Mankas kandidato por organizi IJK-n en 2021

La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso okazos en Nederlando, sed kie okazos la IJK en 2021 tute ne klaras, post kiam Britio retiris sian kandidatiĝon. TEJO nun esperas trovi novan kandidaton ĝis la fino de januaro.

Kandidatoj por organizi la Internacian Junularan Kongreson nuntempe estas serĉataj en du etapoj, por malaltigi la sojlon kaj certigi, ke ja aperos kandidatoj.

En la unua etapo oni ne bezonas prepari detalajn dokumentojn aŭ prezenti pretan proponon de ejo, sed nur anonci sian principan interesiĝon. Nur en la posta dua etapo necesos pli detala propono kun oficialaj dokumentoj.

Spite tion ne estis granda amaso da kandidatoj dum la lastaj jaroj. Por la IJK 2019 kandidatis du landoj, Slovakio kaj Nederlando. Estis elektita Slovakio. Por 2020 kandidatis nur Nederlando, kiu evidente estis elektita.

Por la jaro 2021 nun tute mankas kandidatoj, post kiam Britio dum la komitata kunsido de TEJO en la Junulara Esperanto-Semajno jarŝanĝe retiris sian kandidatiĝon.

Pli frue estis klopodoj okazigi la IJK-n 2021 en Azio, ĉar ĝi jam okazos tri jarojn sinsekve en Eŭropo, sed tiu provo malsukcesis, klarigis la kasisto de TEJO, Mung Bui (Feliĉa), en la reta diskutejo de la komitato de TEJO en decembro:

– Ni intencis kandidatiĝi nome de VEJO kaj Tajlandaj esperantistoj por organizi IJK-n en Tajlando. Ni havis Azian teamon ne nur en Vjetnamio kaj Tajlando. Ni preparis preskaŭ ĉion por la kandidatiĝo, sed bedaŭrinde poste estis sanĝo en nia teamo, 2 el la 3 tajlandanoj translokiĝis kaj ekhavis alian laboron, ili povas kunprepari sed ne povus partopreni en la tuta IJK. Estas multaj surlokaj laboroj kiam IJK okazas kaj nepre bezonas ĉeeston de LKK, do ni decidis ke ni ne kandidatiĝu nun, ni revenos eble venontjare kiam UK 2022 povus okazi en Ĉinio.

La origina limdato por la unua etapo de la kandidatiĝo pasis fine de novembro 2019, kaj tiam la Brita teamo estis la sola, kiu anoncis sian interesiĝon. La plano tiam estis okazigi la IJK-n en Belfasto en Norda Irlando, samurbe kie en tiu jaro okazos la Universala Kongreso.

Belfasto estis elektita por la UK parte pro la favoraj financaj kondiĉoj. Tamen jam post la paso de la unua limdato de la IJK-kandidatiĝo evidentiĝis, ke plej verŝajne ne eblus ricevi simile favorajn kondiĉojn por la junulara kongreso.

Samtempe montriĝis, ke mankas sufiĉaj aktivuloj por la teamo, skribas Tyron Surmon, la prezidanto de Junularo Esperanta Brita, en TEJO Telegrame:

– Ni luktis por trovi sufiĉe da homoj por havi daŭripovan organizteamon. Krome, post la fermiĝo de la unua etapo, mi malkovris ke mi sukcese ricevis stipendion por studi en Usono sekvajare. Mi estus la ĉeforganizonto, kaj mi vere ne povas plenumi tiun rolon, se mi ne estos en Britio la tutan jaron antaŭ la evento. Espereble en sekvaj jaroj ni povos krei teamon por sukcese kandidatiĝi denove, sed bedaŭrinde ne funkciis por 2021.

Post la retiriĝo de la brita teamo, TEJO denove malfermis la unuan etapon de la kandidatiĝo. Nun oni esperas ricevi sinanoncojn ĝis la fino de januaro, do restas du semajnoj. Ankaŭ ĉi-foje la kandidatoj ne tuj devas prezenti finan, detalan proponon.

Tamen, la limdato de la dua etapo estas jam la 28-a de februaro, do kandidatoj kiuj nun prezentos sin, devas ene de monato pretigi detalan kandidatiĝon kun ĉiuj necesaj informoj. Tio povas montriĝi problema, konsiderante ke en novembro neniu teamo krom la nun retiriĝinta brita entute pretis eniri la konkurson.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Ŝercemulo
Ŝercemulo
2020-01-15 9:57

“post kiam Britio retiris sian kandatiĝon”

Do finfine ja okazis Briteliro…

Hejmano
2020-01-15 15:59

Miaopinie, ekster-eŭropa kongreso efektive estus pli bona.
Tamen la foresteco de kandidata asocio estas miriga; sufiĉe da landaj junularaj Esperanto-movadoj (ŝajne) estas grandiĝantaj, ekzemple en Brazilo aŭ eĉ en Filipinoj.

Espereble agrabla lando troviĝos.