Vi estas ĉi tie: Hejmo / kulturo

kulturo

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:17
Artikoloj pri kulturaj temoj
Jarcento de originalaj romanoj esperantaj

Jarcento de originalaj romanoj esperantaj

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-14 14:16

En 1906 aperis la rakonto "Urso" de Henri Sentis. Ĝin oni povus konsideri la unua originala romano en Esperanto, sed ĉar ĝi havas nur 83 paĝojn, tiun honoron oni kutime donas al la 515-paĝa "Kastelo de Prelongo", verkita de Henri Vallienne kaj aperinta en 1907. La verkoj de Vallienne hodiaŭ eb[...]

Jarcento de originalaj romanoj esperantaj - Legu pli...

Nitobe-seminario kun pintaj prelegantoj

Nitobe-seminario kun pintaj prelegantoj

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-12 11:02

Tuj antaŭ la inaŭguro de la Universala Kongreso en Jokohamo, ĉe la Eŭropa Instituto de Universitato Sophia en Tokio okazis la kvina Nitobe-simpozio. La ĉeftemo de la ĉi-jara Nitobe-simpozio estis la rolo kaj perspektivo de eŭropdevenaj lingvoj en Azio. Inter la prelegintoj estis Robert Philli[...]

Nitobe-seminario kun pintaj prelegantoj - Legu pli...

Per Lins, Privat fariĝas preta

Per Lins, Privat fariĝas preta

de Redakcio — Laste modifita: 2007-09-12 09:43

En 1920 aperis la klasika, iom sentimentala, kaj dum multaj jaroj tre populara biografio de Ludoviko Zamenhof, verkita de Edmond Privat. En recenzo aperinta en Literatura Mondo, la unua eldono de "Vivo de Zamenhof" ricevis la plej altan laŭdon de Julio Baghy: "Legu ĉi tiun verkon, kiu estas unu el[...]

Per Lins, Privat fariĝas preta - Legu pli...

Rememoroj pri John Rapley

Rememoroj pri John Rapley

de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-07 08:39

Universala Esperanto-Asocio funebras iaman direktoron: la brito John C. Rapley, esperantisto de 1944, forpasis en junio 2007 en la aĝo de preskaŭ 80 jaroj. En artikolo verkita por Libera Folio, Ziko van Dijk rakontas pri siaj kontaktoj kun li kaj la sekvaj fruktoj por la historiografio de Esperant[...]

Rememoroj pri John Rapley - Legu pli...

Vortaro peza, utilo meza

Vortaro peza, utilo meza

de Redakcio — Laste modifita: 2007-07-05 08:54

Laŭ la opinio de Ulrich Matthias, la nova granda germana-esperanta vortaro de Erich-Dieter Krause estas grandioza verko de unuopulo kaj enhavas nur relative malmultajn erarojn aŭ maltaŭgajn tradukojn. Tamen la vortostoko estas neekvilibre elektita. "Miaopinie oni povus forstreki el la vortarego d[...]

Vortaro peza, utilo meza - Legu pli...

Afrika historio jam iom pratempa

Afrika historio jam iom pratempa

de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-22 10:16

Ĵus aperis ĉe UEA la unua esperantlingva monografio pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko. Bedaŭrinde la verko baziĝas sur nederlandlingva originalo verkita antaŭ deko da jaroj, kaj la enhavo intertempe ne estis aktualigita. "Pro manko de spaco kaj tempo mi ne ĝisdatigis la informoj[...]

Afrika historio jam iom pratempa - Legu pli...

Svisa enciklopedio pretiĝis post 15-jara laboro

Svisa enciklopedio pretiĝis post 15-jara laboro

de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-21 14:33

La unuaj provoj fondi esperantistan movadon en Svisio okazis fine de la 19-a jarcento, sed la movado ne tuj fortiĝis. Tion Enciklopedio de Esperanto klarigas jene: "Skeptikaj en iu grado, la svisoj ne tre facile aliĝas al modernaj movadoj kaj estas fakte nur en la kelkaj gravaj urboj, kie ekfloris[...]

Svisa enciklopedio pretiĝis post 15-jara laboro - Legu pli...

Propedeŭtika dezirpensado furoras

Propedeŭtika dezirpensado furoras

de Redakcio — Laste modifita: 2007-06-18 12:36

Unu el la plej popularaj argumentoj favore al Esperanto estas la tiel nomata "propedeŭtika valoro" de la lingvo. La grekdevenan vorton "propedeŭtiko" uzis jam Zamenhof, kaj laŭ PIV2 ĝi celas "instruadon, preparantan por alia ŝtupo". Kiam esperantistoj parolas pri la asertata speciala "propedeŭ[...]

Propedeŭtika dezirpensado furoras - Legu pli...

Pri limoj ni ne insistu

Pri limoj ni ne insistu

de Redakcio — Laste modifita: 2007-05-20 20:40

Prete por la Malferma Tago de la CO de UEA, okazonta la 2-an de junio, ĵus aperis ĉe la eldonejo Bero la nova originala poemaro Eklipsas, de Jorge Camacho, kun akompanaj hispanigoj de plimulto el la poemoj. Baldur Ragnarsson verkis la postparolon, kiun legantoj de Libera Folio povas jam nun ĝui k[...]

Pri limoj ni ne insistu - Legu pli...

Fondiĝis la Esperanta Respubliko!

de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-21 07:38

De la 4-a ĝis la 7-a de aprilo, 2007, okaze de la Antaŭlasta Tutmonda Kongreso de la Ibera Skolo en Santandero, Iberujo, la Esperanta Malpopolo unuanime aprobis la fondon de la Esperanta Respubliko, por realigi la idealojn de niaj revoluciaj pioniroj. Kiel duan oficialan lingvon por rilatoj kun l[...]

Fondiĝis la Esperanta Respubliko! - Legu pli...

Laŭdata kaj mallaŭdata Libera Folio 4-jara

Laŭdata kaj mallaŭdata Libera Folio 4-jara

de Redakcio — Laste modifita: 2007-04-14 21:00

La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. L[...]

Laŭdata kaj mallaŭdata Libera Folio 4-jara - Legu pli...

Esperantistoj manifestaciis por la okcitana

Esperantistoj manifestaciis por la okcitana

de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-25 09:43

Katalunaj esperantistoj partoprenis en la manifestacio por la okcitana lingvo organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj en Besièrs (suda Francio, france Béziers) la 17-an de marto. La manifestacio kunigis 20 000 homojn por postuli la rajtojn de la o[...]

Esperantistoj manifestaciis por la okcitana - Legu pli...

Post Ido kaj iĉo furoras naismo

Post Ido kaj iĉo furoras naismo

de Redakcio — Laste modifita: 2007-03-01 23:06

De pli ol cent jaroj multaj esperantistoj estas obseditaj de la ideo pri lingvaj reformoj - eble ne mirinde, ĉar Esperanto en si mem estas grandioza lingva reformo. De 1891 ĝis 1894 la gazeto "Esperantisto" estis plena de diversaj reformprovoj. En 1894 Zamenhof mem, premate de multflankaj postuloj[...]

Post Ido kaj iĉo furoras naismo - Legu pli...

Almanako daŭrigas la beletran stafeton

Almanako daŭrigas la beletran stafeton

de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-25 22:51

Post la ĉeso de la beletra revuo Fonto, la eldonejo Mondial en Novjorko decidis eldoni Beletran Almanakon unufoje jare. La ĉef-redaktoro de la eldonaĵo, kies unua numero laŭplane aperos aŭtune 2007, estas Jorge Camacho. "La kultura panoramo de Esperantujo prezentas signojn de stagno. Fonto ĉes[...]

Almanako daŭrigas la beletran stafeton - Legu pli...

Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan

Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan

de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-16 22:21

Hilda Dresen naskiĝis en norda Estonio en 1896 kaj lernis Esperanton en la aĝo de 17 jaroj. Ŝi multe tradukis el la estona poezio, sed aperigis nur unu originalan poemaron. Kiam ŝi naskiĝis, Estonio estis regata de la rusa caro, kiam ŝi mortis en 1981, Estonio estis regata de la sovetia partie[...]

Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan - Legu pli...

Ĉiuj ni amegas Usonon...

Ĉiuj ni amegas Usonon...

de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-14 19:16

Ĝustatempe por la ĉi-jara Internacia Seminario aperis la nova, profesinivela kompaktdisko de "La Perdita Generacio", internacia bando estiĝinta lige kun la Internaciaj Junularaj Kongresoj en Svedio kaj Rusio. Ĝustatempe por la silvestra balo en la 50-a IS aperas la unua recenzo de la nova disko.[...]

Ĉiuj ni amegas Usonon... - Legu pli...

La rezerva plano de Edmond Privat

La rezerva plano de Edmond Privat

de Redakcio — Laste modifita: 2007-01-07 23:55

Post la malsukceso de Esperanto ĉe Ligo de Nacioj en la komenco de la 1920-aj jaroj, la internacia Esperanto-movado faris ankoraŭ unu provon por internacia akceptigo de Esperanto. La afero estis pli frue grandparte ne konata. Nia aŭtoro Jukka Pietiläinen esploris la arkivejon de la finnlanda min[...]

La rezerva plano de Edmond Privat - Legu pli...

Dalai-lamao disdonis Tinĉjon en Esperanto

Dalai-lamao disdonis Tinĉjon en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-17 12:53

Dalai-lamao, la spirita gvidanto de multaj tibetaj budhanoj, ĉi-jare transdonis la premion "Lumo de vero" al fondaĵo Hergé pro la bildstria verko "Tinĉjo en Tibeto". Lige kun la ceremonio, oni disdonis al la ĉeestantoj ekzemplerojn de la esperantlingva eldono de la verko. Esperantistoj ŝajne n[...]

Dalai-lamao disdonis Tinĉjon en Esperanto - Legu pli...

Frazaro por japanoj kaj ne nur

Frazaro por japanoj kaj ne nur

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 18:06

Prepare al la venontjara Universala Kongreso de Esperanto en Japanio, Japana Esperanta Librokooperativo aperigis esperantan-japanan frazaron, verkitan de Tacuo Huĝimoto. Jorge Camacho recenzas la verkon.

Frazaro por japanoj kaj ne nur - Legu pli...

Esperanto en kongreso pri la hispana civitana milito

Esperanto en kongreso pri la hispana civitana milito

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-10 15:29

Nova, ampleksa esploro pri la rolo de Esperanto en la hispana civitana milito 1936-39 estis prezentita en internacia scienca kongreso en Madrido. La kongreson inaŭguris la hispana kulturministro. La prezentado de la esploro pri Esperanto okazis en 60-loka salono, kiu estis plena je historiistoj kaj[...]

Esperanto en kongreso pri la hispana civitana milito - Legu pli...

La danĝera lingvo en la hispana civitana milito

La danĝera lingvo en la hispana civitana milito

de Redakcio — Laste modifita: 2006-12-03 01:20

La hispana civitana milito estis turnopunkto en la propagando de la konfrontiĝoj inter ideologioj. Ĝi estis internaciigita, pro la partopreno de eŭropaj landoj, malgraŭ la Paktoj de Neinterveno. Necesis gajni ne nur la militon, sed ankaŭ la propagandan batalon. Tial ankaŭ Esperanto estis bezon[...]

La danĝera lingvo en la hispana civitana milito - Legu pli...

Kapitano Postnikov aperos en rusa traduko

Kapitano Postnikov aperos en rusa traduko

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-22 21:48

Rusa traduko de la romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" baldaŭ aperos en Moskvo. La verko de Mikaelo Bronŝtejn estis la plej furora originala esperantlingva romano de la jaro 2004. Plej multajn ekzemplerojn oni vendis en Rusio kaj Francio, kie la aŭtoro faris prezentadojn de la libro en Esper[...]

Kapitano Postnikov aperos en rusa traduko - Legu pli...

Silfer proponas sin mem por Nobel-premio

Silfer proponas sin mem por Nobel-premio

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-18 12:10

Valerio Ari, alinome Giorgio Silfer, volas doni al si mem la Nobel-premion pri literaturo. Tion anoncas la Esperanta Civito en sia retejo. Laŭ la Esperanta PEN-centro, Valerio Ari povus ricevi la premion interalie kiel dramaturgo. La drama verkaro de Valerio Ari tamen estas tre limigita. Nur unu tu[...]

Silfer proponas sin mem por Nobel-premio - Legu pli...

Politiko kaj personaj ambicioj en UEA

Politiko kaj personaj ambicioj en UEA

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-11 10:21

Kiuj sovetianoj povis membriĝi en Universala Esperanto-Asocio, kaj kiel? Ĉu judoj povis esti delegitoj de UEA en Germanio dum la regado de Hitler? Kiel la Asocio akceptis la germanojn post la Dua Mondomilito? Kion oni opiniu pri la altaj membronombroj en orient-eŭropaj landaj asocioj de UEA dum l[...]

Politiko kaj personaj ambicioj en UEA - Legu pli...

La beletra revuo Fonto ĉesos aperi jarŝanĝe

La beletra revuo Fonto ĉesos aperi jarŝanĝe

de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-04 22:26

La sola sendependa beletra revuo en Esperanto, Fonto, ĉesigos sian aperadon ekde la venonta jarŝanĝo. Tion anoncis ĝia brazila eldonanto Gersi Alfredo Bays al kelkaj aŭtoroj de la revuo. Laŭ li, la decido estos publike diskonigita en la lastaj ĉi-jaraj numeroj de Fonto. El la reta katalogo de[...]

La beletra revuo Fonto ĉesos aperi jarŝanĝe - Legu pli...

La popolo en movado

La popolo en movado

de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-08 16:18

Ĝustatempe por la Universala Kongreso de Esperanto en Florenco aperis la verko "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin. La unuan recenzon pri la grava libro verkis Joŭko Lindstedt ekskluzive por Libera Folio. Joŭko Lindstedt ĝenerale samopinias kun Tonkin pri la malmoderneco de kelkaj movadaj ag[...]

La popolo en movado - Legu pli...

Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga

Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga

de Redakcio — Laste modifita: 2006-10-07 21:00

Forpasis William Auld, unu el la plej grandaj esperantaj verkistoj de ĉiuj tempoj. Li naskiĝis la 6-an de novembro 1924, kaj forpasis matene la 11-an de septembro 2006, du monatojn antaŭ sia 82-a naskiĝtago. "Ligas min al Esperanto amikeco, ĉar dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj amiko[...]

Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga - Legu pli...

UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn

UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn

de Redakcio — Laste modifita: 2006-08-07 16:58

La rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA estis anoncitaj vendrede posttagmeze en Florenco, en salono Minnaja de la kongresejo. Tamen tuj poste la sekretario de la konkurso, Michela Lipari, anoncis al Libera Folio, ke la rezultoj de la konkurso ankoraŭ ne estis publikaj, kaj ke Libera Folio absol[...]

UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn - Legu pli...

Araba-juda lingvo de paco: vera historio

Araba-juda lingvo de paco: vera historio

de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-25 23:46

En la Tel-Aviva Esperanto-societo "Paca Stelo" en 1924 kune membris judoj kaj araboj. En 1934 Tel-Avivo gastigis Mezorientan Esperantistan Konferencon kun multaj eksterlandaj gastoj, interalie el Egiptio. Dek jarojn poste judo estis elektita honora membro de Egipta Esperanto-Asocio, kaj denove egip[...]

Araba-juda lingvo de paco: vera historio - Legu pli...

La taglibro de Petr Ginz aperis en Hispanio

La taglibro de Petr Ginz aperis en Hispanio

de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-17 23:22

La taglibro de Petr Ginz aperis en la hispana kaj kataluna lingvoj. La novajn tradukojn en Hispanio prezentis la fratino de Petr Ginz, Ĥava Pressburger, kiu nuntempe loĝas en Israelo. Dum la prezentado nia aŭtoro Toño del Barrio publike alparolis ŝin en Esperanto, kaj ricevis respondon en la s[...]

La taglibro de Petr Ginz aperis en Hispanio - Legu pli...

Agoj pri dokumento