Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio

EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-10 12:55
Ekde septembro Eŭropa Unio subtenos instruadon de Esperanto en Mazara del Vallo en Sicilio, financante la restadon de belga esperantisto kiu dum kvar monatoj instruos la lingvon al lokaj instruistoj kaj lernejanoj. Simila stipendio estis jam pasintjare aljuĝita al dana esperantisto, kiu tamen pro personaj kialoj devis rezigni pri la projekto. Spite tion, jam preskaŭ 600 lernejanoj en la urbo studis Esperanton kadre de kunlabora projekto inter la urba registaro kaj Itala Esperanto-Federacio. Aktiva partopreno de la lernantoj estas planata dum la Itala Esperanto-Kongreso kiu baldaŭ okazos en la urbo.
EU financos instruadon de Esperanto en Sicilio

Svetlana Smetanina kun lernantoj

Kiam Brunetto Casini en 2010 kontaktis la urban registaron de Mazara del Vallo en Sicilio por informiĝi, ĉu eblus tie organizi la italan Esperanto-kongreson en 2012, la urbestro Nicola Cristaldi tuj entuziasme respondis, ke li ne nur tre bonvenigus la kongreson, sed ankaŭ ŝatus igi la urbon centro de Esperanto en Italio aŭ eĉ en la tuta Mediteranea regiono.

Eĉ se Mazara del Vallo eble ankoraŭ ne estas la ĉefurbo de Esperantujo, la unua kontakto gvidis al fruktodona kunlaboro sojle al la baldaŭa kongreso. La urbo disponigas sidejon por esperantistaj volontuloj en konstruaĵo konfiskita al la mafio, kaj jam en dek lernejoj de la urbo okazis kursoj de Esperanto, kiujn partoprenis 597 infanoj.

- La kursoj okazis en tri el la kvar elementaj lernejoj (aĝo 6-10) de la urbo, en du el la kvar mezgradaj lernejoj (aĝo 11-13) kaj en du el la kvar superaj lernejoj (aĝo 14-19). Krome, estis du kursoj por plenkreskuloj: en unu el la mezgradaj lernejoj dekkvino da instruistoj, inkluzive de la lerneja direktorino, sekvis apartan kurson, kaj alia kurso estis organizata por la laboristoj de la urbodomo, rakontas Francesco Maurelli, unu el la aktivuloj de la projekto.

Laŭ la originala plano la Esperanto-projektoj en Mazara del Vallo devis esti almenaŭ parte financitaj helpe de EU-subvencioj, kaj per helpo de la firmao Kosmo, kiun gvidas Maurelli kaj Casini, oni efektive sukcesis sekurigi EU-subvencion por dana instruisto de Esperanto, kiu devis labori en la lernejo de Mazara del Vallo dum pluraj monatoj.

Tamen la akceptita kandidato poste estis devigita rezigni pri la tasko pro personaj kialoj, kaj la laboro de la kvar instruistoj (Márta Kovács, Svetlana Smetanina, Szabi Szilva kaj Konstantin Tiĥomirov), kiuj  de januaro ĝis la somera ferio instruis en la urbo, estis financita per la rimedoj de Itala Esperanto-Federacio.

Ankaŭ por la aŭtuna semestro por ricevo de EU-subvencio per la helpo de la firmao Kosmo kandidatiĝis pluraj instruistoj. Denove estis akceptita unu kandidato, ĉi-foje el Belgio. Laŭ la nuna plano, la nova instruisto eklaboros en septembro, unue instruante Esperanton al lokaj instruistoj, poste al infanoj en la lernejo.

La agentejo Kosmo estis multe kritikata pro la alta provizio kiun ĝi postulas, nome 30 procentoj el la sumo de la subvencio. Tamen almenaŭ kaze de la projekto en Mazara del Vallo tia kritiko estas senbaza, ĉar Kosmo tie nenion gajnis nek planas gajni, klarigas Francesco Maurelli.

- La fakto, ke en tiu kazo IEF ricevas homfortojn kaj ne monon igas neaplikebla la interkonsenton pri procentaĵo, kiel jam brile klarigis Ŝekspiro en sia Venecia Komercisto. La rilatoj inter IEF kaj Kosmo estas longdaŭraj kaj ĉiam aparte pozitivaj ambaŭflanke. Sekve Kosmo estas feliĉa meti siajn spertojn je la servo de la movado, eĉ sen garantio finance profiti. Ni devas rigardi la tutan bildon, kaj ne nur la unuopan kazon.

Ĝis nun Itala Esperanto-Federacio pagis la loĝadon de la instruistoj kaj donis al ili poŝmonon. Laŭplane, subvencio de EU devos financi almenaŭ la laboron de unu instruisto dum periodo de 17 semajnoj.

- IEF plej verŝaje devos pagi por aldona persono por la sama periodo, kaj per la helpo de Kosmo nun ĝi provas trovi aliajn homojn pagotajn el EU, espereble sukcese, ĉar IEF ne povus longe elteni finance tiom grandan kaj ambician projekton, rakontas Francesco Maurelli.

Plej regulajn kontaktojn kun Mazara del Vallo havas Brunetto Casini, estrarano de Itala Esperanto-Federacio kaj la dua posedanto de la agentejo Kosmo. Laŭ li, la  ŝlosilo de la rapida progreso tie grandparte ŝuldiĝas al la pozitiva sinteno de la urbestro, Nicola Cristaldi.

- Li estas politikisto kiu jam atingis plurajn signifajn karierajn rezultojn: li estis prezidanto de la regiona parlamento, urbestro de Calatafimi-Segesta kaj elektita al la itala parlamento dum du periodoj. Li naskiĝis en Mazaradelvalo kaj li estas urbestro de sia naskiĝurbo de 2009. Tiam la mezepoka urbocentro, kie grandparte loĝas enmigrintoj el la magrebaj landoj, estis en tre malbona stato. La nova urbestro zorgis tuj por plibonigo inter alie de tiu situacio, kaj nun la urbocentro aspektas unu el la plej puraj kaj prizorgataj de la tuta lando. Multkultureco estas unu el la karaktarizaj faktoj de Mazaradelvalo. Mi kredas ke tio, krom la idealisma politika rigardo de Cristaldi, favoris la tre pozitivan akcepton al ni en tiu urbo. 

Márta Kovács, la unua el la kvar instruistoj de Esperanto kiuj gastis en Mazara  del Vallo, rakontas ke la laboro jam donis klarajn rezultojn:

- Ni ne povis promeni en la urbo sen esti laŭte salutataj kaj alparolataj en Esperanto far niaj lernantoj. Nun estas planata aktiva partopreno de la lernantoj dum la baldaŭa itala Esperanto-kongreso. Estas ankaŭ serĉata maniero kiel kunligi la lernejan instruadon kaj la agadojn en la centro pri interkulturo de la urbo. Krome unu el la mezlernejoj atendas la rezulton pri kandidatiĝo per projekto Comenius. Kaze de akcepto okazos dujara kunlaboro inter germana, kroata, hungara kaj itala lernejoj.

Laŭ la promeso de la urbestro, unu oficeja ĉambro en domo konfiskita al la mafio estas disponigata al la Esperanto-projekto, sub la nomo CEI - Centro por Esperanto kaj Interkulturo, rakontas Francesco Maurelli:

- Verdire la oficejo mem ne estis multe uzata, simple ĉar la tutan tempon de niaj volontuloj okupis la instruado. Ja estus tre bone, krom instrui, plani alispecajn agadojn, kaj pri tio IEF kaj Kosmo iom jam laboras. Sed ĉefe ni bezonus entuziasmajn volontulojn kiuj vivigu ĝin. IEF, eĉ kun la helpo de Kosmo, ne estas finance sufiĉe forta por pagi profesiulojn kaj por daŭrigi la projekton sen la helpo de sindonemaj homoj.

arkivita en:
ztisljar
ztisljar diras:
2012-07-02 16:21
Tiu ĉi agado estas absolute gratulinda kaj unu el raraj nekutimaĵoj ke en unusola urbo ekzistas centoj da interesitoj por lerni E-on. Mi gratulas al IEF kiu investas kaj pagas la ĝisnunan agadon. Mi rimarkigus ke kutime post granda entuziasmo oni ne kapablas fini la komencitan grandiozan laboron ĉar ĝi iĝas tro postula finance kaj pro la bezono pagi profesiulojn. Mi rekomendus al la organizantoj ke la instruisto el Belgio kiu instruos la instruistojn tieajn informu ilin aŭ instruu pri la Zagreba metodo kiu interalie evoluigis eĉ la eblon gvidi bazan kurson sen instruistoj (nur kun animigantoj - homoj kiuj uzante la Zagreban lernolibron instrukcios al la lernantoj mem lerni). Dum eksperimento en Zagrebo en 1983 kiam lernis E-on dum unu semajnfino laŭ la ZM 300 Zagrebanoj, ni ne havis sufiĉajn instruistojn kaj tri el 15 grupoj estis gvidataj de tiaj animigantoj (kiuj estis instruitaj nur kion postuli de la lernantoj). Kaj kiam ni faris ekzamenon, montriĝis ke la tri grupoj sen instruistoj havis 30% pli bonan rezulton ol tiuj kun instruistoj (la kaŭzo estas ke kiam instruas la instruisto li ne povas kontroli ĉu la lernantoj vere atentas kaj absorbas lian scion, dum en kursoj kun animigantoj la lernantoj mem aktive devis plenumi postulatajn aktivecojn kaj efektive ĉiuj lernis pli efike). Ne gravas la fakto en komenca kurso ke ne ekzistas la eblo kontroli la misojn kaj korekti ilin, ĉar ja ĉiukaze ĉiuj lernantoj en la komenco scias la lernitaĵon malkomplete kaj uzas ĝin kun eraroj. Do en la kazo de Mazarello del Valloo oni instruu la lokajn instruistojn tiel ke eĉ se ili ne ankoraŭ pretos bone kaj korekte instrui, ili faru tion laŭ la Zagreba metodo helpante sian almenaŭ parte per la metodo de lerneja memlernado.
Nur tiel oni povos certigi sufiĉajn surlokajn instruistojn por daŭrigi la grandiozajn komencajn rezultojn. La vere bonaj E-istaj instruistoj estu uzataj nur por pli supera grado (post la bazo laŭ ZM - lernebla dum kvindeko da horoj). Ĉiuj aliaj metodoj ne estas konvenaj por tiaj celoj kaj rapida akiro de komencaj sukcesoj en kiuj aparte etaj infanoj ĝuos kaj tio stimulos ilin daŭrigi. Cetere la Zagrebmetoda lernolibro ekzistas en la itala, eble necesus nur reeldoni, se ĝi elĉerpiĝis.
kossey
kossey diras:
2012-07-02 17:27
Kara Zlatko,

Ankaŭ mi tre ĝojas kaj deziras sukcesojn al organizantoj kaj lernantoj. Estas vere elstara sukceso.
Ĉu EU povus ne nur doni monon por instruado de Eo, sed ankaŭ rekomendi al eŭropaj Ministeroj de klerigado aldoni Eon al listo de fremdlingvoj por lerni Eon ANSTATAŬ aliaj fremdlingvoj sur volontula bazo. Se oni instruus Eon tiamaniere, ne necesus plu monoj de EU.

ztisljar
ztisljar diras:
2012-07-03 17:31
Bedaŭrinde, la afero ne estas tiel simpla. Unue necesas scii ke EU-organoj ne havas kompetentojn sur kampoj de lernaja agado kaj kulturo. Do enkonduki E-on en lernejojn povas nur unuopaj landoj en siaj landoj laŭ sia enlanada leĝaro kaj decidoj.
Due, la politikistoj (ĉie) faras nenion kio ne estis kaŭzita de postulo de grava amaso da homoj (ĉu pro amasaj demonstroj, ĉu pro tio ke "pezas en la aero" la deziro de la amasoj kaj la ailia kaŭzo por aktivigi politikistojn estas interesoj de financaj potencoj. Se ili farus laŭ la nuna situacio ĉar ja "pezas en la aero" deziro de amasoj por enkonduko de la angla, nia laboro almenaŭ en Eŭrpunio estus komplete marĝenigita. Oni povus facile per tuteŭropa refendumo montri kre granda plimulto de eŭropanoj volus ke la angla iĝu komuna lingvo. Financaj potencoj solvis siajn lingvajn problemojn, ili jam enkondukis la anglan. Tial estas bone ke en EU oni tamen "ankoraŭ" ne rajtas starigi tiun demandon, ĉar ja ekzistas la principo de plurlingveco kaj ofcialaj dokumentoj kiuj serĉas vojojn por pliampleksigi plurlingvecon kaj lernadon de fremdaj lingvoj.
Niaj eblecoj kuŝas en agoj kiuj ebligas fari el E antaŭ la okuloj de la potenculoj seriozan partneron kiu helpas en realigo de iuj eŭropaj celoj, inter kiuj ĝuste ĉi tiu pri helpo al plia sukcesigo en la instruado de fremdlingvoj estas la plej konvena.
EEU aktive engaĝiĝis en tio kaj iĝis partnero de EU estinte akceptita en la Platformo de neregistaraj organizoj por multlingvismo, kiun starigis Eŭropa Komisiono (do agnoskis nian organizon kiel seriozan kaj utilan partneron). Ĝuste antaŭ kelkaj tagoj la Platformo reekaktivis kaj ŝajnas ke ni jam dum la unua kunsido atingis plian sukceson proponinte E@I iĝi plia nova membro. Pri tio vi povas legi en junia Eŭropa Bulteno ĉe www.europo.eu.
Alia vojo kiun jam sufiĉe sukcese utiligas aro da E-organizoj estas partopreni en Eŭropaj konkursoj por projektoj por kiuj EK disponigas multan monon. Dum la lastaj 7-8 jaroj jam almenaŭ 20 tiaj preojektoj de E-organizaĵoj estis akceptitaj (inter kiuj ankaŭ la supra itala) kaj ĉiam pli da mono fluas en niajn kasojn kaj per sukcesa realigo de tiuj projektoj ni konstruas ĉiam pli bonan famon por niaj organizoj kiel seriozaj partneroj kaj per tio iom post iom ni almenaŭ sukcesas malgrandigi la antaŭjuĝojn pri Esperanto.
Pliajn klopodojn sur la sama vojo entreprenas EEU, kiel ekz. popola iniciativo pri teksto de eŭropa himno en Esperanto. Ankaŭ pri tio vi povas legi en la lasta numero de Eŭropa bulteno.
kossey
kossey diras:
2012-07-04 09:30
Mi konsentas, tiu agado oni devus fari al landa nivelo, ne eŭropa.
Laŭ mia scio en Svedio oni povas organizi instruadon de Eo kiel fremdlingvo en lernejo se kapablas kolekti 21 lernantojn por klaso kaj ekzistas instruisto por tiu klaso. Tiu praktiko estas efika. Ekzemple svedaj forumanoj en Lernu! estas tre aktivaj.
Tia praktiko en aliaj landoj estus tre utila. Ju pli landoj sekvus tiun ekzemplon, des pli forta estus la reciproka kastalizado.
kossey
kossey diras:
2012-07-04 09:31
Mi konsentas, tiu agado oni devus fari al landa nivelo, ne eŭropa.
Laŭ mia scio en Svedio oni povas organizi instruadon de Eo kiel fremdlingvo en lernejo se kapablas kolekti 21 lernantojn por klaso kaj ekzistas instruisto por tiu klaso. Tiu praktiko estas efika. Ekzemple svedaj forumanoj en Lernu! estas tre aktivaj.
Tia praktiko en aliaj landoj estus tre utila. Ju pli landoj sekvus tiun ekzemplon, des pli forta estus la reciproka katalizado.
Lu
Lu diras:
2012-07-04 21:56
Laste mi faris enketon en Facebook por ekscii, kie la homoj eklernis Esperanton - ĉu en kurso de klubo, de lernejo, de universitato, ĉu memstare el libro aŭ en interreto. Mi estis vere mirigita:

El 111 homoj 69 personoj lernis memstare (62%; 40 el libro, 29 en interreto), 30 sekvis kluban kurson (27%), 6 universitatan (5%), 2 korespondan kurson, 1 homo popolaltlernejan, 3 lernis en la familio. En la lernejo inter tiuj 111 ŝajne neniu. http://www.facebook.com/questions/409467079104317/ (Intertempe 135 respondoj)

Certe oni povas konkludi diversajn aferojn el tio. Ekzemple
a) La prioritato estas informi la homojn. Tiam ili mem trovos siajn eblecojn eklerni la lingvon.
b) Ni devas pli multe oferti kursojn.

Mi tendencas je respondo a). Kiuj argumentoj estas por b) ? Ĉu estas aliaj konkludoj c) ktp.?
kossey
kossey diras:
2012-07-05 12:47
Min ne mirigas. Laŭ mia scio oni povas lerni Eon nur en Svedio. Se oni ne havas eblecon lerni Eon en lernejo, neniu lernas ĝin en lernejo. Tio ne signifas, ke instruado en lernejo ne estas grava.
bkasini
bkasini diras:
2012-07-04 11:29
Kara Zlatko,
mi unue dankas pro viaj afablaj konsiloj. Mi ĉiam rigardis vin kiel unu el la plej lertaj, aŭ almenaŭ plej bonŝancaj, agantoj en Esperantujo.
Nun ke iom da bonŝanco trafis ankaŭ parton de Italujon, mi estas streĉe laboranta por provi ne lasi tiun hazardon fali sen lasi bonajn, longdaŭrajn rezultojn.
Kion mi bedaŭras, estas ke nia movado tre ofte kaj tre longe pretas diskuti ĉu -ujo estas taŭga finaĵo por landonomoj, aŭ ĉu -ata estis inventata aù inventita de Zamenhof, sed ne volonte engaĝiĝas en diskuto, kiel oni serĉu tiajn okazojn, kaj kiel oni ilin mastru, kiam ili prezentiĝas.
Mi certas, ke Mazaradelvalo estas nur unu el la multaj eblaj, kiujn ni estus povintaj havi - nur ke ne multaj inter ni zorgis trovi ilin, kaj ne multaj inter ni interesiĝis pri kiel aranĝi, ke tiuj burĝonoj kresku kaj floru kiel bonfartaj plantoj dum longa tempo. Ĉiu sperto, kiel la via kiun vi priskribis, estas grava tiucele, ĉar komenci ĉiam de nulo estas multe pli peza.
En Mazaradelvalo la instruado okazis senlibre, ĉar la Federacio ne havis en la komenco precizan ideon pri kion fari, ne pri kion oni proponos al ni konkrete (kaj oni proponis almenaŭ kvinoble ol ni esperis). Por venonta jaro, estas proponite ke apud mi, kiu plurespondos organize, estu iu alia persono, kiu respondecu didaktike, kaj ke la planoj ni faru almenaŭ duope ĉar, kiel diras niaj avoj, du cerboj pensas trioble ol nur unu povas.
Cetere, ĉar la kongreso en Mazaradelvalo estos tutan monaton post via granda eŭropa kongreso en Irlando, venu saluti la lernantojn, kaj la junajn kaj la instruistajn, tie: viaj sugestoj, surloke, estus ankoraŭ pli frandendaj.
                                                   Bruĉjo.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-04 13:54
Se jughi lau la programo de tiu chi "kongreso"
http://eeu-kongreso.webnode.com/[…]/

lau mi tie nenio interesa okazos. Eterne la samaj homoj prelegas pri la eterne samaj temoj, krom tio du-tri kunsidoj de iuj fakasocioj (oni povas imagi kiel tedaj estos tiuj kunsidoj), plus kelkaj turismaj programeroj, char mankas ideoj por plenigi la programon per vere interesa kaj alloga programo.

Krom tio la nomo "kongreso" estas lau mi neta troigo, vershajne ech blufo.

Al Irlando mi volonte veturus, sed neniam por partopreni tian kongreson.
kossey
kossey diras:
2012-07-05 12:51
Mi ĝojus legi, kion efikan faris Vi persone.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-05 14:27
Kion vi - kaj 99% de la e-istoj - komprenas sub "efika", bedaurinda fiaskis ghis nun por progresigi kaj akceptigi Eon.

Mi provas iri alian vojon... (ech enkalkulante la kontraustaron de tiuj 99%).
ztisljar
ztisljar diras:
2012-07-05 20:35
La kongresoj de EEU estas multe malpli grandaj ol UKoj kaj ili ne povas havi tiom mda programo, sed ni kutime dediĉas multe pli da atento al la centra kongresa temo ol UEA. Kongreso en Irlando celas pro la specifa lingva situacio en tiu lando pli afirmacii la gravecon de la ŝancoj kiujn E donas kiel katalizilo por pli efika kaj rapida lernado de aliaj fremdlingvoj kun konkreta celo kontribui al konscio de irlandaj aŭtoritatoj ke ĝi povus pliefikigi la lernadon de la irlanda lingvo, kiu malgraŭ tio ke ĝi estas unu el la du oficialaj lingvoj tre malfacile sukcesas reakiri sian pozicion kaj rolon kiun ĝi havis dum jarmiloj. Ne hazarde la kongreson auspicias la ŝtatprezidanto kaj enkonduke salutas ministrino pri eŭropaj aferoj. Tiusence la centra parto de la programo estas konferenco pri la kongresa temo: Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli. Prelegas deko da kompetentuloj, inter kiuj duonon oni vidas neniam en E-aranĝoj (tri el ili estas irlandaj fakuloj, neesperantistoj). La kongreso kiel ĉiam enhavas la publikan debaton pri la estonta strategio de EEU en kiu ĉiuj kongresanoj povas kontribui al eŭropa E-agado kaj krom la ekskulrsoj ankaŭ riĉan kulturan parton.
Mi estas konvinkita ke la negativa opinio de persono kiu en nenio trovas pozitivaĵon estos bona reklamo por la kongreso.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-05 21:12
En ordo, en ordo! Mi havas nenion kontrau viaj kongresoj, kaj ke vi kapablas organizi brilan aranghon, vi ja denove pruvis pere de la triesta konferenco (kiun mi kritkis chefe pro la pugolekado al Mesic, kion mi simple trovas nauza, sciante pri kia politiksito temis).

Mi nur celis diri, ke la publikigita programo de via irlanda kongreso lau la anoncitaj kontribuontoj OBJEKTIVE enhavas nenion interesan au allogan (ekzemple por homoj, kiuj jam dum pli ol 30 jaroj serchas ion interesan en la Eo-movado). Sed oficiala programo estas oficiala programo kaj povas esti, ke la realeco povos esti iom alia (pli pozitiva kaj pli interesa). Sed fidante al miaj multjaraj spertoj pri Eo-kongresoj kaj -aranghoj, mi farighis tro skeptika, post kiam mi komencis senlime enui dum tiaj aranghoj kaj prelegoj. Konsultinte la nomaron de alighintoj en via arangho, mi konstatis, ke tie mi konis preskau neniun nomon, do mi havas nul imagon pri kia publiko temas kaj esperas, ke aperos kelkaj novuloj, kiuj trovos tiun aferon interesa kaj kiuj ankau estonte kontribuos per novaj temoj.

Mi nur celis diri, ke pere de la publikigita programo min oni neniam povus konvinki partopreni. Tio estis la mesagho, nenio alia.

Do, mi deziras sukcesan kongreson!
esperanto
esperanto diras:
2012-07-06 23:02
La tragika sorto de la interlingvistiko ja ankau montrighas lau tiu chi ekzemplo, pri kiu HeKo raportas
http://www.esperantio.net/index.php?id=1980

Interlingvistika konferenco okazas en iu fora loko en Estonio, kun la partoprenado de kelkaj fifamaj eksterlandaj fanfaronuloj (kiel Cwik, Moon, Silfer kaj Tishljar), kiuj parte havas nenion komunan kun interlingvistiko, sed tamen partoprenas en tiaj konferencoj, kvazau por "amuzi" (au "klerigi") la publikon, char ill (kiel gravaj korifeoj de la movado) au volonte veturas al Estonio por pasigi sian ferian tempon au por propagandi siajn ideojn. La meza agho de tiuj prelegantoj estas 60, junularo kaj freshaj fortoj shajne mankas (eble ja estis aliaj kontribuantoj kiujn HeKo ne menciis). Do, ne nur rusoj mankas. Sed chu rusaj e-istoj estas tiom bonvenaj che baltaj e-istoj? (Se ili bone kondutas, kial ne :-))) Kompreneble, la chefa deficito estas la manko de prof. d-ro S.N. Kuznecov, lau mi la plej elstara rusa interlingvisto kaj internacie shatata preleganto, kaj la sola nestrangulo.

Internacia Interlingvistika Asocio estis fondita chefe de M. Linnamägi kaj A.D. Dulichenko, du respektindaj aktivuloj, sed ghi restis elstara himero kaj neniam sukcesis establighi kiel reala organizajho (despli ke en Tartu ekzistas diversaj samtipaj organizajhoj flegataj de la samaj esperantistoj). Krom tio, ghi evidente ankau ne alighis al UEA kiel Faka Asocio pri Interlingvistiko (tia ech mankas!!!) En la sovetia periodo okazis en Tartu (kien veturi estis malpermesite al eksterlandanoj) gravaj interlingvistikaj agadoj, el kiu rezultis la legendeca kaj valora scienca periodajho "Interlinguistica Tartuensis" (kiu cetere estas unu el miaj plej shatataj interlingvistikaj materialoj, kiujn mi vershajne plej laste forjhetus kaj el kiuj mi siatempe plukis multajn interesajn informojn). Sed bedaurinde, ghi aperas nur sporado, kun loza koncepto kaj kolektujo de plej diversaj kontribuajhoj (lau la maniero de festlibroj). Oni povas entute sin demandi, chu pliaj numeroj sekvos. Post la fino de Sovetunio, interlingvistiko lau mi disfalis en Estonio, char la shtato ne plu interesighis pri tiu fako. Intertempe Dulichenko, kiu estis elstara profesoro pri slavistiko, emeritighis kaj ofte restadas ekster Estonio, lau mia scio. Do, la tempoj pasas.

Do, almenau al mi tiel la situacio prezentighas. Eble Estonio trovighas iom flanke kaj rande, por ke nebaltoj volu au povu partopreni tieajn Eo-aranghojn. Pro tio la baltoj restas inter si, kun kelkaj eksterlandaj gastoj, kio en principo ja estas tre pozitiva fakto.

Vershajne ajna kritika traktado de la agado de Bokarjov dum tia oficiala au duonoficiala konferenco ne povas okazi, char tio estas kvazau tabuo en la Eo-movado (same kiel por Bokarjov la stalinisma periodo estis tabuo). Do, restas nur en skriba formo trakti la aferojn. Por doni impreson pri la nuntempa "Bokarjovologio", oni povas konsideri jenan recenzon: http://www.planlingvoj.ch/Recenzo_Bokarev.pdf
Sed chu e-istoj el okcidenta Europo komprenas pri kio temas, kaj entute interesighas, oni povas forte dubi, despli che prelegantoj, kiuj interesighas nur pri siaj propraj aferoj kaj kiuj estas totale imunaj kaj malkapablaj auskulti kaj konsideri ankau alies opiniojn kaj vidpunktojn (kiel la enkonduke menciita kvaropo).

esperanto
esperanto diras:
2012-07-07 00:45
Atenta leganto de miaj mesaghoj atentigis min pri la agho de la prelegantoj dum la interlingvistika konferenco en Estonio kaj kalkulis, ke la meza agho estas fakte 67 1/2 jaroj. (Silfer 63, Moon 65, Tishljar 67, Linnamägi 70, Cwik 72). (Kiam mi skribis 60, mi havis la senton, ke mi nete maltroigis).

Nu, kion fari; ni chiuj rapide maljunighas. Ankau mi farighis chijare 50, kio estis neta shoko, kiam la 5an de februaro mi reale konsciighis pri tio. Feliche (preskau) neniu sciis pri tio, la tago pasis senrimarkite kaj kiel kutime en ampleksa laboro kaj sekve mi ne devis embarase pridanki gratuladojn :-)))

Mia kritiko cetere ne celas la maljunulojn en si mem, kiuj aperas en tiuj aranghoj. Se ili havas ion interesan por prelegi kaj rakonti, ankau mi volonte cheestus kaj auskultus ilin (sed se prelegas Moon, Cwik, Tishljar, Silfer mi TUTCERTE kaj EN CHIU KAZO rifuzus aperi). Sed mia kritiko celas la shajne totalan malkapablon de tiuj organizajhoj fari ion ajn por refreshighi kaj lanchi novajn fortojn (kelkfoje mi havas la impreson, ech konkretan suspekton, ke oni intence celas eviti ilin).

ztisljar
ztisljar diras:
2012-07-07 22:46
Kara Andi!
Mi konsentas kun vi ke ni kiuj ege aktivas en tradiciaj formoj de la Movado ĉiam pli aĝas kaj eĉ kun tio ke iusence oni eĉ ne volas havi pli junajn homojn en gvidorganoj kaj institucioj de la nuna movado.
Sed mi volas surprizi vin. Mi maljunulo verkis libron kiu certe povus veki ankaŭ vian intereson kaj kiu aperis antaŭ unu monato. La titolo estas EKZISTADO - kibernetika klarigo de la mondo. La libro estas rezulto de 40-jara laboro.
Mi volonte sendus ĝin al via hejmadreso, se mi disponus pri via vera loĝadreso (vi povas sendi ĝin al mia e-adreso ztisljar(ĉe)gmail.com). Ĉi-foje mi vere ĝojus pri ĉiuj negativaj opinioj kaj kritikoj kondiĉe ke ili ne estus persondirektitaj, sed direktitaj vere al la enhavo. Mi ne bezonas laŭdojn por povi vidi kie mi eventuale eraris kaj kion la legantoj ne bone komprenas.
Amike
Zlatko
esperanto
esperanto diras:
2012-07-08 15:10
Char en unu el miaj antauaj mesaghoj mi ja skribis, ke indus omaghi al via 50-jara esperantisteco, char ankau mi shatus pli bone kompreni la "fenomenon Tishljar" (same kiel mi klopodas kompreni La Fenomenon Svislando, ekzemple). Do, mi volonte legos vian libron por eventuale verki recenzon (sed mi ne scias kiu Eo-revuo akceptus ghin), kvankam "kibernetika klarigo de la mondo" jam vekas mil suspektojn che mi. Mia loghadreso trovighas (fakte -is) dum jardekoj en la UEA-jarlibro. "Vera" Eo-aktivulo konas tian adreson parkere!!! :-))

Cetere, per mia racia pensado kaj jardekojn longa sperto mi negative kritikas ion kiam necesas negative kritiki ion, kaj mi pozitive laudas ion, kiam indas pozitive laudi ion. En la kazo de la Eo-movado tiu rilato nuntempe eble estas 90:10%.
cyrille
cyrille diras:
2012-07-14 11:57
Preskaŭ 600 infanoj jam lernis la lingvon en Italio nuntempe sed por kio tio utilos ĉar neniu ja parolas Esperanton ?
Mi certas ke vi tion aŭdis jam plurfoje. Ankaŭ mi. Tio ja tedas min ke ni ne havas efikan respondon krom "se ĉiu lernus, se ili vojaĝos, se, se, se, sed lernu la anglan".

Jen respondo venonta : Ni talenta kolego Fabien Tschudy laboris en la scienca domo de Strasburgo kie li kutimis prezenti sciencajn eksperimentojn por junuloj tiuaĝe. Vidu http://www.levaisseau.com/
Tio utilus al gelernantoj en la tuta mondo se ili povus vojaĝi al Strasburgo, se ili parolus la francan aŭ la germanan. Denove listo de "se".

Okazas portempaj ekspozicioj. Fabien havis la ideon traduki "Fronte al la vento" por proponi ĝin per interreto. Mi konvinkis la prezidanton de la Departemento www.cg67.fr, kiu posedas Le Vaisseau, konsenti pri tiu traduko, filmado kaj disvastigo. Ni baldaŭ subskribos la kontrakton por la disvastigo. Filmoj pli malpli jam pretas, ni filmis ilin en februaro dum la ferioj kun infanoj, mi finis la muntadon hieraŭ, endas aldoni la oficialan reklamon por Le Vaisseau ĉe la komenco kaj fino, sed tion ne mi faros.

Tiuj 5 filmoj, entute 70 minutoj, utilos al gelernantoj kiu lernis Esperanton en la tuta mondo. Jen uzo por ili kvazaŭ ili spektus sian nacian televidon. (Ni diru ke niaj filmoj estis nur duonprofesie faritaj :-)

Kiam ili aperos, ni bezonos la movado por pruvi ke tiu laboro estis utila. Ni bezonos vin por disvastigi la informon al la junuloj, ni bezonos vin por havi oficialajn reagojn senditaj al la prezidanto por montri ke tiu fenomeno Esperanto, apenaŭ konata de potenculoj, estas ja fenomeno kiu havas estontecon. Kaj ni bezonos viajn reagojn ĉar tro ofte ŝajnas al mi ke ni estas nur manpleno da aktivuloj.
Mi profitas vian atenton por reanonci ke mi kreis paĝaron por trejnigi aktivulojn. Ne kredu ke tiaj rezultoj falas el la ĉielo. Il venas de longdaŭra kaj konscia strategio. Lernu tion per www.ratoj.net