraj, sed evidente la membroj sentas, ke la servoj de la asocio komencas funkcii pli normale, ĉar ĉi-jare venis malpli da interesiĝantoj, estis faritaj malpli da demandoj, kaj la demandoj ne estis tre akraj.

Laŭ Osmo Buller, la nuna ĝenerala direktoro de UEA, la rilatoj inter la oficistoj en la Centra Oficejo kaj la estraro de UEA nun estas tre bonaj. La antaŭaj konfliktoj laŭ li nun estas elĉerpitaj.

- Pri la bonaj rilatoj kaj bona atmosfero en la Asocio atestas ankaŭ la pasintjara simbola kresko de la membraro, diris Osmo Buller.

Pasintjare la membraro de UEA kreskis je unu membro, post plurjara falado. En 2004 Osmo Buller atendas jam pli grandan kreskon - je minimume kelkdek individuaj membroj, kaj ankaŭ kreskon de la kvanto de aligitaj membroj.

Osmo Buller en sia enkonduko konstatis ke la aferoj de la Centra Oficejo nun funkcias pli bone ol antaŭ unu jaro. Estas daŭre problemoj, malfruiĝoj, forgesoj kaj diversaj miskomprenoj, sed la situacio estas pliboniĝanta, kvankam ankoraŭ ne perfekta, li konstatis.

Diccon Masterman, antaŭa estrarano de UEA, kaj antaŭa konstanta kongresa sekretario de la asocio, opiniis, ke Roterdamo ne estas taŭga loko por la Centra Oficejo. Laŭ li la oficejo devus situi en iu pli renoma urbo kie eblas kontakti kun tiuj kun kiuj ni volas havi kontaktojn, ekzemple en Bruselo. Se la financaj ebloj malebligas tion, la oficejo laŭ li devus situi en malmultekosta lando tiel ke la kotizoj povus esti pli malaltaj.

Osmo Buller rebatis la ideon kaj emfazis ke CO en Bruselo ligus UEA:n tro forte nur kun Eŭropo, dum Roterdamo, kiel la plej granda haveno de la mondo, ligiĝas multe pli bone kun la tuta mondo. Kiam la komitato pasintjare decidis investi 300 000 eurojn por la ripado de la domo, ĝi laŭ Buller ankau decidis ke la domo restu en Roterdamo.

Osmo Buller ankaŭ konstatis, ke en la urboparto kie la Centra Oficejo situas, okazas granda altigho de prezoj por nemoveblajhoj kaj pro tio la valoro de la domo kreskas. Se konkludi laŭ la aplaŭdoj post tiuj du intervenoj, eble nur dekono el la kvindeko da partoprenantoj estis por translokiĝo de UEA for de Roterdamo.

Por kompletigi la financajn rimedojn UEA laŭ Buller planas krome kolekti mondonacojn por la renovigo de la domo. Kredeble oni denove vendos nomojn de la ĉambroj en la Centra Oficejo - alivorte, donacanto kiu proponos signifan sumon, rajtos doni nomon al iu el la ĉambroj de la Centra Oficejo.

Oni daŭre havas planon instali komputilan sistemon por reta kontrolado kaj administrado de siaj individuaj kontoj ĉe UEA far la membroj.

- Tamen unue mi kiel direktoro devas konvinkiĝi, ke la sistemo estos sekura kaj ne permesos misuzojn, ĉar mi la unua iros al tribunalo, diris Osmo Buller.

Alia ideo kiu estis menciita estis transloki la bibliotekon al la suba etaĝo, kie nun situas ĉambro Zamenhof, uzata kiel kunvenejo.

La plejmulto de la ceteraj demandoj rilatis la funkciadon de la nuna kongreso. Oni demandis ekzemple pri la nuna formo de kongresaj ŝildoj, kiuj estas kun fotoj, pri la ekskursa tago - ĉu eblas estonte fari ĝin sabate, ĉu eblas indiki la retadresojn en la listo de kongresanoj, kaj simile.

Merkrede estas la ekskursa
tago, kaj en la kongresejo ne okazos programeroj. Tuttagaj ekskursoj okazas interalie al la Granda muro, al la regiono de 13 imperiestraj tomboj el la tempo de la Ming-dinastio kaj al aliaj historiaj temploj kaj tomgoj, kaj ankaŭ al la historia urbo Tianjin kiu situas je duhora veturado el Pekino. Duontagaj ekskursoj en Pekino inkluzivas ekzemple viziton al la imperiestra palaco kaj la placo Tiananmen.]]>
No publisher Kalle Kniivilä centra oficejo uk2004 2004-07-28T06:39:14Z Paĝo
Vidu la tutan inaŭguron de la Pekina UK http://www.liberafolio.org/2005/Agado/inaugurafilmo La ĉina retejo Tefloro publikigis bonkvalitan retan filmon, kiu montras la tutan inaŭguron de la Universala Kongreso en Pekino. http://tefloro.topcities.com/.
]]>
No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-27T09:37:43Z Novaĵo
Nova estraro de UEA eklaboras http://www.liberafolio.org/2005/Agado/pekinomardo En la unua kunsido la estraro disdonis la taskojn. Jukka Pietiläinen jam pli frue estis elektita kiel komisiito pri informado, kaj Yves Bellefeuille prezidas subkomitaton pri financoj. "Ŝajnas ke la estraro strebas disdoni taskojn al kritikantoj kaj proponas ke la opozicio montru siajn kapablojn en la praktiko", opinias Jukka Pietiläinen. Andrej Grigorjevskij opinias, ke sepkapa estraro estos tro kosta por ŝrumpinta asocio, kaj ne esperas vidi grandajn ŝanĝojn. La nova estraro de UEA jam renkontiĝis en unua kunsido, en kiu oni interalie disdonis la respondecojn al la novaj estraranoj. Pri kongresoj kaj kulturo okupiĝos la nova vic-prezidanto Claude Nourmont, kaj pri landa agado fakos Maritza Gutiérrez. S-ino Gutiérrez rakontis al Libera Folio, ke ŝia ĉefa celo  nun estos kontakti la landajn asociojn kaj zorgi, ke ili pli bone konsciu pri UEA kaj pri ĉio, kion UEA faras. Ŝi ankoraŭ ne povis diri, pri kiu kontinento ŝi plej forte devos okupiĝi, sed la noveco de la estrara teamo tamen laŭ ŝi ne estos problemo.

El la antaŭa estraro restas krom la prezidanto, Renato Corsetti, nur Ans Bakker-ten Hagen. La antaŭa ĝenerala sekretario, Ivo Osibov, forfalis, ĉar la individuaj  membroj ne subtenis lin en la elektoj de B-komitatanoj. Kandidatis al la estraro ankaŭ la antaŭa estrarano pri informado, Andrej Grigorjevskij, sed li forfalis, ĉar li en la sabata komitata kunsido en Pekino ricevis nur 18 voĉojn.

- Eble oni opiniis miajn oftajn provojn paroli pri la problemoj de UEA malstabiliga faktoro. Krome, se mi ne eraras, mi estis la sola el la kandidatoj, kiu persone ne ĉeestis. Tio ja estas ege grava en tiaj kazoj, komentas Grigorjevskij.

En la nova estraro ne estos
iu fakulo pri informado. Pro tio la nova  B-komitatano Jukka Pietiläinen estis elektita komisiito pri informado. Li ankaŭ prezidas la subkomitaton pri informado.

 - Pluraj membroj de la nova estraro kontaktis min post la komitatkunsido kaj proponis al mi kunlabori, ili diris ankau ke ili volonte estus vidintaj min en la estraro, komentas Jukka Pietiläinen.

- Nu, mi ne bezonas formalan rolon por labori kaj esti aktiva, li konstatas.

Gravan postenon ricevis cetere ankaŭ Yves Bellefeuille, komitatano A por Kanado. Li antaŭe forte kritikis la funkciadon de la asocio, kaj nun li prezidas la subkomitaton pri administrado kaj financoj.

- Ŝajnas ke la estraro strebas disdoni taskojn al kritikantoj kaj proponas ke la opozicio montru siajn kapablojn en la praktiko, opinias Jukka Pietiläinen.

La antaŭa estrarano Andrej Grigorjevskij bedaŭras, ke oni elektis sep estraranojn, kaj ne kvin, kio laŭ li estus multe pli ekonomia.

- Ĉiuj novaj estraranoj sendube estas indaj reprezentantoj de la movado. Kredeble, la buĝet-projektoj kaj similaj aferoj estos pridiskutataj bonorde kaj akurate, kaj tio ja estas la ĉefa statuta tasko de la estraro. Tamen por tiuj celoj sufiĉus kvin - estus grava financa ŝparo, krome, tio pli konformus al la ŝrumpinta UEA-membraro kaj malkreskintaj asociaj enspezoj, komentas Grigorjevskij.

Li tamen ne havas grandajn atendojn rilate la laboron de la nova estraro.

- Iujn ajn provojn evoluigi kaj reformi la organizon mi de tiu ĉi estraro ne atendus. Amri Wandel eble provos ion, sed kadre de la faka agado oni kutime ne faras ion strategian. Oni ja daŭre povus fari ion strategian kadre de la retaj servoj, sed reta fakulo en la nova konsisto mankas Kaj, ĉefe, ŝajnas ke la Komitato kaj la granda parto de la asocio volas neniujn ŝanĝojn, nur pacon kaj trankvilon...

Grigorjevskij mem esperas povi daŭrigi sian laboron pri la retejo de UEA kiel volontulo.

- Mi komencis draste refari UEA.ORG. Aŭtune oni trovos tie ion tute novan.]]>
No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-27T06:58:00Z Paĝo
Ĉina gazetaro vaste atentas la kongreson http://www.liberafolio.org/2005/Agado/pekinolundo La organo de la ĉina komunisma partio publikigis la tutan bonvenigan mesaĝon de la alta protektanto Wu Bangguo. Aperis en la gazetaro ankaŭ komentoj de Humphrey Tonkin kaj Yu Tao. Apartan atenton ricevis la Nitobe-simpozio, kiu komenciĝis dimanĉe. La ĉina gazetaro lunde tre amplekse raportis pri la malfermiĝo de la Universala Kongreso de Esperanto en Pekino.

La plej konata ĉina ĵurnalo Renmin Ribao (Popola taggazeto) lunde publikigis ampleksan artikolon pri la kongreso kaj pri esperanto. Almenaŭ en la reta eldono de la gazeto la artikolo ricevis la lokon de la plej grava novaĵo kaj aperis en la kategorio "aktuala politiko".

Tre grandan atenton Renmin Ribao dediĉis al bonveniga mesaĝo de la prezidanto de la ĉina popola kongreso Wu Bangguo. Tiu mesaĝo aperis en la gazeto sen mallongigoj.

Renmin Ribao estas la ĉefa organo de la ĉina komunisma partio, kaj ĝia eldonkvanto superas 3 milionojn.

En la reto Renmin Ribao aperas ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj, kaj la alilingvaj eldonoj donis al la Universala Kongreso minimume same multe da atento kiel la ĉinlingva. En la anglalingva eldono aperis pluraj artikoloj pri la kongreso, interalie ampleksa intervjuo kun Humphrey Tonkin.

Tute apartan artikolon Renmin Ribao dediĉis al la Nitobe-simpozio, ligita kun la kongresa temo Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. En la artikolo, la gazeto citas profesoron Su Jinzhi, kiu akcentis, ke Esperanto estas utila por konservi lingvan diversecon.

- La rilatoj inter kulturoj kaj lingvoj reflektas la politikajn kaj ekonomiajn rilatojn inter landoj kaj popoloj, diris Renato Corsetti al Renmin Ribao.

La iom  malpli oficiala anglalingva gazeto China Daily same publikigis ampleksan artikolon pri la kongreso. En la papera eldono la artikolo aperis sur la frontpaĝo de la gazeto kaj okupis kvaronon el tiu prestiĝa paĝo.

Ankaŭ China Daily intervjuis Humphrey Tonkin. Krome la gazeto citis el la saluta mesaĝo de Xu Jialu, la vicprezidanto de la ĉina popola kongreso,  kaj ankaŭ atentigis,  ke Yu Tao, la ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, iĝis la unua ĉina estrarano de Universala Esperanto-Asocio.

- Esperanto permesas egalecan komunikadon inter homoj, ĉar neniu ricevas la kulturajn avantaĝojn kiujn kutime havas la denaskaj parolantoj, diris Yu Tao al China Daily.


]]>
No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-26T07:20:05Z Paĝo
Aŭtomata traduko el la ĉina al la angla http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/automata_traduko La tradukilo de Alta Vista tradukas el la ĉina al la angla, kaj ankaŭ inter kelkaj aliaj lingvoj. Tamen la aŭtomate tradukitaj tekstoj iĝas strangaj kaj malfacile kompreneblaj. No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-25T17:42:55Z Ligo Tefloro raportas el Ĉinio http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/tefloro_aktuale No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-25T17:28:32Z Ligo Ĉinlingva retejo de la Pekina UK http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/chinlingva_retejo No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-25T17:25:22Z Ligo Ĉina radio pri la Pekina UK http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/cri_pri_uk Esperantlingva retpaĝo de Ĉina Radio Internacia pri la Universala Kongreso en Pekino. No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-25T17:18:59Z Ligo El Popola Ĉinio pri la Pekina UK en 1986 http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/epc_malnova Artikolo de Da Wei pri la 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en 1986. No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-25T17:15:53Z Ligo Ĉina televido amplekse raportis pri la UK http://www.liberafolio.org/2005/Agado/pekinodimancho Ĉinaj amaskomunikiloj bone atentis la solenan inaŭguron de la Pekina universala kongreso, kiu okazis dimaĉe matene. Amplekse raportis interalie Ĉina Centra Televido ankaŭ en sia tutmonde spektebla anglalingva elsendo. "Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon", diris reprezentanto de la ĉina parlamento en la solena inaŭguro. La plej amuza momento de la solena inaŭguro verŝajne okazis, kiam la reelektita prezidanto de UEA, Renato Corsetti, ŝerce aludis pri preskaŭ okazinta diplomatia konflikto inter UEA kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO. Laŭ Corsetti, la rilatoj inter UEA kaj TEJO tre streĉiĝis, ĉar UEA insistis ke la prezidanto de, Bertrand Hugon, havu kravaton dum li sidis sur la podio dum la inaŭguro.

Cetere la ĉi-jara inaŭguro estis almenaŭ same solena kaj longa kiel kutime, sed ĝi ja sukcesis altiri la atenton de la amaskomunikiloj. La parolado de Renato Corsetti estis filmita el diversaj anguloj, kaj jam dimanĉe matene aperis ampleksaj raportoj pri la inaŭguro en Ĉina Interreta Informa Centro, kiu estas la ĉefa plurlingva informa retejo de la ĉina registaro. Tiu retejo havas ankaŭ esperantlingvan version, kun la nomo El Popola Ĉinio.

Ankaŭ Ĉina Centra Televido raportis pri la inaŭguro de la Universala Kongreso en siaj novaĵelsendoj. En tutmonde spektebla anglalingva kanalo de la ĉina televido CCTV9 la novaĵlegisto salutis la spektantojn dirante "Bonan tagon".  Krom kelkaj bildoj el la inaŭguro, la kanalo elsendis ankaŭ plurminutan intervjuon kun la antaŭa vicprezidanto de UEA, Humphrey Tonkin. CCTV9 estas dissendata per ses satelitoj kaj ĝiaj programoj estas spekteblaj sur 98% el la monda surfaco.

En la anglalingva intervjuo al CCTV9 Tonkin konsentis, ke Ĉinio en la nuna mondo ja bezonas la anglan lingvon por siaj internaciaj rilatoj, sed li opiniis, ke en la ĉinaj lernejoj oni povus krom la angla instrui ankaŭ Esperanton. Kiam la intervjuanto miris, ke oni ĉiujare aranĝas kongreson de esperantistoj, kvankam malmultaj homoj parolas la lingvon, Tonkin respondis, ke la esperantistoj ja ne estas tiom malmultaj, kaj ke ĉiun tagon ie en la mondo okazas ia esperantista renkontiĝo.

La malfermo de la Universala Kongreso jam dimanĉe matene estis la ĉefa novaĵo en la ĉina, angla, araba, franca, germana, hispana, japana kaj rusa versioj de Ĉina Interreta Informa Centro, sed ne en la esperantlingva versio. Supozeble la plej multaj pekinaj profesiaj esperantistoj havas taskojn en la organizado de la kongreso, kaj ne havas tempon tuj ĝisdatigi la retejon.

Aparte grandan atenton en la ĉina registara retejo ricevis la salutaj vortoj de Wu Bangguo, la prezidanto de la ĉina popola kongreso (parlamento) kaj la alta protektanto de la Universala Kongreso. Wu Bangguo mem ne ĉeestis la inaŭguron, sed en sia saluta mesaĝo li akcentis, ke speciale dum la lastaj 20 jaroj la Esperanto-movado en Ĉinio prosperas pro la politikaj reformoj en la lando kaj la malfermiĝo de Ĉinio al la ekstera mondo. Li esperis, ke la nuna kongreso fortigos la amikecon inter popoloj.

Kiel reprezentanto de la ĉinaj aŭtoritatoj
ĉeestis la inaŭguron Xu Jialu, vicprezidanto de la ĉina popola kongreso kaj konata lingvisto. En sia ĉinlingva parolado, kiu estis sinsekve interpretata, Xu Jialu tuŝis la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj rilatoj. Laŭ li la temo estas grava, kaj la kontribuo de la Esperanto-movado por paco kaj lingva egaleco aparte laŭdinda.

- Energia disvolvo de Esperanto estas necesa por realigi lingvan egalecon en la nova jarcento, diris Xu Jialu, kaj aldonis, ke la ĉina registaro ĉiam subtenas la Esperanto-movadon.

Xu Jialu ankaŭ memorigis pri la Pekina Universala Kongreso en 1986.

- En la pasintaj 18 jaroj la ĉina socio, ekonomio kaj kulturo rapide evoluis. Ankaŭ la ĉina Esperanto-movado senĉese progresis. Ĉion ĉi vi povas sperti dum la kongresaj tagoj.  Nun estas plej varme en Pekino, vi certe spertis tion. Konsideru tion kiel la varmecon de la ĉina popolo al la eksterlandaj gastoj, diris Xu Jialu.

Laŭ ĉina partoprenanto, la parolado de Xu Jialu kelkloke estis tiom emociiga ke iuj ĉeestantoj ekploris. Ankaŭ parolado de Zhang Qicheng, 91-jara ĉina esperantisto, ricevis longan aplaŭdon.  Parolis ankaŭ Humprhrey Tonkin, laŭ kiu la denaskaj angleparolantoj kaj anglalingvaj landoj diris ricevos des pli grandajn avantaĝojn, ju pli da ĉinaj infanoj lernos la anglan lingvon.

Humphrey Tonkin sidis sur la podio, ankoraŭ en la rolo de vic-prezidanto. Sur la podio krom la ĉinaj honoraj gastoj sidis ankaŭ Michela Lipari, Ivo Osibov kaj Osmo Buller, sed ne la nov-elektitaj estraranoj.

Ĉi-jare ĉeestas kongresanoj el 51 landoj, kaj kiel kutime, reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj salutis la kongreson kelkvorte. Malofta gasto estis la kongresanino el Afganio, kiu same salutis la kongreson nome de la afganiaj esperantistoj.

La inaŭguron ĉeestis ankaŭ diplomatiaj reprezentantoj el dek landoj, inter tiuj tri reprezentantoj de Irano. Siajn ambasadorojn sendis al la inaŭguro Irano, Kroatio, Nepalo kaj Pollando, aliaj landoj estis reprezentitaj sur malpli alta nivelo.

La tutan inaŭguron eblas aŭskulti rete tra la retejo Tefloro.
]]>
No publisher Kalle Kniivilä kongresoj uk2004 2004-07-25T08:27:39Z Paĝo
Corsetti reelektita sen alternativo http://www.liberafolio.org/2005/Agado/document.2004-07-24.9083759763 En sia unua kunsido en Pekino sabate matene, la nova komitato de UEA reelektis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, por nova trijara periodo. Kiel vicprezidanto estis elektita Claude Nourmont, komitatano A por Francio, kaj kiel ĝenerala sekretario Ulla Luin, kiu unue estis elektita komitatano C. Por tiuj postenoj ne estis alternativaj kandidatoj. Komence de la komitata kunsido sabate matene Yves Bellefeuille (komitatano A por Kanado) anoncis, ke troviĝas pliaj kandidatoj por la estraro, krom tiuj menciitaj en la raporto de la elekta komisiono. Yves Bellefeuille proponis, ke la komitato konsideru ankaŭ la aldonajn kandidatojn. Tamen la komitato per granda plimulto de voĉoj rifuzis diskuti pliajn kandidatojn. Subtenis la proponon kvar el la ĉeestintaj komitatanoj, sindetenis tri.

- La ĝenerala etoso en la kunsidoj estis akceptema al la estrara politiko, komentas Jukka Pietiläinen, B-komitatano kiu subtenis la proponon de Yves Bellefeuille.

Ĉeestis en la komenco de la unua komitata kunsido 35 voĉdonrajtaj komitatanoj. Pliaj komitatanoj alvenis poste, kiam la estraro jam estis elektita. La plej fortan subtenon, 33 voĉojn, ricevis Ans Bakker, kiu estis reelektita kiel estrarano. Plej malmultajn voĉojn (18) ricevis Andrej Grigorjevskij, kiu tiel iĝis la sola nesukcesa kandidato: por la sepkapa estraro estis ok kandidatoj.

La elekto okazis laŭ la originala propono de la elekta komisiono, kun la sola escepto, ke ne plu kandidatis eksestrarano Ivo Osibov, kiu ne ricevis la subtenon de la individuaj membroj en la balotado pri la novaj B-komitatanoj antaŭ kelkaj semajnoj.

La konsisto de la nova estraro estas jena:

  • Renato Corsetti, prezidanto (30 voĉoj)
  • Claude Nourmont, vicprezidanto (31 voĉoj)
  • Ulla Luin, ĝenerala sekretario (32 voĉoj)
  • Ans Bakker ten Hagen (33 voĉoj)
  • Maritza Gutierrez (26 voĉoj)
  • Amri Wandel (24 voĉoj)
  • Yu Tao (30) voĉoj
El la antaŭa estraro tiel restis krom la prezidanto nur Ans Bakker ten Hagen. En la sepkapa estraro estas kvar virinoj kaj tri ekstereŭropanoj. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, responde al demando de Libera Folio neniel volis komenti la konsiston de la nova estraro.

Dum la sabata komitata kunsido oni pritraktis ankaŭ la decidojn de la antaŭa kunsido en Gotenburgo. Oni konstatis, ke la akcepto de Landa Asocio el Kongo farita en Gotenburgo ne estis farita per sekreta voĉdono, kiel la regularoj postulas. Tial oni denove voĉdonis, ĉi-foje sekrete, por konfirmi la akcepton. Por la akcepto de la nova landa asocio voĉdonis 26 komitatanoj, kontraŭ 2, sindetenoj 5.

La komitato ankaŭ akceptis la raporton de la malnova estraro pri la agado dum 2003. La sekva kunsido okazos vendrede. Antaŭ tio dum la semajno kunsidos la subkomitatoj. La komitataj kunsidoj estas malfermitaj al la ĝenerala publiko. La sabatajn  kunsidojn ĉeestis dudekkvino da spektantoj.

Sabate antaŭtagmeze la nombro de aliĝoj atingis jam 1913, do klare pli ol la pasintjara kongreso en Gotenburgo, kie estis 1792 aliĝintoj. Duono de la aliĝintoj en Pekino estas ĉinoj.

En sabato estis ankaŭ pompe malfermita ekspozicio pri Ĉinio en la kongresejo. Sur nia foto vi vidas la novelektitan prezidanton de UEA, Renato Corsetti, kiu lige kun la ekspozicio esploras la ĉinlingvan retejon de la UK.

Iuj kongresanoj plendis, ke plene mankas restoracioj au manĝ-eblecoj en la kongresejo; krome, en la hotelo al kiu ĝi estis ligita estas nur unu restoracio. Tamen ŝajne ekfunkcios bufedo en la kongresejo.

Por la solena malfermo, kiu okazos dimanĉe matene, oni atendas diplomatojn el deko da landoj. Irano laŭplane sendos eĉ tri  diplomatajn reprezentantojn.

]]>
No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-24T07:44:49Z Paĝo
Gazetara konferenco preparis la grundon http://www.liberafolio.org/2005/Agado/uk_vendredo En gazetara konferendo antaŭ ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, la prezidanto de LKK Guo Xiaoyong kaj la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, rakontis pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. La informa laboro de la ĉinaj esperantistoj preparas bonan grundon por vasta publikeco dum la kongreso. Sabate la 24-an de julio je la 9-a horo matene laŭ la pekina horo malfermiĝos la kongresejo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Jam vendrede posttagmeze okazis la unua gazetara konferenco de la kongreso.

En la gazetara konferenco la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Guo Xiaoyong, amplekse informis la ĉeestintajn ĉinajn kaj eksterlandajn ĵurnalistojn pri la kongreso kaj pri la Esperanto-movado. Ĉeestis la gazetaran konferencon ankaŭ la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin.

La informa laboro de la Loka Kongresa Komitato estas ambicia. Estis starigita tre multflanka ĉinlingva retejo pri la kongreso, kaj pluraj aliaj ĉinlingvaj retejoj publikigas informojn pri la kongreso. Iom malpli ampleksa estas la esperantlingva retejo pri la kongreso. Fotoj pri la gazetara konferenco aperis ekzemple en la retejo webcast.china.com.cn.

1794 kongresanoj el 49 landoj aliĝis ĝustatempe, por ke ilia nomo aperu en la Kongresa Libro. Tiel la Pekina Universala Kongreso jam per du aliĝoj superis la kvanton de aliĝoj en Gotenburgo, kaj do iĝos la plej granda UK post Berlino en 1999. Tiam aliĝis entute 2712 kongresanoj. La plej granda kongreso dum la lastaj jaroj estis tiu en Montpellier, kun entute 3133 aliĝintoj. La unua Pekina kongreso en 1986 atingis  2482 aliĝojn.

Pli ol duono de la ĉi-jaraj aliĝintoj, 931, venas el Ĉinio. Aliaj landoj kun multaj aliĝintoj estas Japanio (177), Francio (81) kaj Germanio (71).

Dum sabato ne estos multaj programeroj por la publiko, krom la kunsidoj de la Komitato de UEA, en kiuj laŭplane estos elektita la nova estraro de la asocio. La solena inaŭguro de la Pekina kongreso okazos dimanĉe je la 10-a horo. Dimanĉe posttagmeze komencos sian laboron la Internacia Kongresa Universitato kaj la Nitobe-simpozio, en kiu oni traktos interalie la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj rilatoj.]]>
No publisher Kalle Kniivilä kongresoj uk2004 2004-07-23T21:17:11Z Paĝo
Impona honora komitato de la UK http://www.liberafolio.org/2005/Agado/honorakomitato Ni publikigas la tutan membroliston de la honora komitato de la Pekina Universala Kongreso. Honoraj prezidantoj
Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso
Bakin, vicprezidanto de la Ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA

Prezidanto
Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio

Membroj
Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio
Shen Guofang, ministra asistanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj
Liu Yanping, vicdirektoro de la Gardista Buroo de la Ministerio de Publika Sekureco
Niu Ping, vicministro de la Ministerio de Ŝtata Sekureco
Zhang Shaochun, ministra asistanto de la Ministerio de Financo
Meng Xiaosi, vicministro de la Ministerio de Kulturo
Zhu Qingsheng, vicministro de la Ministerio de Sano
Li Dan, direktoro de la Ĉina Radio Internacia
Sun Anmin, vicurbestro de la Pekina Popola Registaro
Hu Wei, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Junulara Federacio
Zhao Shaohua, vicprezidanto de la Ĉina Virina Federacio
Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj
Yuan Guiren, vicministro de la Ministerio de Eduko kaj direktoro de la Ŝtata Lingva Komisiono
Li Jun, vicdirektoro de la Civila Aviada Administracio de Ĉinio
Gu Zhaoxi, vicdirektoro de la Ŝtata Turisma Buroo
Chai Zemin, prezidanto de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”
Yang Zhengquan, vicprezidanto de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”
Chen Yuan, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo
Ĝenerala sekretario:
Guo Xiaoyong, vicdirektoro de Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo

]]>
No publisher Kalle Kniivilä uk2004 2004-07-23T08:40:00Z Paĝo
UK 2004 Pekino http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ukpekino-ligo La retpaĝaro de la Pekina Universala Kongreso 2004. No publisher Kalle Kniivilä kongresoj uk2004 2004-06-21T21:53:47Z Ligo