Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / BET-26: La plej granda BET kun pli ol 600 partoprenantoj

BET-26: La plej granda BET kun pli ol 600 partoprenantoj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-02-08 10:18

La organizantoj de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos inter la 2-a kaj la 10-a de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BET-oj okazintaj en Litovio.

La 26-a BET, okazinta en aŭgusto 1989 en Noreikiškės apud Kaŭno, estis la lasta BET dum la sovetia periodo en Litovio. Krome, ĝi estis la plej granda en la historio de BET-oj – ĝin partoprenis 608 esperantistoj.

Legu pli pri la plej amasa el la Baltiaj Esperanto-Tagoj en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/02/bet-29/

Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-02-13 09:10
BET-23 okazis kune kun SAT kongreso
Povilas JEGOROVAS
Povilas JEGOROVAS diras:
2016-02-13 12:01
Tio ne estas vero. La 65-a kongreso de SAT apud Kaunas okazis en 1992, sed ne en 1986 kaj ne en 1989.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-02-28 08:27
Pardonu, mi konfuzis. Tro da klopodoj pro la perestrojko kaj ekssovectiĝo. Mi vizitis nur unu tagon, sed mi memoras, ke la plej granda BET havis ĉirkau 400 partoprenantojn kaj okazis en Smalininkaj (apud Jurbarkas, kies gimnaziano mia patro, gvidis E-klubon antaŭ 90 jaroj En Jurbarkas ankoraŭ kunvenadas la mohikanojnoj de la lasta generacio.