Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Kongreslando denove gajnis mondpokalon

Kongreslando denove gajnis mondpokalon

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-18 13:40
Same kiel dum pasintaj futbalaj mondpokal-ludoj, ankaŭ ĉi-jare la lando de la Universala Kongreso de Esperanto gajnis en la finalo. Post la ordinara ludotempo la rezulto en la finala matĉo Italio-Francio estis 1-1, kaj dum duonhora longigo neniuj goloj estis faritaj. La finan rezulton de la monda ĉampionado decidis punŝota konkurso, kiun gajnis Italio. Tiel jam triafoje sinsekve la mondpokalon ricevis la lando, kie okazas la Universala Kongreso de Esperanto. Renato Corsetti tamen ne volas troigi la gravecon de la itala venko. Li pli ĝojas, kiam lernantoj de Esperanto ludas futbalon en Afriko, por informi pri la lingvo. La franca estrarano de UEA, Claude Nourmont, aliflanke esperas, ke Francio almenaŭ gajnos kontraŭ Italio en la kvanto de partoprenantoj en la Universala Kongreso.
Kongreslando denove gajnis mondpokalon

Renato Corsetti ne tre ĝojas pro la rezulto.

En 1998 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Monpeliero en Francio, kaj la samjaran mondpokalon de futbalo gajnis Francio. La sekvan mondpokalan konkurson en 2002 gajnis Brazilo, kie okazis la samjara Universala Kongreso. Tiun tradicion daŭrigis do ĉi-jare Italio, kiu decidis soleni la Universalan Kongreson per gajno de futbala mondĉampioneco.

Jam komence de junio la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la diskutejo SCE anoncis ke la ĉi-jaran pokalon devos gajni Italio:

- Efektive italoj venkos ĉi-jare, ĉar UK okazos en Italio. Por simpligi la aferon, nuntempe la mondan ĉampionon elektas la Estraro de UEA, kiam ĝi decidas pri la loko de UK. La UK-oj en 1998 kaj 2002 okazis respektive en Francio kaj Brazilo, kaj sekve tiuj landoj fariĝis mondaj ĉampionoj. Kiam la baza regulo ne povas esti sekvata, la ĉampioneco iras al Nederlando, la sideja lando de UEA. Fakte ne mankas indikoj, ke ĉi-jare povus realiĝi tiu rezerva opcio. Se tamen nek Italio nek Nederlando ĉampionos, ni havos la necesan escepton por konfirmi la regulon.

La unua eksperimento pri futbala mond-ĉampiono, elektita de la estraro de UEA, ŝajne okazis jam en 1974, kiam Federacia Respubliko Germanio gajnis la pokalon, kaj la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Hamburgo. Tamen, eble pro la malbonaj spertoj de la tiujara ŝtorma kongreso, portempe la estraro de UEA evidente rezignis okupiĝi pri sportaj bataloj.

Tian interpreton tamen komplete refutas la ĝenerala direktoro de UEA:

- Ke en 1974 Germanio gajnis la mondan ĉampionecon de futbalo kaj organizis UK-n estis fakte pura hazardo. La du aferoj estas interligitaj nur de post la ekvalido de la nuna kongresa regularo de UEA, kiu estis akceptita en la Tamperea UK en 1995, asertas Osmo Buller.

En la Montpeliera kongreso la tiama prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, aliflanke eĉ komencis sian inaŭguran festparoladon per gratuloj al la gastiganta lando pro la ĵus gajnita ĉampioneco. Tio ne plaĉis al eminenta franca esperantisto, laŭ kiu paroli pri futbalo en kongresa festparolado estis grava degenero.

De tiam, la estraranoj de UEA ne kutimas publike mencii la rolon de UEA en la monda ĉampionado. Supozeble ankaŭ ĉi-jare la prezidanto de UEA, la italo Renato Corsetti, evitos  la temon en sia inaŭgura parolado. Renato Corsetti diras ke li mem eĉ ne aparte ĝojas pro la rezulto.

- Mi mem trovas ke la monda histerio kreata ĉirkaŭ ĉi tiu evento ne estas pozitiva. Mi mem trovas ke la absoluta glorigo de la gajninta teamo estas vere troa, samtempe kun la forgeso pri la dua teamo, la tria teamo, ktp. Se ni havus onon da tia histerio ĉirkaŭ la homaj rajtoj aŭ la malsatmortantoj en Afriko aŭ la fino de la planedo en 2050 pro la trovarmiĝo, la mondo estus pli bela loko, ĉefe por la negajnantoj en la konkurso de la vivo.

Aparte fortan rolon futbalo havas en la afrika Esperanto-movado. Dum la lasta vizito de Gbeglo Koffi al estrarkunsido de UEA en 2004, la asocio tial donacis al li oficialan FIFA-piedpilkon por uzo en gravaj matĉoj.

Komence de julio la prezidanto de Dzaleka Esperanto-Klubo en Malavio, Christine Mbazumutima, retmesaĝe informis pri futbalmatĉo aranĝota por informi pri Esperanto:

- La lernantoj de unua nivelo ludos kontraŭ tiuj de dua nivelo. Mi kredas, ke ĉeestos multaj homoj, kaj ili demandos pri movado de la lingvo Esperanto, ŝi skribis.

Pri tia utiligo de futbalo, ankaŭ Renato Corsetti entuziasmis:

- En kiu alia kontinento oni aranĝas piedpilk-ludon inter la lernantoj de Esperanto de la unua jaro kontraŭ la lernantoj de Esperanto de la dua jaro? Tion oni faras en Lilongwe, Malavio, Afriko!

La franca estrarano de UEA, Claude Nourmont, opinias ke la rezulto estis logike antaŭvidebla, kvankam ŝi esperis ke ĉi-foje la decido de la estraro ne realiĝos.

- Dum okazis la ludo, mi estis en aviadilo inter Frankfurto kaj Luksemburgo. Ne eblis ignori ĝin, la etoso en la aviadilo estis tre speciala, pro francdevenaj kaj italdevenaj luksemburganoj, kiuj ekscitite kriis por siaj respektivaj teamoj.

Dum la flugo ne eblis ekscii, kio okazas en la stadiono, kaj ĉiuj pasaĝeroj sidis kvazaŭ sur pingloj.

- La ludo ankoraŭ ne estis finita kiam la aviadilo alteriĝis. Feliĉe estas nur 20 minuta flugo, ĉiuj volis rapide eliri por scii la rezulton, kaj dum oni atendis la rajton eliri, la stevardino anoncis, ke estas 1-1...  Poste hejme je la bruo de hupantaj aŭtomobiloj, mi ne povis diveni ĉu temas pri francaj gajnintoj aŭ italaj. Mi esperis ke la francoj gajnis, sed, logike estis ke estu la italoj, ja UEA ĉiam organizas la UK-n en la lando de gajnontoj! Sed por mi, ne gravas la futbalistoj... Mi esperas ke Francio gajnos kontraŭ Italio per la nombro de partoprenantoj en UK!

arkivita en:
jerrybs21
jerrybs21 diras:
2006-07-16 10:39

En Burundi ankaux ekzistas esperantaj piedpilkteamoj kaj ili jam ludis du macxojn.Junuloj ludis kontraux maljunuloj kaj junuloj gajnis. Jérémie

pistike65
pistike65 diras:
2008-06-10 23:19
Post la hierauxa matcxo de Nederlando oni konsentos ke la sxancoj estas bonaj por Roterdamujo.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2008-06-10 23:22
... aux cxu tiukaze ni devus konsideri la kongreslandon de Euxropa Esperanto-Unio? Sed Slovenio ja ne atingis la finalon.

reamike
Istvan