Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Gazetara konferenco preparis la grundon

Gazetara konferenco preparis la grundon

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-24 10:03
En gazetara konferendo antaŭ ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, la prezidanto de LKK Guo Xiaoyong kaj la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, rakontis pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto. La informa laboro de la ĉinaj esperantistoj preparas bonan grundon por vasta publikeco dum la kongreso.
Sabate la 24-an de julio je la 9-a horo matene laŭ la pekina horo malfermiĝos la kongresejo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Jam vendrede posttagmeze okazis la unua gazetara konferenco de la kongreso.

En la gazetara konferenco la prezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Guo Xiaoyong, amplekse informis la ĉeestintajn ĉinajn kaj eksterlandajn ĵurnalistojn pri la kongreso kaj pri la Esperanto-movado. Ĉeestis la gazetaran konferencon ankaŭ la vic-prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin.

La informa laboro de la Loka Kongresa Komitato estas ambicia. Estis starigita tre multflanka ĉinlingva retejo pri la kongreso, kaj pluraj aliaj ĉinlingvaj retejoj publikigas informojn pri la kongreso. Iom malpli ampleksa estas la esperantlingva retejo pri la kongreso. Fotoj pri la gazetara konferenco aperis ekzemple en la retejo webcast.china.com.cn.

1794 kongresanoj el 49 landoj aliĝis ĝustatempe, por ke ilia nomo aperu en la Kongresa Libro. Tiel la Pekina Universala Kongreso jam per du aliĝoj superis la kvanton de aliĝoj en Gotenburgo, kaj do iĝos la plej granda UK post Berlino en 1999. Tiam aliĝis entute 2712 kongresanoj. La plej granda kongreso dum la lastaj jaroj estis tiu en Montpellier, kun entute 3133 aliĝintoj. La unua Pekina kongreso en 1986 atingis  2482 aliĝojn.

Pli ol duono de la ĉi-jaraj aliĝintoj, 931, venas el Ĉinio. Aliaj landoj kun multaj aliĝintoj estas Japanio (177), Francio (81) kaj Germanio (71).

Dum sabato ne estos multaj programeroj por la publiko, krom la kunsidoj de la Komitato de UEA, en kiuj laŭplane estos elektita la nova estraro de la asocio. La solena inaŭguro de la Pekina kongreso okazos dimanĉe je la 10-a horo. Dimanĉe posttagmeze komencos sian laboron la Internacia Kongresa Universitato kaj la Nitobe-simpozio, en kiu oni traktos interalie la kongresan temon Lingva egaleco en internaciaj rilatoj.
arkivita en: ,