Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Nitobe-seminario kun pintaj prelegantoj

Nitobe-seminario kun pintaj prelegantoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-12 11:02
Tuj antaŭ la inaŭguro de la Universala Kongreso en Jokohamo, ĉe la Eŭropa Instituto de Universitato Sophia en Tokio okazis la kvina Nitobe-simpozio. La ĉeftemo de la ĉi-jara Nitobe-simpozio estis la rolo kaj perspektivo de eŭropdevenaj lingvoj en Azio. Inter la prelegintoj estis Robert Phillipson, la aŭtoro de la verko "Ĉu nur-angla Eŭropo?". Lia prelego titoliĝis "La nova lingvo-imperia ordo: lecionoj eŭropaj kun tutmonda signifo".

La Nitobe-Simpozio portas la nomon de Nitobe Inazo (1862-1933), asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu strebis al lingva egaleco kaj lingva justeco en tiu organizaĵo. Lia foto troviĝis sur japana 5.000-ena monbileto de 1984 ĝis lastatempe.

Li mem partoprenis la 13-an Universalan Kongreson 1921 en Prago, kaj verkis pri siaj spertoj tre favoran raporton, en kiu li nomis la internacian lingvon "motoro de internacia demokratio". En la postaj diskutoj en la Ligo de Nacioj li ĉiam estis fervora simpatianto de Esperanto.

La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Sekvis simpozioj en Berlino (1999), Pekino (2004) kaj Vilno (2005). Interesan rimarkigon faris korea esperantisto: por koreoj ne sonas trafe nomi tiun simpozion Nitobe, ĉar Nitobe Inazo en la Ligo de Nacioj kontraŭis ke Koreio, tiam japana kolonio, resendependiĝu.

La ĉi-jara Nitobe-simpozio okazis en la dua kaj tria de aŭgusto en la konferencejo de Universitato Sophia en Tokio, kun panorama elvido super Tokion, kun porokaze muntitaj interpretbudoj por ĉiudirekta interpretado japana, angla, Esperanto, kaj parte eĉ en japanan signolingvon.

Organizis la simpozion Centro de Esplorado kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo kaj Eŭropa Instituto de Universitato Sophia en Tokio, kunorganizis Japana Esperanto-Instituto.

La partoprenantoj aŭdis prelegojn de japanaj universitatanoj, de Universitato Sofia kaj de aliaj universitatoj, de lingvistoj alilandaj, esperantistaj kaj ne. Ĉiuj japanoj parolis japane, kaj trovis tion tre bonveniginda kaj nekutima por tiaspeca okazaĵo. La uzateco de la tri lingvoj - la japana, Esperanto kaj la angla - en la prelegoj distribuiĝis preskaŭ egale.

La interpretado tre bone funkciis, specife de la profesiula japana budo inter la japana kaj la angla, sed ankaŭ de la esperantista japana budo, kie deĵoris Yamakawa Shuichi (profesia interpretisto), Izumi Yukio, Kitagawa Hisasi, Usui Hiroyuki, Kimura Goro (loka ĉeforganizanto de la evento) kaj Nakamura Daishin. La personaro de la interpretbudo angla-Esperanta konsistis el István Ertl, Rolf Fantom, Edmund Grimley Evans kaj Rick Newsum.

Prelegoj faritaj dum la simpozio:

  • Jean-Claude Hollerich: Eŭropa gramatiko en Azio
  • Humphrey Tonkin: La Nitobe-procedo en azia kunteksto
  • Masahiro Sato: La interponta ideo de Nitobe kaj helplingvo
  • Kimura Goro: Internaciaj lingvoj, fremdaj lingvoj kaj minoritataj lingvoj: interrilateco de lingvaj problemoj
  • Richard B. Baldauf: Sukceso kaj malsukceso en lingva planado por eŭropaj lingvoj en aziaj nacioj
  • Tove Skutnabb-Kangas: Lingvaj homaj rajtoj en edukado - tro malmulte, tro malfrue?
  • Hugo Cardoso: Kion signifas eŭropa? Defio de intenskontaktaj variaĵoj por lingva klasifiko
  • Sergej Anikejev: Rusa kulturo kaj japana socio
  • Zegimaa Choidon: Eŭropaj lingvoj kaj Mongolio
  • Atsushi Ichinose: Reviviĝo de la portugala en Azio
  • Izumi Kunihisa: La franca lingvo en la japana socio
  • Usui Hiroyuki: Esperanto por "venki Eŭropon": soci-evoluisma interpreto en Japanio
  • Marek Koscielecki: La kultivado de fremdlingva edukado en la japana kultura kunteksto
  • Robert Phillipson: La nova lingvo-imperia ordo: lecionoj eŭropaj kun tutmonda signifo
  • Kawahara Toshiaki: Anglalingva edukado kaj lingvopolitiko en Eŭropo
  • Feng Zhiwei: La rolo de la angla lingvo en Ĉinio
  • Joseph Errington: Koloniismo, naciismo kaj la disvastiĝo de lingvoj de pli vasta komunikado
  • E. Annamalai: La angla en la lingvoekologio de Barato
  • Probal Dasgupta: La vivanteco de gepatraj lingvoj: uzi la tradukadon kiel kultivilon
  • Totok Suhardijanto: La indoneza inter aliaj  lingvoj en Indonezio
  • Amri Wandel: La angla en azia scienco
  • Mark Fettes: Esperanto, ĉu azia lingvo?


Raportis István Ertl

Pliaj informoj pri la simpozio en Esperanto troveblas en la retejo de Universitato Sophia.

arkivita en: ,