Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Honoraj membroj elektitaj

Honoraj membroj elektitaj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-07-29 23:12
La komitato de UEA en sia sabata kunsido decidis honori kelkajn esperantistojn per la titolo de honora membro aŭ membro de la honora patrona komitato.
Kiel membro de la honora patrona komitato estis elektita la eksprezidanto de UEA, Kep Enderby, iama ministro pri justico en Aŭstralio.

Honoraj membroj iĝis la elstara ĉina esperanstisto Li Shijun (Laŭlum), la rusia aktivulo Vladimir Samodaj, la iama konstanta kongresa sekretario de UEA Gian Carlo Fighieira (Italio), la unua prezidanto de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-movado de UEA), Takeuti Josikazu (Japanio), la eksprezidanto de UEA, Lee Chong Yeong (Koreio), la pedagogo Maria Saturova-Seppova (Slovakio) kaj la blindula aktivulo Jiri Vychodil (Ĉeĥio).
arkivita en: