Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Filmo pri sekskomerco havos tradukon en Esperanto

Filmo pri sekskomerco havos tradukon en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2011-10-16 17:55
Ankoraŭ unu nova filmo ekhavos oficialajn esperantlingvajn subtekstojn jam en la tago de la premiero. Temas pri usona filmo pri sekskomerco, parte financata de organizaĵoj kiuj laboras por diskonigi kaj kontraŭlabori la problemon de homa kontrabando. Laŭ la reĝisoro, la filmo grandparte temas pri komunikado inter diversaj kulturoj, kaj tial traduki ĝin al Esperanto ŝajnis natura ideo.

La filmo "Kargo" rakontas pri juna rusa virino, kiun homkontrabandistoj portas al Usono por sekskomerco. Chuck Smith ĉe Transparent Language demandis al la reĝisoro Yan Vizinberg, kial aperis la ideo fari tekstojn en Esperanto. Jen kion li respondis.

Yan Vizinberg: La filmo "Kargo" diversmaniere temas pri komunikado. Komunikado inter du tre malsamaj homoj: iom aĝa egipta viro, kiu estas kredanta islamano, kaj juna rusa virino, kiu iam dancis en striptizejo. Ili estas tiom malsamaj, ke en la komenco ili eĉ ne scias, kiel paroli unu al la alia - kvazaŭ ili apartenus al diversaj specioj. Sed kiam ili ja parolas, estas plia bariero: ili devas komuniki en la angla, lingvo kiu estas fremda al ili ambaŭ. Kiam ili kverelas, ili krias unu al la alia en la araba kaj en la rusa - kaj en tiuj lokoj ni decidis ne traduki por la anglalingva publiko, ĉar se niaj roluloj ne komprenas unu la alian, ankaŭ la publiko ne komprenu.

-Do komunikado kaj lingvo havas enorman rolon en "Kargo", kaj mi opinias, ke tekstoj en Esperanto, planita lingvo kies celo estas helpi homojn el diversaj kulturoj interkomunikiĝi, aldonas novan tavolon de signifo. La interesa afero pri homoj estas, ke spite ĉiujn siajn diferencojn kaj koleriĝojn, ili vere volas komuniki unu kun la alia kaj kompreni unu la alian.

La filmoteamo estas tre internacia: la reĝisoro havas rusan devenon, la aktoroj estas egiptaj kaj rusaj, la produktantoj estas britaj kaj usonaj, la publicisto estas esperantisto, krom tio en la filmo aperas poloj.

La filmo jam estas preta, kaj baldaŭ, fine de oktobro laŭplane okazos premiero en Novjorko. Por ke la premiero povu okazi en taŭga ejo kaj por povi vaste reklami ĝin, la kreantoj decidis monkolekti ĉe Kickstarter, la platformo, kiu jam estas sukcese provita de esperantistoj en du projektoj (monkolektado por “Conlang: the movie” kaj “Asternauts”).

Samloke videblas ankaŭ peceto el la filmo.

Fontoj: Transparent Language kaj Verda Filmejo

arkivita en:
Alekso
Alekso diras:
2011-10-08 23:40
Laŭ mi jen ne temas pri sekskomerco sed pri sklavokomerco.
simono
simono diras:
2011-10-09 09:32
Laŭ la reklamvideo de la filmo oni povas supozi, ke temas pri "sekssklava kontrabando".
esperanto
esperanto diras:
2011-10-10 14:22
Tiu chi povus esti la unua interesa filmo en Esperanto. Sed ne pro la interkultura kaj komunika problemo, kiun oni pretekste au arteficiale sugestas kiel cheftemon, kaj kiu vershajne interesas neniun, sed pro aliaj kialoj (internacia sekskomerco, prostitucio-mafio kaj "action", rusa prostitucio kaj islamaj perfortuloj, ktp. - la servataj klishoj shajnas perfektaj por la gusto de la usona - kaj europa - publiko). La temo de la sekskomerco en si mem estas tro kruda, tro brutala kaj tro primitiva por ligi ghin kun la interkultura kaj komunikproblemo. Oni povas dubi, chu flanke de la rusa publikulino kaj de la islamano ekzistas la preteco kompreni unu la alia. Char ambau celas nur la monoprofiton. Sed eble tio estus nova (moderna) interpreto ankau en la kunteksto de Esperanto. Nu, mi vidis nur la trajleron. Necesus vidi la tutan filmon kaj la koncernajn scenojn por pli bone kompreni - kaj konfirimi - la intencojn de la reghisoro. Eble oni surprizighos. Mi esperas, ke la filmo aperos en la bernaj kinejoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-14 15:34
Ankau tiun filmon "Khodorkovskij" oni povus facile esperantigi
http://www.nzz.ch/[…]/chodorkowski_und_die_russen_1.12936844.html

Mi spektis ghin antau kelkaj tagoj.

Sed esperantistoj ja ne interesighas pri politiko, sed bedaurinde nur pri stultajhoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-14 18:55
jen alia materialo - intervjuo kaj libro mem - devus ekzisti en Eo (se ghi volus havi signifon).

http://www.zdf.de/[…]/Umberto-Eco-im-Interview

simono
simono diras:
2011-10-14 19:43
Tute aparte de la kopirajta problemo, subtekstigi filmon - sufiĉe profesie - ne estas bagatela afero. Mi scias tion. Mi faris. Mi subtekstigis "Pickwick Papers (1952)" en la Germana por mia edzino. Mi bezonis - kromlabore - 6 monatojn!

Fakte la kopirajta leĝaro trafas nin el ĉiu direkto kontraŭe al ĉiuspeca tradukado - de libroj, aŭdlibroj, filmoj - eĉ de unuopaj poemoj kaj kantoj. Kantoj estas speciale problemigaj - estas almenaŭ du kopirajtoj - unua por la melodio, dua por la teksto. Iam eĉ tria por la plenumo.

Vi ofte postulis, ke oni faru tion kaj tion - plej ofte rilate iuspecan modernaĵon. Praktike estas tamen nur traduki iujn aferojn jam sep dek jarojn altajn. Se temas pri io ajn moderna - oni unue pagu por rajti pri io ajn. Kaj eĉ se vi estas pagema, tute ne estas certe, ke oni tiam vere donos al vi la necesajn rajtojn. Tiuj preskaŭ ĉiam apartenas al iuj entreprenoj, ne al iuj artistoj. Aldone, la tuta kopirajta afero estas organizita laŭ landoj. Do por tutmonda kopirajto, kiel ni bezonus tion, ...

Forgesu!
simono
simono diras:
2011-10-14 19:48
"... sep dek jarojn malnovajn ..." NE "altajn".

Mia damna Germana trapafis!

En ĵusa alia fadeno mia damna Angla trapafis. Miaj serpentoj subite "hisis".
esperanto
esperanto diras:
2011-10-14 20:10
Jes, mi ofte postulis ion, en la senco de sugestoj. Sed mi konstatas, de 30 jaroj, ke miaj sugestoj estas grandparte ignorataj, kaj ke oni devas en la Eo-movado fari chion mem, se oni volas ion realigi, kelkfoje kun la (financa) subteno de iuj organizajhoj au individuoj, sed tio okazas malofte, char la plimulto de Eo-organizajhoj kaj individuoj mem ne havas monon (au ne volas elspezi ghin por iuj interesaj projektoj). Dum 30 jaroj mi investis milojn, eble dekmilojn, da honoroficaj horoj en Esperato-agadon, por pli da investo ekzistas che mi nek la forto nek la deziro nek la motivoj. Vershajne multaj e-istoj trovigahs en la sama situacio.

La e-istoj kondutas kiel sekto; kiel e-istoj ili abomenas chion ekster-E-an: la politikon, la komercon, ktp. Sed ghuste en la politiko kaj komerco oni povas ricevi apogon kaj (financajn) rimedojn por realigi iun BONAN ideon, au ideon, kiu plachas al sponsoroj.

Tiel, la e-istoj maltrafas amason da okazoj por realigi ideojn, kaj poste miras kaj plendas, kial la Eo-movado nenion interesan produktas kaj kial la "ekstera mondo" ne atentas Esperanton. Ktp. Diabla cirklo.

La samo rilatas al kopirajtoj. Necesas aktive okupighi por solvi tiun chi problemon, kiu ne estas nesolvebla. Eble ne en chiuj okazoj oni sukcesos, sed almenau en kelkaj.
simono
simono diras:
2011-10-15 11:22
Kiel dirite, kantoj estas plej ofte protektitaj per du kopirajtoj - por la teksto, por la melodio.

Kaj jen la kulmino. Eĉ se oni havigas al si la necesan kopirajton traduki la tekston de la kanto al Esperanto, poste iuj kantistoj volantaj publike kanti ĝin devos pagi al loka aŭtorrajta organizaĵo!
neil_nachum
neil_nachum diras:
2011-10-11 23:07
Lau' esperantistino, Xenia P. Grubstein, rusino malpli ol jaro en Novjorko, cxe Facebook. Sxi kunlaboras iel kun la eldono/reklamo de la filmo:
"Bonega novajxo! Nia filmo Cargo jxus estis invitita al Esperanta Kinofestivalo "Kino sen limoj" kiu okazon en Berlino julie 2012. Bonvolu subteni nin por ke ni povus disvastigi nian mesagxon tra la mondo! http://www.kickstarter.com/[…]/posts "
ansardom
ansardom diras:
2012-01-06 14:06
Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis la de mi antaŭpagitan filmon "Cargo". Kompreneble mi mendis ĝin pro tio ke ĝi estis anoncita kiel filmo susbtekstigita en esperanto. Sed bedaŭrinde la filmo ne havas eĉ unu subtitolon en esperanto, eĉ ne estas menciata la vorto esperanto nek en la skatola kovrilo nek en iu alia loko de la filmo. Ĉu ili sendis al mi pro ia eraro neesperante subtekstigitan diskon aŭ temas pri trompo kaj mensogo? Ĉu ĉi tio same okazis al aliaj gesamideanoj? Mi jam sendis plendan mesaĝon al koncerna adreso.
zecabel
zecabel diras:
2012-01-08 01:27
Ankaŭ mi ricevis la filmon, nur en la angla lingvo. Mi ne kredas ke temas pri eraro, verŝajne temas pri trompo aŭ mensogo. Mi ne intencas plendi, sed mi bedaŭras ke mi kontribuis finance.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2012-01-08 01:47
Diri ke Esperantistoj nur interesiĝas pri stultaĵoj ne veras. Jam ĉitie oni diskutis Lech Walesa. Jen alia filmo kun E subtekstoj: http://www.ted.com/talks/ch[…]nger_of_a_single_story.html Se vi volas legi la E subtekstojn vi devas nur selekti Esperanton inter la 37 diversaj lingvoj.