Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Monkolekta kampanjo rezultis en konfuzo

Monkolekta kampanjo rezultis en konfuzo

de Redakcio Laste modifita: 2005-02-15 00:09
Eŭropa Esperanto-Unio anoncis, ke la Brusela Komunikad-Centro pluvivos ankaŭ en la jaro 2004. Tamen ĝis nun ne estis klare anoncita la definitiva rezulto de la monkolekta kampanjo, kiu devis finiĝi la 30-an de novembro. UEA dum la jaro 2004 uzos sian tutan informan buĝeton por aĉeti servojn de BKC. Por informado ekster Eŭropo ne restas mono.
 La celo de la monkolekta kampanjo subtene al la Brusela Komunikad-Centro estis, ke esperantistoj kontribuu per minimume 30.000 eŭroj, kaj tiel certigu la pluvivon de BKC dum 2004. Fine de septembro, kiam ankoraŭ restis du monatoj ĝis la limdato de la monkolekta kampanjo, Johan Derks, la kasisto de EEU, anoncis, ke jam estis kolektitaj promesoj je la valoro de pli ol 20.000 eŭroj.

 Fine de novembro Johan Derks anoncis, ke jam estis kolektitaj promesoj je la valoro de 26.000 eŭroj, sed post semajno sekvis seniluziiĝo.

 - Je mia seniluziiĝo mi malkovris, ke estis konfuziĝo je mia flanko pri la valuta speco de certaj donacoj. Tio signifas, ke la totalo de la promesitaj sumoj malaltiĝas al 18 729 eŭroj, raportis Derks.

 El tio, 3 645 eŭroj venis de kvar grupoj aŭ asocioj. Krome 37 individuoj promesis kontribui mezume po 407 eŭrojn.

 Tamen baldaŭ poste EEU ricevis kroman donacon de granda mecenato, kiu promesis kontribui 10.000 eŭrojn subtene al BKC. Tiel la sumo de la promesitaj donacoj devus atingi 28.729 eŭrojn. Tamen ial Derks tiam raportis, ke la sumo de la donacoj atingis nur 25.729 eŭrojn. Kien malaperis 3.000 eŭroj ne klaras.

 Post la unua semajno de novembro BKC ne plu raportis pri la precizaj sumoj de la donacoj. Al demandoj de Libera Folio meze de decembro s-ro Derks respondis nur, ke ĉiuj necesaj informoj troviĝas en la retejo www.lingvo.org. Almenaŭ en la publike atingeblaj partoj de tiu nefacile navigebla paĝaro tamen ne troveblas iuj ajn informoj pri la donacitaj sumoj.

 Fine de novembro la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, anoncis al la komitato de UEA, ke la Brusela Komunikad-Centro pluvivos dum 2004, danke al la ricevitaj donacoj. Li ankaŭ raportis, ke estas promesitaj 22.000 eŭroj por la subteno de BKC. Do, ial dum oktobro la promesita sumo denove ŝrumpis je 3.729 eŭroj (aŭ 6.729 eŭroj). Kiom da mono efektive estis rivevita eĉ malpli klaras.

 Tamen, en la buĝeto publikigita de Renato Corsetti legeblas, ke oni kalkulas je donacoj de individuoj je la valoro de 25.000 eŭroj, donacoj de kluboj je 1.500 eŭroj, kaj krome je donacoj de mecenatoj je 15.000 eŭroj. Tute ne klaras, kiom el tiu mono jam estas ricevita, kaj kial oni kalkulas je ĝuste tiuj sumoj. Ajnakaze, la sumo de la donacoj, kiujn BKC planas ricevi por sia agado dum 2004, 41.500 eŭroj, grave superas la lastan raportitan sumon de efektive ricevitaj donacoj, do evidente oni kalkulas je daŭra donacemo de esperantistoj.

 Iom mirinde estas ankaŭ, ke en la buĝeto troviĝas rezerva sumo de 15.000 eŭroj por pluvivo dum 2005. Se la buĝeto efektive estas realisma kaj oni atendas dum 2004 enspezi 15.000 eŭrojn kiujn oni povas ŝpari por la sekva jaro, estas neklare, kial BKC krome devas gluti la tutan informan buĝeton de UEA.

 En la buĝeto disvastigita de Renato Corsetti BKC kalkulas je ricevo de 5.000 eŭroj por servoj, venditaj al UEA. Tiu sumo hazarde estas precize egala al la tuta informa buĝeto de UEA dum 2004.

 Ni demandis al Renato Corsetti, de kie venas la surpriza sumo 15.000 eŭroj.

 - Pri tio pli bone ol mi povas respondi la kasisto de EEŬ. Verŝajne temas pri manovro por tute certigi la vivon de BKC ankaŭ' en 2005, diras Corsetti.

 La tuta informa buĝeto de UEA laŭ Corsetti efektive iros rekte en la kason de BKC. - UEA certe devos fari informan laboron por 5.000 eŭroj. Prefere ni mendu ĉiukaze ĉe BKC, kiu gvidis la kampanjojn por UEA tre bone pasintjare.

 Libera Folio: Do, tamen, ĉu ni ĝuste komprenis, ke la tuta informa buĝeto de UEA (5.000 eŭroj) estos uzita en Eŭropo, tra BKC, kaj eventuala informado en aliaj kontinentoj devos esti financata alimaniere?

 - Jes, vi ĝuste komprenis. La informado en aliaj kontinentoj estos financata en la tradicia maniero pere de la rento de la kapitaloj, Afriko, Azio kaj Ameriko kaj pere de la donacoj de esperantistoj al la kontoj Afriko, Azio, Ameriko kaj Arabaj Landoj.

 - Krome en la procedo de reordigado de la Fondaĵoj de UEA ekestos baldaŭ la fondaĵo Informado, kies celoj ne estos nur eŭropaj sed tutmondaj.

 - Mi estas tre kontenta pri via demando kaj pri via agnosko de la bezono informi tra la tuta mondo kaj ne nur en Eŭropo. Se Libera Folio helpos min kolekti monon por informi en la sudo de la mondo, ekzemple per nova kampnjo, kiun ni povus nomi "Malnordo", mi certe iĝus dumviva subtenanto de Libera Folio.

- Mi, tamen, havas la impreson, ke momente ni estas en malplimulto kaj la plimulto de la skribantoj en la listoj kaj en Libera Folio ankoraŭ preferas Eŭropon kiel celon de la informa laboro. Tio laŭ mi ne estas tute vera pri la normala esperantisto (tiu sen ret-aliro kaj trankvila), kiu ofte financas aferojn en la tria mondo.

 Laŭ Corsetti, la komitato de UEA ne devas ion decidi rilate la Bruselan Komunikad-Centron, ĉar la komitato jam en Gotenburgo decidis uzi 5.000 eŭrojn por informado. Tamen en Gotenburgo tute ne klaris, ke tiu mono iros rekte en la buĝeton de BKC.

 Interesa estas ankaŭ la laborplano de Brusela Komunikad-Centro, kiu prezentas kiel problemon la mankon de komuna eŭropa identeco. Ne estas klare, ĉu la landaj asocioj de UEA en Eŭropa Unio efektive deziras, ke BKC ilianome partoprenu en la kreado de komuna eŭrop-unia identeco, aŭ en aliaj politikaj projektoj.

Aperis 2003-12-23
arkivita en: