Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo

TEJO volas konstrui raŭmisman ponton de amo

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-19 22:12
La kongresa rezolucio de la Internacia Junulara Kongreso en Hanojo enkondukis novan terminon, eknomante la agadon de TEJO "raŭmisma finvenkismo". Laŭ diskutoj en la komitato de TEJO, kiu poste aprobis la terminon, la celo estas konstrui "ponton" inter la diversaj tendencoj de la Esperanto-movado, kiu estas dividita nur "supraĵe, pro personaj kialoj". La rezolucio celas apliki ene de la movado la kongresan temon pri Esperanto kiel "ponto de amikeco, frateco kaj amo".

La termino "raŭmismo" origine fontas en la Manifesto de Raŭmo, verkita de unu el la laborgrupoj dum la Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo, Finnlando, en 1980.

Unu el la kernaj punktoj de la manifesto estis la vortoj "la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato". Ĉefaj aŭtoroj estis Valerio Ari (Giorgio Silfer) kaj Jouko Lindstedt.

Valerio Ari poste kreis tutan ideologion ĉirkaŭ la ideo de "diaspora minoritato" kaj fine fondis sur tiu fundamento sian Esperantan Civiton. La grupeto ĉirkaŭ la Esperanta Civito ne nur komplete distanciĝis de la strukturoj ĉirkaŭ Universala Esperanto-Asocio, sed eĉ multmaniere klopodas subfosi ĝian agadon.

La celo de la kongresa rezolucio de TEJO ŝajne estas ne nur rekonkeri la terminon "raŭmismo", kiun la Esperanta Civito efektive alproprigis, sed ankaŭ provi konstrui ponton al la Civito. Tamen ne klaras, kion tia proksimiĝo povus signifi en la praktiko, aŭ ĉu ĝi entute eblas.

La temo de la IJK en Hanojo estis "Esperanto - ponto de amikeco, frateco kaj amo". La ideo pri kongresa rezolucio, kiu apliku la esencon de la kongresa temo interne de la Esperanto-movado, naskiĝis en diskutoj inter la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Nguyen Thi Phuong, la vicprezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola kaj la ĝenerala sekretario de TEJO, Paweł Fischer-Kotowski.

La propono pri la rezolucio estis prezentita al la komitato de TEJO, kiu aprobis la jenan finan redakton de la teksto:

La komitato de TEJO kunveninta en Hanojo, Vjetnamujo, kadre de la 68a Internacia Junulara Kongreso, ĝojas je la plenumo de valoroj kiel Amikeco, Frateco kaj Amo, kiuj estas bazaj valoroj por la Esperanto-movado kaj kiuj plene ĉefrolas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.

La internacia junulara Esperanto-movado povas fieri pri tio, kaj ekzempli al la mondo pri sia internacikomunumeco. Tio tamen ne estas nur celo en si mem, sed ankaŭ inspiro kaj motivigo por junaj aktivuloj labori kaj kontribui al la disvastigo de Esperanto kiel interhoma komunikilo kaj solvo al internacikomunikaj problemoj.

En la junulara movado jam estas kutime labori kaj por evoluigo kaj fortigo de la Esperanto-komunumo kaj kulturo, samkiel por la disvastigo de la lingvo internacia, neŭtrale homa. Ni kredas ke la TEJO-agado povas esti pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo.

Dum la komitataj diskutoj la proponantoj de la rezolucio argumentis, ke la ĉeftemo de la kongreso estis ĝuste "ponto", kaj ke la junularo sendu "pontan mesaĝon" inter diversaj tendencoj en la E-movado, kiuj estas dividitaj "nur supraĵe, pro personaj kialoj".

Laŭ ili, se "finvenkismo" estu difinita kiel informa laboro al la ekstero, kaj "raŭmismo" kiel zorgo pri la komunumo, estas klare ke ĉiu Esperanto-grupo agas kaj devas agi en ambaŭ direktoj.

Parolante pri UEA, komitatanoj argumentis, ke la asocio efektive estas multe pli "raŭmisma" ol "finvenkisma", ĉar ĝi ĉefe donas servojn al la komunumo.

Unu el la ĉefaj aŭtoroj de la rezolucia teksto, la vicprezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola, jene klarigas ĝian celon:

- Raŭmismo estas por ni referenco al la manifesto de Raŭmo kiu naskiĝis ĝuste dum iu IJK, kaj ni kredas ke nature TEJO referencu al ĝi per la vorto "raŭmismo". Multaj homoj, iuj eĉ sen koni tiun vorton, kontraŭas pracelismon kaj finvenkismon kaj fokusas al la Esperanto-komunumo kaj ĉefe al renkontiĝoj. Ili defineblas kiel "faktaj raŭmistoj" kaj tiuj homoj estas abundaj en la junulara Esperanto-movado.

Libera Folio: Ĉu do vi deziras proksimiĝon al la civito?

Fakte estas tre bedaŭrinde vidi en la Esperanto-movado fortajn kontrastojn. Kaj malamikeco inter UEA kaj la Esperanto-Civito estas certe tre bedaŭrinda afero. Ĉefe se personajn kontrastojn oni kovras per ideologiaj kialoj evidente neaktualaj. Mi tre ŝatus vidi iun tagon la finon de tiu kontrasto en la signo de frateco, amikeco kaj amo. Tamen, se iu volas vidi aparte "civiteman" TEJO-n, eble en kontraŭ-UEA-a funkcio, tiu havas vidpunkton tute eksterfokusan kaj misinterpretan. Ni konscie skribis pri "raŭmismo" kaj ĝi ne estas sinonimo de la Esperanto-Civito.

 
arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-08-11 14:24
Eble bona akcento, ke junaj esperantistoj kuragxe iras iom alian vojon ol UEA. Al mi malnova esperantisto estas iom nova,
iom fremda, sed ghoja, ke oni havas kuraghon serchi, elprovi novan vojon.

Kvankam "raumismo, finvenkismo" estas ankau por mi kosma, tamen unu mi precipe ne bone komprenas, kion oni volas esprimi pri "...neutrale homa". Kiel oni devas tion kompreni? Chu besta, natura, monda malneutrale?
esperanto
esperanto diras:
2012-08-11 14:40
Mi povas persone konfirmi, ke la amo (sed nek finvenkism, nek raumisma) dum TEJO-kongresoj estas fizike abunde praktikata. Eble tio estas la plej alloga kaj interesa flanko de tiu organizajho. Sed shajne temas pri faceto, kiu estas grandparte tabua, kaj prisilentita.

Chio alia estas sensenca propagando kaj vana babilado, kiu interesas neniun.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-08-11 14:45
Tio kion TEJO nun proponas inventis jam Zamenhof mem. La genieco de Zamenhof ne tiom kuŝis en lia kapablo krei interesan novkomunikilon (estis multaj aliaj antaŭ kaj post li kiuj tion faris) sed en lia intuicio kiu diris al li ke kodsignaro ne estas lingvo antaŭ ol ĝi havas ankaŭ homkomunumon kiu ĝin uzas kaj por kiu ĝi estas identecsigno. Pro tiu identeco la homoj ĝin uzantaj emocie rilatos al ĝi (ŝatos ĝin) kaj batalos por ĝi. Kaj li ekde la komenco mem inventis ion kion li nomis "interna ideo". Tiu interna ideo efektive estas difinita en kelkaj liaj poemoj, kiuj portas programon por la homoj kiuj okupiĝos pri tiu ĉi lingvo. La homoj kiuj parolos la lingvon ŝanĝos la mondon al pli paca, ili faligos la murojn de miljaroj, ili portos al la mondo novan senton...
Zamenhof daŭre batalis por tio ke esperantistoj ne rajtas esti nur utiligantoj, komercistoj, sed idelaistoj kunportantaj la internan ideon. Pro tio jam tre frue envenis la vortaron de la Movado la vorto samideano (ne samlingvano), kiu klare sugestas ke ni havas la samajn ideojn pri tio kio estas nia celo kaj signifo.
Kion li kreis? Li kreis tion kion ni poste nomis la E-movado, sed kio estis efektive la komunumo kiu havis sian kredon pri sia escepta rolo en la mondo, kredante ke per la neŭtrala lingvo ĝi ŝanĝos la mondon! Do li kreis homgrupon kun sia ideologio (sekve identeco) kaj lingvo kiu estas la ĉefsimbolo de tiu grupo. Neniu alia aŭtoro de internacia novkreita lingvo havis tiun ideon kaj ne kreis la samideanojn kiuj fanatike batalis por la lingvo au laboris por riĉigi la kulturon de tiu grupo.
Kaj prave TEJO diras, ke ankaŭ UEA ĉefe zorgas pri la komunumo, sed tio ne signifas ke UEA estas raŭmisma. Simple ĝi estas zamenhofisma.
La raŭmistoj, aparte la Civito kiel groteska mistrakto de tiu internidea fakto, efektive klopodas tiom ekstreme klarigi la ideon de interna ideo ke ĝi manĝas sin mem. Ili ne komprenas ke la interna ideo (do identeca ideologio de la grupo) nutras sin per la kredo pri sia ekstera rolo, ŝanĝi la mondon. Akcepti la logikon de la raŭmistoj ke la esperantista komunumo sufiĉas al si mem, signifus forigi la ideon ke ni devas ŝanĝi la mondon (fari ĝin pli paca per enkonduko de E ĉie) kaj tio signifus ke ni ne plu havus kredon pri nia rolo kaj ideologion, do ni ne plu agadus por Esperanto.
Eblas imagi la vere absurdan celon de La Civito, ke baze de la ekzistanta kulturo de la esperantistaro, ĝi kreu iuspecan ŝtatsimilan strukturon en kiu la ĉefo (Konsulo?) kreus novan ideologion kiu donus novan celon kaj signifon al la civitanaro pro kiu ili restus fidelaj al sia identeco kaj sia ĉefo. Tamen, feliĉe, tio ne sukcesis kaj verŝajne kun la morto de Silfer la Civito kaj tia absurdaĵo malaperos.
Sekve, ne necesas reinventi la radon. Zamenhof mem difinis la ideologion de la popolo esperantista kaj starigis la celaron pri kiu nun TEJO parolas: laboru por la movado kaj celu la mondon. UEA faras konsekvence tion.
Estas tute alia afero, pri kiu la movado ne trovis respondon. La interna ideo, kreis la E-popolon (identecgrupon) kaj tiu ekvivis lau siaj reguloj. Kiel ĉiu alia popolo, ĝi ne plu volas malaperi. Kaj la alia parto de la idearo rilatas al tio ke E ne ekzistas pro la esperantistoj sed pro bezono de la homaro, sekve ni devus celi ke iam ni kiel E-popolo malaperu, ni devos transdoni la lingvon al la homaro. Kaj ĉar ni ĉiuj bone fartas en la malgranda oazo de amikeco (pro tio ke kutime en la movado ni ne okupiĝas pri ekonomiaj interesoj kaj bataloj de la realaj socioj), ni efektive ne ŝatas ke la E-movado, tia kia ĝi estas, malaperu. Kaj subkonscie ĉiuj ni efektive agas kontraŭ la fina venko.
Pro tio ni troviĝas en la diabla cirklo. Sen la interna ideo kiu kreis identecan grupon kaj tiel ebligis al E iĝi vera lingvo kun sia evoluo, vivo kaj kulturo, Esperanto ne plu ekzistus. Aliflanke pro ĝi, ĝi ne povas kreski al io plia ol ĝi estas: kelkmila homgrupo kiu fantazias pri sia rolo kaj dormetas en sia kaŝita truo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-11 15:37
Mi tre dubas, ke UEA estas zamenhofisma. Plej malfrue post la dua mondmilito UEA forlasis la originajn Zamenhofajn ideojn, farighante regata de sennombraj diversspecaj politikaj oportunistoj kaj aventuristoj kaj apogis la komunismon en la orienta bloko, t.e. apogis la potenculojn kaj perfortulojn (kiujn Z neniam apogis, chiam starante sur la flanko de la subpremitoj), kiuj sisteme lezis la homajn rajtojn, silentante pri tiuj faroj. Ankau la jugoslaviaj esperantistoj neniam protestis kontrau la lazado de la homaj rajtoj en la komunisma mondo, se mi bone memoras (almenau nenia ekzemplo estas konata al mi).

La postlapennisma UEA en principo aplikis malvarman rilaton al Zamenhof, sed ankau al Hodler kaj Privat. Pri la kialoj oni povas spekulacii (vershajne ligite kun /kripto/antisemitismo kaj Svislando, t.e. gheneva UEA, kiun oni komencis malamegi ekde Lapenna). Iliaj verkajhoj neniam estis reale reeldonitaj kaj komentitaj, kaj en la gazetaro estis prezentita nur tio, kio por la propagandaj celoj de UEA utilis kaj taugis.

Al tiuj supraj konkludoj oni venas, se oni tralegas la tutan gazetaron kaj publicaron de UEA ekde tiu tempo.

Do, oni ne havu iluziojn.

Eble Silfer kun sia mistera efemera civita strangajho celis pli honestan idearon kaj projekton kompare kun la intencoj de la oportunistoj de UEA, kiuj daure regas ghin, sed jam delonge devus esti en la pensio. Sed kiel eta intelekta minoritato en la maro de la propagandeca UEA-plebismo li havis neniun shancon en tiu movado ol iom vegeti en siaj propraj chambroj (kaj kompreneble char li mem fushis preskau chion en sia propra sfero). De la UEA-sistemo li estis bojkotita kaj prisilentita, do ricevis la saman sorton kiel chiuj aliaj Esperanto-"disidentoj" (kiel Leyk, Zelazny k.a.), kiuj kritikis la UEA-finvenkismon.

Cetere, la "raumismo" estas nur la alia flanko de la sama medalo, kies unua flanko nomighas "finvenkismo". Ambau "strategioj" aplikis en principo la samajn (sektemajn) modelojn de teorio kaj agado. Pro tio iuj e-istoj venas hodiau al la stranga konkludo, ke UEA kaj TEJO estas en principo raumismaj ktp. Se oni relegas la Manifeston de Rauma, oni devas konfesi, ke pluraj asertoj ne pl validas hodiau, ekzemple tiu pri la "novtipa internacia kulturo". Chi tio estis vershajne influita de la marksismo-leninismo, kiu volis krei novtipan kulturon, sed post la falo de la komunismo perdis ajnan signifon. La kreado de "Novtipa internacia kulturo" en Esperanto definitive fiaskis, kaj pro la manko de suficha nombro de e-istoj la Eo-movado ne plu posedas la necesajn fortojn por krei ghin.

Ankau la interna ideo estas nur nebula imago kaj apartenass al la legendoj kaj mitoj. Esperantistoj ne amas sin reciproke en pli forta grado ol ne-eistoj, char finfine temas pri la samaj "normalaj" (au nenormalaj) homoj. La Esperanto-movado suferis profundan psikokomplekson: Unuflanke ghi predikis, ke ghi bazighas sur la interna ideo, aliflanke oni faris chion por eviti la publikan emfazon de la homaranismo kaj judeco de Z, kiuj estas la originaj fontoj de tiu interna ideo. Pro tio mi konsideras la Eo-movadon, precipe la UEA-sistemon (kiu formas la plimulton de la Eo-movado) kiel profunde kaj altgrade hipokritan kaj falsan.

La Esperanto-movado havis du chefajn facetojn: Unuflanke ghi servis al la turismo (inkluzive de pasigo de la libertempo en kluboj), aliflanke ghi havis esence propagandan karakteron (inkluzive de la oportunisma pugolekado che registaroj ktp., kio finfine restis sen substancaj rezultoj). Iun alian kvaliton la Eo-movado ne havis. Ech la literatura produktado staris sub la signo de hobiado/amatoreco kaj propagando. Pro manko de reala substanco la Eo-movado estas hodiau sensignifa kaj senvalora afero, kiun krom kelkaj t.n. "e-istoj" neniu agnoskas en la mondo, ech ne en Chinio, Vjetnamio kaj Kubo.

La esperantistaro eble foje diskutu pri tiaj aspektoj ol chiam nur pri stultajhoj kiel finvenkismo kaj raumismo, parolante chirkau la kacho, kiuj havas nenian rilaton al la realeco.
dennis
dennis diras:
2012-08-11 15:13

Bela observo de Stansilaw.

Mi aldonos, ke estas probable multe da kialoj pro kiuj vi kaj mi eklernis Esperanton. La nocio, ke ni daure subtenas Esperanton, char vi kaj mi estas au finvenkisto au raumisto estas altnivele naiva vidpunkto, lau mi. Certe, oni povas provi defini du ekstremojn de ideologio, sed tiuj teoriaj kategorioj, chu ili multe helpos al ni kunlabori au kunekzisti por Esperanto?

Mi konas bone, de interne, lokajn asociojn en Hispanio, Francio kaj Chinio. Apliki la modelon finvenkisto-raumisto ne multe utilos por klarigi kial tiu au alia grupo estighas, kreskas au malkreskas, sukcesas au ne sukcesas. Tiu dukategoria modelo estas tro simpla kaj ege malhelpos por la plifortigo de la Esperanto=Movadoj.

Esperantistoj estas tre diversaj. Europanoj profunde ne komprenas la motivojn de la Chinoj, kaj la Chinoj mem, sen sufiche da scioj pri psikologio, sociologio, monda historio, kaj internacia politiko malfacile komprenos la motivojn de eksterlandanoj parolantaj Esperanton. Mi rekomendas, ke ni iomete forgesu la vorton SAMIDEANO. Ech la vorto similideano ne kapablas klarigi kio estas Esperantisto se ni volas pli ol suprajhe kompeni la motivojn de Esperantistoj. Ni povas esti amikoj sen kundividi ghuste la samajn ideojn.

Finfine kaj resume, ni ne havas la samajn ideojn pri kio estas Esperanto. Prefere, ni forgesu utiligi energion por klarigi la erarojn de la aliaj, kiuj ne pensas kiel ni. Ni estu toleremaj. Tion mi vidas iom en la mesagho de TEJO. Mi gratulas, kaj esperas, ke ili konkretigos tion en venontaj monatoj.

Dennis Keefe

esperanto
esperanto diras:
2012-08-11 15:45
Unu el la chefaj problemoj de Esperanto estas, ke la "esperantistoj" havas tro heterogenan idearon kaj opiniaron (kvankam Esperanto ligas ilin kiel komuna denominatoro). Char tro da fanatikuloj, stranguloj, radikaluloj, ekstremistoj, fundamentalistoj kaj frenezuloj praktikis kaj influis ghin, kiuj (mis)uzis Esperanton por plej diversaj kuriozaj celoj kaj projektoj, ghi vershajne ankau estas perceptata de la "ekstera mondo" en koncerna maniero kaj devis fali, char ne konsiderata kiel serioza afero.

Esperanto ne sukcesis "eniri" la "eksteran mondon". La e-istoj eble foje analizu reale la kialojn de tiu mizero kaj fiasko. Eble ili lernus ion novan.

Ario
Ario diras:
2012-08-11 15:16
"finvenkismo" estu difinita kiel informa laboro al la ekstero, kaj "raŭmismo" kiel zorgo pri la komunumo, estas klare ke ĉiu Esperanto-grupo agas kaj devas agi en ambaŭ direktoj. -- Al mi brila vidpunkto, -dupunkto -tripunkto, -kripunkto.

Tamen unuopulo ne devige agu en ambaŭ diretkoj. Finvenkismo: la kompleksa arto diskonigadi la vorton esperanto, ofte sialingve, por ke la homoj interrilatu per ĝi - Raŭmismo: la simpla arto interrilati per esperanto, en esperanto, sen bezono uzi la vorton mem esperanto. Elektu vi mem!

Pro ĝiaj malsamaj naturoj, ne eblas kiel miksi la du aferojn, sed tio ne signifas ke oni povas agadi en unu aŭ ambaŭ kampoj. La problemoj estas, ke oni ofte fuŝe miksas la du aferojn. Do raŭmismo malhelpas finvenkismon, ĉar finvenkismo multe dependas de naciaj protokoloj -- finvenkismo malhelpas raŭmismon ĉar raŭmismo multe dependas de "eleganta" esperanto.

Eleganta esperanto? -- Provu vi mem!
Ario
Ario diras:
2012-08-11 15:49
Se vi demandas al mi, ĉu ni (latin)amerikanoj bezonas esperanton, unuavide mi diras ke ne! Do ni lernas ĝin pro finvenkisma ideologio, kiu, kiel ĉiuj ideologioj oni plej ofte importas eŭropo. Tamen vi ne iras milojn da kilometrojn sen ne kompreni unu la alian. Amasoj da homoj unulingvuloj povas interkomunikiĝi portugale/hispane kun tro malpli da problemoj kiel unulingvaj germano kaj italo, nederlandano kaj franco. Tria lingvo estas la angla la kiu klarigo ne bezonas. Fakte vi ne bezonas raŭmismon, ĉar esperanto havas oftajn aplikojn pro la tro multlingvismo kaj alproksimiĝoj - do kial instituciigi tion?. Finvenkismo ĉi tie estas foje problemo, oni tro sanktigas Zamenhof kiel savanton de problemoj, kiuj ne respegulas nian realaĵon. Imagu landon de esperanto-disvatigadon sen bezoni uzi esperanton! Nur la ideo sufiĉas. Eĉ se ne ekzistus la sistemo raŭmismo, ni bezonas raŭmismajn (aŭ alinomajn) dozojn. Male restus ne nia kapo nur la idealon pri lingva finvenkismo (ĉu interna ideon?). Do en la fina venko, dum vi havos la internan ideon, ni havos la eksternan ideon. Do nom-ado estas nur nomado, ne pli ol nomado!
esperanto
esperanto diras:
2012-08-11 16:42
Kun intereso mi legis vian intervenon.

Ke Esperanto ne estas necesa por Latinamerika, tiun veron rakontis al mi jam tre interesa esperantisto el Brazilo, kiun mi intervjuis en la 80aj jaroj en "TEJO-tutmonde". Li nomighis Marco Dutra. Shajnas, ke li komplete malaperis, kion mi tre bedauras. Eble li estis io simila kiel la brazila Jerzy Leyk. Do Ario konfirmas la klarigojn de Dutra. Se mi bone memoras, Dutra siatempe diris inter alie, ke Esperanto povus esti utila por liberighi de la usona imperiismo, ekzemple en la senco, ke la lernolibroj por la latinamerikaj landoj ne plu estu importitaj el Usono, sed kreitaj en Esperanto. Principe temas pri interesa ideo, kvankam ebla ankau nur pri intelekta fikcio.

La chefa problemo de la e-istoj estas, ke ili ankorau ne komprenis, ke la "ekstera mondo" tute ne bezonas Esperanton, sed en tio la "altrudita hegemonio" de la angla kaj de la "usona imperiismo" ludas neniun rolon, sed tute aliaj kialoj (kiujn mi chi tie ne analizos, au ripetas, char la mesagho farighus tro longa).

La sencohaveco kaj utiligateco de Esperanto automate aperos, se/kiam en ghi estos kreataj kaj reproduktataj lau natura maniero kaj sen ajna ideologio kaj propagando la kulturaj valoroj de la "ekstera mondo" (pri tio mi jam ofte skribis). Tiam ni bezonos nenian finvenkismon kaj nenian raumismon. Sed se oni produktas nur stultajhojn pere kaj en Esperanto, la "ekstera mondo" ignoros tion. Do, por esprimi tion oni povas utiligi la terminon "ekstera ideo".

Dum Ario perfekte komprenis la esencajn problemojn de Eo, e-istoj kiel ekzemple Corseti ankorau suferas pro la nostlagia kredo je la "Altlasten" (la termino mankas che Krause, do eble "malnova heredajho", sed nepre en la negativa senco kompreneble), asertante plej absurdajn aferojn.

Zamenhof reprezentis kaj postlasis kelkajn ideojn, kiuj validis chefe por la tiama tempo, sed kiuj eble havas ankau eternan valoron, ekzemple la ideo pri la internacia neutrala planlingvo, kiu shajne estas utopio. Se oni estas sufiche religiema, oni ech povas kredi je tiu ideo, ke ghi iam efektivighos. La esperantistoj poste tordis tiujn ideojn lau plej diversaj (kaj perversaj) manieroj.

Sed Zamenhof chefe kreis, ekster chia ideologio, sed kadre de la internacilingva ideo, kiu ekzistis jam antau li, (t)iun planlingvon, kiu trovis plej multajn adeptojn. Ne pli kaj ne malpli. Poste tiuj adeptoj bedaurinde grandparte fushis la tutan projekton.

La problemo estas, ke oni povus vershajne skribi cent sciencajn librojn pri Zamenhof, tio ne helpus ordigi la faktojn kaj pensoj de la homoj, char la mitoj kaj legendoj tiom forte enradikighis, ke ech perforte ne eblas ilin elsarki.
 
Koncerne la komunistojn, oni ja shajne forgesis, ke tiuj (de Drezen ghis Blanke) akre rifuzis la "internan ideon" (kaj kun ghi kompreneble la homaranismon) kiel zamenhofan mistikon k.s. kaj akceptis nur la lingvon Esperanto, kiun la sovetiaj marksistoj ekzamenis kiel estontan lingvon de la proletaro (sed poste ili embarase kunpushighis kun la hegemoniaj ambicioj de la rusa lingvo). Sed poste tiuj komunistoj mem plonghis en la etoso de la "interna ideo", vizitante chian eblan Eo-kongreson, kie ili rakontis al la publiko plej diversajn nebulajhojn, sed ili estis sufiche ruzaj kaj arogantaj por chiam trovi mempravigon au la taugan respondon, kaze ke ili estis alparolitaj pri tiaj temoj.
 
Ktp. Mi chesas, char mi sentas, ke mi perdas tro da vana tempo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-11 18:12
Se vi volas reale sperti kiaj aranghoj okazas sub la signo de Ponto de Amikeco, Frateco kaj Amo, ktp. prefere partoprenu la Street Parade, kiu hodiau okazis en Zuriko (Svislando) kun 950'000 partoprenantoj. Ili ne bezonas tiajn abstraktajn propagandajn rezoluciojn, kiuj en la praktiko signfas nenion, sed, havante la moton «Follow your heart!», reale praktikas tiun moton. Vershajne multaj nacioj kaj etnoj tie kune dancis, ech el Chinio alvenis iu delegacio. Chu estis ankau esperantistoj neniu scias.

Chu vi komprenas la diferencon?
 
jorgos
jorgos diras:
2012-08-13 00:17
<< Se vi volas reale sperti... prefere partoprenu la Street Parade, ...havante la moton «Follow your heart!», reale praktikas tiun moton. ... ech el Chinio... Chu estis ankau esperantistoj... Chu vi komprenas la diferencon? >>
Kara, mi ne povus kompreni, kial folovi joran harton en strita parado ĉar mi ne komprenas la zurikan dialekton ! Certe Zuriko allogas pli da Ĉinoj ol E-ujo.
Mi hodiaŭ nek Zurikis, nek paradis, nur laŭtradicie invitis 60 homojn iel rilataj al Eo kunmanĝi, kun festumi, kunkulturumi en nia hejmo ; promesis veni 40 kaj en la lastaj 12 horoj 15 rezignis pro vetero, sano, aŭto-paneego, subite pli alloga propono, ktp. Nu 25 homoj, el kiuj multaj konis neniun (unu eĉ ne min) ĝis nur du-tri aliajn ; iuj aŭdis E-on denaske (de 2- ĝis pli ol 50-jaruloj), iu neniam sekvis E-kurson kaj tamen flue parolas, iu rifuzas lerni la lingvon sed ege ŝatas en E-o korus-kanti, iu post 5-jara lernetado de 15 jaroj ĉiutage bedaŭras sian nekapablon flue paroli, iu post 15 jaroj da E-kontaktado kaj efektiva lernado nun spektaklas E-e, ktp. tiom da diversecaj homoj !
El tio unu el la plej "finvenkismaj" (85-jara !) unuan fojon metis siajn orelojn en "raŭmismon", volas lerni, bedaŭras isolecon... unu el la denaskuloj (ĉu ?) finvenkisme raŭmismis Zamenhofaĵon kaj "F-isman" kaj "R-isman", t.e. deklaracion de Bulonjo (eble nur 80%-e sed dulingve)... triono de la ĉeestantaro E-kantis. Nu, preskaŭ simpla afereto. Ĉu mi pravis tion aran*gi, ĉu mi anstataŭe iru al Zuriko, kies dialekton komprenas ne mi ? Mi tamen certas, ke mi (familie ni !) kreis etoson de Amikeco, Frateco kaj Amo inter di- kaj neni-kredantoj, inter politike mal-kaj ja-dekstraj, inter ne- kaj ja-viand-manĝantoj, inter 0-, 10-, 20, ĝis 90-jaruloj, inter homoj kaj homoj (parolantaj entute pli ol 10 lingvojn.
Ĉu Zuriko, ĉu hodiaŭ nia hejmo ? Guton, semon... eĉ senmote !
Risho
Risho diras:
2012-08-23 19:26
Oni povas interpreti la rezolucion de TEJO en la senco, ke la juna generacio volas preterpasi la ideologian debaton pri raŭmismo-finvenkismo, kiu jam estis sufiĉe gurdata dum jardekoj. La intenco ja estas bona, sed por la ekstera publiko tiuj du terminoj estas nekompreneblaj. Verŝajne eksteruloj pensas ke la movado de la esperantoparolantoj konsistas el du sektoj. Plej bone estus se oni tute ne aludus en rezolucioj pri raŭmismo-finvenkismo, ili estas nuraj kliŝoj inventitaj de la civitaj ideologoj. Cetere oni devus fari longan priskribon por tiuj du nocioj, se oni volus traduki la rezolucion alilingven. Aŭ ĉu ĝi estis koncipita nur por interna uzo de la esperantomovado?