Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / EAB ricevos la premion Cigno

EAB ricevos la premion Cigno

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-29 21:18
Esperanto-Asocio de Britio ricevos la unuan novformatan Premion Cigno, kiun Fondaĵo Cigno, starigita de Etsuo Miyoshi, aljuĝas al la landa asocio de UEA kiu dum la lasta jaro plej sukcese informis la eksteran publikon pri Esperanto.

Laŭ komuniko dissendita de Ayako Kawakita, prezidanto de la fondaĵo, la informa agado de EAB estis modela, kaj kondukis al "aperigo de artikoloj en gravaj ĵurnaloj kiel The Telegraph kaj The Economist".  Ayako Kawakita aparte laŭdas EAB-n pro informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato de Sheffield, pro kiu Esperanto estis menciita en vaste spektata televida programo kiu atingis pli ol milionon da spektantoj.

La decido pri la premioto ne estis facile farebla, ĉar aliaj Landaj Asocioj kiuj partoprenis la konkurson, montris serioze bravajn klopodojn por konigi la publikon pri nia lingvo. Tio montras valoran engaĝiĝon ene de la Landaj Asocioj prioritatigi la informan agadon, skribas Ayako Kawakita en la komuniko, kiun unue aperigis La Balta Ondo.

Premio Cigno anstataŭas la antaŭan subvencion Cigno, same financitan de Etsuo Miyoshi. Ĝia celo estis finance subteni projektojn por disvastigo de Esperanto en landoj de la Tria mondo aŭ en eksaj socialismaj landoj, kaj ĝin ĉiujare ekde 1994 aljuĝis la estraro de UEA.

La subvencio Cigno valoris 500.000 japanajn enojn (laŭ la nuna kurzo iom pli ol 5.000 eŭrojn), kaj tiel estis la plej granda regule disdonata subvencio en Esperantujo. Pere de ĝi dum 16 jaroj estis financataj multaj valoraj projektoj. La nova premio Cigno, nun aljuĝita al EAB, valoras 200.000 japanajn enojn (iom pli ol 2.000 eŭrojn).

 
arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2012-07-01 22:43
Gratulojn al la britoj, kiuj ricevis la premion Cigno kaj gratulojn al la hispanaj futbalistoj, kiuj gajnis la europan pilkludan festivalon de la jaro 2012!

(La svisoj estas tre kontentaj, ke la germanoj kaj italoj ne gajnis ... :-)))