Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Interreto / Entuziasmo kaj kritiko pri nova esperanta televido

Entuziasmo kaj kritiko pri nova esperanta televido

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-16 13:19
Post dujara monkolekta kampanjo, en novembro 2005 estis lanĉita la unua regula esperantlingva televidkanalo ITV, Internacia Televido. ITV elsendas siajn programojn nur tra interreto. Ĉar la sukceso de la monkolekta kampanjo estis malpli granda ol planite, multaj el la planitaj programoj ne realiĝis. Spite la mankojn, la denaska esperantisto Svetlana Gonĉarova renkontis la novan elsendon kun larmoj de ĝojo. "Mi sentis kvazaŭ komenciĝis nova epoko", ŝi diras. Kelkaj aliaj spektantoj tamen estas pli kritikaj pri la tekniko kaj enhavo de la elsendoj. "Miaj unuaj impresoj estas ne tre pozitivaj: la bildokvalito estas malbona, kaj la enhavo apenaŭ interesas min. Sed mi ne volas fari nun definitivan prijuĝon, ĉar temas pri nova afero, kiu certe povas pliboniĝi", komentas Bertilo Wennergren.

Mankas en la programtabelo interalie Teleĵurnalo, kiu devis iĝi la unua esperantlingva televida novaĵ-programo. Ankaŭ ne videblas la longe disreklamita infan-programo. Flavio Rebello, la gvidanto de la projekto, diras ke pli da programoj venos poste.

- Ni planis dekomence 11 programojn por elsendo ĉe la lanĉo de ITV (kun 35 mil eŭroj en la kaso). Ni havis nur 23 mil. Do kelkaj programoj venos iom post iom, laŭlonge de la semestro. Se ni estus atingintaj 25 mil eŭrojn, ni povus lanĉi ITV-on kun la programoj Infanurbo kaj Teleĵurnalo. Pro tio, ke ni ne atingis eĉ ĉi tiun sumon, la esperantistoj devos iom pacienci antaŭ ol ĝui la novajn programojn.

La origina celo de la monkolekta kampanjo estis ĝuste 35.000 eŭroj, sed somere 2005 evidentiĝis ke tia rezulto ne atingeblas, kaj Flavio Rebello anoncis, ke la kanalo ĉiukaze estos lanĉita, kun malpli ambicia programaro, se estos atingita almenaŭ la sumo de 25.000 eŭroj. Tamen, ankaŭ tion ne eblis atingi. Ni demandis al Flavio Rebello, kial li decidis funkciigi la elsendojn, kvankam mankis 2.000 eŭroj.

- Simple pro tio, ke se ni perdus ĉi tiun ŝancon, eble neniam oni proponos ion similan. La vojo kolekti monon per internacia kampanjo montriĝus fiaska, kaj la koncepto mem de televido en Esperanto estus subfosita de voĉoj, kiuj neniam kredis je la projekto. La fakto ke, spitante la atakojn kaj la mankojn de mono kaj apogo, ni lanĉis la esperantistan televidkanalon, indikas vojon por la esperantistoj - ili neniam rezignu, eĉ sub kaskado da miskonkludoj pri la agado, fare de aliaj "samideanoj".

Flavio Rebello rakontas, ke la kanalo nun havas tri dungitojn kaj krome ricevas helpon de dudeko da volontuloj. Laŭ li, la retejo ricevas mezume 1.500 vizitojn tage, kun pintoj de 2.500 vizitoj en iuj unuopaj tagoj.

itvprogramoeta.JPGLa elsendoj de ITV almenaŭ en la komenca fazo ŝajnas grandparte konsisti el arkivaj materialoj. En du hazarde elektitaj tagoj fine de novembro oni povis spekti dudek jarojn aĝan polan dokumentfilmon pri Esperanto, la konatan kurson de Esperanto "Pasporto al la tuta mondo", produktitan de ELNA, brazilan dokumentan filmeton kun esperanta traduko kaj krome senparolajn "Amuzajn videojn".

La origina plano estis krei kvar horojn da novaj programoj ĉiutage, sed efektiviĝis multe pli limigita programaro. La programtabelo de unu tago konsistas el tri duonhoraj elsendoj, kiuj ripetiĝas unu post la alia, entute 18-foje tage. Tamen ankaŭ dum sekvaj tagoj de la sama semajno parto el la programoj ripetiĝas, ĉar entute estas nur kvin diversaj duonhoraj programeroj, daŭre resendataj dum almenaŭ unu semajno.

Eĉ tia magra elekto de programoj almenaŭ komence entuziasmigis multajn spektantojn. La denaska esperantisto Svetlana Gonĉarova eĉ ekploris pro la nova elsendo, ŝi rakontas al Libera Folio:

- Mi estis tiel forte impresita, eĉ ŝokita, ke larmiĝis ekde la unuaj sekundoj de spektado. Mi sentis, kvazaŭ komenciĝis nova epoko, kvazaŭ la mondo pliboniĝis, kvazaŭ ekis la bela futuro, kie Esperanto okupas gravan lokon... Kiam mi aŭdis la vortojn "Internacia Televido" kaj vidis la enkondukon, kie tiuj vortoj "ĉirkaŭflugas" la mondon, mi komprenis, ke estas la unua vere internacia televido.

Precipe por denaskaj esperantistoj televid-elsendoj en Esperanto estas tre gravaj, opinias Svetlana Gonĉarova.

- Esperanto vivas en mi, ĝi estas mia parto, ĝi okupas duonon de mia ekzisto (almenaŭ lingvomense, kune kun la rusa). Kiam mi vidas, ke mia gepatra lingvo Esperanto estas vaste uzata (aŭ almenaŭ ŝajnas tia dank' al ITV) mi sentas, ke multaj homoj povas pli bone kompreni min persone kaj mian/nian esperantan komunumon, kompreni kiel bela estas tiu lingvo, kiajn belajn sentojn ĝi povas krei kaj kiom da feliĉo ĝi povas alporti.

Jouko Lindstedt, patro de tri denaskuloj kaj la gvidanto de diskutejo pri familia uzo de Esperanto, komprenas la entuziasmon de Svetlana Gonĉarova:

- Mi kredas, ke estas ia baza vero en ŝia eldiraĵo: la denaskuloj certe sentas sin iom izolitaj, kaj ju pli multe ili vidas la lingvon en "normalaj" medioj, des pli pravigitaj ili sentas sin. "Mazi", la unusola vidbendo vere taŭga por infanoj, estis tre grava. Enreta televido - kvankam mi tute ne konatiĝis kun la projekto, mi parolas principe! - povus fariĝi eĉ pli grava, kaj praktike kaj simbole.

Iom malpli entuziasme ol Svetlana Gonĉarova reagis Bertilo Wennergren, akademiano kaj aŭtoro de la konata Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko:

itvsimoeta.JPG- Miaj unuaj impresoj estas ne tre pozitivaj: la bildokvalito estas malbona, kaj la enhavo apenaŭ interesas min. Sed mi ne volas fari nun definitivan prijuĝon, ĉar temas pri nova afero, kiu certe povas pliboniĝi. Ofte tiaj ĉi elsendoprojektoj, ĉu en la Interreto, ĉu en ordinara televido, komence havas tre modestan kvaliton. Sed ofte ili post iom da tempo signife pliboniĝas. Cetere la elsendokvalito de Interreta televido kutime estas tre malalta. Oni do pri tio ne kritiku aparte la Internacian Televidon. La nuna rapideco de Interretaj konektoj apenaŭ permesas pli bonan kvaliton.

Andrej Grigorjevskij, unu el la retaj respondeculoj de UEA, mem ankoraŭ ne sukcesis spekti la elsendon de ITV, ĉar li en Rusio ne havas sufiĉe rapidan retkonekton por tiaj celoj. Li tamen opinias la aperon de ITV principe grava paŝo, sed li timas ke la elsendoj ne vivos longe.

- Kiel fakto tio estas grava atingo. Grandega kaj tre donkiĥota laboro, antaŭ kiu eblas respektoplene depreni la ĉapelon. Eĉ se post kelkaj tagoj, semajnoj aŭ monatoj la stacio ĉesos funkcii, tio neniel malpliigos la gravecon de la jam okazinta evento. Ekonomie kaj praktike la afero aspektas senespera, sed se tamen ĝi montriĝos vivkapabla, mi persone taksus tion eĉ plia atingo, ol la lanĉo mem, komentas Andrej Grigorjevskij.

Ni demandis al Flavio Rebello, kiom da spektantoj necesus, por ke la projekto iĝu nemalprofita.

- La problemo ne estas "kiom da spektantoj", sed kiom da landoj spektos al ITV. La granda atuto de ITV estas la internacieco de la publiko. Kaj jes, ni jam havas tri proponojn de reklamoj, kaj estas aliaj kontaktoj, kiuj evoluas cele al reklamado, li rakontas.

Libera Folio:  Kiel longa tempo laŭ via takso necesos por atingi la necesan kvanton de spektantoj? Ĉu la kolektita mono sufiĉos por vivteni la kanalon  ĝis la atingo de sufiĉa spektantaro?

- Ni laboras kun ses-monataj celoj. Nia nuna celo estas superi la vizitadon de Ĝangalo (pli ol 109 mil personoj en oktobro) jam en majo 2006. Pri la mono, ni uzas ĝin tre konsekvence, por ŝpari kiom eble plej multe. Sed kompreneble ĝi finos, kaj ni jam antaŭvidas aliajn manierojn enspezi por ke la televidkanalo esperantista neniam fermu la pordojn. Unu afero tamen estu klara - neniam oni bezonos aboni aŭ pagi ion ajn por spekti al Internacia Televido, diras Flavio Rebello.

Post la lanĉo de ITV en la reto aperis multaj plendoj de esperantistoj, kiuj spite multajn provojn ne sukcesis vidi ion ajn en la retejo de ITV. Aparte multajn problemojn havis uzantoj de Linux kaj Macintosh, sed ankaŭ uzantoj de Windows havis malfacilaĵojn. Laŭ Bertilo Wennergren, kiu estas ankaŭ fakulo pri reta programado, almenaŭ parte kulpas misoj en la retejo.

itvapogoeta.JPG- Mi sukcesis en Linukso, sed nur pene. La TTT-paĝo estas farita tiel, ke por multaj, kiuj ja havas taŭgajn programojn por rigardi, tamen nenio okazas. Necesas tiam eniri en la HTML-kodon, kaj tie trovi la rektan adreson al la elsendoj (ne tute facila afero), kaj tiun adreson poste mem voki. Mi ne tute certas, sed mi pensas, ke la problemo estas kodo (Javaskripto), kiu estas farita nur por certaj TTT-legiloj en certaj komputilsistemoj kun certaj rigardoprogramoj instalitaj, sed tute neglektas aliajn uzantojn.

Flavio Rebello atentigas, ke en la retejo de ITV nun troviĝas instrukcioj por uzantoj de Linux, kaj ne opinias la problemojn aparte seriozaj.

-  Multo el la bruo estas farita de eta malplimulto. Laŭ la statistikoj de Ĝangalo, pli ol 89% el la vizitantoj de la plej granda interreta portalo en Esperanto uzas vindozon kiel sian operaciuman sistemon. Kaj pli ol 78% uzas la krozilon Internet Explorer. Laŭ tiuj statistikoj, ni kredas, ke nuntempe ne pli ol 20% el la esperantistoj havas problemojn pro spekti la televidkanalon.

Tamen ankaŭ uzantoj de Internet Explorer spertas malhelpojn. Jens S. Larsen, dana kontribuinto al la monkolekto de ITV, ne sukcesis aŭdi la sonon de la kanalo, kaj ankaŭ la bildon li atingis nur per la programo Mozilla Firefox, ne per la ordinara Internet Explorer.
- La impreso estas iom malriĉa, sed funkcias. Iom kiel Monato, kiu origine volis esti semajna revuo.

Pli ampleksan prijuĝon Jens S. Larsen ne povis doni, ĉar li ankoraŭ ne trovis lokon kie li povus aŭdi la sonon de la kanalo.

La starto de ITV estis rimarkita ankaŭ ekster Esperantujo, atentigas Flavio Rebello.

- La reagoj estis tre bonaj. Ni havis tre pozitivan raporton pri ITV kaj Esperanto en la franca regiona televidkanalo France3. Estas tekstoj pri ITV, plejparte tre favoraj, en pli ol 30 retejoj en la mondo, kaj en pli ol 18 lingvoj. La celo de Internacia Televido estas ankaŭ montri al la mondo, ke Esperanto estas ne nur vivanta lingvo, sed ja interesa kulturilo. Per tiaj raportaĵoj, ni sukcesas parte kovri ĉi tiun nian celon.

itvridojeta.JPGLaŭ informo en la retejo de ITV, Pola Televido lastatempe konsentis iĝi "partnero" de Internacia Televido kaj disponigi al ITV grandan kvanton da programoj. Por ekscii pli pri tiu "partnereco" Libera Folio turnis sin ankaŭ al Teresa Liberska, kiu laŭ la retejo de ITV peris la kontakton kun Pola Televido. Flavio Rebello tamen tuj instrukciis s-inon Liberska ne respondi la demandojn de Libera Folio pri la temo.

- Nia reprezentantino Teresa Liberska ĵus informis al mi, ke vi ankaŭ sendis kelkajn demandojn al ŝi. Mi jam instruis al ŝi respondi nenion, tial ke la administracio de Internacia Televido funkcias laŭ centralizita maniero.

Ankaŭ Flavio Rebello mem rifuzis respondi pliajn demandojn pri la temo.

- Pro via maldiskreteco, ĝenante reprezentanton de ITV per demandoj, kiuj devas esti faritaj al la administracio, mi ne plu respondos ion ajn al Libera Folio.


La retejo de ITV troviĝas ĉi tie: internacia.tv

Kaze de teknikaj problemoj eblas provi ankaŭ rektan adresojn de la elsendofluo: mms://67.15.130.41/internacia (adreso aktualigita la 16-an de decembro 2005).

arkivita en:
EmilioCid
EmilioCid diras:
2005-11-29 15:10

La neesperantista gazetaro ekmiras (eĉ la revŭo Fortune) ke estas televido en Esperanto. Tiu estas la granda novaĵo. Se estas eĉ televido, do estas homoj kiuj spektas ĝin en tiu lingvo. Do la lingvo vere estas parolata.

Pri la kvalito, ĝi funkcias je la limo de interreto mem. Ĝi elsendas laŭ la minimuma elsendo-kvalito por interreta televido (108 kbps), kaj eĉ tiel multaj homoj kiuj uzas telefon-konektado ne povas bone spekti ĝin (kiel ne spektus iun ajn televidon). Mia konektado estas 700kb kaj mi povus spekti laŭ multe pli bona kvalito, sed mi aprobas la decidon de ITV, por ke la plej multo povus spekti ĝin.

Kompreneble, se la esperantistoj montros sian apogon, ITV povos oferi kroman pli altan elsendo-kvaliton kaj pli freŝajn programerojn.

Mi pensas ke ĉiuj esperantistoj devas rapide konscie ke ITV estas ne nur distro kaj amuzo.

Ĝi estas nun nia plej forta argumento favore al Esperanto. La mondo estas praktika, malmultaj homoj interesiĝas pri la altaj lingvaj kvalitoj de Esperanto, aŭ pri lingvo-demokratio. Ili unue volas scii, ĉu la lingvo estas vere parolata, kaj kie ili povas uzi ĝin.

Tiusence ITV estas nepra

Antaŭ longa tempo ni jam havas bonegajn radiojn en Esperanto. Sed neesperantistoj neniam multe interesiĝis pri ili. Per televido la impreso estas multe pli forta.

La plej granda servo de ITV estas pruvi ke ni ekzistas. Pro tio mi certas la tuta esperantistaro apogos ITV-n.

Emilio Cid membro de komisiono de UEA pri Radioj

blegau2000
blegau2000 diras:
2005-12-06 04:21

Esperanta televido estas interesa ideo, kaj mi tre gratulas la teamo de ITV pro iliaj valoraj atingoj.

Tamen, sxajnas al mi ke multaj esperantistoj iom troigas la gravecon de ITV. Kiam mi informas pri esperanto al neesperantistoj kaj provas konvinki ilin ke espearnto estas lernenda lingvo, mi certe ne taksus ITV kiel la plej forta argumento favore al esperanto. Lauxmie multe pli imponaj estas ekzemple la pasporta reto servo kun pli ol 1000 gastantoj, aux la 30000 libroj skribitaj en esperanto. Tiuj ekzemploj ankaux pruvas ke ni ekzistas, kaj cetere estos tre utilaj al esperanto-lernantoj. Pri radioj, estas evidente ke esperantaj radioj gxis nun ege fortigis la esperanto-movadon, ecx se oni neniam legis pri ilin en "Fortune" aux similaj gazetoj.

Laux mi la cxefa problemo/malforteco de ITV estas ke gxi ne estas planita kiel komunuma projekto (kiel ekzemple vikipedio), sed kiel entreprenista projekto kiu elekstere ofte sxajnas esti kreajxo de nur unu ulo. Se oni estus iniciante komunuman, komputile liberan (t.e. en la senco de uzo de linukso, ktp) kaj nemonfaranteman televidan esperantan projekton, gxi havus laux mi pli longa vivo en esperantujo. Tia projekto cetere povus ne nur antauxpasxi en la neesperantistan mondon, sed en maniero kiu estus pli inda al mi kaj eble al pluraj aliaj esperantistoj.

plej amike, boris-antoine legault, el montrealo

blegau2000
blegau2000 diras:
2005-12-06 05:16

Postpensante la aferon, mi devas aldoni ion. Do, mi konsentu ke certe ITV ne estas enspezante grandajn monsumojn nun, kaj certe gxi momente sendube celas nur al pluvivado, kvankam ne estas klare cxu gxi estas monfarantema aux ne. Sed fakte, oni povus havi multe pli malkostan "televidon", aux almenaux televidprogramejon, iom simile al radioarkivo.org. Nuntempe estas suficxe malmultkoste produkti amatoran filmeton, kaj certe simpla pagxo el kies oni povus libere sxuti filmetojn fare de esperantistoj, eo-kluboj ktp (kaj al kies oni povus ankaux meti siajn filmetojn) estus suficxe malkosta. La bildkvalito povus esti ecx pli granda cxar homoj povus elsxuti altkvalitajn versiojn de la filmetoj. Kaj homoj ne estus devantaj cxiam esti konektataj al interreto por spekti la filmojn. Ecx la servo ne devus esti centriisma, sed gxi povus nur esti ligaro al diversaj retejo en kiuj la filmoj povus esti sxutitaj. Cxu oni parolus pri tia retejo en "Fortune" mi dubas, sed cxiuokaze gxi povus utila al esperantistoj... cxu ne?

EmilioCid
EmilioCid diras:
2005-12-07 01:20

ITV estas aŭ celas profesiecon. Sed ĝi tute ne malpermesos la aperon de aliaj televidkanaloj, profesiaj aŭ amatoraj, entreprenaj aŭ komunumaj. Male la ekzisto de ITV montros la vojon, pruvas la eblecon stabli televidon. Fakte Esperantio estas sufiĉe granda por postuli plurajn televidojn. La movado bezonas kaj profesiecon kaj amatorecon.

Se nun aperas ITV, ni forte apogu ĝin. Se en la estonteco aperos alia, eĉ se simpla ret-arkivujo, ni ankaŭ forte apogos tiun.

Ju pli da kanaloj, des pli bone. Tiel, certe ni trovos la kanalon kiu perfekte plaĉos al ni. Sed se ni konsideras ne nur nian vidpunkton kiel esperantistoj, se ni konsideras la vidpunkton de la ekstera mondo, ni konkludu ke profesia televido kiel ITV pli sukcese atingos kaj konvinkos ne-esperantistojn pri nia seriozeco. La mondo ekster Esperanto estas pli praktika, pli kruela, pli profesiema.

Laŭ mia persona vidpunkto, Pasporto servo, la libroj presitaj en Esperanto, la UK-j estas multe pli gravaj ol ITV. Sed ITV eble ŝajnas pli konkreta al ne-esperantistoj, kaj pro tio ĝi povos malfermi vojon por niaj ideoj al la ekstera mondo.

El Brazilo salutas via amiko Emilio

Peter
Peter diras:
2005-12-10 02:37

Estimataj,

ne nur por denaskuloj estas grava afero, povi ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti Esperanton ĉiutage laŭ la disponebla tempo. Mi konsideras tion tre grava kaj almenaŭ foje tage rigardas ITV por kelkaj minutoj, ankaŭ, se por mi la koncerna programero ne estas tiom interesa.

Krome mi opinias tre grava, ke ITV estas plia entrepreno, utiliganta Esperanton por vivteni homojn. Tiel ITV ne nur pruvas, ke esperantistoj entute ekzistas, sed ankaŭ, ke la lingvo estas multe pli ol nura ludilo de kelkaj stranguloj. Dume Esperanto ne estos aplikata de tuta vico da impoŝtpagantaj entreprenoj, laŭte plendantaj pri la manko de lingve kapablaj dungitoj, ni ne vidos la lingvon en la ordinaraj eduksistemoj. Bonvolu konsideri, ke politikistoj nur tiam decidas favore al io, se ili alikaze riskas fiaskigi baloton kaj sekve perdi sian postenon.

Iomete min mirigis, ke eĉ gesamideanoj uzantaj Vindozon afrontas problemojn. Sur mia retilo funkcias Linukso kaj mi spektas la televidkanalon tute senprobleme. Menciindas, ke por tio necesas instali pakaĵon nomatan "win32codec-all...", por ke la projekciilo XINE estu kapabla, montri videojn en vindoza formato.

Sincere salutas, Peter