Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013

2013

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2013-01-01 11:02
Artikoloj el la jaro 2013.
Zlatko Tišljar: Ni disvastigu Esperanton sekrete de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-22 19:56
Ne indas propagandi por Esperanto – per tio oni nur fortimigas homojn, argumentas Zlatko Tišljar. Sed la esperantistoj ankaŭ ne enfermu sin en siaj propraj rondoj. Anstataŭe oni aktive partoprenu en internaciaj organizaĵoj kaj projektoj, uzante la lingvon en laboro por pli vastaj komunaj celoj. Tiuj, kiuj interesiĝas pri Esperanto, mem demandos pri ĝi, li asertas en sia artikolo.
Esperantisto gvidis fuĝon el prizono de Franco de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-26 20:30
Esperanto funkciis kiel sekreta lingvo de kelkaj el la organizintoj de granda fuĝo el prizono dum la interna milito en Hispanio antaŭ precize 75 jaroj. Pli ol 700 malliberigitaj respublikanoj sukcesis eliri, sed la plej multaj estis baldaŭ kaptitaj de militistoj fidelaj al la ribela generalo Franco. La esperantista ĉeforganizinto Leopoldo Picó kaj multaj aliaj estis mortigitaj.
fortreso.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-22 19:52
pico.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-22 19:53
mapo1.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-22 20:03
copy_of_mapo1.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-22 20:04
copy2_of_mapo1.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-22 20:04
mapo2.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-22 20:06
Sten Johansson: ”Pri la movado mi ne plu okupiĝas” de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-24 09:16
Sten Johansson, kies valora esearo pri la Esperanta literaturo ĵus aperis, seniluziiĝis pri la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj kaj forlasis ĝin. Kiam li revenis al la lingvo, li faris tion por okupiĝi pri verkado kaj tradukado. "La Esperanta literaturo iom suferas de tio, ke oni pli multe emfazas ĝian lingvan flankon ol ĝian literaturan valoron", li diras en intervjuo de Libera Folio.
Kial ekzistas literaturo en Esperanto? de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-28 06:21
”Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo”, skribas Sten Johansson en la enkonduko de sia esearo ”Kroze – proze”
Kial Esperanto interesu ĵurnalistojn? de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-04 21:03
Ĉiuj scias, ke ĵurnalistoj kolektas, elfosas, prilaboras kaj publikigas novaĵojn kaj informojn por la ĝenerala publiko. Sed kio estas novaĵo, kaj ĝenerale, por kio la afero entute utilas, se la ĵurnalistoj ne volas rakonti pri Esperanto? Pri tio prelegis la redaktoro de Libera Folio en la Malferma tago den la Centra Oficejo. Ni publikigas prilaboritan version de la prelego.
Skrmavbild20130602kl.19.23.02.png de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-02 19:23
Enketilo de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-02 19:25
Tiel respondis la ĵurnalistoj de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-03 22:51
La redaktoro de Libera Folio faris enketon kun ok demandoj al ĵurnalistaj kolegoj en la redakcio de la gazeto Sydsvenskan por ekscii, kio povus igi ilin verki artikolon pri temo rilata al Esperanto. Ni publikigas la enketrezultojn.
Papera Pasporta Servo prokrastita de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-04 00:18
TEJO daŭre planas aperigon de papera listo de gastigantoj de Pasporta Servo ĉi-jare, sed jam klaras, ke la listo apenaŭ atingos la bezonantojn antaŭ septembro.
Inundo ne trafis la eldonejon de Petro Chrdle de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-09 09:14
La inundego en 2002 detruis grandan parton de la librostoko de la eldonejo Kava-Pech. Ĉi-semajne inundo denove trafis la ĉirkaŭaĵon de Prago, kaj la urbocentro de Dobřichovice, sudokcidente de Prago, estis evakuita. Sed ĉi-foje la eldonejo de Petro Chrdle ne estis trafita de la akvo.
Rekorde malgranda IJK atendas en Israelo de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-09 09:13
Ĝis nun aliĝis malpli ol 50 eksterlandanoj al la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Israelo. La kongreso ŝajnas iĝi la plej malgranda post 1967, kiam la IJK pro la Sestaga milito lastmomente estis movita el Israelo al Roterdamo.
István Ertl - en multaj miloj da ekzempleroj de Ret-Info — Laste modifita: 2013-06-06 17:32
La plej konata kaj populara hungaria taggazeto Népszabadság aperigis okulfrapan, tutpaĝan (!) artikolon kun granda foto pri István Ertl, konata hungara esperantisto, eksa redaktoro de revuo Esperanto.
lukasz.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-09 09:09
Instrukcioj por sukcesa kongreso de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-10 18:50
Por eviti, ke la organizantoj de Esperanto-aranĝoj fojon post fojo uzu tempon kaj energion por reinventadi la radon, TEJO ellaboris instrukciojn por sukcesa okazigo de kongresoj kaj similaj aranĝoj. Ni petis la prezidanton de TEJO klarigi, pri kio temas.
Eksa Eŭropa Unio iam parolis Esperanton de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 13:47
Domo de eŭropa historio en ekzilo. Tiel, en Esperanto, kaj kun esperantlingvaj klarigoj, nomiĝas eksterordinara ekspozicio, ĝuste nun okazanta en Bruselo. La kreinto de la aranĝo, kiu ricevis multe da internacia atento, elektis uzi Esperanton pro ĝia simbola signifo.
porko.png de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-10 18:55
Civito vendas mortintan Heroldon de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-10 22:27
La Esperanta Civito ne plu kapablas eldoni Heroldon de Esperanto, sed esperas ricevi monon, vendante la gloran nomon al nova eldonisto. Tion montras freŝa komuniko, aperinta en la retejo de la Civito.
”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi” de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 13:48
En imagita estonteco, priskribata de la ekspozicio ”Domo de eŭropa historio en ekzilo” en Bruselo, Eŭropa Unio estos disfalinta ĉirkaŭ la jaro 2018, sekve de financa krizo kaj de kreskantaj naciismaj sentoj. Libera Folio intervjuis la aŭtoron de la ekspozicio, Thomas Bellinck, por ekscii kiaj ideoj kondukis al la ekspozicio kaj kial ĝi uzas Esperanton.
kvs.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-12 08:12
porkpork.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-12 08:17
”I wanted to render palpable what we are risking to lose” de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 13:47
In an imaginary future, described in the exposition ”Domo de eŭropa historio en ekzilo” in Brussels, the European Union will have collapsed by the year 2018, as a result of the financial crisis and the rise of nationalism. Libera Folio interviewed the author of the exposition, Thomas Bellinck, in order to find out more about the ideas behind the exposition — and why he used Esperanto in it.
Freŝa PoMEGo malkomplike korektas de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-23 20:04
La iam kompletigota ĉefverko de Bertilo Wennergren, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, jam de jaroj estas la ĉefa gvidilo por esperantistoj kiuj misiris en la labirintoj de gramatiko. Ĵus en la reto aperis la grandparte reverkita 15-a versio. Ni demandis al Bertilo, ĉu Esperanto estas komplika lingvo, aŭ ĉu la lingvouzo de esperantistoj ĝenerale estas korekta. Misa demando.
Bertilo de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 13:40
Bertilo de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 13:40
Korekta de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 13:43
Korekta de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 14:07
Fettes duoble pli populara ol Derks de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-17 17:45
Mark Fettes, kiu ricevis la subtenon de 85% el la voĉdonintoj, estis la plej populara el la kandidatoj en la ĵus okazinta elekto de la B-komitatanoj de UEA. El la sep kandidatoj ne elektita estis nur unu – Johan Derks, kiu tamen ricevis la subtenon de 48% el la voĉdonintoj.
Rezultoj de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-17 17:45
Nova Heroldo promesata post Rejkjaviko de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-29 09:25
Ĉar Heroldo de Esperanto ĉesis aperi ĉe la Esperanta Civito, ĝia iama eldonanto Gian Carlo Fighiera anoncis, ke li nun transdonas la gazeton al ankoraŭ anonimaj personoj, kiuj promesis prizorgi ĝian pluan aperadon. La anonimuloj planas kunvenon pri la temo en Rejkjaviko.
Fighiera.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-23 20:02
Malkresko de la membraro kiel defio al UEA de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-05 08:38
Multo en la funkciado de UEA estas malkontentiga kaj eĉ postrestinta. Oni povas miri, kiel bone la asocio tamen konservis la plej grandan parton de sia membronombro, kvankam la kvanto de esperantistoj malkreskis, skribas la ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en artikolo, kiu baziĝas sur lia prelego farita en Finnlando.
UEA-membroj en la mondo de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-29 09:19
membrojmondo.png de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-01 18:19
Lingva demokratio kostos 3.000 dolarojn de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-14 18:14
Esperantistoj ofte parolas pri lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj. Nemalofte ili tamen per tiuj vortoj celas tre diversajn aferojn. La fondaĵo ESF nun elspezos 3.000 dolarojn por kunlabore kun tri prestiĝaj universitatoj prepari sciencan raporton, kiu klarigu la konceptojn kaj iliajn implicojn por lingva politiko.
gazzola.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-05 08:42
kimura.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-05 08:44
Regestilo celas esperigi kaj pensigi de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-18 15:29
La 23-jara Jonny M el Germanio estas unu el la freŝaj nomoj en la kolekto de Vinilkosmo. Fine de junio aperis lia unua granda albumo en Esperanto. Ni demandis al li, kial li ekmuzikis en Esperanto, kaj ĉu muziko en Esperanto laŭ li povas esti interesa ankaŭ al neesperantista publiko.
UEA renkontis diplomatojn ĉe UN de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-15 16:05
La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido, Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj.
Ĉu vi babilaĉas la ingliŝan? de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-11 19:15
La angla lingvo estas nepraĵo por internaciaj kontaktoj – sed indas memori, ke eĉ post jaroj kaj jardekoj da spertiĝo, nur malmultaj alilingvaj homoj kapablas suverene regi ĝin, memorigas la Usona korespondanto de la plej granda gazeto de Finnlando en artikolo, kiu vekis multe da atento kaj rekono. Libera Folio publikigas tradukon de la artikolo.
Mireille Grosjean nova prezidanto de ILEI de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-16 14:01
En la konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Herzberg, Germanio, la komitato elektis novan prezidanton: Mireille Grosjean el Svisio. Ŝia multjara antaŭulo Stefan MacGill demisiis, ĉar li kandidatas por la estraro de UEA.
Helpu nin raporti pri la kongreso de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-18 07:26
Bonvolu helpi la legantojn de Libera Folio ekscii, kio okazas dum la Universala Kongreso! Sendu informojn pri decidoj, kunsidoj, okazaĵoj kaj etoso al la redakcio!
komar.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-19 07:56
Fettes ricevis la subtenon de ĉiuj komitatanoj de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-30 20:17
La Universala Kongreso en Rejkjaviko komenciĝis sabate la 20-an de julio per la unua kunsido de la komitato de UEA, kiu elektis novan estraron. Kiel prezidanto de la asocio estis unuanime elektita Mark Fettes. Plej multajn voĉojn el la ceteraj kandidatoj ricevis Stefan MacGillf. La novan estraron eniris ankaŭ José Antonio Vergara, Lee Jungkee, Martin Schäffer, Stefano Keller kaj Barbara Pietrzak.
La 98-a UK inaŭgurita en ĉeesto de la ŝtatestro de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-22 11:07
La 98-a Universala Kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita dimanĉon matene, la 21-an julio, en la Rejkjavika kongresejo Harpa. La Alta Protektanto, la islanda prezidento Ólafur Ragnar Grímsson, ĉeestis la inaŭguron kaj legis sian salutmesaĝon, premiitan per forta aplaŭdo. Krom la prezidento, ĉeestis ankaŭ kvar membroj de la Honora Komitato de la UK: ministro pri kulturo Illugi Gunnarsson kaj eksministro pri kulturo Katrin Jakobsdottir, kaj la esperantistoj prof. Sigurður Líndal kaj Baldur Ragnarsson.
Strategia planego ektedis la komitatanojn de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-30 20:18
Dum la dua kunsido de la Komitato lunde posttagmeze en Rejkjaviko, UEA akceptis 71-an landan asocion, Albanan Esperanto-Asocion. La nova prezidanto promesis prioritatigi interalie renovigon de la retejo de la asocio, kaj defendis sian strategian planon, kiun iuj opiniis tro ampleksa, kaj malmultaj legis.
La nova estraro sin prezentis de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-30 20:20
En la programero La nova estraro sin prezentas, marde matene en sunoplena Rejkjaviko, preskaŭ plena salono de eble eĉ 150 kongresanoj povis konatiĝi kun novaj estraranoj, kiuj ĉi-foje ĉiuj ĉeestis. Oni eksciis, ke kaj la nova prezidanto Mark Fettes kaj la nova vicprezidanto Stefan MacGill naskiĝis en Nov-Zelando kaj laboris en la Centra Oficejo de UEA.
Retaj entreprenoj forprenas kongresajn enspezojn de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-30 20:19
En la programero Centra Oficejo respondas, ĵaŭde matene, en sunoplena Rejkjaviko, malkaŝiĝis kelkaj novaj fenomenoj de la reta mondo, pro kiuj la organizado de Universalaj Kongresoj iĝis finance pli peza tasko. Oni eksciis ankaŭ, ke UEA ne havas monon por dungi posteulon por Roy McCoy, kiu pensiiĝos ĉi-jare.
Esperanta vetero en Islanda televido de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-25 15:29
Almenaŭ en unu elsendo dum la kongresa semajno, la islanda publika televido en sia veterprognozo montris la tagon de la semajno ne nur en la islanda, sed ankaŭ en Esperanto.
vetero de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-25 15:22
Nova UEA-estraro pagos 100.000 eŭrojn por retejo de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-30 10:54
La nova estraro de UEA decidis preni 100.000 eŭrojn el la kapitalo de la asocio por tute renovigi la retejon. La sumo estas pli alta ol la kosto de la revuo Esperanto dum unu jaro, kaj egalas al triono el la salajrkostoj de la oficistoj. La senprecedenca decido signifos postan ĉiujaran perdon de 2.000 eŭroj en rentumo pro la malkresko de la kapitalo.
Komitato akceptis elspezon de 100.000 eŭroj por retejo de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-30 20:34
La komitato de UEA en sia vendreda kunsido aprobis la estraran proponon, laŭ kiu ĝis 100.000 eŭroj el la asocia kapitalo rajtas esti uzitaj por renovigo de la retejo de UEA. Aliflanke la komitato decidis ŝpari 1.000 eŭrojn el la vojaĝkostoj de la estraro, kiu ne akceptis la Kongresan rezolucion, kaj la strategia plano estis akceptita sen diskuto.
Rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA 2013 de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-26 16:52
Esperanto iĝis la dua lingvo en Ouya de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-31 22:05
Post la angla, Esperanto iĝis la dua lingvo kiu aperis en la ĵus lanĉita ludkonzolo Ouya, kies evoluigo estis financita de privataj entuziasmuloj. Aplikaĵo por aŭskulti Esperanto-radion per la konzolo estis akceptita por publikigo nur kvar semajnojn post la lanĉo de la aparato.
oya.png de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-29 11:23
Fettes promesas zorgan esploron de retejaj planoj de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-14 14:13
En la unua intervjuo al Libera Folio post sia elektiĝo kiel prezidanto de UEA, Mark Fettes promesas, ke la estraro zorge esploros la retejajn bezonojn de la asocio, kaj petos ofertojn de pluraj firmaoj. Li antaŭvidas ankaŭ ŝanĝojn en la revuo. La ŝrumpinta dungitaro de la Centra Oficejo devos respondeci pri la ĝisdatigado de la nova retejo, sed Fettes esperas, ke retaj solvoj faciligos aliajn taskojn.
UEA premiis Vjetnaman Esperanto-Asocion de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-30 20:49
En la Fermo de la 98-a Universala Kongreso la 27-an de julio en Rejkjaviko estis anoncita la decido de la antaŭa Estraro de UEA pri la aljuĝo de Trofeo Fyne al Vjetnama Esperanto-Asocio.
UEA diplomis 12 elstarajn agantojn de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-30 20:52
En la Solena Fermo de la 98-a UK en Rejkjaviko oni anoncis la nomojn de 12 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.
Premio Diana Aitai al Siru Laine de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-30 20:54
Siru Laine el Finnlando fariĝis la dua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai omaĝe al la memoro de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento.
Premio Deguĉi al Lernu.net de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-24 13:21
Premio Onisaburo Deguĉi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987, la Jubilea Jaro de Esperanto, kaj estis aljuĝita ĉiujare ekde tiam. La Premio konsistas el monsumo de 2000 eŭroj kaj el diplomo.
Nova estraro volas novan redaktoron de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-14 14:12
La nova estraro de UEA decidis ŝanĝi la redaktoron de la revuo Esperanto. "Ni vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la asocion", klarigas Mark Fettes. La decido estis komunikita al la nuna redaktoro jam en Rejkjaviko. "En nia persona interparolo pri tio en Rejkjaviko li montris komprenemon pri niaj motivoj", aldonas Fettes.
Bona Espero ne malfondita de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-14 14:12
Antaŭ unu jaro estis fermita la lernejo en Bona Espero, la mondfama esperantista komunumo en Brazilo, starigita en 1957. En junio 2013 estis malfondita la samnoma germana asocio, kiu dum pli ol tridek jaroj subtenis la laboron de Bona Espero por malriĉaj infanoj. Sed la komunumo plu ekzistas kaj agadas.
Centrokunflagoj.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-11 12:08
Kontraŭgeja leĝo malebligas UK-n en Rusio de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-24 13:33
La nova, internacie vaste kritikata rusia leĝo, kiu malpermesas "propagandon de netradiciaj seksaj rilatoj", verŝajne malebligas ke Universala Kongreso de Esperanto okazu en Rusio. Tion opinias la prezidanto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. La ĝenerala direktoro de UEA konsentas.
SAT pripensas liberigon de PIV de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-24 00:27
La Plenum-Komitato de SAT studos, kiel kaj kiam en plej oportuna maniero malfermi la enhavon de Plena Ilustrita Vortaro por libera uzo. Tion decidis la kongreso de SAT en Madrido. La kongreson kun cento da partoprenantoj karakterizis abunda kultura programo, manĝo por ĉies gusto kaj fruktodona kontakto kun lokaj maldekstraj politikaj aktivuloj.
25P1170100s.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-18 12:05
UEA anoncis konkurson pri redaktora posteno de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-23 15:29
En gazetara komuniko dissendita la 22-n de aŭgusto UEA oficiale anoncis la pli frue promesitan konkurson pri la posteno kiel redaktoro de revuo Esperanto. La nova redaktoro ĉefe laboros ekster la Centra Oficejo, kaj sinproponoj devas atingi la asocion antaŭ la fino de septembro. Ni publikigas la kompletan tekston de la gazetara komuniko.
TEJO elektis novan estraron de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-01 13:03
La komitato de TEJO dum la IJK en Israelo en vendredo elektis novan estraron – kun malnovaj prezidanto, ĝenerala sekretario kaj kasisto. Raketo el Libano ĵaŭde posttagmeze trafis israelan vilaĝon ĉe la marbordo, 35 kilometrojn de la kongresejo, sed ne ĝenis la kongresanojn.
Ribelo skuas Civitan sidejon de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-17 22:18
Interna konflikto skuas la fundamenton de la Esperanta Civito. En eksterordinara ĝenerala asembleo de Kultura Centro Esperantista en novembro opoziciaj fortoj klopodos detronigi la prezidanton, Valerio Ari. Laŭ lia ĉefa kontraŭulo, Dieter Rooke, sub nova gvidado KCE povus distanciĝi de la Civito kaj aliĝi al la ĉeffluo de la movado.
Dieter Rooke de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-01 12:53
Mireille Grosjean de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-01 12:56
Valerio Ari de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-01 13:02
La novaj ambicioj de la imperiestro de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-30 20:22
Noam Chomsky sendube estas la plej fama vivanta lingvisto, sed estas eĉ pli vaste konata kiel politika kritikanto. Li estis unu el la plej fruaj protestantoj en Usono kontraŭ la Vjetnama milito en la 1960-aj jaroj. Daŭris longe ĝis la Esperanto-movado komencis interesiĝi pri liaj ideoj, sed nuntempe aperas tradukoj de liaj verkoj. Jens Stengaard Larsen legis la plej freŝan.
Forpasis Jerzy Fornal de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-02 08:45
Fine de aŭgusto forpasis Jerzy Fornal, unu el la nemultaj konataj profesiaj aktoroj, kiuj dum la lastaj jardekoj laboris pri la Esperanto-teatro. Li mortis en la aĝo de 86 jaroj, unu jaron post sia edzino Zofia Banet-Fornalowa, kiu same estis elstara esperantisto. Kerstin Rohdin, kiu proksime konis la laboron de Jerzy Fornal kaj lin mem, verkis nekrologon.
Esperantisto la plej bona ĉefministro de Nederlando de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-02 08:43
En enketo farita de la prestiĝa nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad kvindek fakuloj elektis la esperantiston Willem Drees kiel la plej bonan ĉefministron de Nederlando post la jaro 1900. En 1954 Drees faris la malferman paroladon de la Universala Kongreso en Haarlem. Li kompreneble parolis en Esperanto. En 1962 li iĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
Nova redaktoro anoncota post du semajnoj de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-12 15:57
Kvin kandidatoj interesiĝas pri la posteno de redaktoro de la revuo Esperanto. La estraro de UEA ne malkaŝas iliajn nomojn pro privatecaj kialoj. La prezidanto de UEA, Mark Fettes, planas telefone intervjui iun aŭ iujn el la kandidatoj, kaj poste fari rekomendon pri la elekto ene de du semajnoj. La finan decidon faros la estraro de UEA.
Nova prezidanto volas atenti pri nehindeŭropaj lingvoj de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-13 12:37
Christer Kiselman el Svedio estis elektita nova prezidanto de la Akademio de Esperanto. Post lia elekto la Akademio jam publikigis sian unuan rekomendon, pri esperantigo de propraj nomoj. En intervjuo al Libera Folio Christer Kiselman akcentas, ke grava rolo de la Akademio estas servi kiel stabiliga forto en la evoluo de la lingvo. Krome li diras, ke li ne scias, kial la luno ekzistas.
Pli ol esperantisto – fundamentisto! de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-14 12:45
Pasis preskaŭ 60 jaroj post la apero de la epokfara libro ”Du malsanoj en Esperanto: kia-ismo, tiom-kiom-ismo”. Patrik Austin trastudis la verkon por iĝi vera fundamentisto. Sed ne estas tiom facile kiel oni povus pensi. Kaj neobservado de la instruoj rezultas en ”nepardonebla eraro kontraŭ logiko” aŭ ”rekta peko kontraŭ la Zamenhofa uzado”. Hu! Ni telefonu al la Akademio!
Civita ribelo finita per pugnobatoj de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-16 07:48
La ribelo en la sidejo de la Esperanta Civito estis finita per fizika atako de Valerio Ari kontraŭ la rivalo, Dieter Rooke. Rooke rakontas, ke li post pugnobatoj fuĝis el Kultura Centro Esperantista kaj sentis sin devigita ne kandidati por la posteno de ĝia prezidanto. Kiam Libera Folio telefonis al Valerio Ari por demandi, ĉu li efektive batis Dieter Rooke, li malŝaltis sian telefonon.
Fabricio Valle redaktos revuon Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-17 08:38
Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.
Nova redaktoro promesas aliĝi al UEA de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-30 08:33
La nova redaktoro de revuo Esperanto de jardeko ne membras en UEA, sed nun promesas aliĝi. Legante la novan strategian planon li trovis en ĝi multajn el siaj propraj vizioj, kaj jam nomas sin ”entuziasma kunlaboranto de UEA”. Li promesas doni lokon ankaŭ al kritikaj vidpunktoj – sed nur se li vidas, ke la kritikoj ”kontribuos por la sukceso de UEA”, li rakontas al Libera Folio.
Ĉu Filipinoj jam pretas por la Internacia Lingvo? de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-31 10:15
En sia eseo Albert Stalin T. Garrido, 15-jara ĝenerala sekretario de Filipina Esperantista Junulara Asocio, miras, kial la multaj junuloj, kiuj nun pro interreto malkovras Esperanton kaj lernas ĝin, tamen ne pretas labori por ĝi. ”Ĉu ankoraŭ indas daŭrigi la komencitan laboron rigardinte al la nuntempa situacio?” li demandas – kaj respondas jese.
Monda blogaro nun ankaŭ en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-05 14:08
La prestiĝa internacia reto de volontulaj blogantoj kaj tradukantoj, Global Voices, nun havas sekcion ankaŭ en Esperanto. La ĵus fondita Esperanto-sekcio ankoraŭ estas malforta, kaj ĝia estonteco ne estas certa, sed la lingva respondeculo de Global Voices jam miras pri la interesiĝo flanke de esperantistoj.
paulag.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-30 08:28
Forpasis Lena Karpunina de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-05 14:06
En la aĝo de 50 jaroj la 4-an de novembro 2013 en Germanio pro malsano forpasis Lena Karpunina, verkisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Lena Karpunina lasis la juĝadon al la legantoj de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-07 08:21
Lena Karpunina estas humanisma verkisto, skribas Sten Johansson – sed ŝia humanismo tute diferencas de tiu ĉe Julio Baghy, ĉar ĝi ne estas idealisma kaj moralisma. ”Ankaŭ ĉe Karpunina la homoj ofte vivas kaj agas ne kontentige. Sed ŝia arto konsistas en tio, ke ili tamen sukcesas konservi sian homecon.” Lena Karpunina forpasis, sed ŝiaj verkoj pluvivos. Kun la permeso de Sten Johansson, Libera Folio republikigas lian antaŭparolon al la novelaro ”Neokazinta amo”.
TEJO volas pli vaste difini membrecon de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-17 17:44
En la jaro 1997 la membrokvanto de TEJO proksimis al 900, sed kotizon por 2013 ĝis nun pagis nur 303 personoj. Tamen tiuj ciferoj laŭ Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO, en la nuna epoko ne multe gravas. En la ĵus enretigita nova laborplano, TEJO tial proponas reformon de la membrosistemo. Ni petis Łukasz Żebrowski rakonti pri la plano.
Membraro de TEJO de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-07 09:18
Civita kortumo juĝos pri Rooke malĉeeste de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-24 12:19
La "kortumo" de la Esperanta Civito en decembro verdiktos pri asertata miskonduto de Dieter Rooke. Laŭ la akuzo, Rooke proponis al laboranto "subaĉetaĵon” de mil frankoj, por ke tiu ne laboru. Laŭ Rooke mem temis pri propono pagi justan salajron. Punkto pri la perforta konduto de Valerio Ari kontraŭ Rooke ŝajne mankas en la tagordo.
Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en 2014 de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-20 22:59
Irana Esperanto Asocio anoncas okazigon de la unua Irana Esperanto-Kongreso, aranĝota de la 24-a ĝis 26-a de marto 2014.
zebr.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-24 12:07
TEJO pepos multlingve kaj presos Pasportan Servon de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-29 16:28
La retejo de Pasporta Servo de multaj monatoj misfunkcias. La eraroj laŭplane ja estos riparitaj, sed nur post la jarŝanĝo. Antaŭ tio la finfina aperigo de la papera listo de gastigantoj havu la unuan prioritaton, decidis la estraro de TEJO en sia ĵusa kunsido. Ni petis la prezidanton de TEJO respondi al kelkaj demandoj pri la decidoj de la estraro.
Global Voices bezonas provlegantojn de Redakcio — Laste modifita: 2013-12-11 12:45
Komence de novembro ekfunkciis Esperanta versio de la monda blogaro Global Voices. Tamen jam post kelkaj semajnoj ĉesis aktivi la nikaragva redaktoro Uriel Gúrdian. Por ke la afero ne estingiĝu, Hirotaka Masaaki (Vastalto) konsentis iĝi redaktoro. Li esperas trovi kelkajn pliajn kunlaborantojn por la projekto, kiun li opinias same grava kiel Vikipedio aŭ Google-traduko.
Kongresa temo: Ĉu nepoj nin benos? de Redakcio — Laste modifita: 2013-12-08 16:52
Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, Argentino, traktos la temon Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco. Interalie, tiu temo markos la finon de la Monda Jardeko de Edukado por Daŭripova Evoluo (2005-2014), sub aŭspicio de Unesko.
Forpasis Rüdiger Sachs de Redakcio — Laste modifita: 2013-12-10 12:11
La 21-an de novembro forpasis en la aĝo de 86 jaroj Rüdiger Sachs, multjara prezidanto de ISAE kaj redaktoro de Scienca Revuo, kiujn li "heredigis" al juna, aktiva teamo kiu nuntempe daŭrigas lian sindonan laboron.