Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / ”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi”

”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi”

de Redakcio Laste modifita: 2013-06-16 13:48
En imagita estonteco, priskribata de la ekspozicio ”Domo de eŭropa historio en ekzilo” en Bruselo, Eŭropa Unio estos disfalinta ĉirkaŭ la jaro 2018, sekve de financa krizo kaj de kreskantaj naciismaj sentoj. Libera Folio intervjuis la aŭtoron de la ekspozicio, Thomas Bellinck, por ekscii kiaj ideoj kondukis al la ekspozicio kaj kial ĝi uzas Esperanton.
”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi”

Thomas Bellinck preparas la ekspozicion. © Danny Willems

In English

Libera Folio: Ĉu vi detale imagis kaj kreis fikcian historion de la estonteco, kiun la vizitanto malkovru paŝon post paŝo? Iuj elementoj de la ekspozicio ŝajnas sugesti tion. Se tiel, ĉu vi povus diri iom pli al ni pri tiu imagita historio?

Thomas Bellinck: — Efektive, malantaŭ tio kion montras la muzeo, kuŝas certa imagita historio pri la estonteco. Tamen, tiu fikcia historio restas tre maleksplicita. Per la uzado de sugestoplenaj esprimoj kiel “La Dua Intermilita Epoko”, anstataŭ listo de fikciaj datoj kaj eventoj, ni provas elvoki ian Eŭropon postan al la kolapso de la antaŭa EU. La ekspozicio plej ofte delikate ekvilibras inter kredinda fikcio kaj realo foje preskaŭ nekredebla. Tro eksplicitaj prognozoj en la fino fariĝus sciencfikcio, kiu estas multe pli sendanĝera kaj lasas malpli al la imagkapablo de la vizitantoj. Iel ajn, ni ne nepre celas produkti antaŭdirojn: ni uzas la estontecon por malkovri la nunon.

Ĉu en la imagita mondo kiun priskribas via ekspozicio, Esperanto estas iel videbla parto de Eŭropo en 2060?

— Esperanto nepre ludas rolon en la disrompiĝinta Eŭropo de 2060, kvankam nur je modesta skalo. “La Amikoj de Reunuiĝinta Eŭropo”, kiuj kunmetis kaj prizorgas la ekspozicion, uzas evoluintan formon de la lingvo por atingi iun novspecan unuecon.

”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi”

Kial la ekspozicio tiom mallonge daŭras? Ĉu ĝi restos iel dokumentita?

— La muzeo estas ero en serio de la tiel nomataj “Tok Toc Knock"-festivaloj, kiujn organizas KVS, la Reĝa Flandra Teatro en Bruselo. Dekomence ĝi estis konceptita kiel portempa ekspozicio. Tamen, ni nun esploras la eblon remalfermi la muzeon por plia periodo en septembro kaj oktobro. Krom kialoj sufiĉe praktikaj, la limigitan daŭron de la ekspozicio kaŭzas ankaŭ la urĝa neceseco de ĝia temo. Estante teatrestro, mi konsideras muzeon kiel vivantan estaĵon, aŭ kiel historion kiun ni rakontu hodiaŭ. Kiu ja scias kiajn historiojn ni bezonos morgaŭ?

Kiel vi venis al la ideo uzi Esperanton? Ĉu vi scipovas la lingvon je iu grado? Se ne, kiel vi produktis ĉi tiujn tekstojn, ĉu per Google Translate?

— Je pli rakonta nivelo, Esperanto ekŝajnis la ideala utopia komunikilo por la estontecaj “Amikoj de Reunuiĝinta Eŭropo”, kiuj estos eble travivintaj ian eŭropan renaskiĝon. Koncerne la karakteron de la ekspozicio, mi serĉis etoson kiu kontribuu al la distanco sentata pro la estonteca tempokadro, kiu sentiĝu samtempe hejmeca kaj stranga. Mi volis ke la vizitantoj eniru mondon kie ili sentos sin kiel fremduloj en propra lando. Por neparolantoj de Esperanto, kiel mi, tiu lingvo ja havas tiun apartan econ. Tial ke en la muzeo Esperanto funkcias pli kiel artformo ol kiel laŭintenca komunikilo, kaj ĉar mi celis iun estontan version de la lingvo, mi decidis uzi Google Translate. La sufiĉe fuŝan rezulton mi poste redaktis tiel ke ĝi aspektu pli kohere, kaj mi kreis kelkajn neologismojn por igi ĝin eĉ pli komprenebla por publiko ne konanta Esperanton.

”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi”Kion vi mem opinias pri la estonteco de EU? Ĉu la mesaĝo de la ekspozicio kongruas kun viaj propraj atendoj ĉi-rilate?

— La vizio pri la estonteco de EU, kiel prezentita en la muzeo, estas tre malhela. Post la kolapso de EU ĉirkaŭ 2018 la plej multaj membroŝtatoj revenas al sia kutima memcela naciŝtateco. Milito refoje fariĝas realisma eblaĵo. Kompreneble, mi decidis prezenti la scenaron de la plej malbona okazo. Tio ne nepre signifas ke mi deziras, aŭ atendas, ke la okazaĵoj iros en tiu direkto. Sed mi absolute volis konsciigi la vizitantojn pri la danĝeroj kiujn ni frontas hodiaŭ, en la nuna tempo de profunda krizo, kreskantaj naciisma disiĝemo, eŭrop-skeptikismo kaj ksenofobio. Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi.

Kion vi mem pensas pri Esperanto? Ĉu vi scias ke Esperanto ofte, kaj ĝuste en Belgio, estis ligita al utopioj kaj distopioj kiel via ekspozicio, aŭ kiel Neŭtrala Moresnet?

— Dum la kreo-procezo mi forte ekinteresiĝis pri Esperanto. Kompreneble, jam originale mi konvinkiĝis utiligi la lingvon pro ties utopieco. Sed, dum komence allogis min ĝia amuza, iom artefarita aspekto, mi poste malkovris kun surprizo ke Esperanto fakte plu evoluas. Ĝiaj pasiaj parolantoj sukcesis transformi ĝin el provtuba bebo al vivanta, spiranta estaĵo. Intertempe pluraj esperantistoj venis viziti la muzeon, tiel ke ĉiutage mi lernas iom pli pri la fascinaj historio kaj evoluo de la lingvo.

Traduko el la angla: István Ertl
Fotoj: Danny Willems/KVN
La teksto estas libere republikigebla, nur ke la fonto estu indikita.
arkivita en:
Yanpetro KAVLAN
Yanpetro KAVLAN diras:
2013-06-12 10:25
Ĉi tiu artikolo interesis min. Se Europa Unuiĝo iam tute fiaskos eble oni komprenos tro malfrue ke unuiĝo de popoloj ne povas estiĝi ek de simplaj kunkulpaĵoj inter financuloj. Eble oni komprenos tro malfrue ke por komenci necesus ke la popoloj posedus "ILon" (la ilon de la Internacia Lingvo) de interkompreno. Eble tia arta ekspozicio povas helpi la komprenon per la sentebleco…
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-06-12 11:47
Legende Eŭropa Unio aspektas kiel ventrega monstro kun kelkaj kapoj kaj multaj buŝoj sidanta ĉe Atlantiko... Kial la monstro ne stariĝas? ĉar la kelkaj kapoj kaj multaj buŝoj ĉiuj havas sian ideon kaj ordonon. Kion fari? Atendu Doktoron Esperanto, kiu povas operacii kelkajn buŝojn je la unu, kaj sekve de la kelkaj kapoj sen sia buŝo naskiĝos nova kapo kun unu kanto Espero. Kiam? Mi ne scias. Eble niaj legantoj scias. Ĝis baldaŭ!
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2013-06-12 12:26
Dankon pro tiu intervjuo, mi ĝojas ke la klopodo kontaktiĝi kun Thomas Bellinck sukcesis, kaj ke li donis tiajn, fakte tre interesajn komentojn pri EU kaj pri Esperanto. Plezurigas min lia amika, "praktika" por tiel diri (ĉar li ne estas kaj ŝajne ne estos movadano nek entute parolanto), alpaŝo al Esperanto. Mi esperas, ke plu esperantistoj alvenados por viziti la ekspozicion (nur kelkaj tagoj restas!) kaj bedaŭras ke mi mem ne jam sciis pri ĝi okaze de mia lasta vizito en Bruselo. Espereble tiuj gastoj donos al li pliajn "fascinajn informojn", sen tro kritiki pri la lingvaĵo ktp., ĉar finfine tio ĉi estas arta projekto kaj ne nova kontraŭbatalinda lingvoreformo. Mi ankaŭ ĝojas pro la evidentiĝinta fakto, ke grandparte la ĉeesto de Esperanto en Google Translate (en kiom ajn fuŝa formo, sed tamen) ebligis la ekeston de tiu ĉi projekto kiu venigis la vorton "Esperanto" en tiajn amaskomunikilojn kiel The Guardian kaj aparte ankaŭ multaj prieŭropuniaj.

El la retejo de la ekspozicio – http://www.kvs.be/index2.ph[…]p;discipline=&vs_id=802 – mi ĵus eksciis, ke eĉ belga eksĉefministro kaj nun eŭropparlamentano Guy Verhofstadt vizitis ĝin, opinias ĝin fascina, invitas ĉiujn tien kaj eksplicite mencias ankaŭ la fakton ke ĝi uzas Esperanton. Spektu la flandran publiktelevidan programon ĉe http://www.een.be/programmas/cafe-corsari/vino-verhofstadt (Ekde tempo 03:55, Esperanton li mencias je 05:45).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-12 14:26
Perforte kuntenitaj monolitoj kiel Chinio kaj Ruslando estas ech pli grandaj kaj pli dangheraj monstroj, ol Europa Unio. Europa Unio almenau celas ion pozitivan, ion bonan (malgrau la 'TERUREGA' kapitalismo tiom kondamnita de la e-istoj), dum landoj kiel Ruslando kaj Chinio (kiuj farighis ech pli terure kapitalismaj) estas reakcioj "imperioj de la malbono", kiuj grandskale lezas homajn rajtojn kaj grandstile sufokas la civitanajn rajtojn, kie malgranda kliko de mafiecaj komunistoj kaj ekskomunistoj akaparas la tutan monon por si mem, dum la popolo mizeregas kaj malrichegas (interese, ke la e-istoj neniam mencias tiujn faktojn kiam ili polemikas kontrau EU, Usono ktp.)). Nuntempe, nur Europa Unio estas la garantianto de la paco kaj de pli malpli realaj kaj justaj juraj kondichoj (ech se ekzemple rumanoj, bulgaroj kaj aliaj krachas prie). Homo, kiu en ekspozicio predikas viziojn, lau kiuj EU baldau disfalos kaj ke vershajne regos nova milito en Europo, estas nauza, reakcia tipo, kun kiu ne indas fari intervjuon. Sed la tuta ekzerco kongruas kun la etoso, sinteno de certaj cinikaj kaj sinistraj "tempofinaj" medioj de la Eo-movado, al kiuj apartenas i.a. UEA, Civito, Libera Folio, Ondo de Esperanto (kie regule aperas kontrau-EU-aj artikoloj el la plumo de tre naiva autoro).

Ech se la risko de disfalo de EU ekzistas (mi mem tendencas tion kredi), tio ne signifas, ke la e-istoj devas subteni tian vidpunkton, kaj kvazau antaughoji. Ni vidos kiel ili sintenos kaj kondutos kial ghi disfalos kaj kiam regos milito. Vershajne en tia situacio ili chiuj forfughus kaj malaperus kiel formikoj, sur kiujn oni povas treti.

Eble oni devus skribi leteron al la Europa Komisiono por klarigi la veran sintenon de la e-istoj, kiu estas de tempo al tempo esprimita en la komunikiloj de la Eo-movado kaj kiu konsistas el profunda malamo kontrau EU, char ghi rifuzas Eon.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-13 08:22
La ĉi-supra komento havas absolute nenian sencon, krom se la aŭtoro estas faŝisto.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-13 16:44
Nu bone, mi klarigu kial mi opinias la komenton faŝista.

> Perforte kuntenitaj monolitoj kiel Chinio kaj Ruslando estas ech
> pli grandaj kaj pli dangheraj monstroj, ol Europa Unio.

Do evidente, laŭ la komentinto, internacia kunlaboro kreas monstrojn. Jen elemento kiu apenaŭ povas manki, se la tuto estu faŝisma.

> Europa Unio almenau celas ion pozitivan, ion bonan (malgrau la
> 'TERUREGA' kapitalismo tiom kondamnita de la e-istoj), dum
> landoj kiel Ruslando kaj Chinio (kiuj farighis ech pli terure
> kapitalismaj) estas reakcioj "imperioj de la malbono", kiuj
> grandskale lezas homajn rajtojn kaj grandstile sufokas la
> civitanajn rajtojn, kie malgranda kliko de mafiecaj komunistoj
> kaj ekskomunistoj akaparas la tutan monon por si mem, dum
> la popolo mizeregas kaj malrichegas

Ĉiuj konsentas, almenaŭ pri Ĉinio, ke la tutpopola riĉeco kreskegis en tiuj landoj, ĝuste pro la enkonduko de kapitalismaj metodoj. Senhonta mensogado kaj strikta distingo inter klasoj, nacioj kaj klasoj de nacioj ambaŭ estas elementoj kiuj apenaŭ povas manki, se la tuto estu faŝisma.

> (interese, ke la e-istoj neniam mencias tiujn faktojn kiam ili
> polemikas kontrau EU, Usono ktp.)).

Kompreneble ne. EU kaj Usono jam estas riĉaj, tie la distribuo estas pli granda problemo.

> Nuntempe, nur Europa Unio estas la garantianto de la paco kaj de
> pli malpli realaj kaj justaj juraj kondichoj (ech se ekzemple rumanoj,
> bulgaroj kaj aliaj krachas prie).

Do, ĉiuj Rumanoj kaj ĉiuj Bulgaroj havas ĉiam la saman opinion. Nacia stereotipigo estas plia elemento kiu apenaŭ povas manki, se la tuto estu faŝisma.

> Homo, kiu en ekspozicio predikas viziojn, lau kiuj EU baldau
> disfalos kaj ke vershajne regos nova milito en Europo, estas
> nauza, reakcia tipo, kun kiu ne indas fari intervjuon.

Kiom malfaŝisma estas la ideo ke intervjuito anticipe devas konsenti kun la legantaro por esti intervjuinda?

> Sed la tuta ekzerco kongruas kun la etoso, sinteno de certaj
> cinikaj kaj sinistraj "tempofinaj" medioj de la Eo-movado,
> al kiuj apartenas i.a. UEA, Civito, Libera Folio, Ondo de
> Esperanto (kie regule aperas kontrau-EU-aj artikoloj el la
> plumo de tre naiva autoro).

Ĉi tiu parto estas tiel sensenca ke nomi ĝin faŝisma estas tro malforte. Kial diable al la citito tiom gravegas fariĝi malpopolara inter la Esperantistoj? Kial li ne simple diras sian motivon?

> Ech se la risko de disfalo de EU ekzistas (mi mem tendencas
> tion kredi), tio ne signifas, ke la e-istoj devas subteni tian
> vidpunkton, kaj kvazau antaughoji.

Neniu ĉi tie montris eĉ ombron da antaŭĝojo pri disfalo de EU. Pli verŝajne temas pri tio ke la citito timas siajn proprajn konvinkojn. Tio estas tipe faŝisma trajto, kiun la plej multaj faŝistoj solvas subigante sin al tiu kiu ŝajnas plej forta en la ĉirkaŭaĵo.

> Ni vidos kiel ili sintenos kaj kondutos kial ghi disfalos kaj kiam
> regos milito. Vershajne en tia situacio ili chiuj forfughus kaj
> malaperus kiel formikoj, sur kiujn oni povas treti.

Denove, kiu antaŭĝojas kion ĉi tie?

> Eble oni devus skribi leteron al la Europa Komisiono por klarigi
> la veran sintenon de la e-istoj, kiu estas de tempo al tempo
> esprimita en la komunikiloj de la Eo-movado kaj kiu konsistas
> el profunda malamo kontrau EU, char ghi rifuzas Eon.

Do, "la Esperantistoj" ĉiuj ĉiam havas unu saman konvinkon; kaj ĉar tiu elfantaziita konvinko direktas sin kontraŭ io kion oni povas rigardi kiel fortan (eble ne EU mem, sed ĝiaj grandaj membrolandoj), la fantaziaĵo devas esti kondamnita. Tipe faŝisma sinteno.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-06-13 16:55
Mi atente legis la klarigon de Jens. Ĝi argumente pritraktas la enhavon de la pli frua komento de Andreas, ne lian personon. La enhavo estas rezona pri formuloj en teksto, ne persone insulta kontraŭ la aŭtoro. Do ĝi estas akceptebla laŭ la reguloj de Libera Folio. Mi esperas ke Andreas en sia eventuala respondo same rezonos pri la enhavo de la teksto, kaj evitos personajn insultojn, kiuj ne estas permesataj en Libera Folio.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-13 14:39
Povas esti, ke mia supra komento povas konduki al miskompreno, sed inteligentaj homoj ghin ghuste komprenos.

Eble tiu plej fresha komento de kol. L. estus kialo por elfermi la koncernan komentinton por kelkaj monatoj. Mi ne povas akcepti, ke oni nomas min publike fashisto. Sed pro la skandinava solidareco Lib F vershajne tralasos tiun achan fikomenton.

Mi kredas, ke mi klare komprenis la politikon de Libera Folio: Chiuspecajn reakciajn polemikajhojn kontrau la angla lingvo, Israelo, EU ktp. estas volonte tolerataj, dum kritiko kontrau tiuj faroj estas malfacile eltenata. Mi ja estas la sola, kiu kontraustaras tiujn reakciajn tendencojn de plej diversaj kuriozaj kategorioj de maldekstruloj, anarkiistoj, alternativistoj kaj utopiistoj, kiuj svarmas en la Eo-movado (kaj finfine ruinigis la reputacion de Esperanto che la "ekstera mondo").
Redakcio
Redakcio diras:
2013-06-13 14:56
Jens ne eksplicite nomas vin faŝisto, sed mi ja konsentas, ke lia komento estas maltaŭge vortumita. Tial mi jam matene sendis al Jens privatan atentigon pri la afero. Mi esperas, ke ne necesos pliaj atentigoj, des malpli elfermoj, kaj refoje petas ĉiujn eviti ofendajn komentojn.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-13 16:00
"Jens ne eksplicite nomas vin faŝisto"

Kia stulta pravigo!!! Chu do eblas nomi iun implicite faŝisto?

Sed char ankau mi ricevis "privatan averton", la momento por elfermi min vershajne estas matura, char oni tute ne shatas mian kritikon (kiu vershajne ghenas la harmonion de la pacamaj e-istoj). :-(

Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-06-13 16:23
Jens eble ofendis faŝistojn ...
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-13 16:27
Mi esperas, ke Scotland Yard observas vin.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-13 14:55
Mi ankoraufoje tralegis la intervjuon kaj povas konfirmi, ke mi sentas nur nauzon. Ech se mi eventuale miskomprenis la celojn de tiu ekspozicio kaj la intencojn de tiu kurioza "artisto", kiu shajne celis atentigi pri la dangheroj de la disfalo de EU en estonteco, liaj vizioj shajnas esti "autentikaj". La maniero enplekti Esperanton en la projekton estas absoluta katastrofo. Oni perfekte diskreditas Esperanton en maniero cinika, absurda kaj neakceptebla.

Libera Folio ja ankau havas la trajton prezenti certajn temojn en tre stranga maniero, tiel ke povas aperi malghusta impreso. Chu Kniivilä lernis tiun metodon che Kansan Uutiset?

Tiun manieron de jhurnalismo, kiu plene respegulas la sinistran, cinikan kaj pesimisman mondkoncepton de Kniivilä, Ertl kaj konsortoj mi neniel povas aprobi. Ghi estas ech pli dubinda ol tiu de Bild, Blick, HeKo kaj de la komunisma gazetaro. Che la naivaj homoj, kiuj legas tiujn artikolojn, raporotjn kaj intervjuojn ekzistas la reala danghero, ke ili povas esti mense difektitaj.


Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-06-13 16:27
Bellinck klare diras, kian rolon havas Esperanto en lia imagita estonteco:

– Esperanto nepre ludas rolon en la disrompiĝinta Eŭropo de 2060, kvankam nur je modesta skalo. “La Amikoj de Reunuiĝinta Eŭropo”, kiuj kunmetis kaj prizorgas la ekspozicion, uzas evoluintan formon de la lingvo por atingi iun novspecan unuecon.

Opinii tion miskreditigo de Esperanto estas interpreto, kiu superas mian (sendube tre limigitan) komprenon.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-13 17:03
Tiujn chi strangajn frazojn pri la rolo de Eo mi legis, ech trifoje, por provi kompreni kion ili povus signifi kaj mi daure ne komprenas ilian sencon (eble publikigu la intervjuon en la angla lingvo, por ke oni komprenu kion la ulo vere diris au celis diri).

Entute, la (politika) sinteno de s-ro Bellinck ne estas tute klara al mi. Nu bone, al artisto estu permesata resti en la nebulo kaj fikcio. La demando, chu EU disfalos au ne certe ne dependos de tiaj ekspozicioj. Do, la demandoj kaj hipotezoj en la ekspozicio estas maltrafe starigitaj, kaj la enplekto de Eo en ghin estas fusho kaj eraro. Esperanto neniam liberighos de la malseriozeco, se oni ligas ghin kun tiaj temoj.

Sed la e-istoj ja ege shatas fikcion, hipotezojn kaj estontecon, chu ne.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-06-13 17:09
Ne, la Esperantistoj ne legas sufiĉe da beletro. Sed jam pli ol antaŭ kelkaj jardekoj, feliĉe.
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-06-13 17:52
Bedaurinde Andreas ne kapablas kompreni mian skribajhon,sed malghentile misatakas iujn shtatojn kaj popolojn. Mi esperas ke EU havu komunan lingvon Esperanto,kiu povos kunligi europajn naciojn kiel unu starantan en la mondo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-06-13 20:56
Pli interesa ol la artikolo de Libera Folio estas la artikolo en The Guardian sub:

http://www.guardian.co.uk/w[…]pse-2018-museum-art-project

Chi tie mi trovis:

"The curator of the exhibition, Thomas Bellinck says that “I’m not a eurosceptic, I believe in Project Europe”, and he even thinks that the EU "can be resuscitated before it is too late” - but I would add tongue in cheek also to this statement."

(http://newnostradamusofthen[…]-future-life-in-former.html)

Do, mi retiras mian akuzon pri lia supozita reakcia au cinika kontrau-EU-eco (chiukaze mia kritiko pli direktis sin al la ulo kun la china nomo, kiu parolis pri EU kiel monstro ktp.).

Sed la suspekton kaj akuzon kontrau la e-istoj, ke ili cinike kaj malamike rilatas al EU (char ghi rifuzas Eon kaj laudire favoras la anglan) kaj ke ili apogas la komunismon, mi ne retiras. La Eo-movado estas absolute malkapabla gvidi objektivan diskuton kaj kritikon pri tiu temaro, kion oni povis vidi denove en Nurenbergo, kie Tonkin atakegis la anglan lingvon en ridinda maniero apenau imagebla.

Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-06-16 08:10
Vizitinto Sandra Schweder afable permesis publikigi ŝiajn impresojn pri la ekspozicio.
« Efektive ĝi estis ege interesa. Mi trovis ĝin inteligente farita, k ĝi enhavas kelkajn saĝajn (k foje maltrankviligajn, ĉar ja verŝajnajn) observojn pri la nuntempa stato k antaŭvideblaj evoluoj de EU.
Tamen, tio vere videblas nur kiam oni decidas legi la ŝildojn laŭeble en iu alia lingvo ol Esperanto. Komence mi intencis ĉiam sekvi la E-an parton, sed tio rapide montriĝis nefarebla ĉar la teksto estis tiom ofte malgramatika (GoogleTranslate?), foje - ankaŭ pro tio - konfuza k nekomprenebla, k foje eĉ neintence ridiga. ;) Ekz. sufiĉe je la komenco, "important drive" (por fari ion) tradukiĝis kiel "grava disko" (?!) - kaj pli poste kiam temis pri la Falo de la Muro en Germanio 1989, je mia granda surprizo orienteŭropanoj estis "liberigitaj el la ovodemetadoj de la Komunismo" ("freed from the clutches of Communism")... :DDD Nu jen vidu, mi eĉ ne konsciis ke komunismo demetas ovojn! ;)
Fakte poste montriĝis ke Thomas Bellinck mem tute ne regas E-on (kvankam li jam havis minimume kvin E-istojn vizitantajn; li miris ke "vi ŝajne ĉiuj konas unu la alian"), kaj ankaŭ li tre amuziĝis kiam li eksciis pri ĉi bela fuŝtraduko: "tiel por vi la ekspozicio havas eĉ plian nivelon". :) (...)
Krome estis tie i.a. ankaŭ brita vizitantino (loĝanta en BXL tamen k ege pro-Eŭropa), kun kiu mi sufiĉe longe babilis. Ŝi opiniis ke ĉi ekspozicio vekas ian nostalgion kaj fakte ŝaton pri la "jam perdita" EU, kaj ke nepre endus montri ĉi ekspozicion en Britio por komprenigi al homoj (kaj Cameron, kiun ŝi tute ne ŝatas) kion ili farantas. (...)"

Amike salutas,
Sandra »
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-06-18 00:00
Marek Blahuš
Marek Blahuš diras:
2014-06-09 14:36
Por historia noto: La ekspozicio nun reinstaliĝis en Vieno, kie ĝi viziteblas dum unu monato inter majo kaj junio kadre de la aranĝo Wiener Festwochen. Mi kaj mia amiko, ambaŭ esperantistoj, vizitis ĝin la 7-an de junio kaj ĉe la fino ĝuis personan interparolon kun la kreinto, kiu estas persono kun tre vastaj horizontoj, originala pensado pri nia rigardo al nia propra historio kaj kapablulo lerte esprimi tiujn temojn en formo lima al ĉiuj ekspozicio, teatraĵo kaj ludo. Vizito de la "Domo de Eŭropa Historio en Ekzilo" rekomendindas al ĉiu esperantisto, kiun almenaŭ iom tuŝas la realaĵo de Eŭropo kaj la kunlaboro inter la homoj en tiu kontinento. Ja ne estas hazarde, ke en la imagita estonteco de Thomas Bellinck, la homoj kiuj kiel unuaj decidis restarigi pro nostalgio tiun ĉi muzeon de la iam floranta interpopolkomprena projekto Eŭropa Unio – la "Amikoj de Reunuiĝinta Eŭropo" – estis esperantistoj. Raporteto pri nia vizito kun invito al la viena ekspozicio dum iu el ties ankoraŭ lastaj tagoj ĵus aperis en ĈEA-Retkomunikoj: http://www.esperanto.cz/soubory/retkomunikoj-2014-2.pdf