Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Recenzoj / Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo

Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo

de Rubén Fernández Asensio Laste modifita: 2014-08-08 16:30
Antaŭ nelonge John Derks publikigis en Libera Folio tre interesan recenzon de la libro Linguistic Justice for Europe & the World de belga profesoro Philippe Van Parijs. Ĉar la libro estas vere enhavriĉa, ĝi min motivigis esprimi mian vidpunkton, iom malsaman de tiu de Derks, kaj pri flankoj ne tuŝataj de li, ĉefe tiuj plej interesaj al esperantistoj.
Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo

La libro de profesoro Philippe Van Parijs

Unue, la verko jam tuj fariĝis gravega klasikaĵo en nova akademia kampo. Kvankam ne ĉiuj tezoj de Van Parijs estas subskribindaj, ĝi estas trezorujo de tre utilaj socilingvaj kaj politikaj konceptoj kaj ni, esperantistoj, devas fieri ke Esperanto meritis tutan ĉapitreton eĉ se nur por provi malpravigi nin; silentigo ja estas pli dorna malrespekto.

Due, kontraŭ kelkaj recenzoj de esperantistoj kiuj emas ĉikani pri lingvaj detaletoj, ŝajnas al mi ke Van Parijs bone komprenas la fundamenton de lingvosciencaj argumentoj por Esperanto kaj ĝenerale por internaciaj planlingvoj, ĉar li akceptas ke facileco estas neŭtraliga per si mem:

“The difference the choice of Esperanto would make in terms of fairness has far less to do with making journeys to proficiency in the lingua franca more equal than with making them much shorter.” [p.42]

Trie, kaj sekve, estas tre rimarkinde ke la supra konstato devigas lin tamen kontraŭdiri la kernan argumenton kaj celon de sia libro kaj forbalai la ideon mem pri lingva justeco, fine subskribante la makiavelan tezon ke la celo pravigas rimedojn:

“Considerations of linguistic fairness narrowly conceived... must yield to efficiency considerations.” [p.46]

Do, nur por pravigi sian antaŭjuĝon kontraŭ Esperanto, li devas rekte nei ĉion antaŭan kaj postan el sia valora libro! Ke ni meritis tian privilegion estas tre esplorinde. Kiuj do estas liaj veraj argumentoj kontraŭ Esperanto, kaj kion ili kaŝas?

Instruscienco kaj Esperanto

Laŭ la nuntempa ĉiesa kredo, duan lingvon oni devas lerni kiel infanoj lernas la unuan, “nature”, per aktiva uzado mem kaj sen formala gramatika instruado, kiu principo estas la kerna dogmo de tiel nomataj “komunikaj” instrumetodoj. Tiujn oni kutime rigardas elpensitaj en la 70aj jaroj, forgesinte la furoron de tre similaj “rektaj” metodoj en la komenco de la 20a jarcento, inter ili nia bone konata Cseh-metodo. El tiu antaŭjuĝo rapide sekvas du aksiomoj. Unue, se infanlernado estas la imitinda modelo, ju pli juna oni komencas, des pli bone; fakte, multaj eĉ postulas ke nur infanoj posedas ian biologian kapablon ĝisfunde ellerni lingvojn kaj ke tiu kapablo tiel malkreskas je adolesko, kiel elkresko de dentoj. Due, se al si instruistoj malpermesas instrui, kaj lernantoj parkerigi, ekzemple tion, ke la is-tempumo de “to fly” ne estas “flied” sed “flew”, por ke lernantoj rimarku kaj ellernu tiujn formojn ĝustajn sed malregulajn kaj maloftajn, ili devos per uzado esti elmetataj al tiuj dum multege pli longa tempo ol se instruisto senkaŝe atentigus ilin, kaj do ĉar lernado finiĝos pli malfrue, ĝi ankaŭ komenciĝu pli frue.

Du konkludoj estas evidentaj: lingvinstruado de plenkreskuloj estas senespera laboro kaj oni koncentru penadon sur la infanojn, elmetante ilin al la celata lingvo kiel eble frue en lernejoj, sed ankaŭ kaj ĉefe en ĉiutagaj situacioj. Ankaŭ Van Parijs dividas tiun opinion:

“How high the cost of learning is and how much it differs from one language to another depends on the learning method used. The bookish learning of grammar and vocabulary by adults may cost a lot more, for a given level of proficiency, than immersion, media exposure, and other interactive methods at a young age.” [p.71-72]

“The achievement of competence in a language is above all a matter of having the opportunity to play, whisper, and quarrel, listen to music, watch TV, and browse the web in that language, and of being motivated to do all these things, especially at an early stage in one’s life. If this more realistic picture of large-scale language learning replaces that of studious pre-TV, pre-internet devotees confined to grammar manuals and vocabulary lists, the decisive question to ask, when assessing how easy it is to learn a language, is not how beautifully simple its rules are but how widely it is used in situations one is likely to be in or in media one is likely to be exposed to, whether intentionally or not.” [p.44]

La lingvo de Zamenhof mem diktas instru-metodon tute malsaman de tiuj nun furoraj instru-metodoj kiuj estas, fakte, “ne-instruu-metodoj”.

La supraj rimarkoj atentigas fakton ne sufiĉe rimarkitan de esperantistoj mem. Ne temas pri tio, ke la lingva konsisto de Esperanto estas fuŝa ĉar ĝi evidentigas la influon de kadukaj manieroj instrui lingvojn. Male, super la fortecoj de infana lernado (memorkapablo, senhonta risko-prenado) ĝi lerte ekspluatas ĉiujn fortecojn de plenkreskula lernado (sistemigo, ekonomio, konscia komparo de akirata kaj akiritaj lernobjektoj, formulado kaj elprovado de hipotezoj, kalkulita investado de peno por netuja rekompenco). La lingvo de Zamenhof mem diktas instrumetodon tute malsaman de tiuj nun furoraj instrumetodoj kiuj estas, fakte, “ne-instruu-metodoj”. Eĉ direblas ke ĝi estas lingvo por iliaj senheredigitoj, por tiuj plenkreskuloj pri kiuj malesperas aliaj krom Van Parijs.

Laŭ la trafa esprimo de Claude Piron, Esperanto montriĝas “bona lingvo” ankaŭ ĉi-rilate, pro sia kapablo egaligi ŝancojn por lingvolernado ne nur inter elitanoj kaj popolanoj, sed ankaŭ inter infanoj kaj plenkreskuloj. Verdire, ambaŭ dividoj nun koincidas, ĉar la eŭropaj elitanoj ankoraŭ ne estas tiuj bone regantaj la anglan (je kiu nivelo, ĉiuokaze?), sed pli ĝuste tiuj kapablaj sendi siajn infanojn studi en anglalingvaj lernejoj kaj ferii en anglalingvaj landoj. Jam estas tempo kompreni ke la angla lingvo ne tiel efike starigus baron al socia egaleco sen la helpo de tiuj subpremaj sofismoj de “moderna” “komunika” lingvoinstrua metodaro. Se tiuj antaŭjuĝoj estas rifuzataj, tuj malvalidiĝas la ĉefa argumento de Van Parijs kontraŭ Esperanto, nome, ke ĝia facileco ne eltenus amasan uzadon kaj ne estus garantiebla je longa perspektivo:

“A written, formal-learning-controlled language—such as Esperanto has been, unlike natural languages, from its birth—can be expected to be shielded against such creative adjustments and hence less responsive to the functional pressures that prompt them. However, once turned into a really living language—and especially once learned from childhood onward—it can be expected to be subjected to similar pressures, with the longer, more regular forms being gradually driven into obsolescence by the shorter and less regular ones.” [p.43]

Tiu evoluo al malreguliĝo okazos nur se oni metos la ĉaron antaŭ la ĉevalon kaj plejgravigos instrumetodan dogmon, turnante la ilon en celon. La ĝusta respondo al tiaj sofismoj estas rifuzi universalan validecon de kiu ajn instrumetodo kaj substreki ke Esperanto ne bezonas fruan ellernon, ne nur pro siaj lingvaj trajtoj, sed ankaŭ ‒ jen grava punkto ‒ ĉar ĝia socia misio tute malsimilas al tiu de gentaj lingvoj. Ĝi ne estis kreita por esti “vere vivanta lingvo”, se tiel oni celas la ĉiutagan lingvon de intergeneracia komunumo. La mondo ja ne bezonas tian banalaĵon, plian gentan lingvon uzatan por amasdissendado de televidprogramoj kaj popmuziko, sed interlingvo uzata ĉefe (eĉ sole) por vere grava interkomunikado.

La supra ideo surprizos multajn esperantistojn, ĉar ĝi proponas post-finvenkan mondon en kiu Esperanto estos uzata malpli ofte ol nun estas la angla. Nuntempe, familioj konkuras unu kun la alia por instruigi la anglan al siaj infanoj kiel eble frue; neniam estas tro frue nek tro multe, kaj elitaj familioj en Afriko kaj Barato jam transiris al enhejma uzado de la angla kaj netransdono de la indiĝenaj lingvoj. Aliflanke, Esperanto malverŝajne faciligus tian interklasan vetarmadon, ĉar lerni ĝin infanaĝe ne estas tiel klare avantaĝige.

Instruscienco kaj la angla lingvo

Se la ĉefa kritiko de Van Parijs kontraŭ Esperanto estas instruscienca, kiel solidas tiurilate lia propono plidisvastigi la anglan? Lia aserto, ke plejfrua enlernejigo en dua lingvo provizas preskaŭdenaskan kapablon estas nedisputinda, sed li estas sufiĉe honesta konfesi ke ankoraŭ ne eblas instrui angle en ĉiuj lernejoj de Eŭropo. Tial li starigas sian unusolan praktikan proponon por alirebligi kaj demokratiigi la anglan, tute laŭ lia prefero de “natura” memlernado: malpermesi voĉtradukadon en kinejoj, televidkanaloj, DVDoj kaj interreto. Amuze, kiel lingva liberalismo kondukis nin al malliberala solvo! Malliberala en ĉiuj sencoj de la vorto, ĉar la memreguligo de la libera merkato favoras daŭrigon de voĉtradukado; por ke kin-entreprenoj malobeu preferon de la publiko necesus tre forta ŝtata interveno, ĉu kiel rekta malpermeso, ĉu kiel imposto. Kiun ŝancon havas tiu propono en la nuntempa politika etoso?

Por hispanoj la antaŭvideblaj rezultoj de centjara forigo de voĉtraduko estas videblaj tuj trans la limo, en apuda Portugalio

Tamen, ni ne juĝu nur realigeblecon, sed ankaŭ la esperatan rezulton. Unue, Van Parijs ĉiam silentigas la fakton ke, pro tradicio datebla al la komenco de sona kinarto, la grandaj usonaj kin-distribuistoj mempoŝe voĉtradukas nur al kvar lingvoj: la franca, la hispana, la germana, kaj la itala. Tio praktike signifas ke, ekzemple, por hispanoj la antaŭvideblaj rezultoj de centjara forigo de voĉtraduko estas videblaj tuj trans la limo, en apuda Portugalio. Oni korektu min, sed ĉu en Portugalio jam okazis fina venko de la angla? Ĉu ĝin jam flue parolas ĉiuj portugaloj? Ĉu ĝi plialtigis la rolon de Portugalio eŭrope kaj tutmonde? Mi ne troigas ŝerce, ĉar netradukado ja estas la sola vojo proponita de Van Parijs al tiu grandioza estonteco.

Due, lia aserto ke danke al televido kaj interreto “ĉiu infano nun povas havi, lingvorilate, pli ol unu patrino” (p.106) estas skandale troiga. Kiel antaŭaj tradiciaj instrumetodoj nur flegis legokapablon, tiel same unudirektaj aŭdvidaj rimedoj neniam garantios aktivan altnivelan kapablon; ili pligrandigos merkaton de pasivaj anglalingvaj konsumantoj, sed ne civiton de anglalingvaj parolantoj. Verdire, Van Parijs tiel troigas la povon de aŭdvidaj amaskomunikiloj ke li metas ĝin super la rolo de loĝloko kaj ĉiutagaj interrilatoj, ekzemple kiam skribas pri la lingvoj de enmigrintoj:

“Children are far more likely to keep speaking the immigrant language to each other than used to be the case when only local TV channels where accessible... Achieving universal proficiency in Italian among Prato's Chinese or in German among Kreuzberg's Turks is no longer that much easier than making them all proficient in English.” [p.158]

Bone rimarku tie la glitan vojon al malliberalaj solvoj: se enmigrintoj ne bone lernas la ŝtatan lingvon, ĉu la ŝtato malhelpu ricevon de televidkanaloj en iliaj lingvoj? Same, se la civitanoj ne bone lernos la anglan, ĉu la ŝtato iam limigos la disponeblecon de komunikiloj kaj instruado en la nacia lingvo?

Fine kaj resume, esperantistoj ne devas tro maltrankviliĝi pro la kontraŭesperantaj rimarkigoj de Van Parijs. Kvankam de teoria flanko ĝi estas elstara akademia verko, pri praktika lingvopolitiko ĝi staras je la sama nivelo kiel aliaj popularigaj anglo-finvenkismaj libroj, ĉar ili dividas la saman memkontraŭdiron: unue proklamas ke la fina venko de la angla jam okazis neplanite, kaj en sekvanta paragrafo invitas nin plani kaj plirapidigi ĝian estontan finan venkon.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-08 16:44
Se mi estus Fabricio de Valle, mi publikigus en RE ĉi tiun recenzon, kvankam pri multo mi malkonsentas. Plej grava kritikero: Ne ĵetu ŝtonojn loĝante en vitra domo. Rubén Fernández Asensio prave riproĉas al Parijs malliberalajn ideojn, sed li mem diktas ke Esperanto estas interlingvo uzota "ĉefe (eĉ sole) por vere grava interkomunikado". Kiu decidas kio estas "grava interkomunikado" (kial "inter-", cetere?), kaj kial ĝi devas esti pli grava por Esperanto ol por aliaj lingvoj?
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-08-09 09:05
- Rekomendo al la aŭtoro: Bv. traduki citaĵojn. Esperantistoj pledas pri regado de la angla lingvo, sed ili mem plej ofte indikas al anglalingvaj retpaĝoj aŭ (kiel ĉi tie) citas anglajn tekstojn, ne tradukante ilin. Tio estas jam mia dua atentigo, ke en e-lingva ĉirkaŭaĵo ni uzu ESPERANTON! Eĉ se oni devas timi, ke ni poste diskutas pri la traduko de citaĵo, ĉar angla lingvo ne ĉiam estas angla lingvo.

- Esperantistoj faras ĉiam la saman eraron: Ĉiun libron, kiun iu en la publiko (!) tute nekonata persono skribas pri lingvaj temoj (ĉefe, se ĝi estas kritika pri Esperanto), ili longe kaj malkoncize pridiskutas, tiel donante spacon al la kritikantoj. Kvankam Van Parijs eble estas konata en iuj sciencaj rondoj (mi legis ĉe Künzli, ke ili estas fama ta tuta Eŭropo), mi tamen neniam aŭdis lian nomon antaŭe. Liaj libroj certe forputriĝos en iuj bibliotekoj aŭ estos deviga kaj malŝatata legaĵo por studentoj. Bone, ili estu! Ĉu tio estas kaŭzo por la esperantistoj, ke ili plifamigas la aŭtoron kaj liajn ideojn? Forgesu lin! Apliku Esperanto kaj tiel pruvu la valoron de nia lingvo!

- "Lingva justeceo" estas teda kaj enuiga temo. Ĝi simple ne ekzistas.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-08-09 12:46
Sed "apliku Esperanto" kion?

Ho, fulmotondro, mi havas!

Esperanto apliku la akuzativon kaj tiel pruvu la valoron de nia lingvo! :) (Mi sincere kompatas. Sed tuj mi hontu devi raporti, ke ankaŭ mi iam kaj iam ...)

Sed nun al via temo.

Estas tiel, ke la plej multaj interesaj Vebaĵoj, tute hazarde, estas en la Angla. Do ne surprizu, ke ligiloj niaj ofte kondukas rekte al Anglalingva paĝo. Jen iomete la problemo.

Sed mi havus solvon.

Estonte, ni ŝovu ĉiujn niajn citotajn aŭ prezentindajn Anglaĵojn tuj tra la Gugla tradukilo! Jen:

"Bonvolu ne get pisis ekstere se la rezultoj estas iom scivola."

Hmm. Interesa vortumo. :) Temas pri:

"Please don't get pissed off if the results are somewhat peculiar."

Jen du eblaj tradukoj:

"Bonvolu ne iritiĝu, se la rezultoj iomete strangas."
"Bonvolu ne pishumoriĝu, se la rezultoj iomete strangas."

Alivorte, ke skribanto mem traduku solan frazon, sendube ne starigus por la Ĉi-bloganaro nevenkeblajn problemojn. Sed, se temas pri la tradukendo de tuta paĝo aŭ longa alineo, tja, kiu havos la tempon por tio? Kaj Gugle tradukigi la tekston bedaŭrinde tute ne funkcias.

d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-11 20:34
Interesas ke eĉ post 400 jaroj la angla ne tute finvenkis en Usono - kaj eĉ ne nun kiam oni havas televidprogramojn, librojn, ktp nur en la angla.
Eble kelkaj legantoj opinios tion esti anekdoto sed jen mia sperto: Mi ĵus finis kurson de kulinaraj artoj en publika altlernejo. Miaj kunlernantoj, komence 18 - ĉefino 9 - ege batalis kun la lingvo, tiel ke inter ili la plej multo apenaŭ ricevis 70% en ekzameno pri la sana traktado de manĝaĵoj, ekzameno farita de la ŝtato kaj deviga por ĉiuj kiuj laboras kun manĝaĵoj por la publiko. Mi fakte - ekde tiu sperto (mi facile sukcesis kun alta noto, sed mi ja komprenis la tekstojn) hezitas manĝi en lokaj restoracioj ĉar mi nun konscias ke la kuiristoj apenaŭ komprenas la bazajn regulojn. Kvin el la naŭ partoprenantoj scipovas NUR la anglan sed ne sufiĉe por kompreni nur iomete malfacilajn tekstojn en ĝi. Ili tagvive uzas sian dialekton de la angla sed fakte ne regas la lernejnivelan anglan. Mi devas tamen konfesi ke mia scipovo de aliaj lingvoj ege helpis min memori la nomojn de diversaj elementoj de biologio (nomoj de aminoacidoj, hormonoj, patogenoj, ktp)ĉar en tiuj aliaj lingvoj la bazaj vortoj estas plikomunaj - ekzemple "andipose tissue" en la germana estas simple "Fettgewebe" - kaj mi dubas ke miaj kunlernintoj hodiaŭ memoras kio estas "andipose tissue" (subhaŭta graso) kaj ke eĉ dum la prelegoj ili plej verŝajne ne komprenis la instruistinon (kiu mise elparolis tion, kvankam ŝi estas denaska parolanto de la angla, ŝia nura lingvo).
Certe Van Parijs povos defini "andapose tissue" je la nura faligo de pinglo ĉar li estas akademiano. Stulta mi devis serĉi la vortojn en vortaro kaj en mia simpleco mi nur vere komprenis pere de germanlingva klarigo - sed ni ĉiuj scias ke la angla estas multe pli valora kaj akademia ol la germana kaj tial tiom dezirinda.
Oni diras ke la nivelo de kuirarto sufras en Francio, la patrolando de la "bonne cuisine classique" - sed eble pere de la introduko de la deviga angla lingvo la kuiristoj francaj baldaŭ klare komprenos kiel prepari pli dignajn festenojn.
Rubén Fernández Asensio
Rubén Fernández Asensio diras:
2014-08-18 19:54
Kara Jens, dankon pro via komento, ke mia recenzo estas publikiginda en RE. Mi ne certis pri ĝiaj meritoj, do ne pensis pri tio.
Pri via rimarko: bone konsciu, ke malliberaleco estas limigo de individuaj agoj flanke de la ŝtato, ekzemple okaze de imposto sur voĉtradukado. Mi ne diris, ke ŝtatoj devos limigi uzon de Esperanto. Pri diferenco inter "komunikado" kaj "interkomunikado": la simpla ekzisto kaj uzo de gentaj lingvoj mem estigas "internon" kaj "eksteron" kaj do la ebleco de "inter"-komunikado. Blogante nacilingve anstataŭ angle aŭ Esperante, ekzemple, kiu ajn civitano povas mem fari lingvopolitikon kaj mem aljuĝi aŭ rifuzi aliron al fremduloj.
Al Michael Lennartz: bone ŝlosu vin en esperantista ŝranko kaj forĵetu la ŝlosilon, aŭ iru al fora insulo kaj bruligu la ŝipon post vi, kaj forgesu la mondon en via ebura turo. Mi ne skribas por esperantaj ŝovinistoj kiuj mortus antaŭ ol rekoni meritojn de neesperantistaj fakuloj. Ankaŭ ne por esperantaj unulingvuloj. Se en via perfekta mondo nur unu lingvo estas koninda, ni ne estas samideanoj kaj ne indas diskuti. Ĉiukaze, se vi ne kredas lingvan justecon almenaŭ kiel strebindan idealon, kial vi lernis Esperanton entute??
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-19 11:20
Nu, la interesa aspekto de komunikado ja estas ke ne okazas komunikado nacia. Pri nacia komunikado apenaŭ iu ajn parolas, dum pri internacia komunikado oni parolas multege. Mi longe miris pri tio. Lastatempe mi trovis ke en "Dictionary of cultural literacy" la aŭtoro E.D. Hirsch parolas pri "plibonigo de la nacia komunikado" kiel celo de lia libro (kies titolon oni povus traduki per "baza kultura leksikono"). Sed por kompreni tiun mencion, necesas scii ke ĝi estas kontraŭrespondo al tiu "internacia komunikado" kiu estas aparta fako en iuj Usonaj universitatoj.
Rubén Fernández Asensio
Rubén Fernández Asensio diras:
2014-08-20 11:45
Nu, tiu fenomeno kiun vi priskribas estas nur simptomo de "banala naciismo" laŭ la difino de profesoro Michael Billig. Naciistoj imagas ke ilia tuta nacio dividas ne nur saman lingvon sed ankaŭ tute saman kulturon, do de ilia vidpunkto estas mirinde ke internacia komunikado eblas entute; ili ne konscias ne komunikado inter samŝtatanoj estas ankaŭ malfacila kaj esplorinda.

Ree pri internacia komunikado, mi devas rimarkigi tion, ke mi celis diplomatajn kaj politikajn rilatojn: tial do "gravajn", ĉar internacia komunikado devus solvi la komunajn problemojn de nia planedo. Kulturaj aŭ individuaj plezuraj rilatoj ne servas tiun celon kaj do de mia vidpunkto estas malgravaj. Literaturon kaj kinon oni verku kaj ĝuu en sia propra lingvo, por tio internacia lingvo ne estas bezona.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-20 22:15
Fakte, la celo de internacia lingvo estas malnecesigi la tutan kampon de diplomatio. Homoj povos interrilati sammaniere internacie kaj ennacie. Sen la beletro la imagkapablo velkas -- ankaŭ la politika imago, denove egale internacie kaj ennacie. Lastinstance do estas neniu diferenco. Konklude: Esperanto estas normala lingvo.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-21 00:45
<<
la celo de internacia lingvo estas malnecesigi la tutan kampon de diplomatio
>>

Mi ja kredas rememori iujn eldirojn de fruaj e-istoj, kiuj povus supozigi tion, sed ne klare rememoras. Sur kiujn eldirojn aŭ pensojn vi bazigas vian aserton?
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-21 11:25
Nu, mi ja pensas demokratie, do se mi ne havus neklaran memoron pri iu eldiro de Lapenna pri la diplomatoj, ili tute ne venus al mi en la kapon.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-08-22 09:58
Se vi ne volas respondi, vi ne sentu vin devigata, anstataŭe skribi nekompreneblan galimation.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-22 20:06
Mi provu esti iom pli klara. Mi havas neklaran memoron ke ie iam Lapenna diris ion tian ke diplomatio estas superflua en mondo oficialiginta Esperanton. Sed se oni jam enkutimiĝis al demokratia pensado same en internaciaj kadroj kiel en naciaj, tiam oni entute malatentas pri la ekzisto de diplomatoj -- simile, se oni vivas en evoluinta konstitucia monarkio, apenaŭ iu memoras la oficon de la reĝo en politikaj diskutoj.
Rubén Fernández Asensio
Rubén Fernández Asensio diras:
2014-08-21 10:47
Forigi diplomation eblos nur se vi forigos ankaŭ la ŝtatojn. Tiun revon dividas, en ambaŭ ekstremoj de politika gamo, kaj anarĥiistoj kaj ekstremliberalistoj. Mi malkonsentas al ambaŭ. Mi ankaŭ malkonsentas al la naiva ideo ke individua interkoniĝo sufiĉas por pacigo. Civitanoj en Nord-Irlando aŭ orienta Ukrainio, ekzemple, bone konas siajn najbarojn, tamen malpacas pro malkonsento pri la konsisto kaj funkciado de sia ŝtato. Finfine, politikaj problemoj estas politikaj, ne personaj. Pri beletro, naciaj literaturoj ne necesigas la ekziston de internaciaj lingvo kaj literaturo.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-08-21 11:22
La diplomatio necesas ĝuste ĉar la ŝtatoj ne nur malfidas unu la alian, sed ankaŭ la disciplinon de la propra loĝantaro, kiu ne nepre deziras amiki kaj malamiki al aliaj ŝtatoj ĝuste tiam kiam tio oportunas al la potenculoj. En sistemo de internacia demokratio la diplomatoj ne povas influi la eventojn kaj do estas superfluaj, same kiel hereda posteno de reĝo estas superflua en nacia demokratio. Se la interna ideo havas politikan aspekton, devas esti tiu ke oni volas enkonduki en la internacian vivon tiun normalecon kiun oni konas el la landaj demokratiaj reĝimoj. Mi ne vidas kiel tio necesigas forigon de la ŝtatoj. Ili nuntempe havas multajn aliajn taskojn krom defendi sin kontraŭ aliaj ŝtatoj.
Rubén Fernández Asensio
Rubén Fernández Asensio diras:
2014-08-21 13:46
Vi enmiksas diversajn aferojn. Unu afero estas misfunkciado de reprezenta demokratio, kaj tiurilate Esperanto helpos ĉar per ĝi pli multaj homoj povos pli facile enposteniĝi kiel diplomatoj kaj pli bone reprezenti la interesojn de la popolo, dum nuntempe multlingvaj elitanoj akaparas tiun rolon. Alia afero estas la tendenco proklami la morton de nacioj kaj ŝtatoj, kaj eĉ de nacia suvereneco, kio tute taŭgas al grandkapitalistoj kaj transnaciaj entreprenegoj. Kaj fine alia afero estas proklami ke por monda paco estas necese ke absolute ĉiuj homoj ellernu komunan lingvon kaj uzu ĝin kiel eble ofte, kiel faras multaj finvenkistoj, tiel esperantistaj kiel poranglaj.