Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Akademio de Esperanto preta por pensio

Akademio de Esperanto preta por pensio

de Redakcio Laste modifita: 2013-04-30 11:29
La Akademio de Esperanto iom rejuniĝis per reelekto, sed plu restas preta por pensio - la mezuma aĝo de la akademianoj estas 64,8 jaroj. Anglalingvanoj estas la plej granda lingva grupo inter la akademianoj. 6 el la 44 akademianoj estas virinoj.

La membroj de la Akademio de Esperanto estas elektataj de la Akademio mem, por naŭjara periodo. Ĉiun trian jaron eliras triono de la akademianoj, kaj okazas reelekto por anstataŭi ilin, kaj la intertempe forpasintajn akademianojn.

Ĉi-jare estis 17 liberaj lokoj, kaj kandidatis 19 personoj, do la konkurado ne estis enorma. La du kandidatoj, kiuj ne ricevis sufiĉe da voĉoj por eniri la akademion estis Perla Ari-Martinelli, malnova akademiano, kaj Cho Chaoming, ĉina kandidato de la t.n. bonlingvisma tendaro.

Reelektitaj estis Marjorie Boulton, Michel Duc Goninaz, Anna Lowenstein, Carmel Mallia, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Amri Wandel, John Wells. Por reelekto ne kandidatis la malnovaj akademianoj Marc Bavant, Gbeglo Koffi kaj Xie Jü-ming.

Kiel tute novaj akademianoj estis elektitaj Marek Blahuš, Rudolf Fischer, Aleksander Melnikov, Tsvi Sadan, Nguyen Xuan Thu, Usui Hiroyuki, Edmund Grimley-Evans, Harri Laine kaj Ranganayakulu Potturu.

La novaj akademianoj estas mezume klare pli junaj ol la malnovaj, tiel ke post la reelekto la mezuma aĝo de la tuta akademio iom malaltiĝis. Tamen, eĉ post la rejuniĝo la Akademio estas preskaŭ preta por pensio - la mezuma aĝo estas 64,8 jaroj. Ok el la akademianoj superis la aĝon de 80 jaroj.

Evidente, membreco en la akademio havas rolon de honora titolo, kvankam la statuto de la Akademio eksplicite avertas kontraŭ tio, atentigante, ke membreco postulas fidelan kaj konsciencan partoprenon en la laboroj de la Akademio. Tian partoprenon oni apenaŭ povas atendi ekzemple de la ĵus reelektita Marjorie Boulton, kiu fine de sia nova mandatperiodo estos 98-jara.

La Akademio strebas reprezenti esperantistojn kun diversaj lingvaj fonoj, tiel ke novaj kandidatoj bezonas subtenon de kvin nunaj akademianoj, "kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn". La plej ofta denaska lingvo inter la nunaj akademianoj estas la angla, kiun reprezentas 7 personoj. La rusan denaske parolas 6 akademianoj, la hungaran kaj la japanan po tri.

Po du denaskajn parolantojn inter la akademianoj havas la jenaj lingvoj: la finna, franca, germana, hebrea, itala kaj sveda. Ĉiuj aliaj lingvoj estas reprezentataj de maksimume po unu akademiano. (Jen ligo al la komuniko de la Akademio.)
arkivita en:
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-04-28 12:28
Estis periodo kiam la Akademio estis vere utila: ekzemple kiam ĝi malaprobis la vortaron de Azorin, kaj reguligis la uzon de pasivaj participoj. Sed ŝajnas al mi ke la sola tasko kiu restas al ĝi hodiaŭ estas reguligo de la landonomoj. Post tio estos nenio kion la Akademianoj ne povus same aŭ pli bone fari en aliaj kuntekstoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-04-28 12:59
En aliaj komentoj (en La Ondo de Esperanto) mi postulis limigi la aghlimojn:
65 jaroj por estraranoj de gravaj organizajhoj (ekzemple UEA)
70 jaroj por membroj de la Akademio de Esperanto.

Tio ne por ekskludi maljunulojn, sed por junigi la gremiojn.

Sed ne nur la aghlimo devus esti reformita.

Sed char neniu konsideras la Akademion de Eo serioza organizajho, tio ne gravas.
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2013-04-28 18:18
Mi ne scias kiel fartas ĉi-momente Marjorie Boulton, tamen mi pensas ke ŝi eĉ 100-jara povus fari pli da utilo ol pluraj aliaj akademianoj.
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2013-04-29 20:24
La problemo de la Akademio ne estas la agho de tiu au alia membro.

Jen unu problemo de la Akademio: En ghi estas membro, ech kiel sekretario, kiu per sia aserto "Duecetere, 'kurta' kaj 'olda' atencas la principon de la Fundamento ke oni faras mal-vortojn per 'mal-'"*) malprave kontestas la Fundamentan rajton de chiuj esperantistoj uzi ankau novajn vortojn (tiu chi rajto rezultas el la Antauparolo al la Fundamento). Krome tio, kion li rekonas kiel "principon", vere estas lia hhimero.
*) https://groups.google.com/[…]/o2z_h1uG-N4J

Jen dua problemo de la Akademio: En ghi estas membro, kiu en parolado per sia aserto "Rusoj - malgrau doktoro Corsetti - ne loghas en Rusio - 'en Ru...', 'en Rusujo', 'en Rusujo' mi volas diri. Ili loghas en Rusio, char estas amasoj da rusoj, kiuj loghas en aliaj ujoj, ol la rusa"*) evidentigas seriozan mankon en la kompreno de la Esperanta vortfarado.
**) http://www.ipernity.com/doc/67438/13859335/comment/19692376

Jen tria problemo de la Akademio: En ghi estas membro, kiu prijughas lingvajn aferojn lau la principo "Cetere, neniu form' erara dum senco restas klara"***) anstatau lau la normo valida por Esperanto.
***) http://groups.yahoo.com/group/AdE-diskuto/message/11935 (aligho bezonata)

Devas esti tiel, ke oni povas centprocente fidi je la kompetenteco de la Akademio prijughi lingvajn aferojn lau la trafa normo. La supre menciitaj tri ekzemploj estas motivo por suficha dubo pri tia kompetenteco,

Bonvole pruvu, ke mi eraras pri almenau unu el miaj ekzemploj. Tian eraradon mian volonte spertus mi, char ghi signifus, ke la Akademio estas ja malpli ne-kompetenta, ol mi timas.
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2013-04-28 22:18
Dankon pro aperigo de la artikolo. Mi nun estas la plej juna akademiano, sed se iu pretos al mi pagi, volonte mi tuj pensiiĝos :-) Sed unue mi havas du demandojn:
1. Kie oni povas (publike) trovi informojn pri la aĝo de la unuopaj akademianoj?
2. Kiu, apud Stano Marček, estas la dua akademiano denaske parolanta la slovakan? Se tio estu mi, estas erare, ĉar, kvankam ja naskiĝinta en la komuna ŝtato Ĉeĥoslovakio, mi ĉiam vivis en ties ĉeĥa parto kaj denaske parolas ne la slovakan sed la ĉeĥan lingvon (komparu kun http://eo.wikipedia.org/wiki/Marek_Blahu%C5%A1#Lingvoj ). "La" slovaka parolanto estas Peter Baláž, mia kolego kaj ekssamlandano, kiun kelkaj ĵurnalistoj foje male igas ĉeĥo ;-)
Redakcio
Redakcio diras:
2013-04-28 22:36
Eltrovi la aĝojn efektive postulis iom da laboro, sed mi kredas ke mi havas la naskiĝjarojn de ĉiuj. La datojn mi ignoris, supozante,, ke mezume estos ĝuste.

Kaj jes, ŝajne mi erare kalkulis Marek kiel slovakon. Do, nur unu slovako. Sed du finnoj. :-)

Kalle K
Redaktoro de Libera Folio
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-04-28 22:35
Estis lastatempe en la listo AdE-diskuto komparoj inter la AdE-statuto kaj statutoj de aliaj naciaj akademioj. Evidentiĝis ke la esperanta estas la plej sinrenoviganta, absolute ĉiuj aliaj havas dumvivan membrecon, do la tiom agitata argumento de la aĝo aŭ de la troa mandatnombro ne trovas similaĵojn ĉe naciaj akademioj
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-03-08 13:00
Lau http://h.akademio-de-esperanto.org (2014-03-08) la estraro de AdE decidis fermi la liston AdE-diskuto. Por plua diskutado je lingvaj demandoj mi proponas alighi al la grupo "Lingvaj demandoj de Esperanto"
( http://www.ipernity.com/group/628095/discuss/161265 ).
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-03-08 23:49
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2013-04-28 22:43
Aliteme, ne veras, ke la Akademio havus nenion alian por fari. Estas la Oficialaj Aldonoj, estus studado pri transskribo de propraj nomoj (ne nur landaj), pri la interpunkcio, listigo de verkoj aperantaj, premiado de literaturaj verkoj, alpreno de la rajto publikigi la premiitajn verkojn de literaturaj konkursoj, verkado de kritikaj biografioj de elstaraj akademianoj, reeldonado almenau reta de akademiaj dokumentoj (iamaj statutoj, iamaj studoj pri la vortfarado, pri la senpera verbigo de la adjektivoj, reeldono de la verkoj de Saussure, de Hoveler, de Varankin ktp.) Estus amaso da aferoj farotaj vere kiel akademio, se oni havus la forton.
Carlo Minnaja