Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / Ĵurnalista asocio renaskiĝas?

Ĵurnalista asocio renaskiĝas?

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-12-21 11:31
Antaŭ unu jaro estis malfondita Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Tiam el la iamaj 130 membroj restis nur 30. Nun kelkaj eksmembroj kaj aliaj interesitoj iniciatis refondon de la asocio.
Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) estis fondita en 1948 kaj dum jardekoj la asocio estis sub la gvidado de precipe bulgaraj esperantistoj. La politikaj ŝanĝoj en la orienteŭropaj landoj ŝanĝis ankaŭ la cirkonstancojn por TEĴA, kaj en 1988 ĉesis aperi ĝia fakorgano Internacia Ĵurnalisto.

En 1992 sub prezido de Stefan Maul la asocio estis refondita kaj aktivis dum pluraj jaroj; reaperis Internacia Ĵurnalisto, koresponda trejnkurso por ĵurnalistoj sub gvido de Paul Gubbins estis bone akceptita. Sed baldaŭ TEĴA stagnis, eĉ regresis, la fakrevuo ne plu povis aperi pro manko de mono; el 130 membroj fine restis nur kvardeko, tiel ke la estraro proponis malfondon de "evidente superflua asocio".

La asocio ĉesis ekzisti la 31-an de decembro 2003. Tamen poste Yamasaki Seikô el Japanio iniciatis alvokon por restarigo de la asocio. Al lia iniciato tuj aliĝis István Ertl (eksredaktoro de la revuo Esperanto) kaj Jukka Pietiläinen (esploristo pri ĵurnalismo). Subskribis la alvokon ankaŭ la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä.

En sia alvoko la subtenantoj de refondo konstatas, ke fine de la pasinta jaro estis kvardeko da membroj en TEĴA, kvanto ne malgranda por faka organizaĵo serioze laboranta kaj altnivela, kia TEĴA ja estis.

"Nian programon ni decidos post ricevo de pozitivaj respondoj. Baze tamen ni portos plu la torĉon de la malnova TEĴA, kun celaro simila plu. Sed, kompreneble, la estontaj profilo kaj evoluo de TEĴA dependos de la aliĝontaj samideanoj", skribas la iniciatintoj, kiuj akiris de eksprezidanto Stefan Maul permeson uzi la nomojn TEĴA kaj Internacia Ĵurnalisto por eventuale eldonota organo.

Interesiĝantoj povas turni sin al Yamasaki Seikô aŭ al Libera Folio, kies adreson vi trovos en la kolofono.