Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Kurte / La prezidento de Kroatio renkontis esperantistojn

La prezidento de Kroatio renkontis esperantistojn

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-22 07:33
La prezidento de Kroatio Stjepan Mesić akceptis la 20-an de junio delegacion de Kroata Esperanto-ligo. La prezidento interesiĝis pri la laboro de esperantistoj por enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon en la Eŭropa Unio.
La delegacion de Kroata Esperanto-Ligo gvidis la vicprezidanto de KEL, Radenko Milošević. La akcepto okazis pro la 7-a kongreso de kroataj esperantistoj, aranĝita la 18-an kaj la 19-an de junio 2005 en la urbo Zabok.

La esperantistoj informis la prezidenton pri la kongresaj laboroj kaj pri la agado de la landa asocio, ĉefe rilate la uzon de Esperanto kiel ponto-lingvo en proksimigo de la kroata literaturo al aziaj legantoj: li foliumis la persan kaj la japanan tradukojn de la fama kroata libro "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapić", eldonita per Esperanto en Irano kaj Japanio.

La Prezidento aparte interesiĝis pri la politika agado de esperantistoj por enkonduko de Esperanto kiel unu el la egalrajtaj lingvoj en Eŭropa Unio. Interesis lin ankaŭ kiel fartas Esperanto en lernejoj. La delegacio donacis al li Plenan Ilustritan Vortaron.

[Laŭ informo de Spomenka Štimec]