Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / andrejg / Rusiaj E-tagoj - unuafoje ĉemare

Rusiaj E-tagoj - unuafoje ĉemare

de Andrej Grigorjevskij Laste modifita: 2007-09-06 08:58
RET-07 (Rusiaj Esperanto-tagoj) aŭguste 2007 okazis ĉe Azova maro, sude de Rusio. Venis 183 personoj el 8 landoj - la plej amasa kaj internacia RET en la nova jarmilo.
Rusiaj E-tagoj - unuafoje ĉemare

Liberigotaj aerbalonoj

Unuafoje Rusiaj Esperanto-tagoj (15-25.08.07) okazis ne ie interne de Rusio, sed ĉe la suda marbordo. Dank'al tio al la aranĝo venis ne nur ĉiujaraj partoprenantoj, sed ankaŭ pluraj aliaj esperantistoj, speciale familiaj, kiuj alikaze preferus ferii solece ĉe la maro, sed ne en E-renkontiĝo en iu malvarma arbaro.

La aranĝo okazis apud urbo Primorsko-Aĥtarsk, ĉe la Azova maro. Ĉeestis 183 personoj el 8 landoj: Rusio, Ukrainio, Francio, Latvio, Germanio, Usono, Pollando, Israelo.

Pasis amaso da diversaj prelegoj, rondaj tabloj, konversaciaj rondoj (ĉio ĉi terure malhelpis normale ĝui la maron!), diversnivelaj E-kursoj, sportaj kaj apudsportaj konkursoj ks.

Vespere oni amase vizitadis koncertojn de renomaj E-artistoj: JoMo (kiu, kiel ĉiam dancigis la halon), Georgo Handzlik, Paŭlo Moĵaev, Mikaelo Bronŝtejn kaj Mikaelo Povorin. Kelkaj pliaj prezentis sian arton kadre de la noktaj "bardaj renkontoj" samtempe kun Gufujo.

Anticipe oni planis, ke la programo de la aranĝo funkcios laŭ kelkaj "fluoj": la junulara, familia, akademia, arta, sed reale tio ne okazis. La junularo same strebis vizitadi la akademian parton, kiel "nejunularo", familioj ne povis rezisti la deziron partopreni en la arta programo ktp. Sed eble tiel rezultiĝis eĉ pli bone - la programo estis samtempe kaj junulara, kaj arta, kaj akademia, kaj familia.

La temo de la aranĝo estis elektita slogano "Vi ne solas!". Kaj reale al RET venis multaj izolitaj rusiaj esperantistoj, kiuj delonge jam ne aperis en la movadaj aranĝoj. Por plifirmigi la atingon, fine de la aranĝo oni flugigis al la ĉielo dekojn da diverskoloraj aerbalonoj kun skribaĵetoj kun deziroj por pli bona mondo, pli da amikeco, suno kaj belaj renkontiĝoj (kaj certe ankaŭ privataj personaj deziroj).

Pri la loko de la sekva RET oni ankoraŭ ne decidis. Ekzistas alloga invito de Jalta E-klubo okazigi ĝin denove ĉemare - sed aliflanke de la rusi-ukrainia limo, en Krimeo. Sed tiukaze la aranĝo jam ne estus "Rusiaj E-tagoj", ja eksterlande. Eble tio povus nomiĝi "Internaciaj Esperanto-tagoj".