Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA 2013

Rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA 2013

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-26 16:52

Poezio:

  • Unua premio: Nicola Ruggiero pro "Okazis iam";
  • Dua premio: Benoît Philippe pro "Atena taverno";
  • Tria premio: Nicola Ruggiero pro "Nur korvoj du".

Partoprenis 32 verkoj de 17 aŭtoroj el 15 landoj.


Prozo:

 

  • Unua premio: ne aljuĝita;
  • Dua premio: Ewa Grochowska pro "Parentezo";
  • Tria premio: Jesper Jacobsen pro "La punĉbovlo de la diablo";
  • Honora mencio: Ewa Grochowska pro "Eskapo".

Partoprenis 24 verkoj de 12aŭtoroj el 10 landoj.

 


Teatraĵo:
  • Unua premio: ne aljuĝita;
  • Dua premio: ne aljuĝita;
  • Tria premio: Luiza Carol pro "Tempo rabita";
  • Honora mencio: Nikolao Uzunov pro "Veronia".

Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.


Eseo:
  • Premio "Luigi Minnaja": Jorge Camacho Cordón pro "De hajko al hajko", kaj Lena Karpunina pro "Aliro al la mistera Jean Ribillard";
  • Dua premio: ne aljuĝita;
  • Tria premio: Dimitrije Janicic pro "Cent jaroj de originala Esperanto-literaturo en Serbio".
Partoprenis 8 verkoj de 7 aŭtoroj el 5 landoj.
Infanlibro de la jaro:
Eldonejo Mondial pro "La mirinda sorĉisto de Oz" (traduko: Donald Broadribb).

Partoprenis  1 verko de 1 eldonejo el 1 lando.


(Gazetara komuniko de UEA)
arkivita en:
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-27 22:30
Chi tiu magra rezultaro montras, ke la belartaj konkursoj de UEA kaj la Esperanto-literaturo mem devas esti elcherpitaj kaj alvenis che la rando de la sensignifeco.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-10-04 08:46
Ekde 2013, BK-premiitaj verkoj aperas ne en Beletra Almanako (BA) sed en la nova serio Belartaj rikoltoj, same eldonata de Mondial:

https://sites.google.com/[…]/belartaj-konkursoj-2013-de-uea