Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Esperanto prezentita en la pola senato

Esperanto prezentita en la pola senato

de Redakcio Laste modifita: 2012-10-28 14:46
La 125-jariĝo de Esperanto ĉi-semajne ricevis atenton en la supera ĉambro de la pola parlamento, la senato, kie estis prezentita ekspozicio preparita de la pola societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Okazis ankaŭ mallonga konferenco kun kelkaj paroladoj pri la rolo de Esperanto en la nuntempa Eŭropo, kaj kunvenis nove fondita grupo de parlamentanoj kiuj esprimis simpation al Esperanto. La kunsidon partoprenis la vicprezidantoj de ambaŭ ĉambroj de la pola parlamento. La praktiko tamen montras, ke nepolitikaj parlamentaj grupoj malhavas seriozan influon kaj ofte eĉ ekzistas nur surpapere.

Laŭ informoj disvastigitaj de la pola societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto, entute naŭ senatanoj kaj tri anoj de la sejmo, la suba ĉambro de la pola parlamento, partoprenis la unuan kunsidon de nova parlamenta grupo por subteni Esperanton, antaŭtagmeze la 17-an de oktobro. Tamen ne klaras, ĉu ĉiuj kunvenintoj efektive intencas iel plu labori por Esperanto kadre de la parlamento, aŭ ĉu ili alvenis ĉefe por honori la ekspozicion kaj konferencon per sia ĉeesto.

El la naŭ senatanoj, kiuj laŭ la informoj de la pola EDE ĉeestis la kunvenon, sep reprezentas la konservativan partion Civitana Platformo, en kiu membras ankaŭ la konata esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik. Unu ĉeestinta senatano reprezentas Union de Demokratia Maldekstro kaj unu la dekstran partion Rajto kaj Justeco. La tri ĉeestintaj sejmanoj reprezentas tri diversajn partiojn: Civitanan Platformon, Union de Demokratia Maldekstro kaj la maldekstre liberalan movadon de Palikot.

La plej influa ene de sia partio estas verŝajne la sejma vicprezidanto Wanda Nowicka, maldekstrulino aktiva precipe en la kampoj de virinaj rajtoj. Ŝi tamen certe ne estas ŝatata de la multaj aktivaj katolikaj esperantistoj en Pollando. Ankaŭ la maldekstrulo Włodzimierz Cimoszewicz, eksĉefministro kaj iama maldekstra prezident-kandidato estas tre konata, sed jam ne tre influa politike.

Formale plej altajn poziciojn havas la senata vicprezidanto Jan Wyrowiński (Civitana Platformo) kaj la jam menciita sejma vicprezidanto Wanda Nowicka. Ili ambaŭ diris kelkajn vortojn dum la solena malfermo de la ekspozicio, sed ne elmontris klaran apogon al Esperanto aŭ pretecon konkrete labori por la lingvo. La senata vicprezidanto Wyrowiński parolis pri la multkultureco de Bjalistoko, la naskiĝurbo de Esperanto, dum la sejma vicprezidanto Nowicka laŭ la informoj de la pola EDE "esprimis kontenton pri la daŭra evoluo de la lingvo".

Du aliaj parlamentanoj, kiuj laŭ la pola EDE ĉeestis la fondan kunsidon de la nova Esperanto-grupo, aparte akcentis la gravan rolon de la angla lingvo en internaciaj rilatoj. La senatano Edmund Wittbrodt (Civitana Platformo) instigis la esperantistojn unuavice prezenti sian lingvon kiel kompletigon al la angla, dum la sejmano Tadeusz Iwiński (Unio de Demokratia Maldekstro) atentigis ke ne eblas kontesti la rolon de la angla lingvo en la procezo de tutmondiĝo, dum la disvastigon de Esperanto neniu ŝtato subtenas.

Inter la parolantoj dum la konferenco estis la japana mecenato Etsuo Miyoshi, kiu ankaŭ pli frue apogadis la agadon de la pola EDE.

Pro tempomanko ne ĉeestis la konferencon en la pola Senato la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, kvankam lia parolado estis indikita en la programo. Anstataŭe li sendis al la konferenco tekston, kiu estis voĉlegita al la ĉeestantoj. Responde al demando de Libera Folio pri la signifo de la aranĝo, Seán Ó Riain skribis, ke li preferas ne komenti, ĉar mankas al li informoj pri la afero.

Ankoraŭ ne klaras, kian signifon, se ian, havos la starigo de la parlamenta grupo por apogi Esperanton. Ĝis nun eĉ indiko pri la starigo de la grupo mankas en la listo de tiaj grupoj en la retpaĝoj de la senato kaj la sejmo.

Se efektive ambaŭ ĉeestintaj vicprezidantoj (aŭ "vicmarŝaloj", laŭ la pola lingvouzo) de ambaŭ parlamentaj ĉambroj ekaktivos por Esperanto, temos pri grandega sukceso. Sed la praktiko montras, ke la nepolitikaj parlamentaj grupoj en Pollando pli similas al hobiaj rondoj. Ili ne estas oficialaj labororganoj de la parlamento, sed pli plenumas socian rolon.

En la sejmo nun ekzistas cento da similaj grupoj, kiuj laŭnome okupiĝas ekzemple pri disfamigo de volanludo aŭ popularigado de motorciklado. Ofte tiaj grupoj estas fonditaj, sed poste nenion konkretan faras.

 
arkivita en:
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-21 18:26
De la 11:30 horo matene ĝis 20:00 vespere daŭris E-temo en la Pola Senato - la supera ĉambro de la Pola Parlamento (i.a. Konferenco pri Esperanto ĉirkaŭ 3 h.). La duan fojon tio estis en la kelkcentjara historio de Pola Senato. La unua fojo okazis la 9an de majo 2012 kiam danke al streboj de la Estraro de Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL) la Vic-prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński (PO*) kaj Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato Edmund Wittbrodt (PO*) invitis Mecenaton de Esperanto Etsuon Miyoshi kaj kelkajn estraranojn de EDE-PL al Senato - kie nia japana amiko ricevis prestiĝan Senatan Medalon pro promocigo de Esperanto kaj pola kulturo en la mondo. La renkontiĝon ĉeestis ankaŭ senatonoj de Pol-Japana Grupo en Pola Senato. Tiam ni kune interkonsentis soleni 125-jariĝon de Esperanto en Pola Senato kaj fondi la Sejm-Senatan Grupon Apogantan Esperanton en Pola Parlamento. Kelkaj monatoj daŭris la preparoj kun financa helpo de s-ano Etsuo Miyoshi por E-ekspozicio (21 afiŝoj kaj 6 vitrinoj kun porokazaj ekspoziciajhoj eĉ kun originalaj leteroj kaj poŝtkartoj persone skribitaj de Ludoviko Zamanhof, bronzaj medaloj kaj arĝentaj moneroj kun L.Zamenhof, la Unua Libro, la Kongres-Libro de la unua UK en 1905 en Bulonjo ĉe maro, ktp.). La 17a de oktobro 2012 estis streĉe laborplena tago por Pola Senato tamen je la 11:30 ĝustatempe venis 9 senatanoj (6 senatan/in/oj aperis iom poste) kaj 3 parlamentan/in/oj de Pola Sejmo. Venis: Jan Wyrowiński (Vic-prezidanto de Pola Senato el PO*), prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt (eks-ministro de edukado, Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato el PO*), Włodzimierz Cimoszewicz (eks-ĉefministro de Pollando, prezident-kandidato, Ministro de la Aferoj Eksterlandaj; nun senpartia senatano), Kazimierz Kleina el PO*, Andrzej Grzyb el PO*, Jan Maria Jackowski el PIS**, Stanisław Jurcewicz el PO*, Mieczysław Augustyn el PO*, Roman Zaborowski (eks-Vojevodo de Pomerio el PO*, danke al lia apogo pasintjare Etsuo Miyoshi ricevis dekrete aljuĝitan de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski altan ŝtatan ordenon - enmanigo okazis en la esperantista Parko de la Mondo en Malborko). Krome venis tri parlamentan/in/oj der Pola Sejmo: Wanda Nowicka (Vic-prezidantino de Pola Sejmo el RP***), Ligia Krajewska el PO* kaj prof. d-ro hab. Tadeusz Iwiński el SLD***** (poligloto parolanta ankaŭ Esperanton). Je la 14:00 por la oficiala malfermo de Esperanto-ekspozicio venis ankoraŭ Maria Pończyk-Pozdziej (Vic-prezidantino de Pola Senato, senpartia, patro de ŝi estas esperantisto), Marek Ziółkowski el PO* kaj Rafał Muchacki el PO*. Do sume 15 parlamentanoj deklaris agadi en la nov-kreita Sejm-Senata Grupo Apoganta Esperanton kaj plenumis specialajn aliĝilojn al tiu oficiale registrita Parlamenta Grupo. Kelkaj kromaj sejmanoj sendis rete mesaĝojn kun bedaŭro ke ne povis partopreni la inaŭguran kunsidon de la Parlamenta Grupo pro la laborpremo, ekzemple sejmano d-ro Robert Biedroń el RP*** (poligloto parolanta ankaŭ Esperanton), li estis en tiu semajno en oficiala sejma delegacio en Londono. La motoro de la esperanta iniciato en Pola senato prof. Wittbrodt kun Kazimiro Krzyżak kaj mi (reprezentantoj de EDE-PL) speciale elektis la daton 17an de okt. 2012, ĉar en tiu tasgo estis planitaj kunsidoj de la Pola Senato kaj de la Pola Sejmo - do la plej konvena tago por la E-eventoj. Sed bedaŭrinde la 7an de okt. 2012 ĉefministro de Pollando Donald Tusk petis Prezidantinon de Pola Sejmo Ewa Kopacz ŝanĝi la kunsidon de sejmo al la 12a de okt., tio certe malhelpis al dekkelkaj sejman/in/oj partopreni en la evento kaj aliĝi al la Grupo Apoganta (ekz. al la sejmano Łopata el PSL****, Jarosław Sellin el PIS**, Marek Biernacki el PO*, Leszek Miller (eks-ĉefministro de Pollando el SLD*****), Leszek Aleksandrzak el SLD*****, Jerzy Wenderlich (Vicprezidanto de Pola Sejmo el SLD*****, patrino de li estas esperantistino), Tadeusz Tomaszewski el SLD*****, Romuald Ajchler el SLD***** (li estas Esperanto-komencanto), prof. d-rino hab. Krystyna Łybacka (eks-ministrino de edukado el SLD*****), Małgorzata Sekuła-Szmajdzińska el SLD*****, Jarosław Żaczek el SP******.
La materialon al Libera Folio sendis informantino el Varsovio tendence informante ekz.: "En la sejmo nun ekzistas cento da similaj grupoj,..." - do mi precize infomu, ke en Pola Senato estas: 9 Senataj Grupoj kaj en Pola Sejmo precize 52 (do de kie ŝi prenis la "centon da similaj grupoj" ?)
En tiu evento partoprenis pli ol 60 personoj, inter kiuj 18 parlamentanoj (laŭ invito de s-ano Etsuo Miyoshi tri novaj senatanoj aperis je la 18:00 dum la solena vespermanĝo en la parlamenta restoracio), krome partoprenis Kultura Ataŝeo de la Japana Ambasado, kelkaj reprezentantoj de rektoroj de altlernejoj de Varsovio kaj Lublino, du direktoroj de la varsoviuaj muzeoj, reprezantanto de Pola Gazetara Agentejo kaj de "Gazeta Wyborcza" (elekta gazeto) kaj kvarpersone la Regiona Televido "TvMalbork" (marde aperos ampleksa raporto rete: www.tvmalbork.pl) kaj ĉirkaŭ 25 esperantistoj el kvar landoj.
La E-ekspozicio estas de 1a 15a de oktobro 2012 ĝis la 29a de oktobro 2012 en tiu tre prestiĝa loko por soleni 125-jariĝon de Esperanto, mi aldonu ke ĉiutage dekoj da grupoj de lernejanoj vizitas Senatejon en organizitaj oficiale grupoj kun lernej-instruistoj pri historio kiel prizorgantoj - do estas bona okazo por informi pri Jubileo de Esperanto.
Pluajn fotojn pri tiu grava evento en Pola Senatu rigardu en la ttt-ejo de EDE-PL: www.ede.esperanto.info.pl

Jen sube la klarigoj de la politikaj terminoj prenitaj el mia trilingva vortaro (ESP-ANG-POLA):
*PO (Platforma Obywatelska) Civitana Platformo (Pollando) Civic Platform (Poland) polit. Platforma Obywatelska (PO)
**PiS (Prawo i Sprawiedliwość) Rajto kaj Justeco (Pollando) Law and Justice (Poland) polit. Prawo i Sprawiedliwość (PIS)
***RP (Ruch Palikota, Ruch PL) Movado de Palikot (Pollando) Palikot's Movement (Poland) polit. Ruch Palikota, Ruch PL (RP)
****PSL (Polskie Stronnictwo Ludowe) Pola Popola Partio Polish People’s Party polit. Polskie Stronnictwo Ludowe (PSL)
*****SLD (Sojusz Lewicy Demokratycznej) Alianco de Demokratia Maldekstrularo (AdDM) (Pollando) Democratic Left Alliance (Poland) polit. Sojusz Lewicy Demokratycznej (SLD)
******SP (Solidara Pollando) Solidary Poland (SP) polit. Solidarna Polska (SP)

Eduardo Kozyra, la kunorganizanto de tiuj eventoj (Vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto - EDE-PL)
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-21 22:46
En la supra komento mi forgesis pri du senatan/in/oj kiuj ĉeestis la E-eventojn en la Pola Senato la 17an de oktobro 2012, jen ili:
Jadwiga Rotnicka el PO*
Sławomir Preiss el PO*

Eduardo Kozyra, la kunorganizanto de tiuj eventoj (Vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto - EDE-PL)

Jen sube la klarigo de la politika termino prenita el mia trilingva vortaro (ESP-ANG-POLA):
*PO (Platforma Obywatelska) Civitana Platformo (Pollando) Civic Platform (Poland) polit. Platforma Obywatelska (PO)

Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-21 21:05
Ne ekzistas sejma aŭ senata grupo pri volanludo (aŭtorino de la fiartikoleto eĉ ne konas ĝustan E-terminon uzante "badmintono" /pole estas: badminton). Mi alkroĉis ĉiujn senatajn kaj sejmajn grupojn - bonvolu do mem kontroli kaj pritaksi.

Senacki Zespół ds. Wychowania Młodego Pokolenia
Senacki Zespół Energii Odnawialnej
Senacki Zespół Infrastruktury
Senacki Zespół Popularyzacji Kultury i Rozwoju Czytelnictwa
Senacki Zespół Przyjaciół Warmii i Mazur
Senacki Zespół Spółdzielczy
Senacki Zespół Strażaków
Senacki Zespół Wymiany Gospodarczej z Zagranicą
Zespół Senatorów Województwa Śląskiego
Karkonosko-Izerski Zespół Parlamentarny
Kaszubski Zespół Parlamentarny
Lubelski Zespół Parlamentarny
Łódzki Zespół Parlamentarny
Małopolski Zespół Parlamentarny
Parlamentarna Grupa ds. Autyzmu
Parlamentarna Grupa Kobiet
Parlamentarna Grupa Rowerowa
Parlamentarny Zespół Cyfryzacji, Innowacyjności i Przedsiębiorczości
Parlamentarny Zespół ds. Afryki
Parlamentarny Zespół ds. Chorób Rzadkich
Parlamentarny Zespół ds. Dróg Wodnych i Turystyki Wodnej
Parlamentarny Zespół ds. Dzieci
Parlamentarny Zespół ds. Energetyki
Parlamentarny Zespół ds. Harcerstwa w Polsce i Poza Granicami Kraju
Parlamentarny Zespół ds. Kultury i Tradycji Łowiectwa
Parlamentarny Zespół ds. Leśnictwa, Ochrony Środowiska i Tradycji Łowieckich
Parlamentarny Zespół ds. Obrony Wolności Słowa
Parlamentarny Zespół ds. Osób Starszych
Parlamentarny Zespół ds. Przeciwdziałania Ateizacji Polski
Parlamentarny Zespół ds. przywrócenia ekspresowych i pośpiesznych połączeń pasażerskich na trasie Wrocław, Opole, Częstochowa,
Parlamentarny Zespół ds. Rozwoju Polski Wschodniej
Parlamentarny Zespół ds. Sportów Motorowych
Parlamentarny Zespół ds. Stwardnienia Rozsianego
Parlamentarny Zespół ds. Współpracy z Organizacjami Pozarządowymi
Parlamentarny Zespół ds. Wyścigów Konnych i Jeździectwa
Parlamentarny Zespół ds. Zielonej Gospodarki
Parlamentarny Zespół Karpacki
Parlamentarny Zespół Kociewski
Parlamentarny Zespół Lotnictwa
Parlamentarny Zespół Małych i Średnich Przedsiębiorstw
Parlamentarny Zespół Miłośników Historii
Parlamentarny Zespół Miłośników Ziemi Bydgoskiej
Parlamentarny Zespół Narciarstwa i Turystyki
Parlamentarny Zespół na rzecz Katolickiej Nauki Społecznej
Parlamentarny Zespół na rzecz Ochrony Życia i Rodziny
Parlamentarny Zespół Obrony Chrześcijan na Świecie
Parlamentarny Zespół Polska-Rosja-Gospodarka
Parlamentarny Zespół Przyjaciół Harcerstwa
Parlamentarny Zespół Przyjaciół Odry
Parlamentarny Zespół Przyjaciół Zwierząt
Parlamentarny Zespół „Przyjaźni Środowisku”
Parlamentarny Zespół Sportowy
Parlamentarny Zespół Sportu Akademickiego
Parlamentarny Zespół Sportu na Wsi
Parlamentarny Zespół Sportu Szkolnego
Parlamentarny Zespół Surowców i Energii
Parlamentarny Zespół Wspierania Inicjatyw Kulturalnych
Parlamentarny Zespół Wychowanków i Sympatyków Ruchu Światło-Życie, Akcji Katolickiej oraz Stowarzyszenia Rodzin Katolickich
Zachodniopomorski Zespół Parlamentarny
Zespół Parlamentarny ds. Zbadania Przyczyn Katastrofy TU-154 M z 10 kwietnia 2010 r.
Parlamentarny Zespół Profesorów
redakcio
redakcio diras:
2012-10-22 09:57
Eble la motorciklista klubo ankoraŭ ne estas registrita :-)

Jen el freŝa novaĵo de Pola televido:

Rekordo en la Sejmo: la centa parlamenta grupo
Kvankam ekde la komenco de la oficperiodo ne pasis eĉ unu jaro, oni jam scias, ke laŭ certa rigardo ĝi estos rekorda. En la Sejmo ekestis jam ekzakte cent parlamentaj grupoj. Ili okupiĝas pri tiom niĉaj aferoj, kiel disfamigado de volanludo aŭ popularigado de motorciklo-veturado.

- Tio estas kontraŭnatura, pura sinreklamado. La grupoj fondiĝas kaj nenion faras - diras en la intervjuo por la retportalo tvp.info la eksmarŝalo de la Sejmo, senatano Marek Borowski.

http://tvp.info/[…]/8839985

PS: Efektive la ĝusta vorto estas volanludo. Nun korektite en la artikolo. Dankon pro la atentigo.
redakcio
redakcio diras:
2012-10-22 09:59
Kaj jen ligilo al oficiala informo pri la volanluda parlamenta grupo:

http://www.sejm.gov.pl/[…]/agent.xsp?symbol=ZESPOL&Zesp=184
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-22 10:23
En mia trilingva vortaro ESP-ANG-POLA estas jene:

volan/o (= plumpilko) shuttle-cock lotka ~ludo badminton sport. wolant; badminton, kometka
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-24 18:38
Mi dimanĉe ricevis mesaĝon de iu esperantisto ke d-ro Seán Ó Riain, la Prezidanto de EEU certe persone partoprenis la Konferencon pri Esperanto en Pola Senato, ĉar li tion aŭdis en iu ret-radio - povas esti, ke temas pri la sama misinformo farita denove de Barbara Pietrzak, do ne kredu la informon de iu radio ankaŭ ne kredu informon pri la ekzisto de la grupoj pri volanludo aŭ popularigado de motorciklado ĉar tio ne aperas en la oficialaj listoj de la grupoj sanataj aŭ parlamentaj (sejmaj) (vidu la ekzistantajn kiuj estas supre en la listo, en la supra mia komento). Sed ie en gazeto aŭ televido iu (politikisto) mencias ilin dum la diskuto pri la grupoj kritikante ilin. Simple ĉiam kredu nur al la informoj ĉe la fonto (do en la Sejmo kaj Senato). Redaktoro kaj informantino el Varsovio skribas jene:
<<Ĝis nun eĉ indiko pri la starigo de la grupo mankas en la listo de tiaj grupoj en la retpaĝoj de la senato kaj la sejmo.>>
La 17an de okt. 2012 je la 11:30 oni inaŭguris la Senat-Sejman Grupon Apogantan Esperanton - dek kelkaj senatanoj kaj tri sejmanoj plenumis la aliĝilojn al la Grupo. Atento: pro la lastmomenta peto de la ĉefministro de Pola Registaro Donald Tusk okazis la ŝanĝo de la kunsido de Sejmo de la planita 17a de okt. al la 12a de okt. 2012 - tio malebligis partoprenon en tiu inaŭgur-kunsido de la grupo por dekkelkaj interesitoj (anoj de Pola Sejmo). Pro tio ĉefiniciatinto de la grupo, la senatano Wittbrodt informis dum la kunsido je la 11:300 ke en la proksima tempo kiam okazos la kunsido de Sejmo - denove okazos la kunsido de la grupo por ebligi la aliĝon al ceteraj. Tiam oni elektos ankaŭ prezidanton, vicprezidanton kaj sekretarion de la grupo. Post tiu elekto aperos oficiale la grupo en la listo de parlamentanaj grupoj. Intertempe vi povas jam legi pri la aliĝoj al la grupo en Esperanto-Vikipedio ekzemple legu pri senatano Włodzimierz Cimoszewicz, sejmano Tadeusz Iwiński (esperantisto) aŭ sejmano Robert Biedroń (esperantisto) - do jam aperis spuroj de la inaŭgur-kunsido de la Senat-Sejma Grupon Apogantan Esperanton kaj oni povas jam legi pri la ekzisto de la Grupo. Unu el la ĉefaj celoj de la grupo estas: unue okazos la E-kurso por interesitaj senatanoj kaj sejmanoj, due streboj por alskribi Esperanton al la listo de elekteblaj lingvoj en la pola eduk-sistemo aŭ pli frue enkonduko ekz. en lasta klaso de elementa lernejo de kelkmonata kurso de Esperanto kiel propedeŭtiko de la instruado/lernado de fremdaj lingvoj, inter la celoj de la Grupo estos ankaŭ provo de la enkonduko de Esperanto al eksterlandaj de radio-elsendoj de Pola Radio. Kompreneble ni (mi kaj Kazimiro Krzyżak) tion scias de la rektaj interparoloj kun: Wittbrodt, Iwiński, Łybacka, Biedroń, Wyrowiński kaj aliaj senatanoj kaj sejmanoj dum la konvinkado de ili al la Grupo - nun mem la grupo elektos la prioritatojn kaj unuajn celojn.
redakcio
redakcio diras:
2012-10-26 08:06
Evidente la estimata komentanto ne legas ion el tio, kion skribas aliaj komentantoj. Jen ankoraŭfoje ligilo al la oficiala paĝo de la parlamenta grupo por volanludo:

http://www.sejm.gov.pl/[…]/agent.xsp?symbol=ZESPOL&Zesp=184

Jen grupo por ŝatantoj de motorcikloj kaj aŭtoj:

http://www.sejm.gov.pl/[…]/agent.xsp?symbol=ZESPOL&Zesp=138

Jen grupo por motorsportoj:

http://www.sejm.gov.pl/[…]/agent.xsp?symbol=ZESPOL&Zesp=116

Jen grupo por ŝatantoj de ĉevalsportoj:

http://www.sejm.gov.pl/[…]/agent.xsp?symbol=ZESPOL&Zesp=103
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-26 10:25
Vere mi hontas pri tia klacha redaktejo, kie oni diskutas pri stultajhoj kaj perdas tempon kaj forton por diskuti chu io ekzistas chu ne.
Chu ne pli bone estus pridiskuti, kion fari por similaj aktivajhoj ekestu?
La redaktoro certe apartenas al iu klacha kafoklubo de maljunaj onklinoj. Auh vi estas pagita malamiko de Esperanto auh havas iun komplekson, se iu ion akiros por Esperanto kaj provas chiam bagateligi, malgrandigi.
Pli bone estus montri pli bonan agadon por Esperanto. Mi hontus pro via "aktivado".
Kirilo
Kirilo diras:
2012-10-26 11:10
La sinteno de EDE-PL (aŭ almenaŭ de la EDE-anoj, kiuj skribas ĉi tie) rilate la disvastigon de E-o malkvietige memorigas la pesnmanieron de la pola politika dekstro: Kiu ne pensas kiel ni pri Pollando/Esperanto, tiu ne estas vera patrioto/Esperantisto, sed defetisto, eble eĉ partoprenanto en malamika komploto (układ!).

Homoj, realismiĝu! Ekzistas diversaj opinioj kaj vojoj disvastigi Esperanton. Kaj ekzistas E-istoj, kiujn tio entute ne interesas, sed kiuj volas simple uzi la lingvon. Fosu vian sulkon, anstataŭ malvalorigi la aliajn aŭ provi persvadi ilin.
Kaj precipe lasu personajn atakojn kiel "fiinformantino" aŭ "pagita malamiko de Esperanto". Se oni vin atakus tiel (kaj estus sufiĉe da kialoj, ekz. la fanfaronado pri tute senkonsekvencaj simbolaj okazoj kiel transdono de ordeno - ĉiu simpla standano, kiu varbas nur unu novan E-iston, faras pli por la lingvo ol tiu varma aero en iu parlamento; aŭ ĉu vi povas prezenti al ni eĉ nur unu personon, kiu decidis E-istiĝi, ĉar estis solenaĵo en la Senato?), vi hurlus dekoble pli laŭte ol nun pro iom da milda ironio.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-26 16:32
Karaj, mi ricevas multajn gratulojn kaj ekzemple tiajn mesaĝojn (mi speciale forstrekis la nomon, retadreson, ttt-ejon - ĉar certe mi ne povus publikigi ne nuligante ilin)

Fri, 26 Oct 2012 14:57:42 +0200 [14:57:42 CEST]
Od: U... S...
Do: esperanto@powiat.malbork.pl
Temat: LF: Mi ne povas kredi. . .

Ekzistas Esperantisto, kiu sukcesas, ke okazas ekspozicio en nacia parlamento kaj ke parlamenta grupo okupiĝas pri Esperanto. Oni ne gratulas aŭ kunĝojas, ne. . .oni konstruas iajn komparojn kun asertita malgraveco de hobiaj grupoj, faras demandojn ĉu tio havas efikojn kaj se jes, kie estas la statistiko kaj kiam la Fino Venko estos atingita, ktp, ktp. Mi nur povas admiri homojn, kiu malgrau tiu sensenca, ĉiama kritikaĉo - eble surogata kritiko pro propra malsukceso - kaj malhelpado tamen donacas tempon kaj penon. Imagu: la agantoj ne ricevas gratulojn, sed devas defendi sin mem - neimageble!
Koran dankon kaj gratulon pro Via sukceso!
Kore salutas Via
U... S...
www....
PS Bv pardonu, ke mi skribas rekte al Vi, kaj ne per LF, sed mi ne volas partopreni tiun naŭzigan filudon!
Kirilo
Kirilo diras:
2012-10-26 17:40
Komenciĝis per miapercepte sobra artikolo en LF, sub kiu EDE-ano ekplendis, ke ĝi ne estas sufiĉe laŭda. Sed LF ja ne estas propagandilo de iu ajn, sed (por E-istaj cirkonstancoj) sufiĉe profesia retgazeto, kaj vi devas akcepti, ke ĝi eble alie prezentas okazaĵojn, ol vi ŝatus.

Estis la EDE-anoj, kiuj senprovoke atakis personojn ("fiinformantino") kaj kontestis faktojn (ekzisto de volanluda grupo), kaj, kiam oni pruvis ilin malpravaj, denove atakis ad personam ("pagata malamiko de Esperanto").

Mi neniel kritikis la okazaĵon mem, kiu estis sukceso por la E-a movado, kiel ĉiu evento, kiu montras al la publiko, ke E-o vivas. Tamen ne povas esti, ke vi maldece indigniĝas pro io, kion vi oni ne povas postuli, nome laŭdon.
Mi pensas, ke tiu seniluziiĝo devenas de supertakso de la desuprisma agado, kiu ĝis nun krom simbolaĵojn apenaŭ produktis ion valoran. Kaj EDE devas akcepti, ke la plimulto de la E-aj aktivuloj ĝuste pro jardekoj da desuprisma malsukcesado ne plu interesiĝas pri ĝi.

Do, por fermi tiun diskuton de mia flanko, mi ripetas: Fosu vian sulkon laŭ viaj konvinkoj, sed lasu al la aliaj E-istoj la siajn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-24 11:26
Leginde atente la artikolon, oni devas sin demandi, chu ghin skribis esperantisto? Mi povus diri nur Esperanto-uzanto kaj shajne malamiko de Esperanto, kiu vershajne pli subtenus eble la anglan (chu pagita?).

Iu, kiu devus informadi kaj disvastigi ideon de Esperanto, per chiu frazo penas tendence malgrandigi signifon de EDE-PL agado, kio dum pli ol 100 jara agado de PEA ne sukcesis esti serioze traktata de Pola Sejmo, de Pola Senato. Chiu tamen pensema esperantisto rimarkas tion kaj feliche pli kaj pli da personoj konvinkighas pri valora nia agado por Esperanto. Ne malhelpis ech anonimaj leteroj de probablaj "esperantistoj" disenditaj al politikistoj kaj multaj esperantistoj.

Bedaure estas, ke dum 125-a historio de Esperanto, esperantistoj ne ekkomprenis, ke nur kune ni povus esti pli forta, pli efika. Multaj blindaj ne komprenas, ke "Chiuj vojoj gvidas al Romo", ke Esperanto estos por nenio, se ne estos por chio!

Stanislavo Rynduch - prezentanta sur la bildo originalajn korespondajhojn de L.Zamenhof.
Lu
Lu diras:
2012-10-24 14:56
Mi jam aŭdis pri diversaj parlamentaj grupoj por Esperanto kaj planoj por tio. (Ĉu iu el la legantoj povas eble iom prezenti, kiujn sukcesojn atingis la ĝisnunaj grupoj?)

Demandoj al EDE-PL: Kio ĉe la ĵusfondita grupo estas la celo por perspektivo de unu kaj de kvin jaroj? Kiujn konkretajn planojn oni havas? Kian strukturon havas la grupo, do ĉu ĝi havas prezidanton kaj vicprezidanton, ĉu estas sekretario ktp.?
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-25 21:43
Kara Lu en mia supra komento legu respondon je via demando.
Okaze mi metas la ligilon al la filmo de Malborka Televido pri tiu E-evento en la Pola Senato.
Jen la filmo de Malborka Televido pri la Konferenco pri Esperanto kaj ekspozicio 125-jaroj de Esperanto en Pola Senato de la 17a de oktobro 2012, krome pri la fondo de la Parlamenta Grupo por Apogi Esperanton en Pola Parlamento. Vi vidos ankau intervjuon kun esperantista mecenato kaj filantropo Etsuo Miyoshi, la inauguron de la ekspozicio kun partopreno de tri vicprezidantoj de la Polaj Sejmo kaj Senato kun dekkelkaj parlamentanoj, krome cheestis ankau kultura atasheo de la Japana Ambasado, kelkaj mediatoj kaj pluraj esperantistoj el 4 landoj - sube estas ligilo al la filmo.


Ligilo:

http://www.youtube.com/watch?v=tVeC-pFDrbQ
--
ztisljar
ztisljar diras:
2012-10-26 21:37
Sendube la atingo de Pola EDE celebri la 125-jariĝon de E en la pola parlamento estas grava el pluraj vidpunktoj. La aliĝo de pluraj gravaj politikistoj signifas ke en Pollando estas multe pli forta potencialo inter politikistoj kiuj pretas ion fari por Esperanto ol en aliaj landoj (similan arnaĝon sukcesis atingi ankaŭ britoj, sed en ilia festo tute ne estis tiom da britaj parlamentanoj). Por ke ne okazu kiel ĉiam ĝis nun okazis, ke iu parlamenta grupo ne atingis konkretan rezulton antaŭ ol finiĝis ilia mandato (en Italio, Britio...), la EDE Pola devus vere havi iun tre konkretan planon kion ĝi klopodu atingi en mallonga tempo de la mandato de la nunaj subtenantoj.
Alia atingo sendube estas granda reago de la publikaj informiloj kaj do atingo cele al ĝenerala informado pri E en Pollando. Tio estas grava el longperspektiva vidpunkto ĉar ĝi tenas la ĝeneralan publikon en stato en kiu multaj poloj kaj politikistoj de Pollando daŭre aŭdas ion pri Esperanto kio kontribuas al pozitiva rilato al ĝi en estonto. La tria bona rezulto estas ke multaj dubantoj pri E inter la politikistoj (ĉi-kaze en Pollando) konsciiĝas ke Esperantistoj estas serioza partnero en la politika vivo kadre de la serĉado de la pli justa lingva ordo kaj kadre de agado en politika sfero.
La afero kontribuas ankaŭ al ĝenerala konateco de Esperanto kaj partio EDE kiu en la sekvaj balotoj por Eŭropa Parlamento prezentiĝos en Pollando.
Do, eĉ se la ekesto de la parlamenta grupo ne havos konkretan rezulton, la agado de EDE en Pollando montris seriozan kapablon interesigi arojn da politikistoj por nia afero kaj kapablon aranĝi eventon kiu havis gravan informan efikon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-26 23:01
Jen la reago de vera esperantisto. Ne tuj bombardi kaj kritiki, sed konstati obiektive kaj kun agi, kunhelpi.
Chu la Laborgrupo funcios bone, dependos de nia kunlaboro kaj de ghia gvidanto. En baldaua estonto la grupo formighos kaj estos vershajne gvidata de prof. Wittbrodt, kiu montrighis vere impresita de Esperanta valoro kaj bezono. (hazarde estis lia nomportanto en Germanio ankau granda esperantisto kaj profesoro)
Polan Wittbrodt mi ekkonis kiel tre serioza kaj tute konvinkita pri nia afero kaj mi ne dubas, ke la grupo faros seriozan agadon. Dum la konferenco mi observis kaj vidis, ke li cxiujn proponojn, instigojn, rimarkojn de prelegoj, de diskutado bone notis. Interalie notis kaj substrekis proponon de EEU-prezidanto pri duonoficiala signifo de Esperanto en EU.
Ni do, ne perdu fortojn kaj tempon por diskuti chu ni agadu de supre chu de malsupre, nur agu!La vivo montros kiu vojo estos pli ghusta kaj ambau estu tiam kontentaj!
Ankau EU-politikoj faris grandajn erarojn!
eumacko
eumacko diras:
2012-10-30 23:25

 Cxu iu de redaktoroj en „libera folio“ konas tiel bone la detalojn en la Pola politiko, aux uzas la informojn de iu persono kies opinio eksxajnas cxi tie anonime?
Mi legis antauxe cxi tie la intervjuon kun Barbara Pietrzak, estraranino de UEA kaj mi supozas ke, eble venas la vento el tiu direkto. Bedauxrinde, cxar minimume la redaktoroj ne devus sin lasi enplektigxi en tiuj kvereloj de polaj esperantistoj.
Plu bedauxrinda estas, cxar UEA mem ne rajtas sin enmiksigxi en la problemoj kiuj okazas inter la PEA kaj la Pola EDE kaj ecx plimalmulte starigi sur unu flanko de kontrauxuloj.
EDE apartenas kiel membro de „fakaj asocioj“ en UEA, ne konkurencas sed kulaboras por simila celo. EDE aktivas konkrete en la Europa Unio, en travideblajn demokrataj strukturoj, por internacia demokratio, per internacie demokrata lingvo esperanto. UEA agas mondvaste. (Eble pli konkurencas ilin la nova UM partio de Ulrich Mathias, kiu sin disigxis de EDE por solvi tutmonde la moralajn problemojn de la homaro.)
Kiu cele malaltigas la redaktoro la atigajxon de la Pola EDE? Kritiko estas bonvena en demokratio, sed kritiko nur por kritiki estas detrua en cxiu socio. Jam estas suficxe bedaurindaj la konfliktoj ene de la Pola Esperanto Asocio, tio ne devus esti de ekstere ankoraux provokata.
Mi tre bedauxras la opinion de iama prezidanto de la pola EDE Franciszek Witucki pri la EDE-federacio. Persone mi konas Franciszek. Per tradukhelpo ni jam kelkfoje parolis kune. Versxajne pravas Stanislaw Rynduch kiam li proponas al li pli bone lerni esperanton kaj profunde legi la novan Statuton de la EDE-Federacio.
Cxar unu certas por la agado de EDE gxenerale. Se gxi ne cxiam pli internaciigxas, gxia ekzisto ne havas sencon. Cxar en la centro de la ago staras “internacia demokratio”.
Bonvolu pripensi! Ne la nacia, sed intenacia demokratio ludas la rolon. Io, kio gxis nun nenie kaj neniam en la mondo ekzistis, sed en la Europa Unio estigxis ekzistence necesa, se Europo volas pluevoluigxi kaj esti iu politika kaj ekonomia potenco en la mondo. Internacia demokratio estas jes, ankaux monda problemo, sed konkrete necesas por pluekzisto de la EU.
En Europo alvenis la tempo tion novon surkonstrui. Kunhelpu cxiu, kun jam iu internacia sperto kaj konscio! EDE volas en tiu konstruado helpi kun la internacia sperto de esperantistoj, esperanto parolantoj kaj cxiuj tiuj civitanoj kiuj atingis per iu ajn vojo internacian konscion.
Sed, se esperantistoj ecx inter si mem ne kapablas internacie kompreneme kunlabori, kiel ili volas doni ekzemplon per iliaj 125 jaraj profundaj spertoj por la ekstera mondo?
Kiel Zbigniew Galor sociologo, en artikolo cxe la jxurnalo “La Ondo de Esperanto” klerigis, sur la bazo de pola esperantista konflikto kusxas la kontrauxajxoj inter la “desuba” kaj “desupra” agado ene de la esperanta movado. Ke la du agadmanieron oni povas tamen kunigi por unu celo, montris ekzemplodone la Pola EDE.
Tamen ke EDE de komence estas pli da agado desube, kun la volo mobiligi civitanoj per internacia konscio, precipe cxe EU-parlamentaj balotoj. EDE-anoj en Polando enplektigxis politikistoj ecx el la Pola Senato, sed ilia fina celo estas fakte ede-ane, mobiligi tra prominantaj personoj la simplaj civitanoj, baloti EDE, la pro esperantan partion,por la solvo de lingva problemo en EU.
 Ke, la politikistoj nur mem, en kiel alta posicio ili ankaux estas, estu ecx sxtatsprezidantoj, mem, sen la popolo tiusence ne povas multe fari, sed ili povas motivigi la civitanoj. Ekzeploj estas kelkaj sxtatprezidantoj kaj politikistoj en altaj pozicioj kiuj mem jam parolis esperanton, sed tamen ne povis ordigi enkondukon de esperanto instruadon en la lernejoj. Cxar por tio nescesas ankaux la demokrata volo de la popolo mem, gxuste pro tio, cxar por esperanto estas en sia tuta historio esencofremda la perforta devigo.
Tial oftas la demando; kion volas EDE kaj kion gxi celas? Malonga respondo: EDE volas kunhelpi surkonstrui la necesan internacian demokration en la EU, kun la 125 jare senpera internacia sperto pere de esperanto.

Eugen Macko
Vicprezidanto de la EDE-federacio
eumacko
eumacko diras:
2012-11-01 15:29
Kelkfoje mi jam havis la sperton parolante kun politikistoj el diversaj partioj, ke ili prenis mian proponon solvi la internacian lingvan problemon per esperanto, multe pli serioze, kiam mi konigis mian agadon en politika partio „Europo Demokratio Esperanto“, ol se mi nur argumentis kun la avantagxo de esperanto en internacia komunikado kaj petis ilin al kunlabora helpo.

Nun la Polaj EDE-anoj donis la pruvon! Ke, esperantistoj mem devas agi politike, aux minimume ili devas apogi politikan agadon por demokratia solvo de internacia lingvoproblemo, por sukcese esti auxdata de politikistoj kaj sekve de vasta ekstera publiko.

Antaux cxio gravas ke ni restu realistoj kaj flanken lasas multe da niaj revoj. Esperanto ne povas solvi la homaron de cxiu sufero. Ni faru tion cxe kio ni havas realan sxancon.

Etsuo Miyoshi, versxajne pro sia private komerca interpreno, pensas realec- proksime. Tamen ke li estas el Japanio, li financas multekostan varbadon en francaj kaj germanaj jxurnaloj por esperanto. Li ekkonis, ke en la Europa Unio havas en la demokrate politika strukturo esperanto plej multe da sxancon trapenetrigxi.

En la EU la solvo de la problemo de demokrate internacia komunikado estas reala neceseco, ne nur bonkora propono por la tuta mondo. Plejvarsxejne pro tio Etsuo subtenas ankaux la polan EDE. Alia granda avantagxo estas subteni la lulilon de esperanto kaj tio estas Polando. Tiu fakto povas plejproksime alparoli ankaux la plitikiston de tiu lando kaj sekve ankaux iliaj civitanoj.

Se estus plikonigata publike la trezoro kiu ekkomencigxis en tiu lando kaj nun estus tuteurope granda helpo, politikistoj kaj civitanoj de Polando povis fari pioniran laboron por solvi la internacian lingvan problemon demokrate en la Europa Unio.

La alia afero estas, ke publike ni ne povas ignori la historian pensmanieron de europanoj (ankaux se gxi estas pluevoluenda kaj gxuste tion ni volas atingi per internacieco). Tio estas ke ,ekde la mezepoko, profundaj socio-politikaj sxangxoj devenas el Francio. Nun, EDE komencis ankaux francaj esperantistoj. Kiel ni spertis en la nova historio, sen la germanoj ne povas funkcii profundaj sxangxoj en Europo, EDE-de estis baldaux poste fondita.

Kaj la aliaj, pli malgrandaj popoloj, kiuj de si mem havus ecx pli grandan intereson al internacie demokrata lingvo, post reagis al du plejdrandaj EU landoj kaj espereble ankoraux ankaux kelkaj aliaj, (eble baldaux cxiuj) reagas al la alvolko solvi la nun europ-internacian lingvoproblemon demokrate.

Etsuo Miyoshi mecenato kaj filantropo ekagis en gxustaj landoj, subteni politikan movadon por demokrate internacia lingvo esperanto kaj gxustatempe subtenis la Polan EDE malfermante gxenerale la preparlaborojn cxe EDE, por la EU-Parlamentaj balotonj en la jaro 2014.

Eble lia subtena agado faras ekzemplon ankaux cxe aliaj fiancpotencaj simpatiantoj de esperanto kaj demokrata internacieco. Mi pensas cxi tie al Georg Soros multmiliardero unu de la plej ricxa homo de la mondo, kiu mem persone havas kelkajn elirojn danki al esperanto kaj eble al lia konata esperantista patro. Humphrey Tonkin faris jam kelkajn provojn lin memorigi al lia ligo al esperanto kaj al lia esperantista patro.

Eugeno Macko
Vicprezidanto de la EDE-fedeeracio





Eduardo
Eduardo diras:
2012-11-01 19:26
Dankon Eŭgeno, mi ne plu devos pruvi, ke mi ne estas kamelo. Vi trafe senmaskigis la informantinon el Varsovio - gratulon !
ejas
ejas diras:
2012-11-04 00:01
Jen la teksto redaktita de mia tre kara amiko Kazimiro Krzyżak, kiu petis min pri ties lokigo en Libera Folio, ĉar li havas ian malfacilaĵon kun lia komputila funkciado.
Brave, Sinjoro Eŭgen Macko! Mi kore gratulas kuraĝan senmaskigon de Barbara Pietrzak, kiu jam delonge en la Libera Folio – sub diversaj psedonomoj – kalumnias polan Esperanto-movadon kaj precipe Polan Asocion Eŭropo-Demokratio-Esperanto.
Bedaŭrinda estas la fakto, ke persono, kiu malgraŭ sia grava ofica posteno anstataŭ plifortigadi Esperanto-movadon en la mondo, tiom konsekvence ĝin ridindigas kaj kompromitas.
redakcio
redakcio diras:
2012-11-04 18:02
La artikoloj de Libera Folio (krom tiuj kun alia subskribo) estas verkataj de la redaktoro, kaj pri la enhavo respondecas la redaktoro. Estas absurde aserti, ke por misfamigi diversajn frakciojn de la pola Esperanto-movado estus bezonata la kaŝita mano de iu Barbara Pietrzak. Laŭ la komentoj evidentas, ke la koncernaj frakcioj tre bone sukcesas pri tia misfamigo sen flanka helpo.

Libera Folio uzis kaj uzos diversajn fontojn por informiĝi pri la stato de la aferoj en Pollando. Ni evidente ne malkaŝas tiujn fontojn, sed laŭ la reagoj de la koncernitoj ĉiuj povas konstati, ke la informoj estas ĝustaj.

Mi ankoraŭfoje atentigas, ke ripetitaj personaj insultoj en komentoj kondukos al elfermo de la komentanto el Libera Folio.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-11-04 20:08
Estimata redaktoro,

vi pravas, ke oni ne rajtas uzi insultojn, sed estas granda diferenco inter insultoj kaj faktoj.
Insultoj estas ekzemple kiel estinta prezidanto de EDE-PL uzadis kontrau EDE-anoj (en pola originala lingvo; folksdojcz, konkubina, szeptucha,pluskwa,seksocholiczka...)
Vi havas viajn fontojn, do ili povos al vi traduki.
Shajnas al mi, ke chi tie neniu uzis tiajn vortojn.
Fakto ekzemple estas, ke iama prezidanto chantaghis EDE-anon Kazimierz Krzyzak, ke li
li neniigos konferencon en senatejo, se li volos devigi EDE-kunvenon. (tion ni povos ankau skribe atesti).Chu tiel agas EDE-ano? Esperantisto? Se li opinias esti prezidanto, do ne devus malplenigi EDE -konton.Vero ankau estas, ke se iu ne komprenas Esperanton, multon ne komprenas! Vero ankau estas, ke li ne scipovas Esperanton kaj provis aliajn instrui!
VERON ONI NE DEVAS KASHI , char tio estas ankau puninda!
Ne chiuj fontoj estas fidindaj kaj viaj estas unuflankaj, tendencaj. Mi skribis pli frue, kiel oni devas agi por scii proksimume veron.

Sincere Stanislavo Rynduch - vicprezidanto kaj gxia Honora Membro.
katalogisto
katalogisto diras:
2012-11-05 01:54
Alte taksante ideon de la 'libera forumejo', permesanta aperigadon de la polemikaj opinioj pri mondaj Esperanto-eventoj, mi volas danki al la Redaktoro por la avizita informa disciplino malpermesanta sharghi lin persone kaj artikole per falsaj, insultaj kaj misinformaj tekstoj.

Speciale dankema mi estos por objektivaj opinioj de la Redaktoro pri informoj ricevataj ekster de la 'Libera Folio' kaj koncernantaj EDE-aktivecon.

Kun vortoj de estimo kaj respekto - Jerzy Antoni Walaszek - EDE-PL - prezidanto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-11-05 09:04
Chu la redaktoro klopodas esti obiektiva? Jam fakto, ke estas "ghuste" informita unuflanke, montras redaktan nesincerecon.
Li, kiel redaktoro devus scii, ke informanto chu informantoj nevolante aperi sian nomon, agante prizone, nokte kiel shtelisto, jam donas ateston de nehonesteco kaj oni ne povas al tiuj donaci plenan kredon.
Vershajne tiuj samam "ghuxstaj" informanton disendadis tra tuta Pollando kaj ech al politikistoj anonimajn "bonkorajn" informojn provante malpurigi malhoneste EDE- chemizon. Ili devas aperi sennome, char subskribitaj timus malkovron de iliaj "honestaj" agadoj - faktoj.
Vershajne la samaj personoj detruas agadon de PEA kaj de UEA!

Al la redaktoro mi proponus al anonime aperintaj personoj donaci apenau duon da kredo, kaj chian pridemandi duan flankon, se li volas esti respektata kaj obiektive traktata.