Kiaj koincidoj povas okazi – kiam mi legis la vesperan fabelon al mia filino hodiaŭ, mi subite eksentis ke ĝi povus esti ilustraĵo al la pensmaniero de homofoboj aŭ rasistoj. Kaj jes – la libro estas cent jarojn malnova. Eble mi ne devintus prunti ĝin de la biblioteko. Temas pri festo en ĝardeno kaj floroj kiuj ekhavis homajn trajtojn. La hierarkio estas klara – la plej altan statuson, ekzemple, havas la rozo. La parado iras, la floroj prezentiĝas kaj ĉio ŝajnas harmonia ĝis aperas la misherboj, kiuj ankaŭ volas partopreni la feston. La soldatoj de la ĝardenaj floroj tamen sukcesas forpeli ilin al la alia flanko de la barilo kaj la gaja festo povas daŭri.
La floroj de la fabelĝardeno memorigas min pri homoj kies granda timo devigas al strikta ordo kaj fiksaj limoj. Kaj mia konvinko estas, ke ju pli oni timas, des pli gravas la limoj. La vivo ene de tia limigita cirklo ŝajnas nigra-blanka, ununivela kaj komplete sen ebloj al homa evoluo. Kaj kiu estas la fonto de la timo – ĉu eble io ene de oni mem? La tezo ke malestimo al aliaj komenciĝas de malestimo al oni mem same validas kiel tio ke por ami aliajn oni devas unue ami sin mem.
Norma homo, laŭ la mondkoncepto de tro multaj, estas blanka, malsamseksema viro. Laŭ la sama mondkoncepto do ĉiuj kiuj devias de tiu normo (alivorte granda plimulto de la homaro) ŝajnas pli aŭ malpli minacaj kaj neperfektaj kaj devas resti malantaŭ siaj limoj.
En lando jam historia – oriente de la suno kaj okcidente de la luno – ŝtala estro decidis ke oni devas turni la fluon de riveroj. Kun la sama pensmaniero iuj homoj en nia tempo metas sin en la lokon de Dio kaj volas disciplini, korekti kaj puni tiujn kies amo fluas en ”malĝusta” direkto. Kvazaŭ amo - ne malamo - estus granda problemo en la mondo. De kie venas la timo?
Mi ŝatus kredi ke esperantistoj, kiuj ja ekvidis la lingvan malegalecon en la mondo, same facile ekvidus aliajn specojn de diskriminacio – ĉu kontraŭ virinoj, samseksemuloj, etnaj aŭ religiaj minoritatoj, sed mi ne certas ke estas tiel. Sed se pravas la akraj voĉoj (kvankam tio neniel estas pruvita) – ke gejoj abundegas kaj sentas sin tre bonvenaj en la Esperanto-movado – do tio estas bona noto al la malfermeco kaj toleremo de la plimulto de esperantistoj. Tiuj kiuj ĉefe sentas sin forpuŝataj estas verŝajne la homofoboj mem. De kie venas tia timo?
Maria Sandelin
En la sama numero de la revuo Esperanto aperas artikolo kun la titolo "Ĉu seksismo en la Akademio?" de Marko Naoki Lins kaj Dafydd ap Fergus. Temas pri tio ke virinoj estas subreprezentitaj en la Akademio rilate la nombron de virinoj en la movado. La demando estas ja tute bona elirpunkto por artikolo, sed kio okazis survoje al la leganto?
Ĝisfunda tralegado, korektado kaj prilaborado estus necesa antaŭ ol publikigi la tekston. Kiu serioza ĵurnalisto bazus polemikan artikolon sur statistiko de antaŭ kvarona jarcento? Ekzemple. Kaj kiun rolon ludas la ilustraĵo – desegnita belulino kiu rigardas en la okulojn de la leganto kaj alvokas per sia fingro? Ĉu tiel ŝi volas alvoki virinojn al la Akademio? Mi ne dubas ke la verkintoj de la artikolo estas senkulpaj pri tiu desegnaĵo, sed kion celas la redaktoro?
Krome – laŭ mia kompreno de la vorto "seksismo" (en PIV ĝi ial mankas) – ĝi signifas ne simple diskriminacion pro sekso (kiel ŝajne en la artikolo), sed pli profunde rigardon al virinoj kiel unuavice seksobjektoj. Kaj pri tio supozeble ne temas en la Akademio, sed kiel pri la revuo Esperanto?
Iom frape estas, kiam la redaktoro de la revuo Esperanto preskaŭ en la sama frazo prezentas la ĉarmajn anonimulinojn de la kovrilpaĝo ("rusaj kongresaninoj en Gotenburgo"), enkondukas artikolon pri seksismo en la Akademio, kaj proponas ke en kongresoj oni povus aranĝi konkurson de la plej bela kongresanino. La lasta estas ne speciale amuza ŝerco (se entute ŝerco?), sed ĝi montras ke Stano Marček komprenas precize nenion pri seksismo.
Redaktoro Korĵenkov povas plu nostalgii pri someraj knabinoj kaj same Marček admiri junajn belulinojn - tio ne interesas min - sed faru tion prefere private kaj ne en forumoj por serioza diskuto kiuj sin turnas al ambaŭ seksoj.
Ne, sinjoro Marček, beleckonkursoj por virinoj estas eksmodaj. Sed kiel estus konkurso pri la plej bela redaktoro de Esperanto-gazeto? Nek vi nek sinjoro Korĵenkov havus iun ajn ŝancon en tia konkurso. Ankaŭ mi voĉdonus por alia.
Maria Sandelin
]]>Do kiel statas ĉi tiu afero en la Esperanto-movado?
Baldaŭ okazos grava evento, nome la elekto de B-komitatanoj, la plej demokratia elekto de UEA. Elekteblas 16 kandidatoj: 14 viroj kaj 2 virinoj. Libera Folio sendis enketilon al ĉiuj kandidatoj, kaj ĝis ĉi tiu tago rivecis respondojn de 9, ĉiuj viroj. La demandaro enhavas unu lakmusan demandon, nome :
En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?
La plej multaj respondas pli amplekse al la demando pri ekstereŭropanoj. Kelkaj simple transsaltas la demandon pri virinoj, kelkaj diras ke ne estas problemo. Iagrade informite kaj engaĝite respondas vere nur Yves Bellefeuille kaj Jukka Pietiläinen.
István Ertl, Slavik Ivanov kaj José Antonio Vergara ĉiuj esprimas la opinion ke pli gravas personaj kvalitoj ol nememelektitaj faktoj kiel ekzemple la sekso. Nu bone, sed tiun opinion laŭ mi oni povas vere havi nur se oni estas konvinkita ke la nuna distribuo de la seksoj en influpovaj forumoj ankaŭ spegulas la veran distribuon de kvalitoj kaj ne sociajn strukturojn. Mi kredas pli je la lasta. Krome estas nekontraŭdireble ke kelkaj spertoj, ĝuste pro tiuj sociaj strukturoj, sed ankaŭ pro biologio, estas specife virinaj kaj malfacile pludoneblaj de viroj.
En diversaj partoj de la mondo tiuj sociaj strukturoj estas malsame fortaj, sed en iu grado ili estas daŭre validaj ĉie, ankaŭ en mia lando, kie tamen ĉiuj politikaj partioj krom unu nomas sin feminismaj.
La strukturoj, kiuj vivas same multe en leĝoj kaj kutimoj kiel en la kapoj de viroj kaj virinoj, malfaciligas al ĉiuj virinoj, ankaŭ la saĝaj, agi socie kaj atingi gravajn poziciojn. Same la strukturoj helpas al ĉiuj viroj, ankaŭ la malpli saĝaj, ludi gravajn rolojn.
István Ertl diras en sia respondo ke ia pozitiva diskriminacio estus aplikebla por atingi ŝanĝon, sed li opinias ke tio plej gravas kiam temas pri ekstereŭropanoj kaj li ne plu tuŝas la problemon de diskriminacio kontraŭ virinoj. Poste li diras, ke estraro devas iagrade speguli la konsiston de la membraro, nome en ĉi tiu kazo esti pli vira ol virina. Tiu vidpunkto kompreneble havas ian pravigon, sed nur se oni estas kontenta pri la nuna stato de la aferoj.
Eble estas tiel ke la Esperanto-movado al la ekstera mondo faras impreson de ĝuste tia vire dominita asocio kio ĝi ankaŭ estas, kaj se virinoj estus pli videblaj ili ankaŭ logus aliajn virinojn al la movado? Kiam ni ekzemple ricevos virinan prezidanton de UEA kaj kiam tian de la Akademio? Kiam la redaktoro de la revuo Esperanto estos virino? Kiam entute virinoj estos same aktivaj diskutantoj kiel la viroj kaj kiam la Esperanta literaturo estos en pli alta grado verkita ankaŭ de virinoj kaj pli spegulos specife virinajn spertojn?
Viroj elektas virojn kaj evoluigas virajn kodojn (kiujn ofte virinoj en minoritato alproprigas) pri tio kiujn demandojn oni pritraktu kiel kaj kio havas pli aŭ malpli da signifo.
Mi jes kredas ke, atendante la evoluon de la homaro (vidu la respondon de Diccon Masterman) oni devas pli konscie direkti la movadon al pli da egaleco inter viroj kaj virinoj. Pozitiva diskriminacio jam ekzistas, favore al viroj, sed ĝi estas neformala kaj al multaj tiel memklara ke ili ne vidas ĝin. Tial necesus formala pozitiva diskriminacio favore al virinoj.
Kaj laste mi volas diri ion al Lee Chong-Yeong, kiu opinias ke malmultaj virinoj en la gvidaj organoj ne estas problemo ĉar ”inter ok estraranoj du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo”. Ne, ili ne sufiĉas, kaj la problemo ĝenerale pri virinoj estas ne ke ni estas tro laŭtaj, sed tro silentaj.
Maria Sandelin
]]>Mi parolas pri sektismo. Kvankam ni vivas en la postmoderna tempo kun multegaj paralelaj pensofluoj kiuj renkontiĝas kaj naskas novajn pensosistemojn, ekzistas ankoraŭ amaso da sektistoj, ankaŭ inter esperantistoj. Laŭ ili Esperantismo estas ĉiosolva ideologio aŭ religio en la sama kategorio kiel pli frue en la historio kristanismo, marksismo aŭ psikanalizo. La strebo de la vivo estas la fina venko, kiu gvidos al miljara regno kun paco en la ĉielo kaj sur la tero kaj al ĉiuj homoj beno. Sed kiu ajn universala savteorio per kiu oni filtras sian mondrigardon estos mismontra, ĉar la mondo kaj la homoj estas kompleksaj kaj neniam plene per la racio atingeblaj.
Laŭ la esperantistaj sektistoj esperantisto estas laŭdifine lumigita, kaj sekve havas moralan devon lumigi kaj savi tiujn kompatindajn homojn, kiujn ankoraŭ ne trafis la lumo. Alivorte ni devas misii. Misiado estas laŭ sia naturo io alia ol informado. La diferenco povas esti harfajna, sed temas profunde pri respekto aŭ malestimo al aliaj homoj.
Tiuj kiuj rigardas la mondon tra verdaj okulvitroj opinias ĉiun esperantan projekton sen escepto subtenenda. Nenion aŭ neniun oni rajtas kritiki, ĉar Esperanto estas la lingvo de paco kaj amikeco, kaj tial oni devas eviti konfliktojn aŭ almenaŭ ŝajnigi ke ili ne ekzistas.
Unu centra punkto en la sektista mondrigardo estas la kategoria kontraŭemo al la angla lingvo. Ĉe tia limigita rigardo al la aferoj validas la tezo ke ĉiuj kiuj kontraŭas la dominan rolon de la angla kiel pontlingvo estas kun ni kaj ni kun ili. Tial ankaŭ eblas senprobleme inviti deekstere preleganton al la Universala Kongreso kaj lasi lin paroli pri ”nia komuna temo”, ne interesiĝante pri flankaj aferoj kiel liaj naciismaj tendencoj.
Vera sektisto parolas kiel la viro kiu reagis kun miro al la anonco de Libera Folio pri la literatura Nobel-premio de J.M. Coetzee. La verdulo demandis: kiel esperanta gazeto povas reklami anglalingvan literaturon? Tiu viro evidente havas tiel verdajn okulvitrojn ke li prefere forprenu ilin tuj, se li entute volas vidi ion esencan dum la resto de sia vivo.
Sed ankaŭ al ĉiuj aliaj mi rekomendas foje provi novajn okulvitrojn, ĉar la mondo iĝas pli multkolora tiel.
Maria Sandelin
]]>Mi kredas je komunikado. Mi kredas je bonaj argumentoj kaj la nepreco por ĉiu socio kultivi viglan kaj fruktodonan diskutklimaton. Kaj mi kredas ke Esperanto povas esti unu lingvo de internacia komunikado.
Ĉiu homo almenaŭ iun fojon spertis la senton de abismo en komunikado kun aliaj. Oni povas senti kvazaŭ oni parolas al muro, parolas al surdaj oreloj aŭ kiel oni volas esprimi la aferon - ĉiu lingvo havas siajn metaforojn.
Kiel do pri Esperantujo - ĉu niaj elirpunktoj iel estus malsamaj kaj unikaj? Estante laŭ mia naturo prefere skeptika ol naiva, mi neniam pensis tion. Tial mi sentas min nur forpuŝata de paroloj pri Esperanto kiel ”lingvo de paco kaj amikeco” kaj similaj kliŝoj, ĝuste tiaj kliŝoj kiuj fortimigas neesperantistojn kaj malfaciligas nian propran komunikadon.
Mia sperto pri la mondo estas ke ju pli malsamajn elirpunktojn oni havas rilate etnan, socian, kulturan, religian kaj seksan apartenon, des pli da obstakloj estas al la komunikado, sed des pli riĉa ankaŭ la interŝanĝo de spertoj kaj vidmanieroj se oni estas sufiĉe malferma por almenaŭ foje iomete kuraĝi ŝangi la propran vidpunkton. Kaj lingvo ne rilatas al tio. Neniu ajn lingvo ŝanĝas la menson de homoj aŭ aldonas iujn kapablojn aŭ ecojn.
Kaj kiu povas, sincere kaj empirisme bazite, diri ke esperantistoj estus pli pacaj ol aliaj homoj? Inter tiuj landoj en kiuj mi loĝis, oni plej multe konfliktas en Esperantujo, precipe en ĝia reta formo.
Dum la dek monatoj kiujn Libera Folio ekzistas (kaj nu, jam antaŭ tio), mi multfoje miris pri la sinteno al demokratio kaj debato en Esperantujo. Por mi estas memklare ke en 99,9 % el ĉiuj elpenseblaj kazoj estas pli bone diri la veron ol kaŝi ĝin aŭ mensogi. Tio estas ankaŭ la politiko de Libera Folio, sed ne de ĉiu el niaj potencaj homoj.
Ni vivas en plej diversaj landoj kun diversaj tradicioj de demokratio, kaj tio kompreneble devas lasi siajn spurojn ĝuste kiam temas pri aferoj kiel demokratio, kritiko kaj ĝenerala malfermeco. Sed mi kredas ke temas ankaŭ pri io alia: enkonstruitaj, neelparolitaj kodoj, kiuj rilatas al la ĵus menciita ideo pri esperanto kiel ”lingvo de paco kaj amikeco”. Alivorte - se ni ne estas tiel pacaj kaj konsentaj kiel ni dezirus, ni devas almenaŭ ŝajnigi tion.
Tial oni fojon post fojo rimarkas ĉe niaj politikistoj kaj aliaj personoj en gravaj pozicioj la sintenon : ”Vi ne kritiku min, faru ion mem anstataŭe!” Se oni konsentis havi centran rolon, ĉu en ŝtato, organizaĵo aŭ kie ajn, oni devas ankaŭ esti preta akcepti kritikon, alikaze oni miskomprenis sian taskon. Homo devas plenumi sian rolon, kaj ne pleniĝi je ĝi.
Al bona komunikado apartenas ankaŭ tio ke oni foje devas akcepti malsimilaĵojn, pretervidi ilin kaj fokusi al esencaĵoj. Sed kiam oni sentas ke ne eblas pretervidi, oni havas la rajton reagi kaj esprimi sian opinion.
Tial mi skribis la komentarion ”Ĉu seksismo en la esperanta gazetaro?” en Libera Folio. Sen tre granda miro, sed jes kun bedaŭro, mi konstatas ke ĉiuj kiuj reagis al mia komentario pozitive kaj konsente, vivas en la sama kultursfero kiel mi mem - nordokcidenta Eŭropo. Fakte neniu skribis negative rekte al mi, sed en tiu freneza karuselo de retmesaĝoj kiuj estas plusendataj jen tien jen ĉi tien ankaŭ atingis miajn okulojn kelkaj, milde dirite, negativaj komentoj. Ĉiuj estas skribitaj de viroj el suda aŭ orienta Eŭropo.
Kaj mi konstatas ion, kio validas por komunikado ĝenerale, kaj eble precipe en Esperantujo pro nia kulturdiverseco: kiam homo ne komprenas kion alia diras, anstataŭ peni kompreni kaj aŭskulti oni facile interpretas laŭ pensmodeloj kiujn oni jam havas en la kapo, kaj kiujn oni opinias ”la ĝustaj”. Do: beleckonkursoj en kongresoj kaj nudbildoj de virinoj en seriozaj esperantogazetoj estas tute en ordo, kaj ĉar mi kontraŭas ambaŭ, oni devas iel klarigi tion, ekzemple : mi estas envia, kaj verŝajne vere volus mem pozi nuda en gazeto. Alternative mi estas puritana kaj ŝokiĝas pro nudaj virinkorpoj (mi ne ŝokiĝas, mi estas mem virino kaj konas la virinan korpon tre bone). Krome / aŭ mi havas bezonon subpremi aliajn homojn por mem senti min grava.
Mi ne intencas ĉi tie klarigi mian komentarion pri seksismo, sed mi povas diri ke ĉiuj ĵus prezentitaj interpretoj estas ne nur malpravaj, sed ankaŭ malkaŝe seksismaj.
Ĉu do eblas konstrui pontojn trans abismoj? Certe eblas, ni ĉiutage iradas sur tiaj pontoj, alikaze kaoso estus la normala stato. Kaj foje, en momentoj de graco, ni eĉ povas sperti tiun senton de plena konkordo kaj komuneco kiu faciligas la nekuraceblan solecon de l’ animo. Sed por ĉiu sukcesa komunikado estas necesa volo kaj iu grado de memdistanco kaj memkono, alikaze oni nur plu naĝas en sia propra lageto.
Kaj ni lasu aferojn, ne homojn, kvereli.
Maria Sandelin
]]>Nu, fakte, li ne
diris "Eŭropia ideo", sed "Regna ideo". Sed ĉu tiu regno diferencas de
la Eŭropio de Frank? Li difinas ĝin tiel:
La regno estas pli ol unu
ŝtato aŭ adicio de ŝtatoj. Ĝi estas la realigo de la ideo de Eŭropo, la
spirite superformanta principo, kiu samtempe vivigas sin en perceptebla
organiza strukturo. Realigi la Regnan spiriton signifas politike:
gvidi la eŭropajn naciojn al la frateco, sen intermiksi ilin, signifas kulture: relevi sin el la dekadenco al la nivelo de eŭropa stila
volo. Politiko kaj ekonomio, religio, arto kaj klerigo denove estos
animitaj de pli alta nivelo, ĉar la sama spirito nutras ilin. La
kulturnacioj kunigos sin por nobla konkurado, kaj ĉiu sentos sian plej
bonan kiel pinton de sia propra kaj samtempe kiel pinton de la eŭropa
kulturo. (Reich Europa, p. 38)
Ankaŭ por Schaub la konstruo de la Regno Eŭropio servas ĉefe por kontraŭi Usonon:
La regno, post kiam Eŭropo liberigos sin el la atlantika (legu: usona) kuratoreco, havos la jenan geografian formon:
Ĝi enhavas ĉiujn naciojn, de Islando ĝis Grekio, de Iberio ĝis
Finnlando. Apartan signifon ricevos la orienteŭropaj landoj. Ja la tuta
zono de la baltaj ŝtatoj trans la okcidentajn slavojn kaj Hungario
ĝis al Rumanio kaj Bulgario apartenos al la Eŭropa Regno, sed samtempe
tiuj spacoj formas la sojlon kaj la ponton al la Rusa Regno.
Geopolitike devas ekesti alianco, kiu etendiĝas de Groenlando ĝis
Vladivostoko. Nur per la akso Parizo-Berlino-Moskvo Eŭropo ricevos la
pezon, kiu denove faros el ĝi subjekton anstataŭ pilko de la monda
historio.
Mezeŭropo kun siaj malnovaj regnaj ĉefurboj Berlino, Prago, Vieno
denove fariĝos la memkompreneble centro de Eŭropo, kiu komprenos kiel
sian plej gravan devon alinterne protekti siajn homojn kaj popolojn en
ilia propreco. Tiam ĝi estos Eŭropa Konfederacio, Eŭropa Regno."
(Reich Europa, p. 41)
En sia broŝuro "Adler und Rose" Schaub skribas:
Sed ne nur Germanio
perdis. Ĉiu vidanta eŭropano hodiaŭ rekonas, ke la pereo de la regno
sekvigis la katastrofon de Eŭropo. Senpotence en ekstera politiko, la
eŭropaj ŝtatoj trafis ankaŭ en internan dekadencon, por kiu ne ekzistas
vortoj. Ĉiu defendoreflekso, ĉiu sinkonservemo ŝajne perdiĝis. /.../ La
familio disfalas. La lingvoj estas kripligataj kaj usonigataj. (p. 88)
Estante centra kaj plejmulta lingvo de Eŭropio la germana lingvo estus
- spite sian, eĉ kompare kun aliaj eŭropiaj nacilingvoj malfacilan
lerneblecon - momente malpli endanĝerigita ol ĉi tiuj, se ne estus
aparte malforta la konservemo de ĝia parolantaro, kaj se ne estus
aparte granda la "ĉiuflanke diligente efektivigita kripligado de la
germana lingvo" (Schopenhauer) per ne asimilitaj superfluaj anglismoj.
Atentigendas, ke ĉi tiu intensiva kadukigo de la germana lingvo
plifortigas ĝian jam detale prezentitan ekstensivan
endanĝerigon. Ĉar
ju pli "germangle" li jam parolas, des pli facile la germano lernas la
anglan, kaj des malpli alloge efikas al li kaj al alilingvanoj lia
kripligita propra nacilingvo. La neasimiliga uzado de malhaveblaj
anglismoj ĝin kvazaŭ bombardas ĝis sturmeblo, kaj la germana nacio dronas
en kulturhoĉpoĉo.
La lasta citaĵo estis denove de Frank (La senlingveco ..., p. 277)
Ni konstatas kaj ĉe Frank kaj ĉe Schaub diversajn esencajn komunajn punktojn:
Estas videble, kiel el la naciismo de Frank kaj de Schaub kreskis la
sistemo de eŭropa ŝovinismo, kiu unuigas ilin ambaŭ. Kaj estas grave
kompreni, ke ĉe la eŭropa ekstrema dekstro tiu eŭropa ŝovinismo estas
unu el la ideologiaj bazoj, ke estas memtrompo kredi, ke - ĉar oni ja
ne estas rekte naciisma sed eŭropisma (kvankam en tiu koncepto pri
Eŭropo ja nur malbone vualiĝas la naciismo) - oni ne devus timi akuzon
pri ekstremismo kaj naciismo. Ne hazarde la gvida revuo de la germana
ekstremdekstrularo komencis sub la nomo "Nation Europa" (Nacio Eŭropo),
kaj hodiaŭ aperas sub la nur malmulte ŝanĝita titolo "Nation und
Europa" (Nacio kaj Eŭropo).
La lingvonaciismo, kiun elmontras en la pasintaj jaroj ĉiam pli kaj pli
da esperantistoj, ĉefe ankaŭ da novesperantistoj, estas ideala ponto
por la ekstremaj naciismaj ideologioj en Eŭropo.
Laŭ mia konvinko oni ne rajtas fari el Esperanto ilon por krei "Eŭropan
Identecon", kontraŭmetitan al aliaj mondopartoj. Provoj fari el
Esperanto ŝovinisman ilon por nur unu parto de la tero, por kreskigi
ian "eŭropan naciismon" karikaturas la ideon de Zamenhof kaj estas
forte kaj klare rifuzindaj.
Ankaŭ la ideo, ke Esperanto, se ĝi havus tiun pozicion, ne same influus
al la diversaj naciaj lingvoj, kiel tion faras nun la angla, estas
nenio krom memtrompo. Se Esperanto havus la prestiĝon, kiun nun havas
la angla, ĝi same influus la aliajn lingvojn, kiel nun tion faras la
angla. Se Esperanto estus la lingvo, per kiu oni povus komuniki kaj
enlande kaj eksterlande, la aliaj lingvoj perdus sian taskon, sian
sencon, sian neceson kaj ja malaperus pli-malpli. Ĝuste tiel evoluas la
afero, kiel oni povas bone vidi ĉe la minoritataj lingvoj, ekzemple ĉe la
soraba. Post la fazo de kompleta dulingveco sekvas la fazo de forfalo de
la minoritata lingvo ĉe la nepoj, ĉar ĝi donas plu neniun komunikan
avantaĝon.
La moda parolo pri lingvoprotekto estas nenio alia ol lingvonaciismo.
La provoj intime kunligi Esperanton kaj Eŭropon kontraŭ la resto de la
mondo estas perfido je Esperanto. La esperantistoj atentu, ke ili ne
deflankiĝu pro moda iluzio de sia universala, tutmonda vojo.
Ni fosu nian sulkon.
Sebastian Hartwig
Pri Bernhard Schaub:
http://lexikon.idgr.de/s/s_c/schaub-bernhard/schaub-bernhard.php
Pri la eldonejo:
http://www.verlag-zeitenwende.de
Pri Nation & Europa:
http://lexikon.idgr.de/n/n_a/nation-europa/nation-europa.php
http://www.nation-europa.de
Pri kontraŭnaciismo kaj Esperanto:
http://home.arcor.de/gmickle/skk/
Ĵurnalisto demandas al mezaĝa viro sen ĉapo:
-Robotoj ekzistas jam de longe, ĉu vi povus imagi havi tian hejme?
Respondo: -Mi havas edzinon hejme kiu purigas kaj kuiras.
Ĵurnalisto demandas al pli aĝa viro kun ĉapo rilate la ĉilian diktaturon:
- Ĉu vi evitas aĉeti fruktojn el Ĉilio?
Respondo: Mi estas edzo de multaj jaroj (subkomprenite: li ne aĉetumas fruktojn).
Kial viroj ŝatas ŝercojn pri blondulinoj?
-Ĉar ili komprenas ilin.
Kion diras viro kiu sidas en akvo ĝis la talio?
-Ĉi tio superas mian komprenon.
Se eblas sendi unu viron al la luno, do kial ne sendi ĉiujn?
Via malamiko estas tiu kiu decidis ne dividi kun vi la ŝargon de la komplekseco de la mondo.
Vere ĝi estis en la dana, lingvo proksima al la sveda. Same alian fojon neatendite oni montris filmon pri la Mumintroloj en ”la finna”. Ĉi-foje li tamen sufiĉe rapide malkovris ke temas pri ”la angla”, ĉar li nenion komprenas. La filmo kompreneble ne estis en la angla, sed en la samea, lingvo distanca, tamen parenca al la finna. Tiu kiu vivas kun malgrandaj infanoj povas preskaŭ ĉiutage renkonti ĉi tiajn neplenkreskecajn kategoriigojn de la mondo, kaj – kelkfoje – per tio lerni ion pri la propraj limoj de la penso.
La propraj limoj ja ial estas malpli videblaj ol la limoj de aliaj. Tamen ŝajnas ke iuj homoj havas aparte striktajn limojn kaj grandan bezonon trovi por ĉiu afero la ĝustan keston. Mi konas plurajn timigajn ekzemplojn pri homoj kies mondkoncepto estas formita laŭ la klasifsistemo por svedaj bibliotekoj. Al aliaj homoj povas esti ege frustre kiam ili ellitiĝas matene ne scii ĉu hodiaŭ estas aŭtuno aŭ somero.
La penso ke povas unu tagon esti aŭtuno kaj la sekvan denove somero povas igi la tutan mondon ŝanceliĝi neakcepteble. Tiel estis por la biblioteka kliento kiu serĉis nekontesteblan difinon de la daŭro de la sveda somero. ”Ĉu ne junio, julio kaj aŭgusto estas someraj monatoj?”, li demandis en somero kiu estis nekutime kaprica. Mi donis referencojn al meteologiaj kaj diversaj tradiciaj difinoj, sed la viro iĝis pro tio nur pli konfuzita, ĉar li volis unu respondon. (Se mi rajtus esti persona, mi rakontus al li ke la tuta afero temas pri odoroj – kiam oni, elirante matene, la unuan fojon flaras la klaran odoron de humiĝantaj folioj, oni devas akcepti ke ĝis la sekva somera tago necesas atendi tri kvaronojn de jaro.)
Tre interese estas observi kiel homoj aŭ grupoj de homoj difinas sin mem. Interalie tio ofte ŝajnas okazi per negativa identigo: mi aŭ ni ja ne estas kiel tiuj (aliaj). La mondo en du kestoj, alivorte. En esperantaj medioj ”toleremo” estas ripetiĝanta identigilo. Estas populare kredi ke ”ni esperantistoj – male ol la cetera homaro - estas tiel toleremaj, ĉar ni interesiĝas pri aliaj kulturoj kaj konas homojn el la tuta mondo” . En miaj oreloj tiu aserto fojon post fojo sonoras false kaj absurde. Kial? Nu, por komenco mi konas multegajn homojn kiuj sincere kaj profunde interesiĝas pri aliaj kulturoj, sed tute ne pri Esperanto. Due mi malofte spertis pli krudan maltoleremon ol ĝuste en Esperantujo.
Iuj diras ke la Esperanto-mondo, estante marĝena fenomeno, altiras al si marĝenajn homojn, inkluzive de homoj kun akraj ideoj kaj ekstreme cinika rigardo al aferoj. Sed eĉ se oni neglektas la plej akrajn ekzemplojn de marĝenuloj, restas mia impreso ke maltoleremo kaj manko de komprenemo abundas en Esperantujo. Eble unu respondo estas en la kulturaj diferencoj mem, tiel ke tio kio estas por unu bazaj kaj memklaraj valoroj, por alia simple estas nekomprenebla: miaj limoj ne estas viaj limoj. Krome por vere interkompreniĝi ne sufiĉas esti esperantema, diskutema, vojaĝema kaj ĝenerale lingvema. La malfacila parto temas pri la kapablo salti en la penso – esti tiom malferma ke oni foje, almenaŭ iom, kuraĝas ŝovi la proprajn poziciojn kaj lasi la teron ŝanceliĝi sub la piedoj. Mi konas homojn – ankaŭ esperantistojn – kiuj kapablas tion, sed ili estas ĝenerale dirite malmultaj.
Unu el miaj ŝatataj rakontoj el la vera vivo temas pri la franc-marokano Ali Bourequat. Aŭdante aŭ legante pri lia sorto, oni sekve emas vere ekkredi je reviviĝo el la morto. Ali Bourequat pasigis - nejuĝita kaj pro kaprico de la reĝo - dek ok jarojn (1973-1991) en malliberejoj de la maroka reĝo Hassan la 2-a. La lastajn dek jarojn li vivis en plena mallumo, en spaco kun grandeco de ĉerko, en neimagebla malpuro, akompanata de ratoj, serpentoj kaj skorpionoj. Kiel eblas fizike kaj psike travivi ion tian?
Unu el la kialoj kiujn eblas ellegi el lia membiografio (kun la originala titolo Tazmamart : dix-huit ans de solitude, tradukita al multaj lingvoj) rilatas al la signifo de komunikado. Tra la muroj inter la ĉeloj la malliberuloj - interalie liaj du fratoj – konstante interŝangis pensojn parolante (kriante), sed foje ankaŭ skribe. Specifaĵo en la sinteno de Ali Bourequat estas ankaŭ lia rifuzo vidi sin mem kiel viktimon, tio ke li neniam lasis memkompaton detrui la volon. La lastajn ok jarojn li konstante sidis, klinita al la muro, ĉar li sciis ke se li kuŝiĝos li ne plu havos fortojn rampi al la pordo por akcepti la manĝon, kaj tiam li mortus. La imagkapablo ankaŭ ludis gravan rolon: ĉar la malliberuloj ne povis vere foriri el siaj ĉerkoj, ili uzis la fantazion por kune viziti ŝatatajn lokojn, ofte en Parizo, kaj tiel igis la mizeran situacion iom pli eltenebla.
La sorto de Ali Bourequat temas laŭ mia interpreto ĝuste pri ekstrema ŝovado de limoj, la kredo je preskaŭa homa senlimeco. Oni povas ja pensi pri li foje - kiam frua, malluma kaj malvarma vintra mateno ŝajnas nevenkebla, kiam cetere la memkompato estas minace proksime aŭ kiam la mondo ŝajnas nemoveble fiksita laŭ la klasifsistemo por svedaj bibliotekoj.
Maria Sandelin
la ideo pri la fondo de E-lernejo aperis en 1996. GBEGLO Koffi faris la proponon al Hans BAKKER. Tiu ĉi bezonis multe da tempo por enprofundiĝi en ĝin. Finfine en 2000 la ideo ekrealiĝis. En septembro 2004 la lernejo malfermis siajn pordojn al infanoj. Nun ĉirkaŭ tricent gelernantoj kun aĝoj inter 5 kaj 20 jaroj studas en ĝi kun la nomo Instituto Zamenhof administrata de TIETo? Kial do Instituto Zamenhof ?
Se respondu la iniciatintoj Hans kaj Koffi, ili dirus simple : por helpi la mondanojn kaj aparte Togolandanojn. Estas en tio ĉi ankaŭ la disvastigo de Esperanto, kaj necesas proksimigi la homojn unuj al la aliaj, kaj la internacia lingvo havas gravan rolon en tio. Resume la celoj de Instituto Zamenhof estas! - helpi al infanoj kaj analfabetuloj lerni skribi kaj legi. - Instrui Esperanton al ĉiuj gelernantoj de la lernejo kaj tiel ĉiujare produkti centon da Esperantistoj. Ĉu la instituto nun iomete strebas al la atingo de siaj celoj?
Post unu jaro da funkciado, pli ol ducent infanoj kaj junuloj scias pri la lingvo kaj multaj el ili parolas ĝin. Infanoj, kiuj ne povis viziti lernejojn, nun tute glate lernas en Instituto Zamenhof. Esperantistoj povis tie lerni por perfektiĝi sian scion Esperantan kaj eĉ diplomiĝi pri kapableco instrui Esperanton al komencantoj en Afriko. Gepatroj de gelernantoj kaj laborserĉantoj neniam aŭdis pri Esperanto, sed IZo Esperantistigis jam multajn. Ne nur lernado de lingvoj kaj sciencoj okupas la gelernantojn kaj instruistojn, sed ankaŭ praktikaj aferoj, kiujn multas ignoras.
La nutrado estas tre grava en la vivo de la homoj. Bedaŭrinde tia afero estas ignorata de multaj personoj, kaj la konsekvencoj estas malbona farto. En Afriko, kaj precipe en Togolando, la afero estas pli grava. Oni manĝas nur por plenigi la ventron. Ĉu tia estas la celo de la manĝado ? necesas bone koni la celon de manĝado kaj ĉiam klopodi atingi tion. Per manĝado la korpo akiru forton, energion, sanon por bone funkcii. Necesas do scii kion manĝi por atingi tiujn celojn. La manĝado en Togolando tiom baziĝas sur la plenigado de ventroj, ke tiuj ĉi vere dikiĝas, sed la farto de la homoj portantaj ilin estas nebona. Instituto Zamenhof edukas la gelernantojn kaj la gepatrojn pri la roloj de fruktoj en la homa manĝado, kaj pri la danĝeroj de sukeroj kaj oleoj. La instituto ĉiam observigas la diron de HIPOKRATO 'via manĝaĵo estu via kuracilo, kaj via kuracio estu via manĝaĵo". IZo eĉ finance kontribuas en la liverado de fruktoj al la gelernantoj. La helpo de la instituto etendiĝas.
Ĉar proksimigi homojn unuj al aliaj estas grave por IZo, tiu ĉi disponigas ankaŭ siajn klasĉambrojn al studentoj, kiuj en ili lernas. Ankaŭ kristanoj trovas en IZo loĝejon, ĉar ili ĵus gastis en ĝi tri tagojn pro religia konvencio. Centoj da membroj de Pentokosta eklezio el Ganao, Kotdivuaro, Sieraleono, Niĝerio, Ganao, Liberio, Benino kaj Togolando tiel konatiĝis kun IZo. Ili tiel informiĝis pri Esperanto. Dum iuj el ili timas la lernadon de Esperanto pro Babela rakonto, aliaj decidis lerni la internacian lingvon. La ĉefa pastoro de la eklezio en Lome tute miras pri la celo sociala de IZo. Li diris al gvidanto de IZo: "Se vi jam havas tiajn ideojn, vi estas proksimaj el Jesuo, por kiu la saviĝo de la homoj estas precipa celo. Vi klopodu kiel eble plej rilati kun multaj homoj, ke via agado estu ne nur Togolanda. Kunlaborado kun aliaj asocioj similcelaj estas gravaj, kaj ni povos kontribui en tio".nLa pastoro diris kion IZo jam havas en la kapo kaj ekefektivigas.
Rilati kun ĉiuj, homoj kaj organizaĵoj, ke kompatindaj infanoj senhavaj trovu helpon. Rilati kun ĉiuj, ke Esperanto servu al tiuj infanoj. Kunlabori kun ĉiuj Esperantistoj, ke Esperanto disvastiĝu ĝenerale en Afriko, kaj aprte en Togolando. Tiusence klopodoj estas farataj kaj IZo kunlaboras kun pluraj E-organizaĵoj. Ĝia ambicio estas kunlabori kun kiel plej multaj Esperantistoj, kiel diris Renato CORSETTI, la nuna prezidanto de UEA : "Jes, sed mi ĉam komprenis, ke mi estas la prezidanto de la esperantistoj, kiuj volas labori por Esperanto, sendepende ĉu ili estas en UEA aŭ ekster ĝi. Mi ne sukcesas komprenigi, ke esence mi interesiĝas pri Esperanto kaj ne pri la Esperanto-asocioj, kiuj estas rimedoj por disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn. Ili ja estas esencaj rimedoj, kaj mi ankoraŭ esperas turni UEA-n (la esperantistojn) pli al informado ol al la komunumo. [Oni ne devas turni la oficejojn de UEA al tio, oni devas turni la membrojn de UEA, la movadon ĝenerale en kaj ekster UEA al tio, kaj tio estas kolosa laboro en la nuna situacio, en kiu la mondo diras al ni: Ho ĉesu, la angla jam gajnis tutmonde!".
Tiel montriĝas, ke IZo rajtas kunlabori kun ĉiuj Esperantistoj, kiel ĝi jam tion faras kaj plufaros. Kio gravas, tio estas, ke ĝi ne kontraŭlaboru iujn, sed ĉiam iras sian vojon cele al helpado kaj proksimigo de homoj unuj al aliaj. Ĝia rilato kun ĉiuj organizaĵoj estas tiucela, kaj tial ĉi ĵusaj vortoj pri ĝi mirigis multajn bonintencajn Esperantistojn, kiuj devis konsoli ĝin. Jen vortoj de konsolanto : "Mi sekvas, vere triste, la disvolviĝon de la polemiko rilate vian aliron al la Civito, fare de la skandalema Libera Folio, kaj mi bedaŭras pri ĉio, kara. Mi jam loĝis en Afriko, kaj mi iasence konas la afrikan penson. Mi scias, ke vi volas helpi TIETon kaj cetere Afrikon, kaj ke por fari tion, vi simple volas kalkuli je ĉiaj fortoj en Esperantio. Estas vere bedaŭrinde, ke homoj etmensaj ankoraŭ faras eĥon en nia movado. Ne respondu al la stultaj asertoj de la skandalgazeto; sciu, ke ni tute apogas vin".
La lernejo Instituto Zamenhof enprofundiĝu en la pensojn de Zamenhof mem, kaj ĉiam celu la bonon de homoj. Neniu el ĝiaj agoj malbonfaru al aliaj homoj. Tial ĝi igu sia jenajn vortojn: "Ho vi, la forto la mondon reganta! Gvidu min tra la vojoj strekitaj de Ludoviko Lazaro ZAMENHOF, ke nenia maldanko faru min maldanka, nenia amaro faru min amara, nenia malbono faru min malbona. Mi tute trankvile toleru kaj suferu ĉiujn malĵustaĵojn, neniun farante mem. Mi rekonu la homecon en ĉiuj homoj kaj agos al tiuj ĉi, ĉiam atentante ĝin".
Gbeglo Koffi
Laŭ tio videblas, ke difinitaj homoj samtempe povas havi diversajn identecojn kun diversaj kulturspecifaĵoj. Persono x etne povas esti germano, regione kaj dialekte bavaro, politike verdulo, religie katoliko, ktp. Li/ŝi ankau povas havi la identecon de esperantisto, senti sin eŭropano kaj tiel plu. Elementoj de tiuj diversaj kulturmedioj estas aktualigeblaj depende de diversaj kuntekstoj kaj kondiĉoj: socia, psika, situacia, hommedia kaj aliaj.
Diverslingvaj, diversdevenaj, diverskleraj homoj, kiuj uzas Esperanton kaj vivas en ĝia lingvo-komunumo, spertas vole nevole la diversoriginan kulturon de tiu lingvo-komunumo, eble eĉ kontribuas al ties riĉigo (ekz. per tradukoj), kvankam tre malsame laŭ maniero, kvalito kaj intenseco.
Depende de la kultura nivelo, kiun havas la unuopaj parolantoj, tiu kulturo kun siaj elementoj povas esti konata, konscie flegata, pludonata al la infanoj, disvastigata ktp. Tio okazas pli-malpli konscie profunde kaj intensive aŭ apenaŭ rimarkeble. Ekzemple intelektulo, kiu interesiĝas pri la partoj de la tradicia kulturo (literaturo, muziko, arto, teatro ktp.), evidente aktualigas pli da kulturaj tavoloj kaj elementoj ol homo, kiu ne interesiĝas pri ĉio ĉi. Tio kompreneble reflektiĝas en la uzata lingvaĵo de la difinitaj homoj kaj homgrupoj.
Se iuj germanoj ne interesiĝas pri diversaj fakoj, medioj de kulturo, ekz. nek konas Faŭston nek modernan literaturon ktp., ili ne komprenos la specifan leksikon, la aludojn ligitajn al tiuj kulturaĵoj, la kunsencaĵojn (konotaciojn). Ĉu tio signifas, ke la germana lingvo-parolantaro ne konservas, reflektas tiajn kulturaĵojn, ne "havas" kulturon?
Parolante pri tio, ke lingvo (resp. ties komunumo) havas/ne havas kulturon, oni nenion diras pri la kvanto kaj kvalito de tiu kulturo, nek pri la grado de la originaleco. Se difinitaj parolantoj de Esperanto ne interesiĝas pri kulturaĵoj konservitaj en Esperanto (ekz. originala literaturo), nek pri la lingvo-komunumo kun siaj tradicioj, sia strukturo en pasinteco kaj nuno, ne sekvas la dinamikon de la lingvo-komunumo, la procezojn, konfliktojn, do la historion kaj simile, ne partoprenas la aktualan internacian vivon de la komunumo parole kaj skribe, do sekve ne uzas la leksikon ligitan al tiuj fenomenoj, ĉu tio signifas, ke la Esperanta lingvo-komunumo ne disponas pri tiuj fenomenoj?
Facile pruveblas, ke tiuj fenomenoj objektive estas konservataj (priskribataj) en la lingvo, ke iliaj specifaĵoj reflektiĝas en ĝi, eĉ se subjektive oni ne interesiĝas pri ili. Ŝajne Eugen Wuester estis la unua, kiu abunde reflektis pri la lingvo-komunumo en sia Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, Leipzig,1923-1929; (mi aliloke abundete verkis pri la vortaro en Esperanto kaj la germana).
Ĉiu lingvo estas parto de la homa kulturo. Sekve ankaŭ Esperanto. La homa kulturrilata agado reflektiĝas en la lingvo vertikale (agadspecoj) kaj horizontale (regionoj), do ene de difinita medio, en iu fako, organizaĵo ktp. sed ankaŭ en dialekta regiono, nacio (ŝtato), kontinento aŭ internaciskale. Sekve ankaŭ la kulturrilata agado de esperanto-parolantoj, resp. la rezultoj de tiu agado, reflektiĝas en la lingvo.
La difinita(j) lingvo(j) por la homo havas diversajn funkciojn: Per lingvo li/ŝi pensas, komunikas, emocias; akiras, konservas kaj pludonas sciojn, ekkonojn, spertojn ktp. En la plej multaj kazoj por la individuo la lingvo estas grava identigilo. Tio aparte validas rilate al kulturtemoj, sendepende de tio, kiom larĝa aŭ mallarĝa estas nia difino pri kulturo. Tiun funkcion evidente ankaŭ havas Esperanto.
En la supre menciita artikolo d-rino Alicja Sakaguchi (AS) klopodas argumenti, ke ne ekzistas aparta kulturo de Esperanto kaj ke la lingvaj ekzemploj, ofte menciitaj kiel esperantismoj, nur uzatas de oficistoj de la Centra Oficejo de UEA, resp. de UEA-aktivuloj. Tiuj esperantismoj laŭ ŝi formas specifan "ĵargonon de UEA" La "ĵargono" de UEA laŭ AS estas uzata en la Centra Oficejo de UEA kaj de la Komitato de UEA - de proksimume 80 personoj. Ege miriga aserto.
Estas konate, ke en ĉiuj ago-medioj uzatas specifaj stiloj (funkciaj stiloj), do ankaŭ en oficejoj de organizaĵoj, en redakcioj, gvidinstancoj ktp. aŭ en familioj. Tio ankaŭ koncernas Esperanton. Tamen tiuj stiloj neniam kovras la kompletan uzatan lingvaĵon. Pri la elekto de la stilelementoj decidas la situacio kaj la komunika celo.
Multaj el la menciitaj leksikaj ekzemploj por informitaj esperantistoj pruvas la malon de tio, kion la artikolo volas kredigi. Ili ligiĝas al la historio, strukturo, konceptoj, debatoj ktp. en la komunumo, ne nur en la Centra Oficejo. Tiun lingvaĵon uzas multaj esperantistoj, kiuj estas ligitaj al la lingvo-komunumo kun siaj specifaĵoj, kompreneble ne nur en CO, ne nur en la Komitato de UEA, sed ankaŭ ekster tiuj strukturoj. Ofte temas pri vortludoj, frazeologiaĵoj ktp. (pri tio valoras legi la libron de Sabine Fiedler Esperanta Frazeologio, eldonita de UEA en 2002 aŭ diversajn studojn de Aleksandro Melnikov, kiu antaŭ nelonge habilitixgis pri la temo).
AS skribas, ke "...Esperanto estas transetna, transnacia lingvo sen tradicioj, folkloro, vivostiloj kaj kondutmanieroj, kiuj karakterizas difinitajn popolojn. Ĉiu uzanto de Esperanto jam apartenas al difinita popolgrupo kaj povas identiĝi kun difinita etna kulturo kaj religio".
Kiel dirite, Esperanto en si mem ne "havas" tion kaj jenon, nek tradiciojn, vivstilon, kondutmanieron ktp. Sed la lingvo-komunumo ja havas, kvankam ne homogene, ne unuece. Ke Esperanto-uzanto apartenas al diversaj grupiĝoj kaj identiĝas kun ties diversaj kulturoj (religioj ktp.), neniel pruvas, ke ne ekzistas esperantista identeco kun siaj specifaĵoj. Ĉiu homo povas aparteni al diversaj kulturoj samtempe, kiel mi jam montris.
AS asertas ke "[...]oni ĝenerale supozas, ke ĉiu homa lingvo reflektas difinitan kulturon"). Kiu estas "oni" ? Kiu ĝenerale supozas tion? Kiun "difintan" kulturon reflektas la germana, la angla, la franca ktp.? La lingvoj ĉiam reflektas grandegajn partojn de aliaj kulturoj, de la monda kulturo. Kiun "difinitan kulturon" reflektas la franca lingvo de francparolanto el Malio, iun etnan lingvon aŭ la francan?
La germana kapablas reflekti diversajn kulturojn, se ili estas bone esprimitaj tradukitaj/ priskribitaj en la germana. Bone germane parolanta turko ja povas reflekti en la germana pri turkaj tradicioj. Kompreneble necesas klarigi nekonatajn nociojn, enkonduki novajn esprimojn aŭ transpreni ilin rekte el la fonto-lingvo (t.n. realaĵoj, pri japanaj realaĵoj en Esperanto kp. ekz. "Japana Enciklopedieto"). Kvankam la lingvo-kategorioj de la difinita lingvo ja influas la pensadon, tamen ili ne strikte kaj sklave determinas ĝin.
Laŭ mi la profunda eraro en tiu pensmaniero estas, ke ĝi ligas la kulturon al la lingvo kaj ne al la lingvo-komunumo. Tio montriĝas en jena demando de AS: "[…]Ĉu entute neŭtrala dua lingvo, kiu supertavoligas plurajn naciajn lingvojn kaj kulturojn, povas evoluigi propran kulturon?" Kompreneble la lingvo mem ne povas evoluigi tian kulturon, sed ja la lingvo-komunumo kapablas fari tion.
En ĉiu lingvo oni fariĝas informito, se oni legas pri aŭ partoprenas/is la eventojn. Kompreneble, la diversaj idealoj, la klopodoj de la movado (espero pri certagrada oficiala akceptiĝo de Esperanto, almenaŭ disvastigo k.s.), simboloj, sintenoj ktp., kiel substrekas AS "[...] ne povas esti rigardataj komunaĵo de ĉiuj esperantistoj"). Kompreneble ne. "La" movado ne ekzistas kiel klare konceptebla fenomeno. En la movado ekzistas tre diversaj grupiĝoj, tendencoj kun diversaj ideoj, idealoj, celoj, agoj ktp. Tial estus pli bone paroli pri lingvo-komunumo. Mi povus citi multajn sintenojn, ideojn, idealojn, sciojn, celojn ktp., kiuj ne estas komunaĵo de ĉiuj germanoj, eĉ ne tiuj de mia najbaro kaj mi.
Male al AS, laŭ mi en Esperanto (=la komunumo) troviĝas certaj kutimoj, antaŭjuĝoj, stereotipoj, sociaj reguloj, tradicioj, sintenoj (ekz. pri senperfortaj internaciaj rilatoj, lingva samrajteco).
Parolante pri tio, ĉu Esperanto havas/ne havas kulturon, oni klare distingu inter lingvo kaj la parolkomunumo. Tio helpas eviti konfuzojn.
Detlev Blanke
Mi povas pro propra sperto aserti ke la urbo kaj la homoj ŝajnas multe pli interesaj, filtritaj tra la esperanta liriko de Ĵomart kaj Nataŝa, ĵazigitaj popolkantoj aŭ la Rekviemo de Mozart. Gravas elekti la ĝustan muzikon por la ĝusta okazaĵo. Tiel ekzemple muziko kun rapida ritmo estas klare preferinda survoje al la buso je la sepa matene - precipe vintre - ol vespere, pro la sama kialo kial estas preferinde trinki kafon matene ol vespere. Se oni malobeas ĉi tiun regulon, la puno venos kiam la muziko, same kiel kofeino, vekos onin nokte - ritme kaj plurvoĉe.
Ankaŭ lingvoj sonoras - precipe fremdaj lingvoj, ĉar kiel sonas la propra lingvo estas kutime same malfacile diri kiel estas aŭdi kaj prijuĝi kiel sonas la propra nomo. Lingvoj sonas tiel malsimile – kelkaj mole, aliaj malmole, kelkaj melodiece dum aliaj pli monotone. Lingvojn kiujn oni ne komprenas eblas aparte bone ĝui ĝuste sone, sed laŭ mia sperto ankaŭ atinginte sufiĉe altan nivelon de scio, eblas aŭskulti fremdan lingvon kiel sonojn kaj prosodion. Mia plej ŝatata frazo en la finna lingvo estas veterprognoza - ”Alavilla mailla hallan vaara” - sonas pli kiel poemo ol averto pri frosto en lingvo, kiu en miaj oreloj - ankoraŭ dudek jarojn post kiam mi unue ekstudis ĝin – ofte sonas kiel bruo de maŝinpafilo pro la malmolsonaj konsonantoj kaj pro la ritmo kaŭzita de la alternado inter longaj kaj mallongaj vokaloj kaj konsonantoj.
La problemo estas kiam sonoj, same kiel aliaj specoj de stimulo, fariĝas bruo. Mi foje legis pri viro – tre prospera en sia profesia kampo – kiu fieris pro tio ke li neniam por momento estas nenifara, kaj do pri ĉiu momento discipline disponas laŭ sia volo. Al mi tia sinteno ŝajnas neniel prifierinda sed rekte vivdanĝera, ĉar kiam povas veni novaj impulsoj se la penso neniam rajtas vagi libere? Por tio necesas silento, paŭzoj, sen kiuj ni riskas fariĝi robotoj.
Simile estas cetere pri homoj kiuj poluas la komunan sonmedion per konstantaj babiloj de frua mateno ĝis malfrua vespero, komplete neinteresitaj pri vidpunktoj de aliaj kaj havantaj nenian komprenon pri tio kio povas interesi aliajn. Al la specifaĵoj de ĉi tiuj homoj ankaŭ apartenas, ke ili eliras de tio ke ĉiuj aliaj reprezentantoj de la homaro havas la saman mondon en la kapo kiel ili. Tial nomojn, lokojn, okazaĵojn kaj la ligojn inte ili ne necesas klarigi, ĉar ĉiuj aliaj, laŭ tiu memcentrita pensmaniero, havas la samajn referencojn. Ĉu la tipo estas konata? Min tiaj homoj tre fascinas. Ekzemple, mi antaŭ mallonge estis trafita de homo kiu longege klarigadis al mi pri la hungara futbala teamo de la kvindekaj jaroj, kaj tute ne rimarkis ke mi opinias lian memcentritecon multege pli interesa ol hungara futbalo. Ĉu iuj homoj timas silenton? Oni ja neniam scias, nome, kio timiga povas aperi el la silento, kiam oni dum momento aŭdas nenion krom sian propran spiradon.
La sinteno al silento krome ŝajnas esti kultur-dependa, kion eblas rimarki ekzemple per tio, en kiu fazo silento en interparolo fariĝas embarasa. En iuj landoj estas nature fari - foje tute tro - longajn paŭzojn, dum en aliaj pli ol kelksekundan interspacon en la interparolo necesas tuj ŝtopi per pliaj babiloj aŭ almenaŭ per nenidiraj esprimoj kiel ”nu” aŭ ”jes, do”. Inter proksimaj homoj silento povas esti signo pri kaj konfido kaj distanco, kaj oni ĉiam scias precize pri kiu speco temas.
Bruo estas susuro en la kapo - ne ĉam ligita al sonoj - kaj bona silento same grava por ĉia kresko kaj naskiĝo de novaj pensoj kiel estas bonaj interparoloj. Kaj harmoniaj sonoj - precipe muziko de tiu speco kiu igas onin pensi ke nenio povas esti pli bela ol ĉi tio - vojo al la propra interna pejzaĝo.
Maria Sandelin
Rilataj sonoj:
Ĵomart kaj Nataŝa: Rivero de l' nia tempo
Kaj tiel plu: En la fronto de Gandesa
Jan Johansson: Musik genom fyra sekler