Libera Folio http://www.liberafolio.org These are the search results for the query, showing results 31 to 37. Katalogo de la libroservo de UEA http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ueakatalogo La katalogo de UEA ebligas retajn mendojn. En la enirpaĝo estas listo de novaj eldonaĵoj. No publisher Kalle Kniivilä aperis 2004-06-07T17:21:37Z Ligo Ne ĉiuj forgesis la movadon malantaŭ la muro http://www.liberafolio.org/2005/aperis/blanke Dek kvin jarojn post la falo de la muro, Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj, publikigis libreton pri la movado sur la orienta flanko de la fera kurteno. Ulrich Becker, kiu siatempe laboris kun Blanke en GDREA, kaj nun kunlaboris pri la eldono de la nova libro, resume rakontas pri la libro kaj ĝia fono. Detlev Blanke: Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la “alia flanko”. Mondial, Novjorko, 2004. 64 paĝoj, ilustrita. Havebla ĉe www.librejo.com, baldaŭ ankaŭ ĉe UEA kaj aliaj libroservoj.

Ĉu ne estas strange ke dum la pasintaj dek kvin jaroj, la postkomunismaj jaroj en orienta Eŭropo,  neniu skribis iom pli ampleksan studon pri la Esperanto-movado en tiu regiono dum la tempo de la malvarma milito? Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino, la movadanoj en la orienteŭropaj socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?

Ne por ĉiu. Dek kvin jarojn post la falo de la muro, Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj, publikigis libreton titolitan “Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la ‘alia flanko’”, kaj, kiel kutime ĉe Blanke, li reiras al la radikoj, por klarigi eĉ al la plej konservativa leganto, kiel esperantistaj funkciuloj en la socialismaj landoj trovis vojojn al la oficialigo de Esperanto en siaj landoj, kaj kial tiuj vojoj ofte reiris al la laborista Esperanto-movado en la unua duono de la 20-a jarcento; kial la movadoj en orienta Eŭropo serĉis, kaj kelkfoje ne atingis, la ekvilibron inter la politikeco de siaj radikoj kaj ĉiutagaĵoj unuflanke, kaj la neŭtraleco de UEA, en kiu ili volis membriĝi, aliflanke; kaj kiel eblis ke kun tiom da tabuoj en la pli-malpli fermitaj socioj de orienta Eŭropo estiĝis la nombre plej ampleksa kaj kvalite ofte plej dinamika parto de la Esperanto-movado en la mondo.

Detlev Blanke estis en la mezo de tiuj evoluoj, kaj ne malofte li estis ilia motoro. Mi havis la eblecon kunlabori kun li en la oficejo de GDREA (la orientgermana Esperanto-Asocio). Tiu oficejo en la fino havis kvin plentempajn dungitojn kaj kelkajn konstantajn kunlaborantojn – en lando, en kiu Esperanto estis malpermesita ĝis 1965 tio ŝajnas al mi hodiaŭ nekredebla sukceso, ŝuldita al la homoj strebintaj al la oficialigo de Esperanto en GDR kaj poste vivintaj la movadan vivon en tiu eta lando.

Mi memoras ke ni publikigis unu gazetanoncon post la alia en la grandaj naciaj taggazetoj de GDR por altiri novajn lernantojn por nia koresponda Esperanto-kurso, kiun mi gvidis kaj kiu en la fino havis proksimume mil partoprenantojn. Samtempe, kvankam estante unu el la funkciuloj de GDREA, mi neniam vidis iun Esperanto-aranĝon en okcidenta lando, ĉar la striktaj reguloj koncerne la vojaĝeblecojn ne ebligis tion al mi. Aŭ preskaŭ ne – en la lasta “normala” GDR-jaro, 1989, kvar monatojn antaŭ ol la muro definitive falis, verŝajne pro la ŝanĝiĝoj en la ĉirkaŭaj landoj ankaŭ mi subite ricevis la permeson vojaĝi al Esperanto-aranĝo en Svedio, kiel reprezentanto de GDREA. Mi memoras ke mi havis la eblecon oficiale ŝanĝi 17 GDR-markojn al svedaj kronoj, kiuj devis sufiĉi por la du semajnoj. Feliĉe la manĝoj kaj tranoktoj estis pagitaj de la sveda flanko...

Blanke menciis ke, antaŭ lia longa eseo, aperis nur du malpli longaj artikoloj pri la movado en orienta Eŭropo, unu de Árpád Rátkái, kaj la alia de Vilmos Benczik, ambaŭ konataj hungaraj movadanoj. Kaj ambaŭ artikoloj aperis komence de la 90-aj jaroj. La eseo de Blanke estas skribita kun 15-jara distanco, kaj kvankam li en pluraj lokoj asertas ke li refarus multon sammaniere, se li devus trairi la pasintecon en samaj politikaj cirkonstancoj duan fojon, senteblas tamen ke li vidas la socian sistemon kaj la ideologiajn limigojn de la Esperanto-movado tie ne sen kritiko. Tute kontraŭe – unu ĉapitro de la libreto okupiĝas ĝuste pri la tabuoj de la Esperanto-movado en orienteŭropaj landoj.
 
Blanke ankaŭ tuŝas du pli tiklajn punktojn el la historio de la movado en tiu tempo. La unua estas la tiel nomataj konsultiĝoj de Esperanto-asocioj de socialismaj landoj, dum kiuj estis diskutitaj la taktikoj kaj komunaj strategioj rilate al la propraj instancoj, kaj rilate al UEA. Tiuj konsultiĝoj ŝajnis al multaj en la okcidenta movado (kaj al multaj orienteŭropanoj) pli-malpli sekretaj aranĝoj. La oficialaj komunikoj pri ili estis preskaŭ en la stilo de oficialaj komunikoj de kunvenoj de la politburooj de komunistaj partioj, do sen multe da informo. Unu el ili mi publikigis en la libro.

Dum la redaktado de la eseo, kies eldonisto mi estas, mi petis Detlev Blanke iom pli klarigi la frazon: “La konsultiĝoj kompreneble estis konfidencaj.”  Tiu frazo ŝajnis al mi izolita kaj ne klara. La fina versio, liverita de la aŭtoro, estas: “La konsultiĝoj esence estis konfidencaj, por ne kaŭzi miskompreneblajn diskutojn en la esperantistaro. Ili ja ne estis direktitaj kontraŭ UEA.” Per “esperantistaro”, Blanke certe celas la okcidentajn esperantistojn, inter kiuj estis pluraj kiuj suspekteme rigardis la kunvenojn de orienteŭropanoj malantaŭ ŝlositaj pordoj. Ne nur post la t.n. “puĉo” de orienteŭropaj esperantistoj, aŭ ĉu ni diru: komunistoj, aŭ eĉ pli klare: Blanke kaj komplotistoj, kontraŭ la reelekto de Ivo Lapenna kiel prezidanto de UEA en 1974. Blanke ankaŭ pri tiu ankoraŭ ne morta mito de “puĉo” en la historio de la Esperanto-movado malferme skribas en sia eseo, kaj per sobraj faktoj provas montri la senbazecon de la revenantaj kalumnioj.

Ĉu ne ĉio ĉi estas ekscita? Almenaŭ mi pensas tiel, kaj pro tio mi invitis Detlev Blanke reverki lian eseon, aperintan en revuo de SAT en Francio, kiel memstaran kajeron por pli granda publiko. Kaj pro tio mi metis grup-fotografaĵon (el la arkivo de Blanke) de partoprenantoj de unu el la famaj Konsultiĝoj sur la titolpaĝon de la libreto – ĉiu iom aktiva esperantisto rekonos almenaŭ kelkajn vizaĝojn tie. Ja tiaj ni estis. Kaj Blanke montras ke ni povas fieri pri multaj el niaj atingoj, malgraŭ la restriktoj.

Iom pli distanca recenzo de tiu ĉi plej nova verko de Detlev Blanke devas esti skribita de alia persono – mi estis multe tro envolvita, en la Esperanto-movado de la socialismaj landoj, kaj en la aperigo de la libro. Mi scias ke Blanke, kun grupo de aktivuloj de GDREA, provas verki iom pli ampleksan historion de la Esperanto-movado de GDR. Tiu grupo kunvenadas de multaj jaroj kaj jam kunportis kaj publikigis multe da materialo. Tio estas grava laboro, ne nur por surpaperigi unu el la plej kontraŭdiraj kaj plej sukcesaj periodoj de la Esperanto-movado, sed ankaŭ por lerni el ĝi por la estonteco.

Lerni de iamaj “komunismaj” landoj ŝajnas preskaŭ insulto al multaj. Sed tamen: Ni ja ne ripetu erarojn, sed ĉerpu el pozitivaj spertoj. En tiu senco, la ĉiam politika movada funkciulo kaj aktivulo Detlev Blanke finas sian eseon kun la bonfarto kaj pluevoluo de UEA kaj de la movado en siaj pensoj, skribante: “Se la esperantistaro ne plue volas ŝrumpi, ĝi devas serĉi pli da kontaktoj al alternative pensantaj junaj engaĝiĝemaj homoj, kiuj ne nur insistas pri amuzo. Tiam ĝi trovos  novajn valorajn  kunagantojn por siaj specifaj lingvo-politikaj celoj kaj krome povos kontribui al la solvo de aliaj monde gravaj problemoj.”

Ulrich Becker

]]>
No publisher Kalle Kniivilä aperis 2004-06-07T17:18:10Z Paĝo
Hamburgo el orienta perspektivo http://www.liberafolio.org/2005/aperis/blankepucho Jam dum tridek jaroj daŭras la diskutoj pri la Hamburga Universala Kongreso, kie Ivo Lapenna perdis sian postenon kiel la prezidanto de UEA. En sia nova libro Detlev Blanke traktas la temon el orient-eŭropa vidpunkto. Kun la permeso de la eldonejo ni aperigas koncizigitan version de la koncerna ĉapitro. Pri la "komunista puĉo" kontraŭ  Ivo Lapenna
UEA  kun  sia  junulara  asocio  TEJO  estis  la  ĉefaj  internaciaj  Esperanto-organizaĵoj,  kun  kiuj  kunlaboris la soclandaj asocioj.

Tiu kunlaboro sub la  gvidado de Ivo Lapenna  (ĉu kiel ĝenerala sekretario Ivo Lapenna ĉu  poste  kiel  prezidanto)  dum  certa  tempo  estis  senproblema, aparte por la jam frue aliĝintaj asocioj  kiel la bulgara, hungara kaj pola, kiujn Lapenna  subtenis.

La  statute  postulita  neŭtraleco  de  ĉiu  aliĝinta landa asocio (do ne nur de UEA) baris la  vojon al la novaj asocioj en Ĉeĥoslovakio kaj GDR,  ne parolante pri la sovetia movado. Krom tio ne eblis  diskuti gravajn sociajn problemojn pro la koncepto  de  neŭtraleco,  kiu  estis  komprenata  tro  sterile.

Sendube  kaj  prave  Lapenna  estis  akceptita  kaj  estimata kiel unu el la ĉefaj motoroj de UEA post la  Dua Mondmilito. Lia situacio tamen estis komplika.  Li forlasis Jugoslavion jam fine de la 40-aj, komence  de la 50-aj jaroj, kiam en Usono regis McCarthyismo. Dekstraj usonaj esperantistoj lin akuzis esti  agento de Moskvo. Aliflanke li kritike okupiĝis pri  la sovetia punjustico, tikla temo por la soclandoj.

Sendepende de tio: Bedaŭrinde li ne komprenis la  historiajn ŝanĝojn fine de la 60aj, komence de la 70aj  jaroj kaj la deziron de la asocioj el la soclandoj ludi  en UEA rolon konvenan al ilia intertempe atingita  kvalito kaj kvanto. Ankaŭ la persona kulto pri li, al  kiu li ne kontraŭstaris, ne ŝajnis vere utili al li.

Intertempe la konfrontiĝo inter la blokoj finiĝis. Kaj  estas tute en ordo, ke lia foto nun pendas en prestiĝa  loko de la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam. Bedaŭrinde lastatempe fojfoje reaperas la absurdaj  asertoj pri “komunisma puĉo” kaj diversaj presaĵoj,  kiuj personkulteme troglorigas Ivo Lapenna kaj ne vere servas al konvena memoro pri li.

Ni do restu ĉe la historiaj faktoj: Tiom longe, kiam ne  ekzistis vera alternativo al la prezidanto Lapenna, estis  ĝuste la reprezentantoj de la soclandaj asocioj, kiuj  pledis por lia reelekto, tiel Nikola Aleksiev dum la 56-a UK 1971 en Londono, kiam la kontraŭkandidato estis  E.L.M. Wensing, kiu sendube gajnintus la elektojn,  se  la  soclandaj  komitatanoj  estus  voĉdonintaj  por  li. (Wensing akiris 21 voĉojn, Lapenna 26, kun tri sindetenoj, kp. Perspektivo 2002, p. 36). Eĉ se la  komitatanoj de la soclandoj volintus “faligi Lapenna”,  ili ne sukcesintus.

Dum la komitataj kunsidoj de la  59-a UK 1974 en Hamburgo aperis 49 komitatanoj kaj  estis elektitaj 13 C-komitatanoj, do entute partoprenis  62 voĉdonrajtaj komitatanoj. De tiuj nur 18 venis el  la landoj de la konsultiĝoj. Post kiam fariĝis klare, ke  kandidatos Humphrey Tonkin, ili voĉdonis por Tonkin. Tio estis unu opozicia grupeto. La du aliaj estis opoziciantoj de TEJO kaj homoj nekontentaj pri la gvidstilo  de Lapenna.

Sub la prezidanteco de Tonkin la statuto de UEA estis adaptita al realaj bezonoj. Tio signifas, ke la  landa  asocio,  kiu  intencis  aliĝi  al  UEA,  ja  devis  respekti la neŭtralecon de UEA, sed ne mem devus  esti neŭtrala. Siajn internajn bezonaĵojn la landaj  asocioj mem reguligu. Tio – sub la tiamaj politikaj  kondiĉoj – ebligis la aliĝon al UEA de la asocioj de  GDR, Ĉeĥio, Slovakio, poste ankaŭ de Kubo (kaj verŝajne ankaŭ de Ĉinio).

Se jam temas pri meritoj por UEA, estus tempo,  elstarigi la gravan rolon de Humphrey Tonkin, ne  nur kiel prezidanto de TEJO dum la gvidperiodo de  Lapenna, sed aparte dum la periodo post Lapenna.  Li ne nur kapablis gvi di UEA el la malfacila situacio,  sed ankaŭ sciis harmonie kunlabori kun la diverstendencaj  landaj  asocioj,  en  reciproka  respekto.

Sub lia saĝa kaj energia prezidanteco UEA kapablis  valortaksi kaj uzi la konsiderindan potencialon de la soclandaj Esperanto-asocioj por la bono de UEA. Kaj  la asocioj en UEA mem havis la eblecon kunlabori  en normala atmosfero. Estis reciproka utilo.

Detlev Blanke

]]>
No publisher Kalle Kniivilä Detlev Blanke aperis 2004-06-07T14:00:00Z Paĝo
Nova disko kun voĉoj de prezidantoj http://www.liberafolio.org/2005/aperis/prezidisko UEA eldonis sian trian kompaktan sondiskon, ĉi-foje kun vortoj de diversaj prezidantoj de la asocio. Ni parolis kun la redaktoro de la serio Ziko M. Sikosek pri la nova disko, kaj pri pliaj eldonplanoj. Prezidantoj de UEA, el la serio „Tiel sonis...“. UEA, Roterdamo 2004. 73 min. EUR 9,90.

Libera Folio: Via unua disko, kompilita el materialoj de Biblioteko Hector Hodler, kovris nur unu antaŭtagmezon, nome la inaŭguron de la UK Rejkjaviko 1977. La dua enhavis literaturaĵojn deklamitajn inter 1960 kaj 1990. Nun en la disko tria vi kovras tempospacon de 68 jaroj. Ĉu intenca pliampleksigo, kaj kiel daŭrigi tiukaze?

Ziko M. Sikosek: Ne intenco, fakte hazardo. Sed mi havis pli da tempo por kolekti kaj elekti. Aliflanke, la temo de la disko devigis min al granda limigo: nur Prezidantoj de UEA, da ili ja ne ekzistis sennombre multaj.

Kial prezidantoj, kaj kial ĝuste tiuj ok?

La prezidanto estas la plej elstara ofico en nia asocio, kaj tiu homo havas interalie la taskon reprezenti la tutan organizaĵon. Cetere temas kutime pri homoj kiuj eksterordinare bone kapablas tion, ankaŭ per sia retorika talento.

Ĉu vi aludas al iu specifa prezidanto?


Ne vere. Ivo Lapenna certe estas menciinda rilate al retorika kapablo, sed li apartenas - kiel Edmond Privat, nia unua kontribuinto el 1927 - al la malnova skolo de "deklamado“. Tiuj homoj lernis en tempo, kiam oni parolis rekte al granda amaso. Vi rimarkas ekzemple je la kontribuo de John Wells el 1995 ke li kutimas paroli en mikrofonon, kio estas pli komforta, kio permesas paroli pli “normale”, foje preskaŭ babile, kaj alterni sonakrecojn kaj laŭtecojn.

Ĉu Wells plej plaĉas al vi? En la kovrilo vi eksplicite skribis: “unu el la plej grandaj retorikaj momentoj”.

Mi certe ne dirus la malon. Aliflanke, estus iom nehoneste provi pritaksi la homojn en konkurenco, ĉar la pecoj haveblaj estas parte malsamaj: Humphrey Tonkin prezentas liberparole sian teamon de 1974; Ivo Lapenna laŭtlegas en 1964; Gregoire Maertens respondas al demando en 1981. Foje mi simple ne havis grandan elekton, provante havi ian kompletecon.

Do vi ne tute estas kontenta? Kio mankas?

Ekzemple, mi havis bedaŭrinde nur mallongan, seninterrompan paroleton de Ernfrid Malmgren, nia Prezidanto de 1947 ĝis 1956. Sincera, laborema, kapabla homo kiu meritas pli. Kion fari? Pli bone tion ol nenion.

Kial vi haltis en 1995, post la prezidanteco de Wells? Ĉu la postaj prezidantoj ne plaĉas al vi?

Ŝajnas ke historiaj dokumentoj bezonas certan tempon por kristaliĝi kiel tiaj. Cetere la parolado de Wells en Tampereo estis tre taŭga por fini la rondon, ĉar li referencis al la antaŭuloj Privat kaj Lapenna. Kaj ankaŭ la spaco sur disko havas limojn.

Temas pri la fama prelego, en kiu Wells pardonpetis en la nomo de UEA, pro la kalumnioj en 1974. Vi skribis ke li "surprizis ĉiujn“, kaj certe ne al ĉiuj plaĉis tiu prelego.

Pli ĝuste, Wells esprimis sian bedaŭron ke okazis kalumnioj kontraŭ Lapenna. Kaj li diris ke tiaj kalumnioj ekzistis ankaŭ "de la alia flanko“.  Tamen vi pravas, ke poste estiĝis grumbloj. Nu, per la KD oni povas nun aŭskulti kaj prijuĝi mem.

Ĉu tio restos la lasta sondisko, aŭ ĉu vi daŭrigos la serion?

Ne mi sola decidas pri eldonado, sed jes, ni pensas pri almenaŭ unu plia disko. Fakte estas nia libroservisto, Ionel Oneţ, kiu plej multe puŝas. Mi mem ja fine havos la laboron! :-) Sed mi kompilas la diskojn kun granda plezuro, ankaŭ pro la pozitivaj reagoj.

Do, kio estos sur la venonta disko?

Laŭ mia nuna plano mi deziras uzi la multajn belajn erojn kiujn mi povis kolekti pri la Universalaj Kongresoj. La disko fariĝu kompilaĵo el diversaj kongresoj, tiel ke estiĝos kvazaŭ unu granda superkongreso, kun invitparoloj sonbendaj, Zaleski-Zamenhof, konversaciaj fragmentoj inter De Smedt kaj Auld, simpozio, himno...

Kaj la tuta kolekto de sonbendoj en Roterdamo? Kio fariĝos el ĝi?

Mi faris kelkajn kalkulojn, kvankam malfacilas diveni kiom da horoj estas ekzemple sur la Eichholz-bendoj. La rapidecoj malsamas, ne ĉiuj bendoj estas plenaj ktp. Nu, se oni kapablos akiri la necesan financan subtenon, se oni trovos finan bonan aranĝon kun firmao, se oni havos paciencon ĉar temporabas la laboro, se oni ellaboros koncepton pri la posta disponigo de la diĝitigita materialo... oni cerbumas kaj planadas. Ni vidos.

]]>
No publisher Kalle Kniivilä aperis 2004-05-12T09:20:42Z Paĝo
Originala literaturo http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/literaturo Ampleksa retejo de Sten Johansson, kun listo de verkoj kaj aŭtoroj kun biografiaj notoj. No publisher Kalle Kniivilä aperis kulturbildoj 2004-04-17T20:31:42Z Ligo E-librejo http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/Link.2004-04-17.1527722329 Centoj da elektronikaj libroj en Esperanto, libere elŝuteblaj. No publisher Kalle Kniivilä aperis kulturbildoj 2004-04-17T15:23:29Z Ligo profesiulo.info http://www.liberafolio.org/Members/PauloCesarPires/profesiulo.info Nefermita informpaĝaro pri profesiistoj aperas: profesiulo.info
Funkcianta pere de la lingvo internacia Esperanto la reteio profesiulo.info estas publika informpaĝaro pri profesiistoj.

Scipovo de Esperanto ne estas postulo por ekhavi informpaĝon tie.

Jen ekzemplo pri individua informpaĝo: 
http://profesiulo.info/pcpbrazilogmailcom

Fejsbukpaĝo
]]>
No publisher Paulo Cesar Pires interreto novajxeto aperis 2016-10-21T13:15:58Z Novaĵo