Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Fondiĝis la Esperanta Respubliko!

Fondiĝis la Esperanta Respubliko!

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-21 07:38
De la 4-a ĝis la 7-a de aprilo, 2007, okaze de la Antaŭlasta Tutmonda Kongreso de la Ibera Skolo en Santandero, Iberujo, la Esperanta Malpopolo unuanime aprobis la fondon de la Esperanta Respubliko, por realigi la idealojn de niaj revoluciaj pioniroj. Kiel duan oficialan lingvon por rilatoj kun la normala mondo, oni kaprice elektis la eŭskan. La devizo de la Esperanta Respubliko estas: “Libereco, Egaleco kaj Akuzativon!” (eŭske: “Eguzkitarako Betaurrekoak!”). Rajtas fariĝi dumviva r-ano (respublikano) ĉiu ajn persono sen limigoj, kontraŭ pago de 130 eŭroj monate. Ni publikigas kelkajn fotojn por eternigi kaj ankri en la tempo tiel historian okazon.

resp107 Miguel Fernández (Ministro pri Tujaj Buraskoj kaj Sonoraj Soloj) kaj Carmen Muñoz (Ministrino pri Transporto inter Madrido, Santandero kaj Katina Kaporalo).

resp111 Riitta Hämäläinen (Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj) kaj Jussi Liski (Boprezidento kaj Ministro pri Bemoloj kaj Betonigo).
resp112 Montserrat Martí (Ministrino pri Ratifado kaj Aliaj Likvoroj), Abel Montagut (Ministro pri Kanta Briĝo kaj Universe Famaj Arkeoj) kaj, fone, Miguel Gutiérrez (Ministro pri Sferoj Dek, Liven 10 kaj Aliaj Pseŭdonomoj).

resp125 Prezidentino Hämäläinen (fone), MKB Montagut, Antonio Valén ( Ministro pri Misvojoj, Neurĝaj Aferoj kaj Sakrado Hispanlingva, kaj Supera Veziro de la Esperanta Respubliko) kaj Jorge Camacho (Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito).

resp131 Hsiu-Chen Huang (Ministrino pri Buĝeto, Fisko, Financoj kaj Bakŝiŝoj) kaj Joxemari Sarasua (Ministro pri Jozefaj Potaĵoj kaj Sun-Okulvitroj).
resp136 Nuria Cano (Ministrino pri Transporto inter Bilbao, Santandero kaj Kikerlando).
resp153 Ŝtona gasto anstataŭanta la Ministron pri Saŭdado kaj Senkorpa Mistero Gonçalo Neves.
resp144 MLDAP Gutiérrez, MTBSS Fernández, Pedro Ullate (Ministro pri Amas- kaj Malamas-Loĝejoj) kaj MMNASHSV Valén voĉdonas en la Referendumo pri Blazono, Himno kaj Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko.
resp150 Blazono de la Esperanta Respubliko, ratafiita de la Sekureca Konsilio: Koraka Bovino sur Ermena Kampo en Purpura Ŝildo.
resp126 Ordinara Kunsido de la Ĉambro de la Lordoj de la Esperanta Respubliko.
resp129 Eksterordinara Noktomeza Kunsido de la Plejsupera Tribunalo de la Esperanta Respubliko (sub prezido de estra r-ano).
resp133 Ĝenerala Asembleo de la Avangardo de la Revolucio.
resp163 Neleĝe perfida kunveno de la reakcia opozicio (alinome, “la bufoj”).
resp173 Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko: (merluĉa) fiŝbulo.
resp142 13 fiŝbuloj = 1 kikera potaĵo
resp174
13 kikeraj potaĵoj = 1 glaseto da prunelbrando aŭ ratafio (13 glasetoj da prunelbrando aŭ ratafio = 1 kojono de Antikristo).
resp185
Fernández kaj Gutiérrez kantas, esperante, La Esperon.
resp186
Fernández kaj Gutiérrez kantas, eŭske, la himnon de la Esperanta Respubliko: “Eguzkitarako Betaurrekoak!” (“Vivu la Respubliko kaj la Revoluci’!”).

Raportis: Jorge Camacho

arkivita en:
Trankvilo
Trankvilo diras:
2007-04-10 01:09
Mankas Ministr(in)o Pri Fikipedio. Mi mem rezignas pri partopreno en via registaro (tro riska afero, mi preferas vivi sekure), tamen mia senlima modesto ne malhelpas al mi sciigi al vi ke mi volonte akceptos dumvivan pension de eksministro. Se necese, mi tiucele transprenos (por unu tago) la oficon de Ministro sen Emo al Ago.
interDisto
interDisto diras:
2007-04-10 22:21
Ĉu vi rimarkis ke s-ro r-ano Joxemari Sarasua estas agento de la reakcia opozicio ene de la registaro?
farri
farri diras:
2007-04-11 10:00
EGUZKITARAKO BETAURREKOAK!!!!! (baita akusatiboa ere!)

O tempora o mores!

For la civiton, vivu la respublikon!!!!!!!
Jorge
Jorge diras:
2007-04-11 12:03
Kara Farri, Jes ja, mi neniam forgesos kiel siatempe vi rakontis pri sloganado de tiuj du vortoj en la euska dum politikaj manifestacioj en Katalunujo; ili sonis tiel bataleme, ke neniu povis imagi la sun-okulvitran signifon. Sed mi chiam forgesadis la ekzaktan formon de la vortoj. Bonshance chi-okaze ni povis kalkuli je la cheesto de lingvokompetenta membro de la Estra R-anaro, Lia Ministra Moshto Sarasua, kiu solvis chiajn lingvajn dubojn.
Jorge
Jorge diras:
2007-04-11 12:24
http://esperantarespubliko.blogspot.com/
clind
clind diras:
2007-04-11 23:47
Diras Shakespeare:

" All the world's a stage,
And all the men and women merely players"

Alivorte: La mondo estas scenejo. Notu: ene de Esperantujo la fenomeno validas ankaŭ ekster la Civito. Se iu deziras, mi povas liveri tian rolliston.

Komponisto
Komponisto diras:
2007-04-12 10:31
Al mi, la respubliko ŝajne estas nur ebria stultaĵo... :-P
farri
farri diras:
2007-04-13 00:42
prava aserto, tamen, almenaŭ sendelira kaj ne danĝere frenezula. Mi ja ŝatintus esti tie!
manolo
manolo diras:
2007-04-13 17:10
Kiel diris Farri, vi pravas.

Tamen, mi forte suspektas ke ne necesas ebriigilo por frenezigi tiujn homojn... mi ŝategus esti tie!!!
AntonioValen
AntonioValen diras:
2007-04-17 13:43
Mi ne povis ne rid-eksplodi cxe la fotoraporto pri la Esperanta Respubliko, aparte pri la bovin-forma Blazono de la Respubliko :) Gratulon, Jorge! Cetere, mi gxoje rimarkas mian titol-akumuladon: Kia honoro! Ha, se cxio en Esperantuj' estus tiel malkomplika kaj senpretenda...

kani
kani diras:
2007-04-17 22:09
Cxio tio estas fusxajxo kaj ebriulajxo. Esperantujo neniam venkos gxis kiam oni starigos pli ambiciajn entreprenojn. Se tiu klopodajxo vere estus pli serioza afero ol aliaj pli fusxaj fusxajxoj antauxe diskonigitaj en nia malpopola mondo, oni estus devinta kuragxi fari verajn elpasxon: monarkio. Sen regxo tiu tiom vanta estraranaro (estra ranaro) nenion atingos. Kiel belega estus Esperanta Respubliko kun Regxo/ino, geprincoj, bogeprincoj, ktp. Kiuj kompreneble geedzigxus, gravedigxus, naskus, baptigxus, kreskigxus, gazetumigxus, ktp. Kaj oni lernigus al la plej seriozaj politiko-teoriistoj kion Esperanto povus alporti al la ekstera mondo kaj kion neniu gravulo antauxe ecx imagis: eblo konstrui Regxan Respublikon. Oni malprofitis okazajxon. Dume ni revenu al la realo: organizi lokan kurson.
Jorge
Jorge diras:
2009-08-01 13:40
Ĉi-sube legeblas hodiaŭa apenaŭ komprenebla galimatio, probable verkita de la Civita Ĉefkreteno.

[El: http://esperantio.net/index.php?id=944]

Ĉu la Registra Instanco povus akcepti la petskribon pri la esperanta civitaneco fare de persono oficiale agnoskita kiel psike malsana, t.e. ricevanta monatan pension de la ŝtato pro mensa invalideco? Tia estus la kazo de sviso, apartenanta al fama ĝeneva familio (la placo vidalvide al iama sidejo de Universala Esperanto-Asocio, tuj trans ponteto, portas la nomon de prapatro lia), kiu antaŭe nomis sin "reĝo" kaj nun "faraono", aŭ "Monsieur l'ambassadeur du futur sans pétrole", ĉar interalie li estas konvinkita ekologiisto.

La respondo estas simpla: la petskribo estas ricevebla nur se paktinta establo garantias por la petanto; sed se paktinto garantias, ĝi estas tuj ŝarĝebla per la kuratelo de tiu psike malsana homo, kun la koncernaj kostoj ene de la Esperanta Civito, konforme al la leĝo pri familia juro.

La kazo de la "faraono" memorigas tiun de la "ministroj de la esperanta respubliko". Kvankam la iniciatinto jam plurfoje pruvis sin obsedulo kun agresemaj inklinoj, neniu "ministro" ricevas pension pro mensa invalideco, sekve neniu el ili estas (ankoraŭ) komparebla al "Monsieur l'ambassadeur", el jura vidpunkto.

La "ministroj" estas nur malseriozaj, kaj la "ministriĝo" ne estas per si mem delikto: ĝi estas nur pligravigo de la malbona reputacio de la "ministroj" kiuj distingis sin per aliaj agoj kontraŭ la Pakto por Esperanta Civito. La nomoj de ĉi tiuj "ministroj", kun la dokumentoj kiuj atestas pri iliaj agoj (ekzemple kontraŭ la paktinta establo TIETo en Lomeo, aŭ kontraŭ unuopaj afrikaj Esperantianoj), estos transdonitaj al koncernaj instancoj, por ke ili estu konataj kaj adekvate traktataj.

[HeKo 398 5-C, 30 jul 09]
Jorge
Jorge diras:
2009-09-02 11:23
"Komuniko de la Registra Instanco"

Reference al la HeKomuniko 398 5-C, 30 julio 2009, "Faraonoj kaj respublikaj ministroj", la Registra Instanco komunikas ke, ĝis la definitiva decido de la Kortumo, neniu eventuala peto pri la esperanta civitaneco fare de "respublika ministro" estas garantiebla fare de paktinta establo.

Konsekvence, neniu eventuala petskribo de la indikitaj subjektoj estos traktata de la matrikulisto. La paktintaj establoj estas afable petataj atenti pri ĉi tiu preventa suspendo kaj eviti peradon de eventualaj petskriboj el la indikitaj subjektoj.

Kompreneble alispecaj rilatoj (kiel asocia membreco aŭ redakcia kunlaboro) de iu el la indikitaj subjektoj kun iu el la paktintaj establoj restas afero interna al la aŭtonomio de la koncerna establo, se ĝi havas juran personecon.

[HeKo 398 5-C, 30 jul 09]
fritzon
fritzon diras:
2009-09-02 14:36
La afero vere disvolviĝis en sufiĉe neatendita direkto, konsiderante, ke ĝuste la referancata HeKomuniko 398 5-C, 30 julio 2009 (kun indiko “c”, do kun oficiala statuso!) ja tute senambigue deklaris, ke ‘“ministriĝo” ne estas per si mem delikto’.
La nun unuafoje menciata proceso en la Kortumo kontraŭ la Respublika Ministraro kiel kolektivo konjekteble indikas, ke la civitaj instancoj post nova pritakso trovis tiun absolvon tro hasta. Tio tamen restas nura spekulativado, ĉar ĝis nun ja ne klare evidentiĝis, ĝuste kion la Kortumo efektive estas prijuĝanta. Eble la aparta seriozeco de la afero necesigis escepton al la principoj de jura travideblo (por ne paroli pri tiu de ĝisverdikta senkulpeco).
En ajna okazo, la mondo nun kun retenata spiro atendas la definitivan verdikton de la Kortumo. Tute atendeble povas esti, ke oni finrezulte samfoje deklaros ne malpli ol 62 subjektojn Personoj Non Grataj kaj la 63-an (Kalle Kniivilä) eĉ Trioble Non Grata!
harri
harri diras:
2009-09-02 16:44
Kiel ofichavanto sur la alta posteno de i.a. Prezidantego de la Sufiĉe Alta Kortumo de la Esperanta Respubliko, mi streĉe atentas la juran proceson de la t.n. Civito. Intertempe, mi plu atendas sciigon de ties respondeca instanco pri la grava esperanta vandalaĵo okazinta en Bjalistoko. V. ekz. la bildon "Sub kio?", kaj la kvaran komenton sub ĝi, ĉe la adreso http://www.ipernity.com/doc/harri/5611826 .
Jorge
Jorge diras:
2009-09-02 17:15
Evidente temas pri KJN aŭ Kongresa Junulara Nervostreĉisto.

Espereble la E-Civitaj Kojonulo kaj Vickojonulo (sen kosmetiko!) havas ion por diri pri ĉi gravega afero.
Jorge
Jorge diras:
2009-09-02 18:01
El HeKo 401 8-B, 31 aŭg 09, "Kongresaj numeroj 2009 de Heroldo" (*** = mia emfazo):

"La raportoj objektive informas pri la koncernaj eventoj. Interalie HdE tute ne kaŝas (male ol faras la oficialaj organoj de la kongreso) la bedaŭrindajn agresojn kontraŭ UK, kiel atestas la kvarkolumna titolo de la numero dediĉita al la Universala Kongreso: "Bjalistoko, la zamenhofa urbo -- sed la kongreso spertis ksenofobiajn atakojn". Per tio kaj alio la gazeto plenumas sian rolon de informanto ***sen kosmetika premo***."

Kaj poste:

" 'Heroldo de Esperanto' raportas (ĉiam ***sen kosmetiko***, kaj profundigante la novaĵon) pri minoraj kongresoj, ankaŭ en aliaj kontinentoj -- Afriko, Ameriko, Azio. Krome ĝi dediĉas atenton al la rilatoj inter Michael Jackson kaj esperanto, kaj al pluraj kulturaj aktualaĵoj eksterkongresaj en la tria paĝo."

La demando estas: ĉu HdeE, kohere kaj raŭmisme, same raportis pri Michael Jackson "sen kosmetiko"?
Jorge
Jorge diras:
2009-09-06 10:28
<<c) la personoj kiuj havas la Esperantan civitanecon ne kutimas demandi "El kiu lando vi venas? En kiu lando vi naskiĝis? ktp", sed: "en kiu lingvo vi estis edukita?".>>

[el HeKo 402 2-A, 4 sep 09]
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-09-06 22:20
Nu, oni ja devas esti sufiĉe forte konvinkita ke ekzistas malsamaj lingvoj, por fari sencon el tia demando.
Joxemari
Joxemari diras:
2009-09-13 00:00
Jen la perpleksiga informo, per kiu la sencerbulo redaktanta la Paroĥan Folion de la Civito regalas nin hodiaŭ:

http://esperantio.net/index.php?id=985

Ĉe tiaj idiotaĵoj oni ne povas eviti pensi pri Foucault kaj lia triple neado: 1) samseksamo ne ekzistas; 2) kvankam ĝi ne ekzistas, oni ne devas paroli pri ĝi; 3) kvankam ĝi ne ekzistas, oni devas malpermesi ĝin.

Bufonoj foje amuzas, foje sentigas fremdan honton.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2009-09-13 02:43
La stultajxo en la artikolo ne estas ekzakte tia kiel vi citas gxin. Gxi parolas pri "kontinento kie oni praktikas poligamion, sed ne samseksaman" - -aman, ne -amon; do temas pri samseksama poligamio, ne pri samseksamo gxenerale. Aserto strikte jure versxajne vera, se unuseksaj paroj entute ne rajtas interedzigxi, sed esence senenhava, cxar ankaux samseksama monogamio tiam ne estas praktikata.

Se citajxo ne estas ekzakta, oni ne metu gxin inter citiloj.
Joxemari
Joxemari diras:
2009-09-13 11:45
Ne, la citaĵo estis korekta. La civita redaktoro, sindediĉa leganto de LF, ŝanĝis unu literon ("samseksamon" al "samseksaman") dumnokte, tuj leginte mian komentarion. Per la ŝanĝo, evidente, la teksto aspektas tute alie. Feliĉe mi konservas kopion de la originala paĝo, afable sendebla al iu ajn petanto, kiu tekstas ekzakte tiel:

"Pro ĝia humursento tipa el Afriko (kontinento kie oni praktikas poligamion, sed ne samseksamon), c-ano Silfer aparte ŝatas la gratulmesaĝon de c-ano Gbeglo"

Jen etika ĵurnalismo: se oni faras eraron, anstataŭ ĝin agnoski, oni manipulu la originalon kaj dupigu la leganton. Ĝuste laŭ la principo de "reskribo de la paseo", kie en la orvela 1984.

Cetere la civitaj "amuzaj eksplikoj" memorigas la hipokritan sinpravigon de Berlusconi, antaŭ kelkaj tagoj, pri sia "plaĉa" masklismo kaj pri la submetita rolo, kiun li donas al virinoj.

Laste, en mia originiala mesaĝo oni legu "triobla" anstataŭ "tiple". -:)



Joxemari
Joxemari diras:
2009-09-13 12:17
Feliĉe nun, malkiel en 1984, ekzistas la memorejo de Google. Se vi rapidas kaj traguglas "poligamion samseksamon", vi ankoraŭ trovos en la unua trafo la originalan referencon...
mbavant
mbavant diras:
2009-09-13 13:14
Kaptitaj ĉe l' freŝa faro danke al Guglo... Cetere la "korekto" ne havis multe da senco. Kiu respondecas pri tiu duobla stultaĵo? La intelekta nivelo malaltiĝas.

Krom tio la letero de Gbeglo Koffi ne estas senvalora. Se pli viglan agadon en Afriko rezultigis vere la konkurenco inter UEA kaj la Civito, ne malkompetento de antaŭaj ĉi-kampaj komisiitoj, ni povas nur ĝoji... esperante tamen, ke tiu duflanka klopodado ne kreas malfavorajn kondiĉojn por aliaj mondpartoj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-18 23:16
http://www.youtube.com/watch?v=VhhNqVjDJmQ&NR=1

I. Ertl,
Ministro In Partibus Infidelium, Ceteris Paribus, Pro Domo kaj Postdomo
(horroris causa et horribile dictu, quod erat demonstrandum)