Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion

La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-24 09:29
Laŭ la Civito, Libera Folio kulpas pri "terorismo kontraŭ la Tria Mondo", ĉar ĝi aperigis artikolon pri la ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito.

En sia ĵusa kunsido, lige kun la 11-a Andaluzia Kongreso de Esperanto, la "kapitulo" de la Civito de Esperantio decidis ekskomuniki la redaktoron de Libera Folio. Laŭ PIV, "kapitulo" estas kunveno de la kanonikoj de diocezo aŭ de ordeno religia, kavaliraframasona. Al kiu kategorio apartenas la Civito ankoraŭ ne klaras.

"En aparta tagordero, la Kapitulo aliĝis al la unuanima rezolucio de la Asembleo de Feminisma Esperanta Movado pri skandalgazetisto", komunikas la Civito. Ĝi ne komunikas, kiuj el la kapitulanoj ĉeestis la kunsidon kaj partoprenis la decidon. La decido, al kiu la tuta Civito nun aliĝis deklaras, la redaktoron de Libera Folio "persona non grata", pro kritikaj artikoloj aperintaj en nia bulteno.

La Civito ankaŭ trovas necesa disvastigi sian interpreton pri lastatempa artikolo de Libera Folio. Laŭ tiu interpreto, Libera Folio kulpas pri "terorismo kontraŭ la Tria Mondo", "persekutado de homo en Afriko" kaj "mensogoj pri la Civito", ĉar ĝi publikigis artikolon pri la Afrika Oficejo de UEA. Tamen la komuniko ne klarigas, pri kiaj mensogoj povus temi.

Gbeglo Koffi, la direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, estis elektita kiel vic-membro de la Civita "kortumo". Evidente lia rezigno pri la kandidatiĝo, anoncita lastmomente, ne estis akceptita de la Civitaj instancoj. Li tamen estis tuj liberigita de la posteno laŭ lia propra peto.

Ĉar la arkivo de la oficialaj komunikoj de la Civito tute ne estis ĝisdatigita ĉi-jare, ni publikigas la kompletan tekston de la plej freŝa komuniko.

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-23 14:30