Vi estas ĉi tie: Hejmo
53 eroj kongruas kun viaj serĉkriterioj
Filtru la rezultojn
Tipo de ero












Novaj eroj ekde



Aranĝu laŭ rilateco · dato (plej nova unue) · alfabete
Esperantisto en la eŭropa parlamento
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-06-17 Laste modifita: 2004-06-28 12:23 — arkivita sub: ,
La pola entreprenisto, ĵurnalisto kaj esperantisto Małgorzata Handzlik estis elektita ano de la eŭropa parlamento. Ŝi parolas Esperanton de dudek jaroj, kaj Esperanton parolas ankaŭ ŝia tuta familio. Ŝia edzo estas la konata "bardo sen barbo", Georgo Handzlik. En la Eŭropa Parlamento sinjorino Handzlik agos en la plej granda frakcio EPP, Eŭropa Popola Partio.
Situas en 2005 / Agado
Małgorzata Handzlik en la pola radio
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-06-26 Laste modifita: 2004-06-26 23:44 — arkivita sub: ,
En intervjuo donita al la Esperanto-redakcio de la pola radio, Małgorzata Handzlik rakontas, ke ŝi ricevis amasojn da gratuloj de esperantistoj pro sia elektiĝo al la eŭropa parlamento. Ni publikigas la tutan intervjuon.
Situas en 2005 / Agado
Italio indignas pro ne sufiĉe itallingva EU
de Redakcio publikigita 2005-02-23 Laste modifita: 2005-02-23 13:20 — arkivita sub:
Italio indignas, ĉar ekde nun la itala lingvo ne plu estos uzata en la gazetaraj konferencoj de la Eŭropa Komisiono, krom en merkredoj. Itala komisionano minacas estonte paroli nur itale, kaj la itala registaro faris formalan diplomatian proteston.
Situas en 2005 / Agado
Comment Apogo
de Elma do Nascimento publikigita 2005-02-23 Laste modifita: 2005-02-23 13:20 — arkivita sub:
Mi apogas kaj konsentas kun la itala parlamentaro, ke la itala lingvo ankaú devas esti uzata de ili en EU! Ni el Brazilo, kiuj devenas [...]
Situas en 2005 / / Italio indignas pro ne sufiĉe itallingva EU / ++conversation++default
Geremek ne estas esperantisto
de Kalle Kniivilä publikigita 2004-10-18 Laste modifita: 2004-10-25 22:38 — arkivita sub:
Lastatempe diversaj esperantlingvaj amaskomunikiloj kun fiero anoncis, ke en la nova eŭropa parlamento estas ne unu, sed du esperantistoj. Tamen, la famoj pri la esperantisteco de la antaŭa pola ministro pri eksteraj aferoj, Bronisław Geremek, montriĝis troigitaj. Ni rakontas, kiel la afero efektive statas, kaj demandas kial esperantistoj tiom ŝatas famulojn. "Iu favora opinio de ajna fama persono estas balzamo por iomete portempe kuraci la minuskompleksojn", supozas Nikolaj Gudskov.
Situas en 2005 / Agado
Comment Gravuloj = tre gravaj personoj
de Hans-Georg Kaiser publikigita 2004-10-18 Laste modifita: 2004-10-25 22:38 — arkivita sub:
Kial ili estas tiom sxatataj? Unu respondo, cxar la banado en la famo de famulo estas pli simpla ol mem farigxi fama. Alia respondo, pro [...]
Situas en 2005 / / Geremek ne estas esperantisto / ++conversation++default
Comment Famuloj estas famaj ankaŭ al neEsp-istoj
de Jens Stengaard Larsen publikigita 2004-10-18 Laste modifita: 2004-10-25 22:38 — arkivita sub:
Ekzistas unu bona kialo kolekti famulajn eldirojn pri Esperanto: la varbotoj de nia informlaboro ne konas Esperanton, sed ili konas la famulojn. Ĉu Geremek estas [...]
Situas en 2005 / / Geremek ne estas esperantisto / ++conversation++default
Comment Famaj personoj kaj Esperanto
de Stanislaw Rynduch publikigita 2004-10-18 Laste modifita: 2004-10-25 22:38 — arkivita sub:
Ni ne devas sercxi famajn personoj, kiuj estis esperantistoj aux favoris al Esperanto. Ekzistas multaj. Mi nur menciu kelkajn; Bakin,Fried,Tudor Arghezi,Antaqnas Pos´ka, Martin Benka,Neuman, W.Drees, [...]
Situas en 2005 / / Geremek ne estas esperantisto / ++conversation++default
Eŭropaj aktivuloj ne scias kion peti de EU
de Redakcio publikigita 2005-03-02 Laste modifita: 2005-03-02 13:19 — arkivita sub:
La unua esperantisto en la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, ricevadas amasojn da leteroj de esperantistoj kiuj volas ke ŝi antaŭenigu Esperanton. Tamen ĉiu havas sian propran ideon pri tio, kion ŝi faru. La aktivuloj de Eŭropa Esperanto-Unio volus ke oni fondu novan interpartian grupon en la parlamento, sed ne klaras, kion la grupo faru. "Malfacilas proponi aliĝon al intergrupo, kiu havas precizigitan nomon sed ne la celojn", opinias Małgorzata Handzlik.
Situas en 2005 / Agado
Comment La esperantistoj skribu al la Eŭropa Komisiono
de Redakcio publikigita 2005-03-02 Laste modifita: 2005-03-02 13:19 — arkivita sub:
Estimata, kara EuroDeputitino Malgorzata Handzlik - nia esperantistino, estas la vero, ke en Europa Parlamento en Bruselo estas gedeputitoj - la homoj, kiuj sciipovas diversajn, [...]
Situas en 2005 / / Eŭropaj aktivuloj ne scias kion peti de EU / ++conversation++default