Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / Akademia pledo por venkigi la anglan

Akademia pledo por venkigi la anglan

de Johan Derks Laste modifita: 2014-08-01 09:29
La belga lingvisto kaj socia pensulo Philippe Van Parijs, profesoro en Loveno (Leuven) kaj Harvardo, favoras rapidigon de la "venko" de la angla, por ke – en Eŭropo kaj en alia historia fazo tutmonde – la komunikado pri situacioj de maljusteco povu konduki al "tutmonda egaleca justeco". Eĉ tiuj malplimultoj kiuj hodiaŭ suferas sub la dominado de la angla agus saĝe, se ili farus profiton el sia malvenko, eklernante la anglan. Kompenso pro ilia sufero estas parte disponebla, Van Parijs opinias. La libro enhavas gvidliniojn por lingvo-politikistoj kaj bone ellaboritajn ekzemplojn de soci-politikaj dilemoj.

En sia libro "Linguistic Justice for Europe and the World" 1 (Lingva justeco por Eŭropo kaj la mondo) Philippe [Filip] Van Parijs disvolvas politikan teorion pri la maniero en kiu institucioj devus reagi demokratece al la evoluantaj potencrilatoj inter lingvoj. Lia antaŭfiksita celo en tio estas kunlaborema 2 justeco, t.e. justa dividado inter la lingvaj komunumoj de la profitoj kaj suferoj fiksita per konsentado inter naciaj kaj internaciaj institucioj, en kiuj ili estas reprezentataj, se tiuj kunlabore volas vojon trabati al si por kiel eble malplej dolora transiro al ĉiujn ampleksanta lingvafranko 3. La aŭtoro interpretas lingvan justecon do ne kiel staton de rilatoj kiu devas esti atingita surbaze de la plenumado de certaj eksplicitaj individuaj kaj lingvokomunumaj lingvaj rajtoj en kiuj ĉiuj lingvoj estas egalaj, sed kiel evoluigotaskon por la homaro aŭ – malpli ambicie – por la Eŭropa Unio.
Por kontraŭuloj de la domina rolo de la angla la legado ne estas ĝojo, ĉar Van Parijs alprenas kvazaŭan ĵargonon por tipigi la diversajn rolulojn en tiu procezo, ekzemple tiuj kiuj ne (ankoraŭ) scias paroli la anglan lingvon estas "lingve handikapitoj". Li opinias, ke oni ne priplendu tiujn, kiuj devas suferi jarojn da intensiva studado, ĉar ili ja memvole elektis fari tion (p. 51).

La angla nehaltigebla

Van Parijs opinias, ke la transiro al la angla kiel komunika lingvo estas praktike neevitebla, kaj li montras statistikojn pri la forte plialtiĝantaj prianglaj kompetentoj ene de Eŭropo 4 kaj en Ĉinujo 5.
Mi konsentas, sed ĉu tio altiĝego estas miriga, se kalkuli kun la eksterordinaraj atendoj pri propra estonta profito, kiujn homoj flegas rilate al eklerno de la angla lingvo, kaj kun la grado de publika akcepto en kiu la angla superas aliajn, konkurantajn lingvojn?
Nenie Van Parijs aludas al la fakto, ke granda parto de la lernantoj de la angla lingvo estas simple devigataj lerni ĝin, nek – parolante pri la volontuloj - al la elreviĝo de multaj pro neatingo de sufiĉe alta kompetento por angle komuniki aŭ okupi prirevatan laborlokon. Ĉu estas ne-menciinde, ke la tutmondaj klopodadoj alproprigi al si la anglan lingvon estas tre malsufiĉe kost-efikaj?

Tutmonda egaleca justeco

Tutmonda facila komunikado ne estas valoro por Van Parijs en si. Supre en lia hierarĥio de valoroj troviĝas la (tutmonda) egaleca justeco 7. Progreso al egaleca justeco postulas la elmergiĝon de transnacia demos 8 t.e. de la ebleco por ĉiuj kategorioj de civitanoj celtrafe konsultadi kaj mobilizi sin translime. La elmergiĝo de tia demos estas helpata, eĉ nur ebligata, per la disponeblo de komuna lingvo.
Kiom realisma estas tiu antaŭatendo? En la ĉapitreroj 2.9 kaj 2.10 la aŭtoro kalkulas kiu sumo estus necesa en financa interkonsento inter Francujo kaj Britujo, laŭ kiu la lasta plene kompensus la francojn pro la fakto, ke ilia ĉiujara perimposta elspezo por financi la lernejan sistemon por lernado de fremdaj lingvoj estas proksimume € 100, pli ol la analoga perimposta elspezo en Britujo (€ 138 kontraŭ € 36) 9. Nuntempe estas tiel, ke 20% de la francoj povis memraporti, ke ili bone regas la anglan, sed nur 3,6% el ili tre bone 10. Ĉar estas multe pli da ne-angle parolantoj ol nur la francoj, sed la financa ŝarĝo ankaŭ devus esti portata de aliaj anglalingvaj landoj, li finkonkludas al ĉiujara imposta ŝarĝo por civitanoj de anglalingvaj landoj de € 1000.11 Ĉar la britoj neniam kompensos la mondon pro ĝia penado lerni la anglan 12, la denaske ne-angle parolantoj devos iri preni tiun kompensaĵon. De tio venas la opinio de Van Parijs, ke la ne-angla mondo malrekonu la rajtojn de la landoj je siaj anglalingvaj intelektaj propraĵoj (2.12). Van Parijs koncedas pro tio, "ke la plimulto de lingvoj en la mondo estas lingve multe pli malproksimaj al la angla ol estas la franca, 10 elcentoj de bonaj regantoj – anstataŭ 20 kiel en Francujo ‒ verŝajne ne estas tro maltrafa."13 Mankas en la libro konvinkoprovo, ke tiuj 10% de ne-angle-parolantoj, se motivitaj, estos sufiĉaj por formi kun (motivita parto el) la 100% denaske angle parolantoj politikan forumon kiu kapablos demokrate gvidi la amasojn en komuna strebado al internacia egaleca justeco.
En la filozofio de Van Parijs "(komuna) lingvo gravas simple kiel rimedo de komunikado, ne kiel kerna komponento de kulturo" (p. 30). En tio lia strategio estas kontraŭa al tiu de la plimulto de esperantistoj. Lia emfazo sur la komunika rolo de la angla prilumas povon de internacia lingvo, kiun favorantoj de esperantismo miascie neniam antaŭenigis. Ĉu esperantistoj iam pledis por sia lingvo, atentigante, ke ĝi, pli bone ol la angla, sukcesos krei daŭripovan demokratan forumon, kiu estas necesa por fari la bezonatajn disponojn por atingi pli grandan egalecan justecon? Kiel ni difinas nin rilate al tiu supera celo: tutmonda egaleca justeco? Aŭ ĉu Esperanto estas nur celo en si mem?
Van Parijs scias pri la ambicio de la esperantismo kaj memorigas pri la filozofio de Eŭropaj pensuloj 14, kiuj substrekas la neceson de supermetado de komuna lingvo (la franca aŭ Esperanto) por krei Eŭropan etnecon. Li opinias tamen, unue ke Esperanto malpli taŭgas ol la angla, ĉar ĝi ne estas sufiĉe alloga por ne-eŭropanoj, due ke ĝi supozeble, en la reala uzado, paŝon post paŝo perdos sian simplecon kaj trie ke ĝia lernado suferas ege pro manko je vivonaturaj lernsituacioj.15 Por helpi al la fina "venko" de la angla en Eŭropo Van Parijs proponas radikalajn paŝojn: krom la malfacile realigeblaj kompensaj pagoj de anglalingvaj ŝtatoj al ne-angla-lingvaj ŝtatoj, enlernejan "mergadon en la anglan" kaj subtekstigadon anstataŭ dublado 16 de filmoj. Ĉiuj tiuj paŝoj postulas gravajn politikajn kondiĉojn kaj havas ekonomiajn konsekvencojn, kiujn la aŭtoro detale priskribas en ĉapitro 3. Ĝuste en tiu sfero lia politika opiniaro estas grava kaj utila konsilujo, sed ĝi havas unu gravan limigon, kiu plaĉos al liberalaj elituloj sed malplaĉos al tiuj kiuj ne akceptas deviojn de egaleca (re)distribuo de personaj lingvaj posedoj kaj rimedoj.
Principo por Van Parijs en lia strebado por solvoj de lingvaj homgrupe kategoriaj, teritoriaj aŭ internaci-komunikaj problemoj estas "libereco por ĉiuj" 17 aŭ egaleco en prilingvaj aferoj, sed ne je ĉiu ajn kosto. Se aplikado de la egaliga reĝimo al malplimulta lingvanaro kondukus al ne-raciaj kostoj por la komunumo 18, li ne favorus tion, ĉar ĝi limigus la plimulton. Ĉiuj aranĝoj devas esti kost-efikaj (Li uzas la terminon "efficiency-sensitive"). Kaj se iuj personoj pro siaj individuaj elektoj kaj preferoj 19 pretendas ricevi pli ol sian egalan parton, tio estu koncedita sub motivo de taskkonforma kompensemo ("responsibility-sensitivity").
Finleginte tiun pensriĉan libron mi demandis min: se filozofo Van Parijs tenas tiom, ke li ne volas pledi por "la lingvo de Ŝekspiro", sed por komunika lingvo kun ĉiuj defranĝaj mankoj kaj uzosimpligoj de ne-angle naskiĝintoj, kial li mem ne verkas en pli simpla lingvaĵo? Lia mesaĝo pri tutmonda egaleca justeco estas klare orientita al politikistoj kaj akademiuloj, por komunikaĵo al la ordinara popolo ĝi ne taŭgas.

Notoj

1) Oxford University Press, 2011, £27.50; Tradukita al la germana kiel Sprachengerechtigkeit für Europa und die Welt, Suhrkamp Verlag, 2013, € 34,95.
2) sufikso –em' en la signifo de "taŭgigita por", angle: cooperative justice.
3) t.e. internacie uzata komuniklingvo, plimulte ne-denaska. Ties pratipo estas la "franka" lingvo iam uzata en Mediteraneo.
4) Vidu http://ec.europa.eu/public_opinion/archives/ebs/ebs_243_en.pdf. Balkanio, krom Kroatujo, tie ne estas traktata, kiel ankaŭ ne la eŭropaj landoj Rusujo, Ukraino kaj Belorusujo.
5) 177 milionoj da studantoj de la angla en 2005 (David Graddol, 2005, 2006, citita de Van Parijs)
6) La angla troviĝas en la komforta situacio, ke por ĉiu alia lingvo ĉiam estas kelkaj homoj, kiuj tute ne scias ĝin, dum almenaŭ la anglan ili komprenas malmulte. Pli precizan priskribon de la principo de minimum-maksimigo oni povas trovi ĉe http://lingvo.org/grin/raporto_grin_eo.pdf, p. 62 kaj en Éthique économique et sociale (Arnsperger kaj Van Parijs, Philippe, 2003)
7) Ni urĝe bezonas strukturajn formojn de transnacia redistribuo kiuj volas kaj anstataŭi kaj asisti naciajn instituciojn: anstataŭi per organizado de ioma interhoma redistribuado je supernacia nivelo kaj asisti per redukto de la vetkuro malsupren (pro neevitebla konkurencado je kostoj, JD) al kiu naci-ŝtatoj estas konfrontataj.
8) de la Greka vorto demos = la politike rajthava civitanaro de urbo-ŝtato
9) p. 226: noto 26
10) Eŭrobarometro 2006: 15,5 % povas konversacii je baza nivelo, 16,9% kun bona scio, 3,6% tre bone (p. 227: noto 31)
11) Lingva ekonomikisto Francois Grin kalkulis (L'enseignement des langues étrangères comme politique publique, 2006), ke la saldo de pagoj inter la ne-anglalingvaj landoj de Eŭropa Unio (en 2004) al Britujo kiuj rekte rilatas al pagoj rezultantaj el la favora situacio de la angla rilate al aliaj lingvoj, estas 10,1 milardoj ĉiujare.
12) Kompreneble, same kiel ŝtatoj neniam decidos spezi enormajn sumojn por financi la enkondukon de Esperanto en la lernejoj nur pro moralaj motivoj.
13) p. 227, noto 31
14) Jacques Novikow, Antoine Meillet kaj Julien Benda
15) Jens Stengaard Larsen en januaro 2012a jam bonege replikis al lia subtaksado de Esperanto. Vidu http://www.liberafolio.org/Members/jens_s_larsen/parijs. Bedaŭrinde Libera Folio aŭ Jens mem ne trovis valora la penon traduki tiun anglalingvan komenton en Esperanton !
16) anstataŭigo de la paroloj de la aktoroj per sonregistro en alia lingvo.
17) egalitarian distributive justice (p. 87), egaleca distribua justeco
18) Ĉu ekzemple aboli multekostan instruadon de denaska lingvo en baza lernejo al infanoj de enmigrintaj laboristoj ? (p. 87)
19) Ĉu ekzemple stipendioj por bonaj studentoj? (p. 87)

Averto kontraŭ redaktistoj

Antaŭ dek monatoj Fabricio Valle, redaktisto de "la revuo Esperanto", petis min recenzi la libron de Van Parijs. Mi mendis ĝin, studis ĝin profunde kaj recenzis. En januaro ĝi estis preta. S-ro Valle estis tre entuziasma pri la enhavo kaj plurfoje skribis al mi, ke nun certe ĝi aperos en la venonta numero de la revuo Esperanto. Kaj tiuj promesoj ripetiĝis! Reage al plendletero al respondeculoj de UEA, Fabricio eksplikis al mi, kiom malfacila lia tasko estas.
Kial do li akceptis tiun taskon? Mi atendis ankoraŭ du monatojn, sed eĉ ne ricevis respondon al mesaĝo. Kion valoras invitoj kaj promesoj de redaktistoj, kiuj prave postulas promeson de verkantoj ne proponi sian artikolon al aliaj revuoj ?
Mi opiniis, ke nun mi rajtas rompi mian promeson.

arkivita en:
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-07-27 17:37
Koncerne noton 15: Ŝajnis al mi pli grave dokumenti la efektivan vort-interŝanĝon ol traduki ĝin. La plej multaj homoj estas naivegaj en lingvaj aferoj, kaj tio validas pri Parijs same kiel pri la plimulto de Esperantistoj. Ni Esperantistoj estas kolektive malnaivaj nur pri unu afero, nome ke _se_ la internacia lingvo devas esti planlingvo, tiu lingvo estas Esperanto. La Esperantomovado havas unu grandan teorian defion, nome ŝanĝi tiun "se" al "ĉar" en la publika imago. Tio siavice postulas malnaivan aliron al lingvistikaj demandoj, kiun oni tre malfacile trovas en la hodiaŭa mondo -- kaj eĉ pli malfacile kredas, trovinte ĝin.

Parijs havas multajn interesajn vidpunktojn pri lingva kaj alikampa justeco, do estas tre bonveniginde ke iu verkas recenzon pri lia verko. La ĉi-supra tamen ŝajnas al mi tro malfacile legebla por revuo Esperanto (jam la kvanto de piednotoj estas detimiga).
Johan Derks
Johan Derks diras:
2014-07-27 21:55
Chi-tiu versio estas la originala. Valle devigis min mallongigi ghin al du trionoj, kio faris ghin ankorau pli malfacile legebla.
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2014-07-28 10:48
Mi ŝatis legi tiun ĉi libran recenzon de Johan Derks, kiu peris al mi novan scion pri la nuntempa lingvopolitika diskuto, kaj dankas al li pro ĝi.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-07-28 16:03
Jes, estis interesa recenzo, kiu certe povis montri nur kelkajn fragmentojn el la verko.

"Kiel ni difinas nin rilate al tiu supera celo: tutmonda egaleca justeco? Aŭ ĉu Esperanto estas nur celo en si mem?"

Mi ne vidas iun ajn veron en la implicita de la aŭtoro rilato inter tiuj du frazoj. Se "ni" (kiu estas tiu "ni"?) ne prenas starpunkton rilate al ideologiaĵoj kiel "tutmonda egaleca justeco", tio havas neniun ajn rilaton al la demando, ĉu "Esperanto estas nur celo en si mem".
Johan Derks
Johan Derks diras:
2014-07-28 16:55
Implicite - kaj subjektive - mi sekvis la hierarhhian ordon de Philippe Van Parijs en kiu li lokas tutmondan egalecan justecon super la celo de tutmonda funkciado de franklingvo (por li la angla, por mi Esperanto). SE ni, esperantistoj, opinias, ke la plej alta motivo por disvastigado de Esperanto estas la ebla atingo de tutmonda egaleca justeco (kiu entenas kompreneble multe pli ol lingva justeco), chu ni faras sufiche por certigi ke Esperanto efiku en tiu direkto?
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2014-07-29 07:00
Koran dankon pro tiu chi tre bezonata, klara kaj klariga recenzo! Lau mi ne estus malkonvene au malfrue aperigi ghin en la revuo Esperanto, ech sen mallongigo. Mi tuj pledos che Fabricio por tio.
Kelkaj detaloj: se "la britoj neniam kompensos la mondon pro ĝia penado lerni la anglan", kial "la denaske ne-angle parolantoj" do "devos iri preni tiun kompensaĵon", ja nedisponeblan?
Ne klaras la senco de "tenas" en "se filozofo Van Parijs tenas tiom, ke li ne volas pledi...".
"de la Greka vorto dimos" - mi dirus prefere el "demos", ja el la helena, ne el la novgreka.
amike
Istvan Ertl
Johan Derks
Johan Derks diras:
2014-07-30 11:24
Dankon, István.
> se "la britoj neniam kompensos la mondon pro ĝia penado lerni la anglan", kial "la denaske ne-angle parolantoj" do "devos iri preni tiun kompensaĵon", ja nedisponeblan?
Van Parijs skribis (au intencis skribi): "la britoj neniam LIBERVOLE, ekz. per traktato inter angle- kaj ne-angle parolantaj shtatoj - kompensos la mondon pro ĝia penado lerni la anglan. Gravan ekzemplon de tiu kompensajho donas VP, asertante, ke la ne-angla mondo ignoru kiujn ajn autorrajtojn pri anglalingvaj verkoj, sciencaj artikoloj (kantoj?) en la reto. Mi ne scias, kiom realisma tiu propono estas.
> se filozofo Van Parijs tenas tiom
Mi volas diri: se li tenas tiom fikse sian opinion
> de la Greka vorto dimos
Tiun derivmanieron Van Parijs mem donas
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2014-08-04 12:39
Kiel ĉino Mankas pacienco por tralegi pretektojn, sed mi legis la frazon "...li montras statistikojn pri la forte plialtiĝantaj prianglaj kompetentoj ene de Eŭropo 4 kaj en Ĉinujo 5.". Ve, kara naivulo, kiu ne scias lastan politikon ke komence de 2017 la angla estos malnecesa por ekzameno al universitato! Pro tio nuntempe jam aperas multaj lernejoj kaj universitatoj forpeli la anglan el sia leciono! Kio okazas? La ĉino demandas, por kio ni devas lerni la anglan? Por komerco! Sed nun mankas la negoco ĉe Usono. Kion fari? Faru forigon de la angla leciono, ĉar la anglalingva diplomiĝinto estas plej malfacila dungoto en Ĉinio! Nun la ĉinaj junuloj jam turnas sian intereson al aliaj lingvoj. Se vi lernas la anglan, tuj oni admonas, ĉu vi ne timas senlaborecon post studado?! Laŭ ĉina penso ja pasos la angla, kaj alvenos la ĉina. Je tia situacio la aŭtoro verkas malsaĝan libron, ĉar li ne konas la homaran historion, ke potenca nacio ne lernu alinacian lingvon! Nia urbo Siano ne estas unu el plej grandaj urboj en Ĉinio, sed privataj aŭtomobiloj jam superis 2 milionojn. Kaj en tuta eŭropo estas 35 urboj super milionoj da loĝantoj, kaj en Ĉinio jam pli ol 200 urboj superas milionojn da loĝantoj. Je tia supereco la ĉino deziras akcepti la anglan kiel sian?! Naivulego la belga lingvisto!
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-11 00:02
Prefere oni uzu la dialekton de la angla de la sudorienta parto de Florido, plej precize mian propran dialekton ĉar mi tiel estus la ununura kompetenta fakulo pri la vera angla lingvo en la mondo kaj tiel ĉiuj devus pagi al mi por la lernado. Mi ege kontentus pri tiu solvo kaj mia bankisto fakte subtenad mian opinion kvamkam li ne kontribuas al mia batalo por lingva supereco ĉar li opinias ke lia edzino, instruistino de la angla en infanĝardeno loka, devus esti la ununura fakul(in)o en la mondo. Por ŝi li eĉ aldonos senkostan bankokonton. Deziru al ni la bonanŝancon! Se mi gajnos, mi invitos ĉiujn al senkosta tagmanĝo en loka sandviĉejo.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-11 00:10
Ah, kaj mi forgesis mencii ke mi donos rabatitajn kursojn en mia dialekto al d-ro van Parijs dum la sekvonta somerpaŭzo. Li ĝuos je 10%a pli malaltaj pagoj por mia kurso de 10 semajnoj - se li loĝas en hotelo de kio mi ricevas krompagon por ĉiuj el miaj studentoj. Mia amiko kiiu havas restaŭracion ankaŭ ofertas al li 5%an rabaton por la manĝoj (li fakte ofertas 10%ojn sed la kromaj 5%oj iras al mi por la refero).
Michael Kent Jones
Michael Kent Jones diras:
2014-08-18 10:57
Mi komencis retan vortaron de la merk-angla, uzante na Esperanto kiel la interfacan lingvon, por, ke iu ajn povu havi alireblecon al ĝi, senkonsidere ilian gepatran lingvon. (Do, ĝi estas "universala" vortaro.) Pro la amaso da ligoj kiuj estos liveritaj interne de ĝi, mi estas nomanta ĝin "profunda" vortaro.

Do, mi ofertas ion utilan al tiuj kiuj ne interesiĝas pri Esperanto mem.

Memoru la konsilon elde la merkat-pensuloj: “Faktoj kredigas, sed nur bonaĵoj vendigas.”

La “bonaĵo” ĉi-kaze estas la eblecon lerni la anglan multe pli facile. Do, ekzemple, UEA povus diri al la publiko, “Nu, se vi vere volas lerni la anglan, multe helpus al vi tiu vortaro kiu utiligas na Esperanto kiel sia interfaca lingvo.”

Grava fakto estas, ke ne necesas, ke la uzanto sciu na Esperanto por komenci uzi la vortaron: la uzanto povus lerni na Esperanto “dum-flugado”. Efektive, la peno fari tion certe ne estas pli granda ol la peno trudita al la lernanto uzi tut-anglan vortaron, eĉ iun kreitan specife por lerantoj, ĉu ne, des pli, kiam oni konsideras, ke la simpleco de tiaj vortoj estas pagita per la forigo de funkciadon. Ni prenu unu ekzemplon: la senpaga reta vortaro de Merriam-Webster havas ligon al speciala vortaro por lernantoj de la angla. Nu, bone. Sed konsideru specifan kazon: la difinon de la vorto “hookup”. En la “plena” difino, oni mencias la seksan sencon de ĉi tiu vorto, sed en la vortaro por la lernantoj de la angla, estas neniu spuro pri tiu senco. Sed tio estas granda malutilo al lernantoj de la angla (kiuj estas plejparte plenkreskuloj, ne infanoj), ĉar, kiel ĉiuj scias, unu el la plej ĝenaj kaptiloj en la provado esprimi sin en fremda lingvo estas fari, senscie, seksan aludon. Ne doni averton al lernantoj de la angla pri tio estas grava malservo. Lernanto de la angla prefere mordu la kuglon kaj uzu nur la “plenan” difinon ĉiu-kaze.

Mia avangarda vortaro estas havebla je la sekvanta adreso:

http://prof-vortaro-de-la-merk-angla.weebly.com/

pvi.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-18 19:39
Mi ne klare komprenas la esprimon "merk-angla".
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-08-25 10:16
Mi pensas ke en la nuna situacio Esperanto havas certan sxancon kiel lingvo de BRICS-landoj. Almenau en Rusio kaj Cxinio kono de la angla lingvo estas mizera kaj en Rusio gxi certe malmulte plibonigxos en proksimaj jaroj. Krome la politika fono estas favora al tia vojo.
Michael Kent Jones
Michael Kent Jones diras:
2015-01-01 11:01
Michael Kent Jones
Michael Kent Jones diras:
2015-06-22 23:48
Por tiuj dezirantaj aŭ bezonantaj lerni la anglan, Esperanto povas helpi:
http://prof-vortaro-de-la-m[…]lp-learners-of-english.html
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-06-23 18:10
Mi povas raporti unuamane ke la scipovo de la angla en Brazilo estas tre malbona kaj tre malforta. Mi estas edzo de brazilo kaj ni ofte vizitas la landon. Kvazaŭ neniu parolas fremdan lingvon. Se oni parolas ion, tio estas plejverŝajne "ferian anglan" aŭ "ferian hispanan". La ŝildoj kun anglaj tradukoj estas enigmaj kaj ne kompreneblaj - kvazaŭ guglaj tradukoj. Sed Brazilo havas tre viglan E-movadon kaj en ĝi estas vere intelegentaj homoj. Mi kredas ke Brazilo estos grava ero en la estonteco de Esperanto. Por tio mi ŝatus translokiĝi al Brazilo por partropreni en la movado.
Michael Kent Jones
Michael Kent Jones diras:
2016-09-27 04:02
Mi komencis retan vortaron de la merk-angla, uzante na Esperanto kiel la interfacan lingvon, por, ke iu ajn povu havi alireblecon al ĝi, senkonsidere ilian gepatran lingvon. (Do, ĝi estas "universala" vortaro.) Pro la amaso da ligoj kiuj estos liveritaj interne de ĝi, mi estas nomanta ĝin "profunda" vortaro.

Do, mi ofertas ion utilan al tiuj kiuj ne interesiĝas pri Esperanto mem.

Memoru la konsilon elde la merkat-pensuloj: “Faktoj kredigas, sed nur bonaĵoj vendigas.”

La “bonaĵo” ĉi-kaze estas la eblecon lerni la anglan multe pli facile. Do, ekzemple, UEA povus diri al la publiko, “Nu, se vi vere volas lerni la anglan, multe helpus al vi tiu vortaro kiu utiligas na Esperanto kiel sia interfaca lingvo.”

Grava fakto estas, ke ne necesas, ke la uzanto sciu na Esperanto por komenci uzi la vortaron: la uzanto povus lerni na Esperanto “dum-flugado”. Efektive, la peno fari tion certe ne estas pli granda ol la peno trudita al la lernanto uzi tut-anglan vortaron, eĉ iun kreitan specife por lerantoj, ĉu ne, des pli, kiam oni konsideras, ke la simpleco de tiaj vortoj estas pagita per la forigo de funkciadon. Ni prenu unu ekzemplon: la senpaga reta vortaro de Merriam-Webster havas ligon al speciala vortaro por lernantoj de la angla. Nu, bone. Sed konsideru specifan kazon: la difinon de la vorto “hookup”. En la “plena” difino, oni mencias la seksan sencon de ĉi tiu vorto, sed en la vortaro por la lernantoj de la angla, estas neniu spuro pri tiu senco. Sed tio estas granda malutilo al lernantoj de la angla (kiuj estas plejparte plenkreskuloj, ne infanoj), ĉar, kiel ĉiuj scias, unu el la plej ĝenaj kaptiloj en la provado esprimi sin en fremda lingvo estas fari, senscie, seksan aludon. Ne doni averton al lernantoj de la angla pri tio estas grava malservo. Lernanto de la angla prefere mordu la kuglon kaj uzu nur la “plenan” difinon ĉiu-kaze.

Mia avangarda vortaro estas havebla je la sekvanta adreso:

http://enciklopedia-vortaro-de-la-merk-angla.weebly.com/

pvi.