Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Parlamenta seminario pri lingva diskriminacio en EU

Parlamenta seminario pri lingva diskriminacio en EU

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-20 13:50
En la unuaj tagoj de julio la liberala grupo ALDE en la Eŭropa parlamento aranĝis publikan seminarion (aŭ "aŭdadon") pri lingva diskriminacio en Eŭropa Unio. Parolis interalie la konata esploristo François Grin. Unu el la aranĝantoj de la seminario estis Esperanto Radikala Asocio (ERA), kaj ĝia gvidanto Giorgio Pagano estis unu el la debatestroj. La aranĝon ĉeestis multaj esperantistoj, inter ili ankaŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA. Esperanto tamen ne havis grandan rolon en la publikaj elpaŝoj. Ne ĉeestis la sola esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik.

- Ĝenerale la kunveno estis bona kaj tute komparebla kun la konataj simpozioj Nitobe en Universalaj Kongresoj, sed en tre pli prestiĝa sidejo kaj kun profesiaj tradukistoj. Parolis deko da spertuloj pri lingva diskriminacio, kelkaj el ili tre konataj al esperantistoj, kiel François Grin, kaj aliaj malpli konataj. Grin prezentis la tezojn el sia raporto, kaj faris, laŭ mi, la plej ĝeneralan paroladon pri la temo de multlingveco en Eŭropo. Same Hugo Baetens Beardsmore, la plej fama nuntempa belga lingvisto. La aliaj parolantoj pritraktis tre ofte apartajn kazojn de diskriminacio, rakontas Renato Corsetti.

En sia parolado François Grin ja menciis Esperanton, kadre de sia jam konata modelo de eblaj lingvoreĝimoj por EU. Li samtempe akcentis, ke kiel eksperto li ne povas rekomendi unu specifan sistemon - la elekto dependas de tio, al kio la mendantoj donas preferon - ĉu al efikeco, demokratio, ŝparado de mono, aŭ io alia.

Multaj parolantoj atentigis pri la ĉiam pliiĝanta uzo de la angla lingvo en diversaj sferoj, kaj pri la apartaj problemoj de minoritataj lingvoj. Ina Druviete el Latvio atentigis, ke ankaŭ la mapli grandaj oficialaj ŝtataj lingvoj kiel la latva suferas de diskriminacio, sed ne ricevas la specialan atenton, ofte donatan al minoritataj lingvoj.

- Kompreneble estis ankaŭ ĝeneralaj politikaj asertoj de Marco Cappato, la gastiganto de la tuta kunveno, pri lia intenco daŭrigi sian agadon favore al lingva plureco kaj al Esperanto. Li estas la plej senlaca prezentanto de parlamentaj pridemandadoj al la Eŭropa Komisiono pri lingvaj demandoj, diras Renato Corsetti.

La debato estis tre limigita pro manko de tempo. La publiko konsistis el kvindeko da partoprenantoj, inkluzive de la parolantoj. Triono el la ĉeestintoj estis esperantistoj, kaj ili plej aktive partoprenis la mallongan debaton. Esperanto estis tamen menciita nur preterpase.

- Ranieri Clerici klare kaj brile parolis pri la necesa batalo rekonigi lingvajn rajtojn kiel rajtojn individuajn, kaj Flory Witdoeckt rakontis pri siaj lingvaj spertoj kiel estro de malgranda entrepreno, rakontas István Ertl.

Laŭ Renato Corsetti la aranĝo estis sukcesa.

- Entute tre bona aranĝo. Esperanto estis nur malmulte tuŝita, sed ĝi daŭre ŝvebis en la aero. Simila aranĝo de EEU, se ĝi povus atingi esti gastigata de parlamenta grupo, estus tre salutinda.

Aperis raportoj pri la aranĝo ĉe Eurolang kaj en la retejo de la grupo ALDE. Tamen tiuj raportoj tute ne mencias Esperanton.

arkivita en: