Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010

2010

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-01-01 13:47
Artikoloj de la jaro 2010
Bona Espero 4 de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-06 19:55
Donacantoj savis instruistan retpaĝaron de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-28 20:06
Pli ol 32.000 eŭroj, donacitaj de esperantistoj, estis investitaj en la kompleta rekonstruo de la instruista paĝaro Edukado.net. La paĝaro estis fondita de Katalin Kováts en la jaro 2001 por subteni kaj helpi instruantojn de Esperanto. La projekto estis grandparte financita de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la unua versio estis konstruita de esperantistoj, ĉefe volontule. Tamen baldaŭ la tuto iĝis tro ampleksa por la volontuloj, kaj en la jaro 2004 oni transdonis la teknikan flankon al neesperantista firmao. La elekto montriĝis nesukcesa, kaj antaŭ unu jaro evidentiĝis, ke necesas kompleta rekonstruo de la tuto por savi kaj evoluigi la ampleksan enhavon. Antaŭ kelkaj tagoj malfermiĝis la renovigita paĝaro. Libera Folio petis Katalin Kováts rakonti pri la projekto.
Sezonoj ricevis la plej grandan premion en Esperantujo de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-15 23:04
Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka, la fondintoj de eldonejo Sezonoj, ricevis la plej grandan kulturpremion en Esperantujo, la FAME-premion.
John Wells reelektita kiel prezidanto de la Akademio de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-17 13:40
43 akademianoj voĉdonis por elekti la estraron kaj la direktorojn de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto.
Lingva konflikto en sveda Esperantujo de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-11 07:51
Ĉu oni parolu Esperanton en strategia renkontiĝo pri la estonteco de la landa asocio de UEA? Aŭ ĉu oni parolu nur nacilingve "por ke ĉiuj komprenu"? Tiu estis unu el la kernaj demandoj, kiuj kondukis al freŝa skismo en la Esperanto-movado de Svedio. Demisiis la reprezentanto de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo en la estraro de Sveda Esperanto-Federacio. Aliaj reprezentantoj de la pli juna generacio simile esprimis sian plenan seniluziiĝon pri la "maljunula" movado, dum pli aĝa aktivulo proponis solvi la konflikton per malfondo de la junulara sekcio.
”Kriza” renkontiĝo kaj ties celoj de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-01 11:07
Sveda Esperanto-Federacio (SEF) invitis ĉiujn svedajn esperantistojn — ne nur SEF-anojn — al renkontiĝo en Norrköping kie estis pridiskutota ”la krizo de la Esperanto-movado en Svedio”. La estraro de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU) prezentas siajn opiniojn pri la ”krizo”, la renkontiĝo kaj ties sekvoj.
Tri eksredaktoroj deziras pli bonan revuon de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-16 21:06
La estraro de UEA aŭ tute ne okupiĝas pri ŝanĝoj en la redaktopolitiko de la revuo Esperanto, aŭ tute ne povas konsenti pri tio, kiel ŝanĝiĝu la revuo. Simile sintenas la komitato de la asocio. Tion eblas konkludi laŭ la magraj reagoj al la vidpunktoj de tri eksaj redaktoroj en retaj diskutejoj. La estraro eĉ ne povas diri, en kiu monato eventuale pretos la delonge promesita skiza dokumento pri nova redaktopolitiko.
Geoffrey Sutton de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-11 08:14
Oraj Pantalonoj en la varsovia Tago de Diverseco de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-11 15:39
En Varsovio la 17-an de oktobro en unu el la plej grandaj komercaj centroj de Pollando, Oraj Terasoj, okazis Tago de Diverseco. Ĝi estis unu el kvar eventoj de Eŭropa Komisiono disvolviĝintaj sur la tereno de la Eŭropa Unio sub la devizo “Por Diverseco, Kontraŭ Diskriminacio”. Krom Varsovio la eventoj nunjare okazis ankaŭ en Budapeŝto, Metz kaj Ateno. La aranĝon partoprenis ankaŭ esperantistoj, interalie la kabareda grupo "La Oraj Pantalonoj en Arbustoj".
La malheroo estas esperantisto de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-30 07:53
La usona reĝisoro Marta Masferrer kreis 15-minutan filmon, en kiu konstruitaj lingvoj havas gravan rolon - kaj la ĉefa aĉulo estas esperantisto. Spite tion, ŝi esperas, ke esperantistoj finance subtenos la projekton, por ke la filmo povu esti distribuata libere, kaj kun esperantlingvaj subtekstoj. Por tiu celo estas kolektata mono, kaj ĝis la fino de novembro necesos atingi la celon de 2.800 usonaj dolaroj. Jam 66 subtenantoj donacis preskaŭ du milojn, sed por ke la projekto realiĝu, necesas, ke dum la venontaj du semajnoj enfluu ankoraŭ sesdek dolaroj tage. Libera Folio intervjuis la reĝisoron por kompreni, kial ŝi kredas, ke esperantistoj volos helpi.
Stano Marček trovis novan laboron de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-20 21:15
Ekde la jarŝango la redaktoro de la revuo de UEA, Stano Marček, havos novan laboron. Li redaktos la revuon de Germana Esperanto-Asocio, Esperanto Aktuell. La novan taskon li akceptis sen anticipa interkonsiliĝo kun la estraro de UEA, kaj ne klaras, kiel ĝi influos la redaktadon de la revuo Esperanto.
Naŭdeko ĉeestis la malferman tagon de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-30 07:22
La Esperanto-poeto Mauro Nervi estis la ĉefgasto de la 33-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la .-an de novembro, kiu allogis 90 vizitantojn el 16 landoj
Alternativa novaĵretejo nun ankaŭ en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-06 19:45
La alternativa, multlingva novaĵ-retejo Tlaxcala volas montri la mondon ne laŭ la maniero de tradiciaj amaskomunikiloj, kiuj laŭ la iniciatintoj unuavice obeas la ekonomiajn interesojn de siaj posedantoj. Anstataŭe, Tlaxala asertas montri "la kaŝan flankon de la novaĵoj". Tio interalie signifas, ke ĝi traktas Israelon kiel "kolonian kaj rasisman aberacion kreitan de UN", dum la kuba revolucio ricevas favoran trakton. De du semajnoj la retejo ekzistas ankaŭ en Esperanto, paralele kun versioj en dek du pliaj lingvoj. Libera Folio intervjuas unu el la respondeculoj de la retejo, la hispanan verkiston kaj tradukiston Manuel Talens, kaj ankaŭ la tradukinton de la retejo al Esperanto kaj prizorganton de la Esperanta versio, Jorge Camacho.
Talens de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-30 07:54
Camacho de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-30 07:54
Paul Gubbins redaktos Monaton de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-30 11:59
Stefan Maul, konata germana ĵurnalisto, kiu kunfondis kaj dum multaj jaroj ĉefredaktoris la gazeton Monato, nun forlasas sian postenon. Lian lokon prenas Paul Gubbins.
Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-14 09:50
La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2012 okazos en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kiu eventuale iĝos "sidejo de la internacia Esperanto-komunumo". Tian mirindan informon eblas legi en gazetara komuniko de la urbo. La vera stato de la aferoj estas iom alia, sed ne malpli impona. En Mazara del Vallo en 2012 okazos la itala kongreso de Esperanto, en lernejoj startos kursoj pri la lingvo, kaj la municipo senpage disponigos sidejon por fondota Esperanto-centro.
Esperantistoj planas inunde pepi de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-16 08:07
Pasintjare en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, la 15-a de decembro, Esperanta flago ornamis la retpaĝon de la reta serĉilo Google. Samdate ĉi-jare esperantistoj strebas igi sin videblaj en alia popularega, tutmonde uzata retservo, Twitter. Tio eblos, se multaj esperantistoj sendos Twitter-mesaĝojn kun la vorto "Esperanto". Tiajn mesaĝojn esperantlingvaj Twitter-anoj ofte nomas "pepoj", laŭ la originala signifo de la angla vorto "twitter".
Ni pepas kaj pepas konstante de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-18 20:38
Eĉ birdoj pepis esperante en la Zamenhofa tago. La esperantlingvaj kaj priesperantaj mesaĝoj, "pepoj", en la mikrobloga servo Twitter multobliĝis dum la 15-a de decembro, kiam esperantistoj entreprenis kampanjon por videbligi la lingvon en tiu forumo kun ducent milionoj da uzantoj. La fina celo tamen ne estis atingita - la vorto "Esperanto" ne aperis en la listo de la pintaj temoj, sed la kvanto de mesaĝoj kun la magia vorto ja tre draste altiĝis dum la tago.
George Soros ĉeestis simpozion de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-25 22:24
Nekutime grandan publikan atenton ricevis la ĉi-jara simpozio de la Novjorka oficejo de UEA, kiun ĉeestis la mondfama miliardulo George Soros. Unu el la programeroj dum la simpozio estis prezento de angla traduko de la verko "Modernaj Robinzonoj", verkita en Esperanto de la patro de George Soros, kaj unue aperinta en la jaro 1923. Dum la simpozio montriĝis, ke George Soros mem junaĝe parkeris poemon de Zamenhof.
Kiel diri "miliardulo" en Esperanto? de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-18 23:42
La vizito de la konata financisto Georgo Soros en simpozio de UEA rezultis interalie en interesa artikolo, aperinta en la retejo de la gazeto New York Times. Laŭ la artikolo, verkita de Alison Leigh Cowan, George Soros estas "unu el la malmultaj denaskaj parolantoj de Esperanto tutplanede". Libera Folio publikigas kompletan tradukon de la artikolo, kun la afabla permeso de la aŭtoro.
Pasporta Servo 2011 aperos aprile de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 17:02
Ĉu vi volas esti gastiganto de Pasporta Servo venontjare? Se vi ne jam aliĝis aŭ aktualigis viajn informojn en la retejo, rapidu tion fari, ĉar restas nur kelkaj tagoj. Post la 31-a de decembro la retejo de Pasporta Servo estos portempe fermita por ŝanĝoj, dum estos preparata la freŝa eldono de la papera listo de gastigantoj. Ĉi-foje oni promesas, ke la libro aperos jam en aprilo, kaj sen la eraroj kaj nekonsekvencaĵoj, kiuj plagis la lastan eldonon. Du estraranoj de TEJO, Sergeo Tyrin kaj Saŝa Kovjazina, rakontis al Libera Folio pri la ĝisnuna progreso de PS, ekde kiam ĝi estis transprenita de ĝia multjara kompilanto Derk Ederveen.
Sergej Tyrin de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-25 22:51
Saŝa Kovjazina de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-25 22:52
Supreniro kaj malfalo de Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-27 21:00
Ĉu iu vere kredas ke per Esperanto-agado oni plej efike plibonigas la mondon? Se oni pensas serioze pri morala agado, ĉu oni ne devas ankaŭ uzi siajn rimedojn plej efike por plibonigi la mondon? Tion demandas al si la konata usona esperantisto Steven Brewer, responde al Renato Corsetti, kiu en lastatempa artikolo cerbumis pri la "subeniro kaj falo de UEA". Laŭ Corsetti la ĉefa problemo estas "falo de entuziasmo rilate al la celoj de la Esperanto-movado". En sia reago, Steven Brewer argumentas, ke Esperanto povas signifi diversajn aferojn por diversaj homoj. Eĉ se la organizaĵoj formortos, Esperanto povas vivi kaj prosperi, li konstatas: "Ne plu necesas veturi por lerni Esperanton nek por renkonti esperantistojn. Kaj la ŝanĝo de Esperanto - de semajna aŭ monata afero al ĉiutaga aŭ ĉiuhora afero - aŭguras bone por nia komunumo."
Ngram Afrikaj de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:45
Ngram Usona de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:46
Ngram Brita de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:47
Ngram Ĉina de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:48
Ngram Angla de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:49
Ngram Franca de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:50
Ngram Germana malnova de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:51
Ngram Germana de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:57
Ngram Rusa de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:58
Ngram Hispana de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 16:58
Ngram Volapük germana de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 17:01
Ngram Volapük angla de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 17:02
La Pinta jaro de Esperanto: 1983 de Redakcio — Laste modifita: 2010-12-31 17:24
La pinta jaro de Esperanto estis 1983 de Redakcio — Laste modifita: 2011-01-12 19:51
En la jaro 1983 Esperanto estis plej ofte dum la mondhistorio menciata en presitaj libroj. La pinto okazis en Ĉinio, la plej popolriĉa lando de la mondo, tri jarojn antaŭ la unua Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Neniam antaŭ aŭ post tio Esperanto estis same ofte menciita en libroj, se kredi la freŝajn statistikojn de Google. Tamen la rezultoj povas ankoraŭ ŝanĝiĝi, ĉar kvankam Google nun havas la plej grandan datumbazon pri la enhavo de libroj en la mondo, 95% el la libroj iam ajn eldonitaj ankoraŭ ne estas indeksitaj. Steven Brewer esploris la statistikojn.
Forpasis Manashi Dasgupta de Redakcio — Laste modifita: 2011-01-08 21:15
La renoma verkisto, edukisto kaj kantisto Manashi Dasgupta forpasis la 15an de decembro 2010 en sia hejmo en Kolkato (la ĉefurbo de la gubernio Okcidenta Bengallando en Barato). Ŝi estis la patrino de Probal Dasgupta, la nuna prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.