Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Ligoj / Gary Mickle pri lingvonaciismo kaj sennaciismo

Gary Mickle pri lingvonaciismo kaj sennaciismo

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-12-28 16:38
En sia hejmpaĝo Gary Mickle kolektis multajn legindajn artikolojn pri lingvonaciismo, lingvopurismo, etnismo kaj naciismo.
arkivita en:
pajo
pajo diras:
2005-01-26 16:12
Mi ĝojas ke G. Mickle tiel detale analizis mian libron "Eŭropa ideologio" kaj prezentis sian vidpunkton. Kritikoj kaj kontraŭvidpunktoj ja konsistigas la demokratian plurismon kaj ebligas serĉi laŭeble bonajn solvojn ĉu en scienca esploro aŭ en politika decidado.
Mi tamen ŝatus komenti lian tekston el principa vidpunkto. Li vidas mian libron kaj pensmanieron kiel produkton de iu novdekstrismo kaj mem ne rimarkas ke li mem komentarias ĉion el la vidpunkto de aliaj ismoj - nome la marksisma kompreno dividi la sociojn klase kaj la sennaciismo de Lanti. Unue:
Mi neniam legis tekstojn de la de li menciitaj novdekstristoj kaj ne povis esti sub ilia influo - mi eĉ ne legis la tekston de Ĉiti Batelli, kies referaĵo estis prezentita dum la simpozio en Zagrebo.
Due:
G. Mickle daŭre nomas mian pluridentecon "plurtavola naciismo". Ŝajne li ne kapablas kompreni ke la homo estas socia estaĵo kaj devas vivi en grupoj, kio esprimiĝas per lia emocio ami aliajn apartenantojn de siaj grupoj. Mi do parolas pri pluridenteco, pli multaj samtempaj grupaapartenoj de ĉiu el ni. Nacio estas nur unu el ili kaj ne nepra. (Triboj en ĝangaloj neniam aŭdis pri nacio kaj tute bone plenumas siajn identecojn grupajn). Por mi grupa identeco estas sento de homo kiun li havas apartenante al nur dupersona grupo (mi kaj mia patrino, aŭ mi kaj mia edzino), al tripersonaj (mia familio)...ktp. Do, mia teorio ne parolas pri plurtavola naciismo. La libro tamen proponas solvojn por EU kadre de la nuna praktika situacio, ĉar la nuna strukturo de EU agnoskas ŝtatojn kaj regionojn, do mi klopodis trovi praktikajn solvojn kadre de mia teorio pri pluridenteco por tiu strukturo.
Rilate la klasajn tavolojn: Samkiel estas idealisma ismo la kredo ke eblas senklasa socio (ĉar la homo ja estas grupa estaĵo kiu ĉiam vivos ene de multaj malpli kaj pli grandaj grupoj kaj defendos ilin kontraŭ aliaj, ne-liaj grupoj), kion ni en eksaj komunismaj landoj ege bele spertis (pro kio ne komprenu min dekstrulo, mi ja klopodas agi por la socio en kiu ĉiuj havu maksimume egalajn rajtojn kaj mi ne ĝojas pro la kapitalismo en kiu mi nun vivas), tiel same idealima kredo estas tiu de esperantistoj ke eblas tuthomara sento. La esperantistoj, aparte la sennaciistoj, kredas ke ili estas tutmondanoj - ke por ili egale gravas kiu ajn homo de la mondo. Sed tio estas memtrompa iluzio. Ne sufiĉas via kredo. Vi simple ne povas same forte ami iun ajn Afrikanon kiel vian filon, vi ne povas same rilate al iu ajn japano kiel al via samurbano. Ĉar se ne estus tiel, ni ne povus vivi, ni suferus same forte pro morto aŭ sufero de kiu ajn.
Tial via klopodo klasifiki min kiel novdekstrulo simple eliras el viaj kredoj kaj idealismoj, kiuj havas nenion komunan kun la vera homa konduto kaj leĝoj kiuj troviĝas en niaj genoj.
Zlatko Tiŝljar
Komentado malŝaltita