Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo / Wells: Kelso supozata morta

Wells: Kelso supozata morta

de Ian Fantom Laste modifita: 2011-03-31 13:29
Laŭ la prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, ilia sekretario, David Kelso, kiu malaperis en novembro 2010 en la montaro de Kalabrio en suda Italio [1], devas esti supozata morta.
Wells: Kelso supozata morta

David Kelso kiel nova Direktoro en 2001

En sia elektodeklaro por reelektiĝi kiel prezidanto de la asocio, John Wells skribis en la novaĵbulteno de la asocio, EAB Update: “As you will know, our secretary, David Kelso, disappeared while walking in southern Italy, and must now, I think, be presumed dead”. [Kiel vi supozeble scias, nia sekretario, David Kelso, malaperis dum promenado en suda Italio, kaj devas nun, mi opinias, esti supozata morta.] [2].

 

Tamen mankas ia oficiala fonto por tia takso de la situacio. Tiu takso kongruas nek kun la statistikoj de la Londona Metropola Polico, nek kun la organizaĵo kiu registras malaperintajn personojn, ‘Missing Persons Bureau’. La probablo ke la persono estos trovita morta laŭ la londona metropola polico por la jaro 2006 estis 0,6%, sed la ekvivalenta probablo trovita de la nacia asocio kiu pritraktas tion estas 10% [3, 4, 5]. Kvankam David Kelso estas skoto, loĝinta en Skotlando kaj en Kalabrio, ne estas kialo supozi, ke la statistikoj estus fundamente malsamaj. Provoj ricevi de la rilataj instancoj statistikojn pri malaperintaj britoj eksterlande ne sukcesis doni signifajn statistikojn [6].

 

La diferencon inter la ciferoj de la polico kaj tiuj de la Missing Persons Bureau oni povas klarigi per tio, ke la asocio enplektiĝas nur se la polico malsukcesas dum la unuaj tagoj. Laŭ la raporto, 99% de kazoj estas solvitaj ene de unu jaro. Dum la periodo pliiĝas, la kazoj temas pli pri pliaĝaj viroj. La naciaj statistikoj montras, ke 64% da plenkreskuloj malaperas propravole, eble por alpreni novan identecon, ĝenerale por eskapi de problemoj. 19% tutsimple perdas kontakton, kaj 16% senintence forestas pro diversaj kialoj. 1% estas viktimoj de krimo.

 

La reapero de David Kelso en 2001, post dudekjara foresto de la Esperanto-movado, estis same mistera kiel lia malapero. En 1999 la asocio vendis sian domon en Londono, por liberigi kapitalon por evoluigi la asocion. Tio enspezigis por la asocio preskaŭ milionon da britaj pundoj, do pli ol milionon da eŭroj aŭ dolaroj. La plano estis uzi iom de tiu mono por dungi profesian merkatiston. Dumlonge la membronombroj malpliiĝis kaj la Estraro kredigis, ke la asocio perdas kapitalon. Surbaze de tio, la membroj voĉdonis por la vendo.

 

Ankaŭ en 1999 aperis reklamo en EAB Update por vaka posteno ‘Director of Development’ [Direktoro de Evoluigo] [7]. La asocio ricevis tri informpetojn rezulte de tiu reklamo, aldone al unu kandidatiĝa letero antaŭ ĝia apero. Tamen la respondo estis, ke la Estraro ankoraŭ ne estas preta por dungi iun. Iom pli poste estis dungita dumtempa direktoro dum kelkaj monatoj, kiu eksiĝis de la Estraro por alpreni la postenon. Ŝajnis, ke estis problemo trovi taŭgan kandidaton, kaj do ili reanoncis la vakan postenon [8]. Tamen ĉifoje ili limigis la kriteriojn al kandidatoj kiuj loĝas ene de 40 mejloj (64 km) de la nordangla vilaĝo Barlaston, kie ili planis instali novan oficejon. Tio eliminis ĉiujn el la kvar konataj kandidatoj aŭ informpetintoj. Tiam en marto 11, 2001 (EAB Update 11) ili anoncis la dungon de David Kelso kiel la nova Direktoro, kiu per “ekserordinara koincido”, laŭ la retejo de Skota Esperanto-Asocio, ĵus frue emeritiĝis kiel Ĉefekzamenisto de Postlerneja Eduko en Skotlando [9]. Lia hejmurbo, Dunblane, estas 273 mejlojn (440 km) for de Barlaston.

 

Dum sia dujara deĵoro, li laboris ĉefe pri la translokigo de la oficejo de dumtempa loko, kie oni provizis dum tri jaroj nur skeletan servon en la orientangla urbo Ipswich, al nova domo en Barlaston. La Estraro jam en 2001 voĉdonis por kontrakto kun la loka magistrato, kiam ĝi ampleksis 17 paĝojn [10], sed la fina kontrakto ampleksis 45 paĝojn, kaj ne estis plua voĉdono post tio. Estis fakte du juraj dokumentoj, kiuj kune ampleksis pli ol 90 paĝojn da juraj tekstoj, kaj ne estis voĉdono, ĉu en la Estraro, ĉu inter la membraro.

 

La kontrakto estis kun la loka magistrato de la urbo Stoke-on-Trent, kiu, kune kun la magistrato de la graflando Staffordshire, posedis la kolegion Wedgwood Memorial College, sur kies tereno la nova Esperanto-Domo estis konstruita. La ĉefa proponanto de tiu aranĝo estis la direktoro de la kolegio, d-ro Derek Tatton, kiu samtempe estis membro de la Estraro de la Esperanto-asocio. Kvankam Derek Tatton sindetenis en la voĉdono, li estis tre influa en la decido, kaj prenis aktivan rolon en la negocado de tiu kontrakto. Lastmomente en la negocoj iu en la loka magistrato konstatis pri la duobla rolo de Derek Tatton kaj atentigis, ke tio povus konduki al konflikto de interesoj. Pro tio la subskribo de la kontrakto estis prokrastita, kaj sekve la nova Esperanto-Domo ne povis esti inaŭgurita dum la printempa Brita Kongreso de Esperanto en Stoke-on-Trent en 2002, sed en la posta septembro. Derek Tatton formale eksiĝis de la Estraro, sed ankoraŭ aktive partoprenis la kunvenojn laŭ invito. Post la subskribo de la kontrakto li fariĝis denove Estrarano.

 

La aranĝo estis esence, ke la Esperanto-asocio konstruigis Esperanto-Domon je propra kosto, sed ke la domo apartenu al la kolegio, kaj ke la Esperanto-asocio pagas por uzorajto de unu ĉambro ene de tiu domo. La alia ĉefĉambro sur la teretaĝo havis librojn de la biblioteko sur la muroj, kaj estis du spacoj por ekipaĵo kaj simile, sed esence alie tiu ĉambro estis normala kolegia ĉambro, kiun rajtas uzi la Esperanto-asocio kiam la kolegio ne uzas ĝin. La supra etaĝo konsistis el tri normalaj kolegiaj dormoĉambroj. Iama sekretario Will Green, kiu post sia demisio en 1994 pro obstaklado kaj financa kaŝado, sekvis aferojn, kaj skribis en privata letero “I think that EAB has been conned” [Mi opinias, ke EAB estas trompita]. Tiun leteron mi trovis en 2006, post kiam mi mem venis al simila ideo. Mi sendis kopion de tiu letero al brita Esperantisto kaj emerita kontisto John Rapley, tiutempe loĝanta en Francio. Li respondis, ke li entute konsentas kun tio.

 

Rilate al la falantaj membrociferoj nenio ŝanĝiĝis. Escepte de du ĝiboj en la ĉarto kiam du aliaj Esperanto-asocioj malfondiĝis kaj estis ensorbitaj en la landan asocion, la malkresko daŭris, kiel ĝi daŭris depost 1992, en rekta linio.

 

En 2007 la asocio de la amikoj de la kolegio kampanjis por savi la kolegion de vendo; ili suspektis, ke la loka magistrato havas intencon vendi la kolegion cele al mongajno [11]. La ideo translokigi la Esperanto-oficejon al la tereno de la kolegio estis bazita sur tio, ke la asocio povu kunlabori kun la kolegio en evoluigo de kursoj kaj aliaj eventoj. Eĉ se temus nur pri tio, la membroj de la Esperanto-asocio havus seriozan intereson pri la afero. Sed estus eventuale ankaŭ demando pri la kompenso kiun ricevus la asocio se la aranĝo venus al fino, konsiderante, ke temas esence pri unu ĉambro en domo entute pripagita de la asocio. Tamen la membroj de la Esperanto-asocio restis sensciaj pri tiu afero; nenio aperis en la periodaĵoj de la asocio. Ĉar la Estraro ne informis la proprajn membrojn pri tio, mi mem informis kelkajn el ili. La sekretario de la Amikoj de la Kolegio ne povis kompreni la negativajn reagojn de la asocio, kaj la mistero pliprofundiĝis.

 

En 2003, du jarojn post sia dungiĝo, David Kelso anoncis sian forlason de la posteno. Tio surprizis min, ĉar mi estis ĵus dungita sub li kiel Informa Oficisto, kaj nenio estis dirita pri tio. En lia dua jaro oni diris, ke li laboras partatempe, ĉar li havas ankaŭ alian postenon en alia organizaĵo. Mi supozis, ke li estus atingebla vespere kaj semajnfine, sed li petis min, ke mi ne kontaktu lin vespere aŭ semajnfine. Do kiam evidentiĝis, ke lia alia posteno estas plentempa, mi demandis, kiam li faras la Esperantan laboron. Li respondis, ke li faras en okazaj momentoj ĉe la laboro por la alia dunganto.

 

Post sia demisio, li kritikis min, dirante ke mi devas labori dum la unuaj du jaroj de mia kontrakto ne por fari informan laboron, sed nur por gajni la kredindecon de la komitato. Li skribis, ke eĉ li, veninte de tiom alta pozicio, devis tion fari. Alivorte, li agnoskis, ke la membroj pagis por dungito dum du jaroj tutsimple por gajni la kredindecon de la komitato. Li ja sukcesis gajni la kredindecon de la komitato inter la membraro, sed kiucele? Li reaperis en 2005 kiel populara kandidato por la Estraro, kaj iom pli poste fariĝis sekretario de la asocio.

 

Estis dum la pasintaj jaroj kreskanta parolado malantaŭ la kulisoj pri eventuala enplektiĝo de la brita enlanda sekreta servo MI5, ĝenerale mokante la ideon, eĉ kiam estis neniu sugesto de tio. En diskuto de Junularo Esperantista Brita en 2006 unu junulo, nun membro de la Estraro de Esperanto-Asocio de Britio, provis defendi la landan asocion al aliaj kiuj pridemandis la neuzon de la granda kapitalo. Li skribis interalie: “You’ll be aware, no doubt, of the theory that MI5 infiltrated the movement and destroyed it from within :-)” [Vi konstatas sendube pri la teorio, ke MI5 enfiltris la movadon kaj detruis ĝin de interne :-)] [12].

 

En novembro pasintjare mi prelegis ĉe La Londona Esperanto-Klubo pri la estonteco de la klubo. Kiam tiu estis anoncita en la programo unu Estrarano de EAB skribis ironie: “Ian Fantom prelegos ĉi-vespere, kaj kiel membro de la brita spionservo ... tio estas, membro de la administra komitato de EAB ... mi ege deziras scii pri kio li parolos ;-)” [13]. Mi ne menciis la sekretajn servojn, sed mi ja parolis pri memcenzurado en la britaj amaskomunikiloj, inkluzive de EAB Update. Mi mem dubas, ĉu malantaŭ tiu kaj aliaj manovroj en EAB kuŝas MI5. En decembro 2006 mi provis eltrovi pri tio; mi elserĉis du eksajn oficistojn de MI5 kiuj famiĝis kiel malmaskantoj, raportante interalie pri similaj intervenoj en maldekstraj kaj porpacaj organizaĵoj. Ili ambaŭ diris al mi, ke rilate al Esperanto, pli verŝajne respondecus la eksterlanda sekreta servo MI6, aŭ ligita grupo, ĉar nuntempe multo en la sekretaj servoj funkcias sub la masko de privata entrepreno.

 

Aŭdinte tion, mi tuj serĉis la Interreton per serĉvortoj ‘MI6 British Council’. Tuj, sur la unua ekranpleno mi ricevis retpaĝon de profesoro John Wells, en kiu li asertas, ke li ne laboras por MI6.

 

Kio ajn estas la vero pri la malapero de David Kelso, la tuta epizodo estas volvita en mistero. Iama sekretario Will Green iam deklaris, ke EAB funkcias preskaŭ kiel sekreta societo, kaj miaj spertoj tion konfirmas; mallonge post kiam mi komencis miajn esplorojn la Estraro akceptis bizaran deklaron, ke ĉio kio okazas en la Estrarkunvenoj estas konfidenca, escepte de decidoj registritaj en la protokoloj, kaj ke iu ajn kiu diras al la membroj kio okazas en la kunvenoj povus esti denuncita al la membraro aŭ al la ŝtato.

 

En Britio la plej fama kazo de mistera malapero estis tiu de ministro John Stonehouse en 1974, kiu falsis la propran morton, lasante siajn vestojn sur plaĝo en Miami. Kelkajn semajnojn poste li estis trovita kaj arestita. Estis asertite en 2005 en la Oficiala Historio de MI5, ke John Stonehouse estis sovetia spiono, laboranta por la ĉeĥa sekreta servo. En la tempo en kiu John Stonehouse estis ministro, MI5 supozis, aŭ pretekstis, ke ĉefministro kaj Esperantisto Harold Wilson estas sovetia spiono. Poste la estro de MI5 pardonpetis al li pro kampanjo kiu rezultis en lia eksiĝo en 1976 [14].

 

La aserto de la Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, ke ĝia sekretario estu supozata morta, estas en si mem mistera aserto. La fakto, ke ĝi aperis en lia elektodeklaro sugestas, ke tion li deziras, ke la membroj kredu. Tamen krom se li scias ion kion li ne diris al la membroj, mankas racia bazo por tia aserto.

 

La lastatempa historio de la brita Esperanto-movado restas envolvita en mistero. En 1992 la membrociferoj subite kaj mistere ekfaladis en rekta linio. Sekvis la eksiĝo de la sekretario kaj mistera disputado pri la financa krizo, vendo de la londona domo en 1999, dum kolapsis la Esperanta Parlamenta Grupo pro mistera kverelado, trijara okupo en dumtempa oficejo kun nura poŝtkarto en la fenestro, konstruo de domo por la lokaj instancoj en nordangla vilaĝo pripagita el la kapitalo de la Esperanto-asocio, kaj mistera silento pri la kampanjo por savi la kolegion.

 

Kaj nun estas unu plia mistero: Kie estas David Kelso?

 

1. ‘Brita Esperantisto malaperis en Italio’, Cindy McKee, 2010-11-20, http://www.liberafolio.org/Members/Cindio/savistoj

2. EAB Update 53, p 6 (http://esperanto-gb.org/eab/update.htm – verŝajne aperos poste)

3. http://www.missingpeople.org/media-centre/papers/details.asp?dsid-603 (ironie, la paĝo malaperis en marto 2011. (Verŝajne la ligo aperos sub ‘Statistics’ ĉe http://www.missingpeople.org/missing-people/media-centre). Tamen la fontodokumentoj konsulteblas: vidu 4 kaj 5.

4. ‘Lost from view: a study of missing persons in the UK’, Nina Biehal, Fiona Mitchell, Jim Wade, Universitato de York, 2003-03-05, ISBN 9781861344915, http://www.missingpeople.org/missing-people/about-the-issue/lost-from-view

5. ‘A study of the characteristics of outstanding missing persons: implications for the development of police risk assessment’, Geoff Newiss, Policing and Society: An International Journal of Research and Policy, Vol 15, n-ro 2, 2005, paĝoj 212-225 (http://www.informaworld.com/smpp/content~db=all~content=a713729147)

6. ‘Missing Person Statistics for UK Nationals Abroad’, Laura Richards, 2010-10-10 (http://www.whatdotheyknow/request/missing_person_statistics_for_uk)

7. EAB Update 2.1, printempo 1999 (mankas en la retarĥivoj)

8. EAB Update 8, septembro 2000, p4

9. Estrara protokolo de 2001-04-21, ero 6

10. ‘David Kelso appointed Director’, http://www.skotlando.org/scottish-esperanto-association/news-repository/full-article/david-kelso-appointed-director/

11. ‘Barlastono sub minaco de fermiĝo’, Ian Fantom, 2007-1-22 http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo/barlastono_sub_minaco

12. http://www.jeb.org.uk/forumoj/index.php?t=msg&th-970&start=0

13. http://groups.google.com/group/londona-junularo/browse/thread/861560f6161ad350

14. ‘Ĉu estis Moskvo aŭ Londono?’, Ian Fantom, Ondo de Esperanto, 2008, n-ro 7 (165), http://esperanto.org/Ondo/Ondo/165-lode.htm#165-08

ztisljar
ztisljar diras:
2011-03-31 17:32
Mi konsentas kun Ian Fantom ke en EAB okazas stangaĵoj. Okaze de la intenco ke EEU okazigu komunan kongreson de EEU kaj de EAB en irlanda urbo Galivo (unue planita por 2012 kaj poste prokrastita al 2013)la estraro de EEU faris skriban proponon pri tio al EAB en printempo 2010 kaj al nia propono reagis David Kelso kiel sekretario starigante plurajn kondiĉojn. Ni parte akceptis kaj plu traktadis. Kelso daŭre malakceptis ĉiujn niajn proponojn kaj starigis en ĉiu nova letero novajn kondiĉojn. Fine okazis ke ni akceptis preskaŭ ĉiujn liajn proponojn, kaj li denove elpensis novajn kaŭzojn por plu prokrasti la diskuton. En la korespondado partoprenis mi kiel sekretario kaj Sean O Rian kiel prezidanto. Flanke de EAB ĉiam nur Kelso. Pasis preskaŭ unu jaro kaj daŭre ni ne sukcesis atingi iun konsenton. Ni petis la prezidanton de EAB respondi, sed li neniam faris tion. Pro ĉio tio ni decidis prokrasti la kongreson je unu jaro (influis al la decido ankaŭ decido de UEA ke UK en 2013 estos en Vjetnamio) kaj okazigi ĝin en 2013. Post tio Kelso ŝajne furioziĝis kaj atakis nin pro tiu ŝanĝo. La prezidanto de EAB daŭre ne estis atingebla. Tiel EEU decidis simple ne plu traktadi kun EAB kaj organizi la kongreson memstare.
Mi supozis ke la prezidanto de EAB kiel fama sciencisto kaj universitata profesoro ne havas tempon kaj tial li transdonis la kompletan laboron pri kontaktoj al la sekretario, sed se li estas tiel okupita kaj ne pretas respondi al leteroj de la prezidanto de Eŭropa E-Asocio kies membro EAB estas, kial li rekandidatas? Ĉu por povi plue ne agi kaj lasi la asocion iom post iom morti?
esperanto
esperanto diras:
2011-03-31 21:32
Irlando farighis pro diversaj kialoj probable plej maltauga lando por similaj kongresoj.
La bankoj de Irlando bezonas pliajn 24 miliardojn.
http://www.nzz.ch/nachricht[…]iarden_euro_1.10098630.html

Eble Sean O Riain komencis jam kolekti monon por sia bankrota shtato en la malricha Eo-movado.
jakvo
jakvo diras:
2011-03-31 17:59
Mi faras al mi demandon pri la mensa sanstato de sinjoro Fantom. Ĉu tro da fantomoj kuras tra lia kapo?
Ĉiam mi pensas ke mi spertis ciujn frenezaĵojn en Esperantio, sed jen ĉiam estas iu kiu eĉ superas la frenezecojn de tiu idioto el la malgranda vilaĝo en Svislando.

Mi estis dum jaroj amiko - kamarado de David. Li estis persono kiu estas nekredeble inteligenta, laborema kaj plene fidinda.

Mi volas nutri la frenezecon en kapo de Fantom. Imagu, li estis amiko kun mi ĉar mi estas prezidanto de SAT la politika grupo kiu spionas en esperantio.Eble mi estas familiano de Maŭ kaj spiono por la komunista partio de Ĉinio.

Dio mia, diabla Mephisto, ĉu vere ĉio eblas en ĉi tiu loko. Ĉu ĉiu povas sen ajan limo vomo pensojn kaj vortojn kiuj detruas bonan nomon de aliaj homoj.
Mi jam diris; Kio fine estas la diferenco inter Libera Folio kaj la klaĉpaĝaro de HeKo? Nulo kaj nenio. Ĉiu sensencaĵo aperas ĉi tie.
Hontu ĉiuj kiuj subtenas ĉi tiun aferon en kiu ĉiu povas esti kondamnita, vundita, finomigita. Libereco havas certan regulon. Ĉi tiu reguloj, respekto, etiko ne ekzistas. Kia damna loko!

Jakvo Schram amiko kaj kora kamarado de David Kelso
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-31 19:32
Neniu estas freneza cxu idioto, se la penso de iu prezentita estas ne laux via gusto. Ian prezentas kelkajn faktojn, kiujn oni pli bone pruvu.
Ecx infano, kiu rakontas iun fabeleton iom estas vera.
Do, estus gxuste unue esplori kaj nur tiam jugxi.
En la historio estas konataj faktoj kiam oni verdiktis sxulda por kasxi veron.
Povas esti, ke iu povas havi ricxan fantazion, sed en cxiu fabelo estas iom da vero.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-31 20:33
Se oni celis per la freneza idioto el la malgranda vilagho min - tiukaze dankon.
Sed char la loko kie mi loghas, ne estas malgranda vilagho, sed la chefurbo de lando (au shtato), mi ne scias, chu oni vere celis min. Sed mi tion ja supozas, char alia "freneza" persono el Svislando ne kontribuas chi tie.

Pri Jakvo Schram mi audis plej diversajn kuriozajn aferojn, kiujn mi prefere publike ne rakontu. Sufichas legi liajn aferojn en interreto por kompreni pri kia psikopato temas. Estus kialo por definitive forlasi la Eo-movadon, sed la Eo-movado ja ne konsistas nur el SAT, en kiu umas amaso da stranguloj.

Tamen estas mirinde, ke prezidanto de internacia organizajho kiel SAT kuraghas publike nomi aliajn idiotojn, ktp. Estus kialo por puni tian prezidanton per demisiigo kaj forpelo.

Koncerne Ian Fantom, dubi pri lia "mensa sanstato" povas nur napokapoj. En Fantom mi malkovris unu el la plej lucidaj e-istoj, kiuj nomas la problemojn che ilia konkreta nomo kaj kapablas en trafaj analizoj ilustri la idiotajhojn, kiuj okazas en sia propra Landa Asocio.
jakvo
jakvo diras:
2011-03-31 21:50
Mi ne konas vin, neniam renkontis vin. Cxu ekzistas nur unu esperantisto en Svislando?
Defendu Fantom, al mi ne gravas. Tamen pensu al persono kiun li atakas kaj kiu ne plu povas defendi sin.
Mi ne havas opinion pri vi. Ecx ne kiam mi legas viajn kontribuojn cxi tie. Mi ne hontas. Kion vi legas en la reto estas aferoj skribita de sama speco kiel Fantom, homoj kun frustracioj aux al kiu mankas klapo en la kapo, mi supozas. Amuza afero tio esperanto, lingvo de paco kaj bla, bla ,bla.
Nu, vidu kiel homoj, pardonu, esperantistoj traktas unu alian en la reto.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-01 15:00
Dio protektu min devi renkonti au kontakti esperantistojn de la speco kiel Schram. Mi preghas chiutage kvinfoje, por ke tia evento neniam povu okazi kaj ke mia loghloko, la malgranda vilagho en Svislando, restu evitata de tia fatala okazajho.



Cindio
Cindio diras:
2011-04-01 16:41
Vi aŭdacas diri tion sub artikolo kiu artifikas kontraŭ mortinto -- Vi aŭdacas diri tion al funebrante amiko, kiu legas tiun malrespekton kaj reagas emocie kaj dolorige. Tiun malrespekton al mortinto kiu jam ne povas paroli.
Jam delonge, vi kaj via vitriolo posedas Liberan Folion. En ĉi tiu loko, vi rajtas konstante paradi kaj pavi, montrante vian malrespekton por ĉiuj aliaj, libere kaj senembarase.
Kaj en komento ĉi tie, la redaktisto ŝajnas nerekte aprobi.

Mi estas kolerema persono Kalle, sed mi sentas ke mia kolero pravas ĉi-foje. Mi forlasas ĉi tiun retejon.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-01 17:37
Koleru kiom longe vi volas. Mi eble baldau komencos vomi.

La "kazo" Schram, kiu atakis min (ne ghenas min) kaj kies atakon mi provis kontraui, havas nenion komunan kun la trakto de la (supozata) akcidento de tiu kompatinda brita sinjoro. Do, vi devus provi ne konfuzi diversajn temojn kaj ebenojn. Neniu malrespektis mortinton en tiu debato.

Povas esti, ke mia skribstilo ne estas kutima en la ege konservativa kaj intelekte malaltnivela Esperanto-movado, kie validas iu kurioza moralo de speco de sankta eklezio esperantista. Per miaj kontribuajhoj mi provis iom shanghi la vidpunktoj de la homojn, sed mi konstatas, ke tion atingi estas treege malfacile. Pro tio mi eble baldau chesigos miajn intervenojn, por ne gheni la sanktan harmonion esperantistan (eble pli da hormonoj estus bonvenaj).

Kalle Kniivilä havas altan meriton, ke li funkciigas tiun forumon. Oni povas ne nur libere esprimi siajn opiniojn kaj kelkfoje lasi iom da humuro, ironio, sarkasmo, au kiel vi diras vitriolo (tian kemiajhon mi tamen ne posedas). La reagoj de certaj homoj estas tre interesaj kaj taugaj por sociologiaj esploroj, kiuj povus formi novan libron en Esperanto.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-04-02 11:03
La problemo estas ke vi konsideras vin intelekte altnivela kompare al la ceteraj esperantistoj, kiam fakte via malinteligenteco ne speciale elstaras en nia komunumo. Vi eĉ ne komprenis ke la aludo de Jakvo ĉikaze ne celis vin!

Vi farus favoron al vi mem kaj al ĉiuj ceteraj se vi limigus la nombron de viaj reagoj, kaj opinius nur kiam vi havos ion interesan por diri, anstataŭ ĉiam kaj ĉial plendi.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-02 20:07
Releginte la aludon de Schram, li shajne pensis pri iu alia idioto - en iu malgranda vilagho de Svislando. Nu, char en Svislando ekzistas malmultaj e-istoj, kiuj loghas en malgranda vilagho kaj kun kiuj Schram kiel SAT-ano povis au devis havi kontakton, mi povas proksimume imagi pri kiu persono temas. Sed tio ne gravas, char li ja celis min kiel idioton.
Tamen, kompari min kun tia idioto estus kiel konfuzi normale pensantajn homojn kun veraj psikopatoj, frenezuloj au almenau stranguloj, fanatikuloj kaj fantaziuloj, da kiuj en la Eo-movado kiel ghenerale konate ja ne ekzistas malmultaj.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-04-01 17:45
Jakvo estas prezidanto de la _plenumkomitato_ de SAT. Li ne estas prezidanto de SAT. SAT ne havas prezidanton.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-01 17:55
ba kakaja raznica.

Cetere chu iu povas diri, kion Jakvo Schram plenumas, he ?

esperanto
esperanto diras:
2011-03-31 21:51
chi tiu rakonto ja perfekte taugus kiel bazo por nova Esperanto-krimromano "Barlastono" lau la etoso de la forlasitaj kasteloj en Anglio, kie krom vespertoj loghas oldaj sinjorinoj kiel Marjorie Boulton, kie Dasgupta instruas la klingonan, kie nokte estas danghere kaj kie okazas misteraj eventoj kiel subita apero kaj malapero de fantomoj, kiuj estas serchataj de drakuloj kaj sekretaj servoj lau James Bond ktp. Similaj filmoj ekzistas abunde. Silfer povus ghin esperante sinkronizi.
Eble Ian Fantom ne hazarde havas tian nomon, kaj li estos unu el la venontaj kazoj en la vico de misteraj malaperoj........ kiujn la Esperanto-Derrick (chu Wells ?) devos malvuali (au senvualigi).
redakcio
redakcio diras:
2011-04-01 00:06
Ĉar pluraj personoj starigas demandon pri la sinteno de Libera Folio al la teksto de Ian Fantom, mi klarigu ankoraŭfoje tion, kio estas klare dirita en la kolofono de Libera Folio: ĉiuj tekstoj, kiuj aperas sur blua fono, estas neredakciaj, kaj pri ilia enhavo respondecas sole la verkinto.

La redakcio tamen rezervas al si la rajton forigi tekstojn, kiuj enhavas personajn ofendojn aŭ kalumniojn. Tiurilate plej proksime al la limo de permesebla enhavo ĉi-kaze troviĝas komentoj, en kiuj oni faras reciprokajn asertojn pri la mensa sano de diversaj personoj. Pliaj komentoj kun kalumnia enhavo estos forigitaj senaverte.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
esperanto
esperanto diras:
2011-04-01 00:31
fakte fari reciprokajn asertojn pri la mensa sano jam estas tede char havas longan tradicion en la Eo-movado. Do, necesas elpensi ion novan :-))))... (kiu ne transiras la limojn de Libera Folio).

Lau mi pli da similtipaj kontribuoj kiel tiuj de Ian Fantom estus lau mi bonvenaj.
esperanto
esperanto diras:
2011-04-01 00:37
shajne mi trovis la solvon:

ni bazighu je la supozo au aserto, ke chiuj e-istoj estas mensmalsanuloj, idiotoj, frenezuloj kaj psikopatoj, kaj ekde nun ni nomu tiujn malmensmalsanuloj, malidiotoj, malfrenezuloj kaj malpsikopatoj, kiuj efektive ne estas mensmalsanuloj, ne estas idiotoj, ne estas frenezuloj, ne estas psikopatoj.

chu bone ?
jakvo
jakvo diras:
2011-04-01 07:31
Kara Kalle, mi trovis por mi mem pli bonan solvon. Libera folio kaj HeKo estas samspeca. Mi ne vizitas la paĝojn de HeKo, do kial mi ne faras la saman kun paĝaro de Libera Folio? Problemo solvita por mi.
Ĝuu ĉiujn la atakoj al aliaj homoj, la kritikoj al aktivuloj kaj la asertoj ke vi pli bone kapablas.
Vere ne ekzistas iun malsimilecon inter HeKo kaj Libera folio ambaŭ havas plezuron fifamigi aliajn homojn.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-04-01 11:40
Vi ne legas HeKo? Mi regule vizitas la paghon, char ghi foje enhavas bonajn skechojn k klaunajhojn.
unuel
unuel diras:
2011-04-01 10:38
La artikolo de s-ro Fantom estas brila. Agento de brita sekreta servo eniris la Esperanto-movadon por detrui ĝin de interne, kaj kiam li tasko estis farita, li mistere malaperis. Verŝajne similaj sekretaj agentoj aktivas ankaŭ en la plej multaj aliaj landaj asocioj, kaj nepre en UEA. Tie eble temis pri sekreta agento de alia anglalingva lando. La sola problemo estas, ke la artikolo ial aperis unu tagon tro frue.
bkolker
bkolker diras:
2011-04-01 16:45
Ne ridigu miajn pantoflojn!
Jorge
Jorge diras:
2011-04-01 22:09
Mortis Jorge Camacho... la kuba surrealisma pentristo!
EdRobertson
EdRobertson diras:
2011-04-01 13:28
Unue mi korektu la memorojn de Zlatko pri la historio de planoj por la kongreso de EEU. Char iu eventuala arangho inter EAB kaj EEU tushus la aranghojn ne nur de EAB sed ankau la planojn de EA de Skotlando (EAS), mi ricevis kopiojn de la korespondado pri la afero kiel estrarano de EAS. La original plano datumas de 2009, ne de 2010, kiam la urbestro de Gaillimh/Galway/Galivo invitis EEU okazigi sian kongreson tie en 2011, kaj la 8a kongreso de EEU en Herzberg akceptis, kaj Sean O Riain, Prezidanto de EEU proponis en junio 2009, ke la brita kaj la skota asocioj kunkongresu samtempe kun EEU en Gaillimh. Ambau asocioj (EAB kaj EAS) tuj aprobis la ideon principe, KAJ PLANIS SIAJN PROPRAJN ARANGHOJN CHIRKAU TIU PROPONO. Dum la sekvantaj ok monatoj de korespondado inter David Kelso, tiam honorofica sekretario de EAB, Sean kaj Zlatko, dum kiuj ‎David ade petis klarigojn de Zlatko pri financaj kaj praktikaj aranghoj ktp., ili ne atingis interkonsenton pri ech unu afero. Estas klare al mi, ke David agis en la cirkonstancoj rimarkinde pacience kaj ghentile (kaj neniel "furioze"!), sed responde ricevis nur prokrastojn kaj malhelpojn de Zlatko. Kaj finfine, la cherizo sur la kuko, okazis sendiskuta unuflanka decido prokrasti la europan kongreson ghis 2012 (kaj nun 2013!). Pardonu, sed por interkonsento necesas, ke unu partnero respektu la alian.

La anhelantaj asertoj kaj subsugestoj de Ian ech ne meritas respondon. Por Ian, chio estas "raumista" komploto subfosi Esperanton, kaj por iuj nekoncernataj, la fantazioj de Ian estas eble amuzaj. Tamen por la proksimuloj de David Kelso vidi lian morton au
malaperon misuzata en tia maniero estas aparte malutile kaj dolorige. Se la redaktoro de Libera Folio maltrankvilas pri kalumnioj, jen tauga kandidato, ne kritikoj de la verkinto.
franmau
franmau diras:
2011-04-02 16:13
Mi povas nur konsenti kun Ed, pri la laboremo, honesteco kaj bonkoreco de David Kelso. Li estis elstara esperantisto kaj estis honoro por mi babili kun li plurfoje dum skotaj aranghoj.
Foje la esperantistoj sin demandas kial la E-movado ne estas tiel sukcesa kiel ili esperus. Anstatau eki konstruan memkritikon pri nia agado, kvalite, kvante, cele, profesie, ktp., ofte pli facilas doni la kulpon al iu alia ekstera forto.
Mi vere bedauras, sed mi timas ke nia dimensio estas tiom malgranda, ke ajnlanda sekretservo tute prifajfas nin.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-04-02 17:28
Ĉu vi efektive _bedaŭras_ la neintereson de sekretservoj?? Antaŭ 60 jaroj la orientEŭropaj Esperantistoj devis _batali_ por atingi ian gradon de neintereso, aŭ pli precize "ne lasi sin puŝi en ilegalecon" laŭ la vortoj de la ĉeĥo Rudolf Burda. Ĉu vi vere deziras reveni en tiun situacion? Tio ja estas pura masoĥismo!
franmau
franmau diras:
2011-04-02 17:51
La "bedaurindeco" rilatas al la relativa malgrandeco de nia movado. Mi vere ne povas imagi kial sekretservoj interesighus pri ni. Sed eble mi estas juna kaj naiva.
Senrilate al tio, mi chefe intervenis por defendi la memoron de David Kelso, kodarde atakita ankau en la komentoj chifadenaj. Anstatau laudi lian senchesan agadon por Esperanto (almenau dum mi konis lin), kaj helpi surpreni parton de la multaj taskoj kiujn li havis, oni kuraghis publike plendi kaj kalumne akuzi lin. Plian fojon, la tempoelekto de kelkaj respondoj estas embarasa.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-04-03 13:43
En totalismaj reĝimoj la sekretservoj interesiĝas pri ĉio ajn, precipe privatulaj rilatoj kun eksterlando. Se vi volas scii pli multe pri la historiaj spertoj, legu "La danĝera lingvo" de Ulrich Lins.

Koncerne embarason, ne estas novaĵo ke Ian Fantom ĉiam estas embarasa. Li ĉion interpretas kiel konspiron kontraŭ Esperanto, iniciatitan je la plej alta registara nivelo, do kial ne ankaŭ la bedaŭrindan malaperon de s-ro Kelso.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-19 16:05
Pri la libro de T. Bendias pri la historio de la Eo-junularo en GDR

Multaj legantoj verŝajne transsaltas multajn paĝojn por rekte alveni ĉe la ĉapitro pri la rolo de la ŝtata sekureco (paĝoj 262-273 – cetere ĝi ne aperas en la versio en Guglaj Libroj). En tiu ĉapitro la autoro piednote informas, ke “por tiu ĉi laboro esencaj fariĝis 35 MfS-aktoj kun entute 1631 paĝoj”. Sed legante la ĉapitron mem, oni ne ricevas la impreson, ke tiuj materialoj estis vere ekspluatitaj kaj utiligitaj. Anstataŭ tio Bendias kontentiĝas, escepte de iuj pli konkrete aluditaj kazoj, per ĝeneralaĵoj pri la intencoj kaj la praktika (kaj nebula) laboro de la ŝtata sekureco de GDR (nomata Stasio), kiun Bendias taksas “lau dungita personalo unu el la plej fortaj sekretaj servoj de la mondo”. Sed ŝajnas, ke pri Esperanto tiu servo interesiĝis ĉefe antaŭ 1965, poste, kiam Esperanto farĝis lauleĝa afero, Bendias konkludas, ke ĝ grandparte perdis sian intereson, kaj la observado limiĝis al unuopaj personoj “sur pli malalta nivelo ĝis la turnigo” (do en 1989). La malpliiĝon de la observado Bendias klarigas per la supozo, ke en la Stasio la informiteco pri la Esperanto-movado en iu momento atingis sufiĉan gradon, despli ke Stasi ne aplikis “unuecan strategion” rilate al Esperanto. Speciala Esperanto-sekcio ĉe Stasio ne ekzistis por observi Esperanton, kio malfaciligus hodiaŭ la esploradon. Krom en la kazo de iu “Gerd Gerhardt”, kiu ludis sian ludon, sed poste fuĝis al la Okcidento kaj deklaris sin viktimo, neniuj nomoj de suspektataj “Stasio-agentoj” (t.n. IM) estas menciitaj, verŝajne ĉar oni celas protekti ilin de novaj personaj problemoj sociaj kaj profesiaj. Bendias konfirmas, ke neniu el la malnovaj laboristaj esperantistoj el la Vejmara tempo funkciis kiel IM, dum ĉe la “juna generacio” troviĝis “la plej multaj IM-oj”. Do, suspektoj restas konservataj, kaj la koncerna esplorlaboro lau personoj restos ankorau farota de la historiografio, eble fare de negermanoj. Ne por produkti novajn kverelojn, sed por scii la veron. Tia intenco ŝajne kongruas ankaŭ kun la opinio de Bendias (p. 64). Same esplorenda restas ankaŭ la ĝisnun apenaŭ dokumentita historio de la Kulturligo de GDR, en kies sino la Esperanto-movado agadis. Interese estas, ke Bendias tamen detale skizas la “karieron de IM”. Laŭ la trovitaj Stasio-dokumentoj aktivadis ĉirkaŭ 15 IM-oj en la Esperanto-movado de GDR. Sed efektive, Bendias konfirmas, ke Stasio interesigis ĉefe pri tio, ĉu en la Esperanto-movado formiĝas grupoj, en kiuj oni “kritike parolas aŭ pensas pri la ŝtato”. Oni volis ankaŭ ekscii, ĉu ekzistas certaj personoj en tiuj grupoj, kiuj nur ŝajnigas sian politikan lojalecon aŭ ĉu ĝi estas sincera. Same interesa estis la demandoj, ĉu la Esperanto-movado de GDR estas iel subfosata de homoj el la Okcidento, precipe el FRG, ĉu ekzistis kontaktoj kun eksterlandanoj, ĉu okazas privataj tranoktoj. Specialan atenton oni atribuis al ĉiuj presaĵoj (de kiuj multaj estis konfiskitaj). Kaj nelaste Stasi volis ekscii, ĉu prepariĝas agadoj cele al la fuĝa forlaso de la respubliko. Kvankam Bendias asertas, ke tiuj kritieroj fariĝis esencaj por la Esperanto-movado, ŝajnas al mi, ke ili validis ne nur por la Esperanto-movado. Dum la Stasio produktis informaron pri chrikaŭ 120 GDR-esperantistoj, en la 1960aj jaroj Stasio prispionigis ĉeĥoslovakiajn esperantistojn, kio atingis sian kulminon okaze de la Praga Printempo en 1968. Ne estas klare, ĉu en la Dubĉek-klubo, en la Grupo KAN en Ostrava kaj en la Klubo 231, kiu trovis apartan atenton de la sekretaj servoj, troviĝis ankaŭ esperantistoj. Post la fino de la proklamo de la milita stato en Pollando en 1983 oni interesiĝis pri tio, ĉu iuj Esperanto-grupoj disvastigas “herezan skriban materialon”. Krom tio en 1978, kiam okazis la UK en Varsovio, la Stasio liveris, tra la “Operacia Grupo de Varsovio”, “mallongan skriban raporton pri atendeblaj aktivecoj de hungaraj esperantistoj“. En la 80aj jaroj estis esplorite, ĉu ekzistas kontaktoj inter junaj esperantistoj de GDR kaj FRG. En unuopaj kazoj IM-oj tradukis por la Stasio el diversaj Esperanto-gazetoj, precipe dum la tempo de la Praga Printempo kaj okaze de la milita stato en Pollando. Sed, kiel Bendias aldonas kiel konsolon, sekretaj servoj ĉiam interesiĝis pri la agado de sociaj movadoj, ankau en Okcidento, menciante ke eĉ Svislando konis sian ‘Stasian” skandalon en la 80aj jaroj (kiu estis priskribita laŭ konkreta ekzemplo en koncerna ĉapitro de la svisa enciklopedio). Do, kvazaŭ la agado de Stasio de GDR estis nenio eksterordinara. Tiuspecaj komparoj kaj sugestoj ŝajnas al mi malgraŭ paraleloj dubindaj, senrespondecaj kaj nekacepteblaj, despli ke ĉe la Stasio de GDR temis pri sekreta sekureco, kiu kovradis la tutan landon pere de sistema observado, persekutado kaj malpermesado. Kaj tio ne estas inventitaj asertoj de la Okcidento, sed intertempe dokumentitaj faktoj en ampleksa fakliteraturo. Ĉu Bendias do estas iusence blinda je unu okulo? Legante lian tre interesan libron, mi tamen kredas ke ne. La moralajn deficitojn de la GDR-sistemo li konas kaj konscie memoras, estinte nur 25-jara kiam ’lia’ ŝtato kolapsis. Sed li kondamnas neniun kaj nenion. La kritiko de Bendias pri la tuta ‘komplekso’ de la sekreta servo kaj ŝtata sekureco en GDR limiĝas per jena iom tro ĝenerala kaj bonkonata konkludo, kiu evidente validas ankaŭ por esperantistoj: “La situacio por iamaj informantoj estas do relative komforta. La demokratio reduktas neniujn pensiojn kaj la iam akiritaj privataj avantaĝoj pro agenta aktiveco ne estas jure traktitaj. Oni ankaŭ ne postulas ekonomiajn kompensojn. Nur en la profesio iamaj IM-oj estas limigitaj kaj estas de tempo al tempo ‘Gauck-itaj’ pro la deziro de la labordunganto.” Kaj: “Nur malofte Stasio-informantoj parolis pri si mem,” dum la gazetaro klopodas psikologie krimigi ilin kiel “krimajn malbonfarintojn”. Kiu ‘neŭtrale’ esprimas sin pri la temo de la Stasio, riskas esti konsiderata kiel ĝia apoganto. Kaj kion riskas tiuj, kiuj ‘neneŭtrale’ esprimas sin? “Entute miloj metas plumbaĵon sur la historion, prisilentas ĝin aŭ klopodas sin pravigi.” “Milionoj da homoj ‘sufiĉe bone vivis’ kun la Stasio kaj aprobis ĝin. Eble ili ankaŭ nun aprobus ghin, se iu politika sistemo donus al ilia vivo trankvilon, sekurecon kaj firman kadron. Ne nur la reĝimo mem estis maljusta, ankaŭ la homoj estis maljustaj. Multaj tenis sian konformismon fermita ĝis nun. Malanticipe, kelkaj volas pentri GDRn iom pli ghojige ol ĝi estis, eble por pli bone povi paciĝi kun siaj memoroj kaj sia iama patrujo“. En la antaŭparolo Bendias, kiu laboras kiel psikoterapeŭto, alvokas la homojn, kiuj ankaraŭ devas prilabori sian historion, fari tion tute persone sen la peno de aliaj. Do, la chapitro pri la ŝtata sekureco estas en principo seniluziiga, sed la atendoj je ĝi estis tro grandaj. La informoj kaj aludoj, kiujn Bendias liveras, sufiĉas por ke ĉiu individue eltiru por si mem la adekvatajn konkludojn.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-04-02 11:24
Mi tre ofte havas la okazon sekvi la teoriojn de Ian Fantom, plenajn je konspiroj kaj komplotoj. Mi ĝis nun emis konsideri ilin neverŝajnaj, sed sendanĝeraj.

Mi ja povas atendi ke en la mondo ekzistas konspiroj kaj komplotoj, kaj ke la potenculoj tre gardas siajn privilegiojn, kaj farus ĉion eblan por kraŝi la movadojn kiuj oponas ilin, sed mi emas favori pli simplajn eksplikojn al la problemoj kiujn nia movado alfrontas ol enfiltriĝo de sekretaj servoj.

Sed ĉifoje la teorio de Fantom surpaŝis ĉiujn limojn de deco. Atribui ion tiel dolorigan kiel malaperon de esperantisto en regiona montaro, al multjara komploto de sekretaj servoj, estus ridinda, propra de homo kun romaneca imagpovo, se tiu malaperinto ne havus familianojn kaj amikojn kiuj nun suferas pro tia cirkonstanco.

Mi konis Davidon Kelso dum mallonga tempo, kaj havis la okazon kunlabori kun li. Li ŝajnis al mi ege bonhumora kaj ĝuinda persono, kaj kvankam mi ne povas nomi min lia amiko en la plej profunda senco, ankaŭ mi suferas pro la cirkonstancoj de lia foresto. Ankaŭ mi supozas ke li mortis, kaj tial la frazon de Wells mi konsideras tiel logika, ke trovi konspiron malantaŭ ĝi estas nur pruvo ke ies kapo ne funkcias laŭ la kutimaj parametroj de normala persono.

Sed, nu, mi ne insistu plu. Mi riskas ke Fantom deduktos el antaŭaj frazoj ke ankaŭ mi estas parto de la penoj de MI5.
bkolker
bkolker diras:
2011-04-02 18:07
Ne nur vi. Cxiuj, escepte Ian Fantom.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-04-03 08:38
Kara samideano,mi konas Ian suficxe bone kaj longe, por diri, ke li ne estas fantomo en la pensmaniero. Li estas suficxe serioza kaj tre pensema homo, kiu gxuste bone povas dedukti.
Ne signifas, ke cxio estas gxusta, tamen mi estas certa, ke almenaux duono estas vera aserto.

Oni ne devas diskiti, ke oni konspiras kaj komplotas. Tio esti estas kaj estos. Tion oni kutime nomas politikan diplomation. Bedauxrinde politika diplomatio subtenata per financa rimedo faras miraklojn. Oni diras, ke cxiu estas korupta, demando estas nur fina sumo.

En la E-historio estis misteraj okazintajxoj. Suficxas nur analizi iaman agon de Francujo en dudekaj jaroj kontraux Esperanto, nakigxon de euxropunia cxiulingveco, akcidentoj de prof. Gin, prof. Geremek kiuj neniam estis gxuste klerigitaj. Mem "aktiva" agado de CO cxu UEA estas mistera.

Estas konata agado de MI5 kaj British Counsil kaj estas komprenebla, ke precipe politikan kontrolon cxu profiton neniu volas libervole preterlasi.
Cxu laste perforta trilingveco de euxropunia patento nenion al vi diras?

Ni eble estos dankemaj pro la rimarkoj kaj atentigoj de Ian. Mi estas certa, ke se li havus dekonon da ebleco kiuj havas aliaj , la faktoj aspektus pli reale.
Bert Schumann
Bert Schumann diras:
2014-01-09 14:27
Ĉu iu scias kie nun estas David Kelso, ĉu li vere malaperis?
Ĉu la brita polico enketis kaj deklaris morton.
Ĝis nun mi legis nur reciprokajn "ĝentilaĵojn", sed nenion pri David mem.
Robert Weemeyer
Robert Weemeyer diras:
2014-01-09 15:36
En 2013 filo de David Kelso petis deklari lin morta: http://www.heraldscotland.c[…]ing-father-is-dead.20431800
Ekzistas Facebook-grupo pri lia malapero: https://www.facebook.com/groups/DavidKelsoUpdate/
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2014-12-02 13:49
Jes, mi scias. Estas strange, ĉu ne, ke iu malaperas, kaj ĉiuj liaj amikoj deziras kredigi, ke li mortis. La aferoj kiujn mi raportis pri lia malantaŭkulisa agado en la artikolo estis jam dokumentitaj antaŭ lia malapero, kaj la personaj atakoj de Kelso kaj Wells en la jarkunsido de Esperanto-Asocio de Britio de 2006 estis jam bone konataj de ĉiuj membroj; ili kaŭzis per tio grandan skandalon.

Ne mi en tiu stadio levis publike la eblecon, ke tiuj homoj povus esti agentoj de la sekretaj servoj, kiuj subfosas la Esperanto-movadon; ili mem faris. Ili kune lanĉis plensangan atakon kontraŭ min, surbaze de nenio. Estas la vero, ke iu legante mian esplorraporton povus tion suspekti, kiam malkaŝiĝis, ke la kapitalo ne estis malkreskanta, sed se tion ili pensas, tio estas ilia afero. Nenian konspiraĵon mi raportis en mia raporto de decembro 2006, kiun mi sendis al la Prezidanto; ĉio dependis de lia propra interpreto de la bazaj faktoj prezentitaj.

Ili evidente supozis, ke, armite per tiuj scioj, mi volis reelektiĝi por la Estraro, kaj saboti ilian subfosadon. Sed ili eraris. La sola afero pri kiu mi estis certa en tiu stadio estis, ke tion mi absolute ne faros. Mia sola kialo rekandidatiĝi estis por defii al la minaco de David Kelso, sendita al mi retpoŝte, en kiu li implice sugestis ĝuste tion, kio sekvis. La rezulto estis, ke ili mem eksplodigis la demandon inter la membraro multe pli efike ol mi estus povinta fari. Wells eĉ dismetis, ke li ne laboras por MI6, antaŭ ol mi mem eĉ venis al tiu ideo.

La ŝoko, kiun esprimis iuj al mia artikolo, evidentigas alian problemon. Antaŭ ol mi verkis la artikolon mi estis konscia pri granda nekrologo en nacia gazeto de iama sekretario al la prezidanto de la Komunista Partio de Granda Britio, kiu estis malkaŝita kiel agento de MI5. La nekrologo estis tiurilate laŭda; neniu ŝokiĝis pro tio. Mi estis konscia pri la reago de David Kelso en mia hejmo kiam li negative priparolis amikon mian tuj post lia morto, kaj pri simila parolado de John Wells ĉe La Londona Esperanto-Klubo. Ĵus mi legas libron de W T Stead pri la lasta testamento de Cecil Rhodes, verkitan tuj post lia morto, en kiu Stead informis, ke li diris al Rhodes vizaĝ-al-vizaĝe, ke li bedaŭras, ke li, Rhodes, ne estis sendita al malliberejo pro sia rolo en la falsflaga atako de 1895 en suda Afriko. Ŝajnas, ke tiajn aferojn oni povas fari, nur se oni mem estas konsiderata moŝtulo, alie oni estas abomeninda subulo. Estas tamen tempo, ke la Esperantistoj povu alfronti la faktojn de tiu afero, kion ajn ili pensas pri mi.