Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Litovaj novaĵoj en Esperanto

Litovaj novaĵoj en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2010-02-25 17:05
Esperantlingva retejo regule raportas pri novaĵoj kaj aktualaĵoj de Litovio.

Antanas Grincevicius, esperantisto el la litovia ĉefurbo Vilnius, iniciatis tiel nomatan "blogon" pri interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankau ne estas fremdaj. Efektive, tiu "blogo" estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo "Barelo".

“Barelo” estas imitinda ekzemplo de praktika utiligo de Esperanto. Ŝajnas, ke ĝi estas unika en la mondo. Apenaŭ ekzistas io simila en aliaj landoj.

La retgazeto estas profesie farita. Ĉiu artikolo (blogero) estas bele kaj trafe ilustrita. En la retgazeto eblas legi interesajn kaj aktualajn artikolojn pri historio, kulturo, naturo, arto, ekologio, ekonomiko, politiko, energetiko, festoj, folkloro, fotografio, lingvo, literaturo, muziko, scienco, sporto k.s. de Litovio - entute estas 51 ŝlosilvortoj, el ili 5 estas Esperanto-rilataj. Ĉiuj artikoloj estas verkitaj de la blogposedanto en bona Esperanto.

Estas bona ekvilibro de diversaj temoj. Do, la retgazeto ne estas pri Esperanto, sed simile kiel la revuoj "Monato" aŭ "Kontakto" - pri diversaj temoj en Esperanto. Ekde la lanĉo de la retgazeto la 10-an de oktobro 2008 ĝis la 18-a de februaro 2010 en ĝi estis publikigitaj 84 artikoloj, el ili 12 estas ligitaj kun Esperanto. La retgazeto havas ligojn al aliaj retejoj pri fotoj, tradukado, lingvaj problemoj, diversaj TTT-ejoj, esperantistoj, literaturo, tekstoj, gazetaro, E-radioj k.s.

La retgazeto meritas multe pli da atento ol ĝi havis ĝis nun, ĉar pro la modesteco de la aŭtoro ĝi ne estis sufiĉe reklamita. La slogano de la retgazeto estas: "Por eldiri la opinion ne serĉu barelon sur bazara placo...".

Povilas Jegorovas

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-02-26 08:29
Estas grava kaj signifoplena pasxo skribi pri cxiutagaj okazintajxoj de la lando kaj mondo.
Legantoj tiam ne devas sercxi la informojn en la naciaj gazetoj kaj praktikas vive Esperanton.
Krom tio skribante cxion aktuale oni devas uzi novaj konvenajn esprimojn, do la lingvo kunkreskas kaj disvolvigxas laux plej novaj bezonoj.
Mi gratulas gxies redaktadon kaj deziras multajn legantojn.
hermes
hermes diras:
2010-02-26 20:29
Kial la artikloj ne povus esti en www.eventeo.net
rchamberlain
rchamberlain diras:
2010-02-26 22:26
Eventeo tre placxas al mi, kaj mi ja pensas, ke oni devas subteni gxin. Antanas Grincevicius certe kreis bonegan blogon, kaj estas bone, ke li ankaux skribas en altkvalita Esperanto. Eble, li povus iam kontribui ankaux al Eventeo. Tio estus bone. Sed, li tiom multe skribas, ke li ja certe bezonas sian propran blogon kaj mi legos gxin kun plezuro.
esperanto
esperanto diras:
2010-02-27 16:33
Se vi celas tiun blogon au retujon http://barelo.blogspot.com/ - jen mia komento:
Mi iom legis, kaj konstatis sufiche strangan esperantan lingvajhon, kvazau el la retorto produktitan.
Ekzemple en multaj kazoj mankas la difinita artikolo, kie (almenau lau mia lingvosento) ghi devus esti, sed ne nur tiu estas LA problemo, sed estas multaj aliaj lingvaj problemoj.
Chu tio estas bona propagando au ne, mi ne scias. Litovoj (kaj aliaj), kiuj nenion komprenas, vershajne tamen miros.
ghis aK

Povilas Jegorovas schrieb:
>> Ekde oktobro 2008 Antanas GRINCEVICIUS, esperantisto el la litovia chefurbo
>> Vilnius, iniciatis tiel nomatan "blogon" pri interesaj kaj aktualaj eventoj
>> en Litovio. Esperanto-temoj tie ankau ne estas fremdaj. Efektive, tiu
>> "blogo" estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo "Barelo".
>> legebla che http://barelo.blogspot.com/.
>> “Barelo” estas imitinda ekzemplo de praktika utiligo de Esperanto. Shajnas,
>> ke ghi estas unika en la mondo. Apenau ekzistas io simila en aliaj landoj.
>> La retgazeto estas profesie farita. Chiu artikolo (blogero) estas bele kaj
>> trafe ilustrita. En la retgazeto eblas legi interesajn kaj aktualajn
>> artikolojn pri historio, kulturo, naturo, arto, ekologio, ekonomiko,
>> politiko, energetiko, festoj, folkloro, fotografio, lingvo, literaturo,
>> muziko, scienco, sporto k.s. de Litovio -- entute estas 51 shlosilvortoj, el
>> ili 5 estas Esperanto-rilataj. Chiuj artikoloj estas verkitaj de la autoro
>> en bona Esperanto. Estas bona ekvilibro de diversaj temoj. Do, la retgazeto
>> ne estas pri Esperanto, sed simile kiel la revuoj "Monato" au "Kontakto" --
>> pri diversaj temoj en Esperanto. Ekde la lancho de la retgazeto la 10-an de
>> oktobro 2008 ghis hodiau (la 18an de februaro 2010 ) en ghi estas
>> publikigitaj 84 artikoloj, el ili 12 estas ligitaj kun Esperanto. La
>> retgazeto havas ligojn al aliaj retejoj pri fotoj, tradukado, lingvaj
>> problemoj, diversaj TTT-ejoj, esperantistoj, literaturo, tekstoj, gazetaro,
>> E-radioj k.s. La retgazeto meritas multe pli da atento ol ghi havis ghis
>> nun, char pro la modesteco de la autoro ghi ne estis sufiche reklamita. La
>> slogano de la retgazeto estas: "Por eldiri la opinion ne serchu barelon sur
>> bazara placo...".
>> La retadreso de la redaktoro de “Barelo”: grinanta@gmail.com.
>>
>> Povilas JEGOROVAS
>
>
hermes
hermes diras:
2010-02-28 14:01
Andrea, mi kompreni preskaŭ nenion pri via komento