Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Mireille Grosjean nova prezidanto de ILEI

Mireille Grosjean nova prezidanto de ILEI

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-16 14:01
En la konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en Herzberg, Germanio, la komitato elektis novan prezidanton: Mireille Grosjean el Svisio. Ŝia multjara antaŭulo Stefan MacGill demisiis, ĉar li kandidatas por la estraro de UEA.

La 46-a Konferenco de ILEI lunde eniris sian trian tagon, en kies mateno okazis la dua kunsido de la Komitato de ILEI. Komence ĝi akceptis la daŭrigan tagordon kaj akceptis kun aplaŭdo la financajn raportojn pri 2012, sub kompreno, ke tiuj ne estas revizoritaj, kaj du/tri spezoj ankoraŭ estas konotaj. Post tio, la estraro estis senŝarĝigita rilate al la jaro 2012. Je tiu punkto du ĝisnunaj estraranoj, Zsófia Kóródy kaj Stefan MacGill, demisiis el la estraro, konforme al siaj anticipaj deklaroj pri tiu intenco. La motivo estis doni al la Komitato plenan liberecon en elekto de nova prezidanto.

Je tiu punkto transprenis la prezidadon la organiza teamo, Monique Arnaud kaj Marc Cuffez, kiuj plenumis la rolon de la elekto-komisiono, el kies membroj neniu partoprenas la konferencon. Tiu teamo konstatis, ke estas klare kaj sufiĉe anoncita nur unu kandidato: s-ino Mireille Grosjean el Svislando. Post sinprezento, ŝi forlasis la salonon por ebligi liberan diskutadon. Post tio komenciĝis la balotado, kun tiumomente 36 validaj voĉdon-mandatoj. La rezulto estis ŝia elekto kun 34 poraj, 1 sindetena kaj 1 kontraŭa voĉo.

Post aplaŭdo sekvis akceptaj rimarkigoj de la nova prezidanto, kiu interalie aludis al la dezindireco okazigi trian Mondan Konferencon pri la Instruado de Esperanto, post la unua en Ĝenevo en 1922 kaj la dua en Prago en 1927. Post tiuj rimarkoj, la komitato pluiris al aliaj temoj.

La aliĝpeto kaj statuto de instruista sekcio en Sud-Afriko estis anticipe dissendita kaj montrita; la sekcio estis unuanime akceptita. Kiel prezidanton de la Internacia Ekzamena Komitato, kiu gvidas la internaciajn ekzamenojn de UEA kaj ILEI, oni unuanime elektis s-rinon Karine Arakelian el Armenio. La tasko de komisiito pri kandidatiĝo de novaj sekcioj transiris al s-ro Bharat Ghimire el Nepalo. Oni decidis prokrasti la elekton de nova vic-prezidanto ĝis la lasta sesio merkred-matene.

Notinde estas, ke la fonda prezidanto de ILEI en 1949 en Bournemouth, Britio, estis s-ino Violet C. Nixon; sekve post sesdeko da jaroj, ILEI havas sian duan prezidantinon.

Komuniko de ILEI
arkivita en:
s-ro Trezoro HUANG Yinbao el ĉinio
s-ro Trezoro HUANG Yinbao el ĉinio diras:
2013-07-22 00:58
Varma gratulon al la nova prezidantino
Andreo Peetermans
Andreo Peetermans diras:
2013-07-22 11:09
Gratulon al s-ino Grosjean!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-28 19:36
Mi volonte legus shian prelegon pri la temo "Kio estas justa komunikado?", kiun shi prezentis en Rejkjaviko, kaj sugestas al shi publikigi la tekston en iu Eo-gazeto.