Amasfinancado vivigas retajn projektojn

La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj. Ne ĉiuj havas la necesajn tempon aŭ kapablon rekte kontribui al tiu grava laboro, sed ĉiam pli da homoj pretas finance subteni la retajn aktivulojn.

Fonduso Instigo kolektas monon por pluraj gravaj Esperantaj retprojektoj.

Monkolektaj kampanjoj por konkretaj celoj ĉiam okazadis en Esperantujo, kun variaj rezultoj, ne ĉiam kuraĝigaj.

Ekzemple en la jaro 2003 entuziasmuloj de Eŭropa Esperanto-Unio kolektis promesojn pri mondonacoj por la tiel nomita Brusela Komunikad-Centro, kaj en 2005 post donackampanjo estis lanĉita la reta televidkanalo ITV. De ambaŭ iniciatoj nenio restas.

Pli sukcesaj estis ekzemple la donackampanjoj por reta PIV kaj por la kreo de la reta servo Amikumu. Ankaŭ UEA de tempo al tempo organizas donackampanjojn por specifaj celoj.

Lastatempe ĉiam pli populara formo de donackampanjoj estas amasfinancado kiu celas subteni jam okazantajn aktivadojn kaj certigi ilian pluvivon. Eĉ se malpli multaj homoj en la reta epoko emas aliĝi al organizaĵoj, kiuj postulas pagon de jara kotizo, multaj homoj ja pretas regule pagi malgrandajn sumojn por specifaj konkretaj projektoj.

Ekster Esperantujo ekzemple produktantoj de podkastoj ofte kolektas regulajn, negrandajn monkontribuojn de siaj aŭskultantoj tra specialaj tiucelaj retejoj, el kiuj eble la plej konata estas Patreon. Tie troveblas ankaŭ manpleno da esperantistaj projektoj.

Patreon tamen estas tute anglalingva, komerca retejo, kiu prenas al si fiksan procentaĵon de la donacita mono. Tute en Esperanto (kaj en pluraj aliaj lingvoj) funkcias nun la retejo Liberapay, nekomerca projekto, financata nur per libervolaj donacoj.

Tra Liberapay jam de unu jaro eblas subteni la laboron de Bertilo Wennergren pri PMEG, Tekstaro de Esperanto kaj kelkaj aliaj projektoj.

Fine de majo UEA iĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo, kiu tra Liberapay kolektas kontribuojn al pluraj gravaj projektoj. Samtempe la fondinto de Instigo, Yves Nevelsteen, iĝis komisiito de UEA pri reta agado.

Yves Nevelsteen.

Inter la subtenataj projektoj estas la daŭra aktualigado de la Esperanta versio de la publikiga sistemo WordPress, kiun uzas interalie Libera Folio. Instigo subtenas ankaŭ ekzemple la funkciigon kaj aktualigadon de la komputila terminaro Komputeko, kiu de longe servas por unuecigi la lingvouzon en Esperantaj versioj de retaj servoj kaj por faciligi la traduklaboron.

Laŭ Yves Nevelsteen la fonduso Instigo estis lanĉita en 2019, komence por subteni kelkajn specifajn projektojn en Belgio.

– Nova generacio pretas engaĝiĝi, kaj iom da mona subteno povus fari grandan diferencon. Temas pri investo; sen instigo kaj instigantoj riskas malaperi la Esperanto-agado en Belgio entute…

Ĉar la belga fonduso por subteni lokan agadon iĝis sukceso, Yves Nevelsteen ekhavis la ideon krei internacian version de Instigo, por subteni gravajn retajn agadojn.

– Mi precipe, sed ne nur, kunlaboras kun Fernando Ŝajani pri Eventa Servo, kun Robin van der Vliet pri Komputeko, Telegram kaj Vikipedio, kaj kun Kubof Hromoslav pri Vikipedio. Cindy McKee ankoraŭ helpas min iomete pri WordPress.

Kiel estiĝis WordPress en Esperanto?

– Bertilo Wennergren ektradukis ĝin al Esperanto en 2006. En 2008, Cindy McKee kaj mi multe kunlaboris pri komputilaj vortoj. WordPress iĝis post Komputada Leksikono la dua plej grava fonto de Komputeko. Lastatempe mi transprenis de Cindy la ĝisdatigadon de WordPress.

Kial gravas daŭre aktualigadi la tradukon de ekzemple WordPress en Esperanto?

– Por doni bonan impreson kaj labori profesie, gravas retejo kiu estas centprocente tradukita. Esperantistoj estas ĝenerale pli ol aliaj homoj sentemaj pri parte netradukitaj eroj de retejo. Sed ne nur pri tio temas: se la traduko ne estus bona aŭ kompleta, homoj ekrezignus pri ĝi kaj ekuzus nacilingvan version. La tuta administra interfaco de WordPress ekzistas en bone tradukita Esperanto, laŭ mi gravas tion teni tia. Ni serioze daŭrigu la traduklaboron; se relative malmultaj homoj en praktiko uzas WordPress en Esperanto, almenaŭ ekzistas la fakvortoj, kaj la Esperanta versio oficiale aperas inter la ĉefaj lingvoj.

Ĉu temas pri multe da laboro?

– Ĉar regule aperas novaj versioj kaj funkcioj, iu devas regule okupiĝi pri tio. Ne ĉiam estas same multe da laboro; dependas. Se oni pretigas tutnovan version, kiel versio 5.0 kun nova sistemo de blokredaktilo, temas pri centoj da frazoj. Normale estas kelkdek.

– Aktualigadi la tradukadon kutime ne plu estas nun temporaba tasko, ĉar ni disponas je fidinda retejo kun pli ol 11 000 tradukitaj vortoj kaj frazeroj en Komputeko. Tamen, ĉar per novaj aldonoj foje oni enkondukas ankaŭ novan koncepton (kaj nomon), necesas de tempo al tempo iom diskuti. Tion mi kutime faras kun Robin van der Vliet aŭ Lode Van de Velde. Se mi mem ne trovas kontentigan solvon, feliĉe mi povas daŭre peti la helpon de Cindy.

Estas pluraj projektoj, kiujn Instigo subtenas, kaj pri tiuj pluraj projektoj okupiĝas diversaj homoj. Se oni deziras subteni iun specifan el la projektoj, ĉu tio eblas?

– Jes. Provizore oni sciigu al mi per retpoŝto. Ĉiuj donacoj al Liberapay estas anonimaj, do se homoj volas aperi en raporto kiel donacanto aŭ volas, ke la donacita mono havu specifan celon, oni kontaktu min.

Instigo nun estas sub la aŭspicioj de UEA. Ĉu tio signifas, ke mono donacita al Instigo iros ankaŭ al la ŝajne senfina projekto pri renovigo de la retejo de UEA mem?

– Kvankam UEA aŭspicias kaj finance subtenas Instigon, la fonduso estas tute sendependa. Pri la retejo de UEA mi scias nenion. Donacoj por Instigo iros nur al la menciitaj projektoj kaj mi detale raportos pri la realigoj. La diversaj Instigo-projektoj cetere grandparte jam estas realigitaj kaj tiel do “pruvis sin”: Eventa Servo estas plene funkcianta retejo; la Komputeko-retejo efektive ekzistas ekde 2007 kaj ĵus lanĉiĝis nova versio; ekzistas jam Telegram kaj WordPress, centprocente tradukitaj en Esperanto. Donacoj al la fonduso Instigo celas esence danki agantojn kaj instigi ilin al daŭrigo kaj pliigo de la agado.

Laŭ informo en la retejo, la fonduso Instigo en la momento kiam aperas ĉi tiu artikolo ricevas 22 eŭrojn semajne de entute dek donacantoj. Tio estas iom malpli ol duono el la indikita celo.

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-06-08 9:31

“Sed ne nur pri tio temas: se la traduko ne estus bona aŭ kompleta, homoj ekrezignus pri ĝi kaj ekuzus nacilingvan version”
Prave! Mi pensas pri “Lichess”, kies interfaco estas nek bone nek komplete tradukita.

Hejmano
2020-06-08 9:40

Ja la retejo de UEA estu renovigita. Oni ne plu estas en la jaro 2000! Kiam mi eniras tiun retejon, mi estas agrable surprizita: eĉ se tiu retejo aspektas tiel kiel oni ne ŝanĝis ĝin ekde 2000, oni tamen povas trovi novaĵojn ene!
Eble tiu surprizo estu formovita.

Jovana
Jovana
2020-06-17 13:19
Respondo al  Hejmano

La retejo de UEA ne estas ĝisdata. Ĝi daŭre montras dungitojn, kiuj delonge ne plu laboras tie!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-06-17 13:54
Respondo al  Jovana

Jovana, ĉu vi povas precize sciigi, kiuj dungitoj daŭre aperantaj en la UEA-retejo (https://uea.org/asocio/oficistoj) ne plu laboras tie?

UEA, ĉu vi povas kaj afablas (mal)konfirmi la sciigon de Jovana? Se estas tempo sendadi gazetarajn komunikojn pri plej bizaraj kaj sensignifaj temoj, eble estas tempo ankaŭ por doni ĝustajn informojn kaj ordigi sian domon.

Jovana
Jovana
2020-06-21 13:06

Ĉu iu – krom la restantaj dungitoj kaj la estraro – scias ekzakte kiom da homoj laboras nun en la CO? Laŭ mia kompreno, la CO ne plu havas purigist(in)on kaj sekretari(in)on. Espereble iu (mal)konfirmos tion kaj publikigos pli da informoj pri tio, kiom da homoj entute plu laboras en la CO.
El la estrara raporto pri la pasinta jaro (revuo Esperanto, junio 2020, p. 139) estas neeble kompreni, kiu plu laboras en la CO.

Ŝtefan
Ŝtefan
2020-06-08 10:20

Jen listo de esperantaj kodprjektoj: https://github.com/Esperanto/projektoj

Pli sube oni trovas sekcion pri tradukado de diversaj projektoj, inkluzive la ligilon por wordpress. Se vi pensas ke projektoj mankas en la listo bonvole aldonu ilin!

Roland Schnell
2020-06-09 12:15

Mi neniam komprenis la utilon, traduki softwaron al Esperanto. Por spertuloj kutime la angla versio estas multe pli simpla por praktikaj celoj. Ofte la Esperantigitaj-versoj kreas kunfusun pro neklaraj difinoj de terminoj. Eble intertempe iĝis pli bone. Por la traduko estas la kutima ludo de Esperantistoj (ni konas de literaturo) montri al la mondo, ke Esperanto kapablas ĉion. Sed la ekstera mondo ne vidas. Kaj por praktika uzo de nespertuloj estas tro komplika. Ofte la solvo de problemo ne troviĝas en la oficiala manlibro, sed in anglalingva diskutgrupo. Ĉar la angla estas la plej ofte uzata lingvo. Mi uzsas diversajn realigojn de WordPress, sed mi uzas ilin per angla aŭ germana lingvo, neniam per Esperanto.

yvesnev
yvesnev
2020-06-09 14:27
Respondo al  Roland Schnell

Saluton Roland. Persone mi malfavoras uzi programojn kaj retejojn nur en la angla. Ofte anglaj terminoj estas multe pli “nebulaj” ol tiuj en Esperanto. Esperanto estas pli priskriba kaj tial klara lingvo. Mi invitas vin ekuzi Telegram kaj WordPress en Esperanto; ili estas bone tradukitaj. Provu kaj vi vidos…

Roland Schnell
2020-06-13 14:22
Respondo al  yvesnev

Dankon por la propono. Mi estas sufiĉe lerta en WordPress, OpenOffice kaj Wikipedia. Kiam mi havas problemon la Esperantigitaj version ne utilas, ĉar kutime iu angla blogo aŭ diskutlisto konas la solvon. Kaj mi ne intencas grandigi la konfuzon per tria lingvo krom la germana kaj angla.
Pli utila estus interŝanĝo inter personoj, kiuj uzas la diversajn aplikaĵojn por rekte interŝanĝi spertojn. Sed mi ne sukcesis eskscii, kie tio okazas.

blahma
2020-06-17 10:39
Respondo al  Roland Schnell

La tradicia pravigo de ekzisto de tiaj tradukoj estas uzeblo de la koncernaj programoj dum Esperantaj renkontiĝoj (kiam oni ekz. instruas ilian uzon aŭ devas ĝin priparoli). Eventuale ankaŭ en aliaj Esperanto-parolantaj teamoj kaj familioj. Simple ĉie, kie malsamdenasklingvaj esperantistoj kunlaboras.

La problemo menciita de Roland pri multobliĝo de la lingvoj envolvitaj estas ĝenerala kaj ne rilatas specife al Esperanto. Ankaŭ serĉante helpon por programo, kiun mi uzas en la ĉeĥa, mi devas ofte cedi kaj serĉi helpon pere de anglaj vortoj. Do tio nur pruvas la ekziston de (iom specifa) lingvoproblemo ankaŭ en la kampo de programaro. Se oni rezignu tuj kaj programojn ne esperantigu, tiam oni povas pro similaj “praktikaj” kialoj rezigni iom post iom ankaŭ pri antaŭenigado de Esperanto ĉie ajn. Kaj se persono uzanta programon en Esperanto same devas hodiaŭ foje cedi kaj serĉi solvon per la angla lingvo, kiel tio finfine malsamas de uzado en ne-angla lingvo nacia?

Kaj ekzistas unu plia uzeblo de tiaj tradukoj, kiujn mi mem longan tempon profitas: Ekzerci sian scion pri komputilrilataj vortoj en Esperanto. Kiam mi uzas mian komputilon (operaciumon, retumilon, tekstprilaborilon ktp.) en Esperanto, mi dume senpene alkutimiĝas al la rilataj Esperantaj terminoj (aŭ, plejmalbonokaze, instigiĝas al fikso de eventualaj eraroj 😉 kio plibonigas mian lingvoscion kaj preparas min por postaj diskutoj tiutemaj. Malmultaj homoj malfermos Komputekon (kvankam ĝi bonegas) kaj komencos ĝin studi de la komenco ĝis la fino. Aliflanke, ŝanĝo de fasonlingvo (ĉu de komputilo, telefono…) al la celata fremdlingvo apartenas jam delonge al la ŝatata rimedaro de poliglotoj kaj aliaj lingvolernantoj.

Fabrício Valle
Fabrício Valle
2020-06-09 17:56

Ni bezonas volontulojn por tradukado en Esperanto de la programo Mautic:
https://www.transifex.com/mautic/mautic/language/eo/
Subteno ne per mono, sed per volontula laboro.

Ŝtefan
Ŝtefan
2020-06-10 14:24
Respondo al  Fabrício Valle

Kio estas “market automation?” Mi legis la retejon sed mi ankoraŭ ne komprenas.

Roland Schnell
2020-06-13 14:30
Respondo al  Ŝtefan

La saman mi intencis ankaŭ diri. Mi trovis la retejon “https://www.mautic.org/what-is-mautic”, kiu ne multe helpas.

Roland Schnell
2020-06-13 14:23
Respondo al  Fabrício Valle

La indikita ligilo ne ekzistas.

blahma
2020-06-17 10:47

Interesa rimarko ĉi-rilate estas, ke la fama retejo CouchSurfing, kiu per sia famo en la 2000-aj jaroj rapide sukcesis ombri la jam ekde 1974 ekzistantan Pasportan Servon, kaj tio eĉ ene de la esperantistaro mem, nuntempe spertas financajn problemojn lige al la kronvirusa pandemio – nemirinde – kaj ekpostulis malgrandajn monkontribuojn de siaj uzantoj por ke tiuj povu daŭre la servon uzadi. Laŭdire oni eĉ pretas plene rezigni pri reklamoj en la retejo, esperante ke la amasfinancado montriĝos sukcesa modelo. Ĉu tiel efektive estos, tion eblos konstati nur post certa tempo, sed ĉi tio estas plia pruvo pri aplikado de amasfinancado ankaŭ en grandaj ret-bazitaj entreprenoj; kun la aldona bonuso, ke se ĝi fiaskos, ni povos ion lerni de ĝi kaj eble denove ankaŭ iom kreskos intereso pri “nia” Pasporta Servo (kaj per tio ankaŭ pri Esperanto), kiun TEJO dum la lastaj jaroj malmulte atentas, sed almenaŭ plu tenas funkcianta (kun ĝojo mi ĵus konstatis, ke lastatempe almenaŭ okazis jam denove iuj teknikaj plibonigoj).