Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kial la mondo ne akceptas Esperanton? (2)

Kial la mondo ne akceptas Esperanton? (2)

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-05-07 11:30
La unua parto de la studo de Dennis Keefe Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto vekis grandan intereson en Esperantujo. Publikigita en la retejo La Balta Ondo la 28an de marto, ĝi rapide iĝis la plej populara teksto en ĉi tiu retejo kun sume 1466 paĝovizitoj dum 40 tagoj. Ĝi estas ankaŭ la plej diskutata materialo en la retejo – jam aperis 53 komentoj. La dua parto de la studo de Dennis Keefe, aperinta en la maja kajero de «La Ondo de Esperanto» ĵus iĝis legebla kaj diskutebla ankaŭ en la reto: http://sezonoj.ru/2012/05/211rogers/
arkivita en: