Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Kongresanoj diverse atakis EU-tekston

Kongresanoj diverse atakis EU-tekston

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-27 08:42
Ĉu havas sencon diri ke “multaj el la plej minacataj specioj estas minacataj”? Kion pri “multaj el la plej difektiĝemaj specioj estas en danĝero”? Kiel bone peri la penson de teksto, kaj kiujn konsekvencojn havas la elekto de vortoj? Same kiel jam en 2008, en la dumkongresa Kleriga Lundo multaj partoprenis ekzercon de la EU-tradukistoj Brian Moon kaj István Ertl por esperantigi gazetaran komunikon de la Eŭropa Komisiono pri mediprotektado, disponeblan en ĉiuj oficialaj lingvoj krom la irlanda.

La ĉeestantoj grupiĝis laŭ gepatra lingvo, kaj ĉiu grupo ricevis la respondan tradukotan dokumentversion, raportis Jardar Eggesbø Abrahamsen en la kongresa kuriero. Rezulte, la grupoj trovis tre diversajn solvojn por la Esperanta traduko. Tamen ankaŭ ene de la unuopaj grupoj okazis vigla diskutado, ekzemple pri tio, ĉu oni “pritaksas”, “interpretas” aŭ “prognozas” aferon.

Unu sama vorto en unu lingvo povas respondi al aro da vortoj en la cellingvo, sed kiun vorton oni elektu? La problemo evidentiĝis ankaŭ tiel, ke malsimilis jam la rektaj tradukoj el la (nekonata) originala lingvo en la diversajn eŭropajn lingvojn, surbaze de kiuj la grupoj laboris. Alivorte: eĉ unuŝtupa tradukado malfacilas.

Ĉi-sube vi trovos la Esperantan tradukon de Brian Moon, kaj ligon al la diverslingvaj originaloj.

IP/09/1118
Bruselon, 13an de julio 2009

La medio: Multaj el la plej difektiĝemaj specioj kaj vivmedioj en Eŭropo estas minacataj

La Komisiono hodiaŭ publikigis raporton pri la konservostato de pli ol 1500 specioj kaj 200 tipaj vivmedioj kiujn protektas la leĝaro de EU. Nur malmultaj el tiuj difektiĝemaj specioj kaj vivmedioj atingis bonan konservostaton, kaj por plibonigi tiun ĉi situacion necesos, ke Membro-Ŝtatoj pliigu siajn klopodojn. La raporto, kiu kovras la periodon 2001-2006 kaj estas la plej kompleta studo iam ajn farita pri biodiverseco en EU, starigas valoregan referencpunkton por mezurado de estontaj tendencoj. Herbejoj, malsekejoj kaj marbordaj vivmedioj estas plej minacataj, plejparte pro la malaperado de tradiciaj formoj de agrikulturo, la evoluigado de turismo kaj ŝanĝiĝado de la klimato. La bildo tamen ne estas unuece malhela, kaj iuj grandaj simbolvaloraj specioj, ekzemple lupo, eŭrazia linko, kastoro kaj lutro, komencas reokupi partojn de sia tradicia vivareo. Multaj Membro-Ŝtatoj investis grandajn sumojn por plenumi la detalan observadon, kaj malgraŭ iuj mankoj la raportado montriĝis granda sukceso.

La EU-Komisionano pri la medio, Stavros Dimas, diris: "Ni devontigis nin ĉesigi la perdadon de biodiverseco en Eŭropo, kaj la hodiaŭa raporto donas neniun kaŭzon por esti memkontenta. Revenigi difektiĝemajn speciojn kaj vivmediojn al bona stato postulas tempon kaj konsiderindajn fortostreĉojn. La EU-leĝaro pri naturprotektado kaj la reto Natura 2000 estas la ŝlosilaj elementoj por atingi niajn celojn rilate al protektado de biodiverseco en EU. Nun, kiam la surtera parto de la reto estas preskaŭ kompleta, ni povas antaŭvidi signifajn pliboniĝojn dum la venontaj dek ĝis dudek jaroj."

"La biodiverseco de Eŭropo suferas ankoraŭ grandan premon kaj gravajn minacojn. Kvankam ni maltrafos la celon ĉesigi la perdadon de biodiverseco en Eŭropo antaŭ 2010, iom da progreso estas konstatebla. Kiel diris la Komisionano antaŭnelonge en Ateno, la celo post 2010 devus esti ambicia, mezurebla kaj klara. Ĝi devus daŭrigi la emfazon donitan al biodiverseco kiel propra valoraĵo, dume ankaŭ agnoskante la valoron de sanaj kaj rezistokapablaj ekosistemoj kaj la servoj kiujn ili faras", deklaris Profesoro Jacqueline McGlade, Plenuma Direktoro de la Eŭropa Medi-Agentejo.

Kelkaj gravaj sed limigitaj sukcesoj

La raporto kovras 216 vivmedio-tipojn kaj enhavas informojn pri ĉirkaŭ 1182 specioj. Kvankam la ĝenerala mesaĝo kuŝas en tio, ke multaj specioj kaj vivmedioj ne atingis bonan konservostaton, iuj konstatoj indikas, ke protektaj agadoj efikas kaj ke iuj tipoj de vivmedioj kaj iuj specioj komencas resaniĝi. Specioj kiel bruna urso, lupo kaj kastoro refortiĝas kaj reekloĝas en multaj areoj. Tio signifas, ke la ĝustaj vivmedioj estas troveblaj kaj ke negativaj premoj, ekzemple ĉasado kaj poluado, estas malmultigitaj.

Aparte minacataj estas herbejoj, malsekejoj kaj marbordoj

La ĝenerala stato de vivmedioj en la kategorioj de herbejoj, malsekejoj kaj marbordoj estas aparte malbona. Herbejoj plejparte ligiĝas kun tradiciaj formoj de agrikulturo, kiuj malaperadas ĉie en EU, kaj la konservostato de ĉiuj vivmedioj kiuj rilatas al agrikulturo estas konsiderinde pli malbona ol la stato de aliaj vivmedioj: nur 7% el ties pritaksoj estas pozitivaj, kompare kun 21% por ‘ne-agrikulturaj’ vivmedioj. Tion kaŭzas tendencoj al pli intensa agrikulturo, forlasado de terenoj kaj malbona mastrumado de terenoj. Malsekejoj estas ŝanĝataj al aliaj uzoj kaj suferas ankaŭ pro la efikoj de ŝanĝoj en la klimato, kio okazas ankaŭ en vivmedioj en rilato kun montaj glaciejoj. Marbordajn vivmediojn minacas kreskanta premo de turismo.

Mankantaj informoj

Sume, proksimume 13% el la regionaj pritaksoj pri vivmedioj kaj 27% el la regionaj pritaksoj pri specioj registriĝis kiel ‘nesciataj’. La kvanto de klasigoj ’nesciata’ estis aparte alta por specioj troveblaj en suda Eŭropo, kie Kipro, Grekio, Hispanio kaj Portugalio deklaras ‘nesciata’ por pli ol 50% el la specioj registritaj en iliaj teritorioj.

La mara medio prezentas apartan problemon, ĉar 57% el la pritaksoj pri maraj specioj kaj proksimume 40% el la pritaksoj pri maraj vivmedioj estas registritaj kiel ‘nesciata’.

Fono: la raporto laŭ Artikolo 17

Artikolo 17 de la Direktivo pri Vivmedioj devigas la Membro-Ŝtatojn prezenti informojn pri realigado en ĉiu sesa jaro. Por la raportoperiodo 2001-2006, la raportoj enhavis unuafoje pritaksojn pri la stato de la specioj kaj vivmedioj en la kampo de la Direktivo kiuj troveblas en la teritorio de ĉiu lando. La Eŭropa Medi-Agentejo uzis la raportojn por produkti unuecan pritakson por ĉiu geografia regiono, ĉiu tipo de vivmedio kaj ĉiu specio. La Komisiono poste ĉerpis el tiuj pritaksoj por fari sintezan raporton laŭ la postuloj de la Direktivo.

La Direktivo pri Vivmedioj

La naturon en Eŭropo protektas du ŝlosilaj leĝdonaj instrumentoj, la Direktivo pri Birdoj kaj la Direktivo pri Vivmedioj. Ĉi lasta devigas la Membro-Ŝtatojn konservi en favora stato iujn specifitajn vivmedio-tipojn kaj speciojn en selektitaj lokoj laŭ interkonsento kun la Komisiono. Kune kun la lokoj laŭ la Direktivo pri Birdoj, tiuj lokoj tiel iĝas parto de Natura 2000, la plej vasta ekologia reto en la mondo. Preskaŭ 22 000 lokoj estas nun specifitaj laŭ la Direktivo pri Vivmedioj kaj kovras proksimume 13,3 % de la teritorio de EU. Sume, la reto Natura 2000 enhavas pli ol 25 000 lokojn (laŭ kombino de la Direktivoj pri Birdoj kaj pri Vivmedioj) kaj kovras ĉirkaŭ 17 % de la teritorio de EU.

Diverslingvaj versioj de la originala teksto troveblas ĉi tie.

arkivita en: ,
molnar
molnar diras:
2009-10-06 06:08
La ekzerco de la EU-tradukistoj estas tre utila kaj antaueniga afero.

La traduko de Brian Moon estas bonega.Por kompari mi sxatus akiri tiun de
s-ro István Ertl.Cxu mi povus atingi gxin kaj kie ?

Antau nelonge ankau mi faris similan,pro tio min ege interesas la temo kaj la finaj tezultoj.

Kun respektplenaj salutoj,via
Molnár László
pistike65
pistike65 diras:
2009-10-06 14:48
Kara László,
fakte, same kiel lastjare, la tuta programero estis komuna laboro de Brian Moon kaj mi mem, kaj principe ankaux la tradukajxo estis komune farita. Tamen, en la fino okazis tiel ke pro tempomanko cxe mi la tradukon faris Brian, kaj mi kontribuis nur per kelkaj proponoj. Do, bedauxrinde (cxu?) traduko mia pri la sama teksto ne ekzistas.

amike
István Ertl
molnar
molnar diras:
2009-10-07 09:48
Kara István,
koregan dankon pro viaj rapida reago,informo.

En la enkonkudo de la cxefartikolo de la Redakcio neniu vorto troveblas pri la fina rezulto de la ekzerco,pro tio mi turnis min al Vi,petante ion konkretan pri la rezultoj .

Dum multspecaj laboroj mi ne intencas vin gxenadi,bombardi per miaj demandoj,sed,pensante,ke la rezultoj estas la esenco de cxiuspeca agado,mi interesigxis ankau pri tiu flanko de la afero.
Plej versxajne,du lastajn vortojn Vi malatentis.

Memkompreneble la traduko de la koncerna teksto al Esperanto estas en si mem inda afero kaj mi uzos gxin en mia laboro kiel ankau multaj faros same.

Kun varmaj salutoj
Molnár László