Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Elektito's Home / Alternativista Portalo Uzas Esperanton

Alternativista Portalo Uzas Esperanton

de Elektito Laste modifita: 2008-11-16 18:12
Nova ekstermovada portalo pri alternativaj energioj, ktp, uzanta ankaŭ la Internacian Lingvon - Esperanto.

Esperlando estas nova portalo en tri lingvoj: Esperanto, Angla kaj Pola. Ĝi estas ekstermovada portalo kun la ĉefcelo de reciproka helpado kaj gefrateca kunlaboro de la homoj de bona volo en la kredo ke oni povas fari en la mondo ion bonan proprapersone kaj propramane, sen cerbolavistaj, totkontrolemaj "gviduloj" kiuj mem ne scias kion ili volas fari aŭ faras.

Espereble tio ĉi estos unu el inter la kreskanta nombro da retejoj kiuj povas enpumpi iom da freŝa aero en la pezan etoson de la E-movado sufokata per elitista totkontrolemo sub la gvido de UEA.

Klare observeblas ĉe UEA, kaj multaj per ĝi gvidataj branĉoj, klara manko de intereso pri ĉio ajn kion la membroj mem volas kaj bezonas. Observeblaj faktoj klare diras ke la kontrolata per UEA "Esperanto" movado estas la movado kiu aŭskultas nur al siaj tiel nomataj AKTIVISTOJ (de la premgrupista kaj cerbolavema politika speco), sed tute ignoras ĉiujn verajn, ofte eĉ tre urĝajn bezonojn kaj interesojn de siaj membroj. La adreso de tiu ĉi retejo estas: http://www.esperlando.com

Jen estas ankaŭ adreso al la, nur esperantlingva, blogo kun ĝi ligita La Praktiko kiu aludas per sia titolo al la reenkarniĝo de la Universala Ligo nun estanta la kunfondanto de Esperlando. Ties adreso estas jena: http://lapraktiko.blogspot.com Kun elkoraj salutoj de iama membro de UEA (kiam ĝi ankoraŭ diservis esti nomata la organizo Esperantista).

bouil
bouil diras:
2008-11-19 11:39
Mi bedaŭaras komenti malagreable, sed ĉu serioze ĉi tiu retejo estas nove farita ? Ĝi ŝajnas kiel la malnovaj retejoj de la 1990-a jardeko. Mi kredas, ke ĝi bezonas retan dizajniston.
Elektito
Elektito diras:
2008-11-20 15:47
Kara Amiko. Tiu cxi retejo estis fondita en Novembro 2007. do preskaux precize antaux unu jaro. Gxi do povas esti nomita la Nova Retejo. Speciale ke pli frue gxi estis neniam menciata preskaux nenie ajn. Cxu vi tamen "klopodigis sin" legi ion ajn en tiu retejo? Cxu vi vidis datojn? Cxu vi rimarkis konstante kreskantan rapide nombron da vizitantoj kaj lokojn de la mondo de kie ili venas? Cxu vi trovis de kiam la mapo de vizitantoj estis establita tie? Mi povus povus demandi multajn plurajn tiajn demandojn. La stilo estas certe estas iom malnova, cxar gxuste tia gxi estas elektita. Eble vi povas rimarki ke gxi tute ne estas iu bela bildplena loko por la "eternaj infanoj" kaj la "eternaj lernantoj" de Esperanto. Gxi estas loko kien oni venas por povi praktiki sian lingvoscion, pasive kaj aktive (aktive, se elekti kunlabori kun la redaktantoj). Tion cxiu ajn povas kaj rajtas fari sekvante adresojn tie provizitajn. Tio cxi inkludas ankaux vin mem, Kara Amiko se vi estas preparita fari ion iomete pli konstruivan ol nur senpripense kritiki. La redaktantoj estas cxiam malfermitaj je cxiu konstruktiva kriktko. Kio tamen plej gravas estas tio cxi ke gxi funkcias kaj plenumas sian taskon. Gxi servis jam kaj kontinuas servi al pli kaj pli multaj homoj. Se temas pri ties stilo, gxi estas gxuste en tia stilo en kia gxi estas. Cxiam pli facilas malkonstruive kritiki ol provi fari ion konstruivan per si mem. Oni rimarku te tio cxi tute ne estas retejo esperantista, sed nur havas Esperanton kiel unu el inter siaj tri lingvoj. Se temas pri iu "dezajnisto", do neniu "dezajnisto" tutcerte havis ion ajn por fari tie. Helpis gxin tamen fari tamen la persono kiu estas rekonebla en Esperanto per la Esperanto vorto "desegnisto". Tiu desegnisto desegnis la cxef-matriksojn de la retejfara programo "Microsoft Office Front Page", gxi estis farita laux tiuj matriksoj.