Ziko: “La biblioteko estas unika valoraĵo”

Por ŝpari monon UEA devus fordonaci sian unikan bibliotekon. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes, kiun oni en lundo prezentos al la komitato de UEA dum fermita kunsido. Libera Folio petis Ziko van Dijk rakonti pri la signifo de la biblioteko.

La biblioteko Hector Hodler, kiu situas en la Centra Oficejo de UEA, estas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo. De 2003 ĝis 2005 Universala Esperanto-Asocio dungis la historiiston Ziko van Dijk por ordigi la bibliotekon kaj igi ĝin pli uzebla por la publiko.

Dum tiu periodo UEA povis publikigi serion de kompaktdiskoj kun sonmaterialoj el la biblioteko kaj la verkon Sed homoj kun homoj pri la unuaj cent jaroj de Universalaj Kongresoj. Materialoj el la biblioteko kaj la arkivo de UEA estis ankaŭ la bazo de lia disertaĵo pri la politika historio de UEA.

Ni petis lin diri sian opinion pri la signifo de la biblioteko kaj la plano fordonaci ĝin. Krom respondi al niaj demandoj, li faris filmeton, kie li pli amplekse traktas la temon.

Libera Folio: Kia estas la signifo de la biblioteko Hector Hodler por la Esperanto-kulturo? Ĉu ĝi enhavas unikan materialon, aŭ ĉu la samaj materialoj troviĝas en multaj aliaj lokoj?

Ziko van Dijk

Ziko van Dijk: – Biblioteko Hector Hodler estas unu el tre malmultaj grandaj Esperanto-bibliotekoj kiuj ebligas esploradon pri la plej diversaj temoj. Kion ĝi signifas por la unuopa esploristo, tio kompreneble dependas de la temo. Kiam ni parolas pri la biblioteko, ni ne forgesu la Arkivon de UEA kiun mi aranĝis en 2003-2005. Ĝi estis bazo ekzemple por mia propra disertacio. Mi timas ke multaj esperantistoj apenaŭ scias pri la eblecoj de tia biblioteko kaj tia arkivo.

Ĉu vi opinias, ke prizorgado de la biblioteko Hector Hodler estu unu el la prioritatoj de UEA? Se jes, kion UEA laŭ vi faru pri ĝi?

– Mi kredas ke la biblioteko je si mem, la kolektoj, nepre devas daŭre ekzisti. Oni neniam denove povos krei similan bibliotekon. Kaj rilate al la arkivo: organizo bezonadas sian propran arkivon. Sen ĝi oni perdas la spertojn de la pasintaj epokoj. Perdi la arkivon estas kiel amputi parton de la cerbo.

Se UEA trovas, ke la asocio ne havas la monrimedojn plu mem prizorgi la bibliotekon, kion UEA laŭ vi faru por ke la biblioteko ne pereu, sed restu alirebla por esploristoj kaj aliaj interesatoj?

– Mi ne havas ideon tuj. Ja eblas konservi la kolektojn en iu tenejo kie oni luas iom da spaco. Sed tiam ne eblos utiligi ilin. Tio povas esti nur solvo por transira periodo.

Kion vi opinias pri la nun prezentita raporto de Mark Fettes, rilate la bibliotekon kaj la ceterajn paŝojn?

– La raporto de Mark Fettes estas tre radikala, aŭ: radikale honesta. Certe malsamaj personoj havos malsamajn opiniojn pri la neceso, urĝo aŭ direkto de reformo. Mi mem dubas pri kelkaj el la asertoj, ekzemple rilate al la reta disponebleco aŭ disponigebleco de enhavo. Sed principe mi tre bonvenigas strategian pripensadon kiel oni uzu la – limigitajn – rimedojn de la asocio.

En filmeto farita reage al la demandoj de Libera Folio Ziko van Dijk rakontas pli pri la biblioteko Hector Hodler kaj ĝia signifo:

 

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Bill Chapman
Bill Chapman
2019-07-19 11:20

Jen serioza diskuto pri grava temo. Dankon, Ziko.

Roland Schnell
2019-07-19 13:39

La biblioteko eblas esploron? Eblas, elbe? Sed kiu fakte esploras tie kaj sub kiuj kondicxoj? Kiom da pli aux malpli sciencaj kontribuoj ekestis pro la biblioteko? Laux mia scio ecx ne ekzistas ekstere konsultebla katalogo. Pri elektronike atingeblaj dokumentoj ni ne parolu.

А. Корженков
2019-07-20 8:16
Respondo al  Roland Schnell

Antaŭ du jaroj ni (mi kaj Halina) pasigis unu semajnon en BHH kaj ni trovis centojn da tre utilaj informoj, kiuj poste estis uzitaj en la enciklopedio “Nia diligenta kolegaro”. Tre volonte ni ankoraŭfoje venus al R’damo por plia laborsemajno kadre de alia bibliografia projekto nun komencata. Bedaŭrinde, en Vieno kaj en aliaj bibliotekoj oni nur mendas librojn kaj gazetojn kaj atendas, kiam oni alportos ilin, sed en BHH eblas mem serĉi – grandioza avantaĝo.

Roland Rotsaert
Roland Rotsaert
2019-07-21 7:38
Respondo al  Roland Schnell

’Movadaj Insuletoj’ de Heidi Goes (https://retbutiko.be/eo/ero/miin&cart_id=4043330.25247) estas lastatempa scienca verko parte bazita sur esploroj ĉe UEA.

Roland Schnell
2019-07-29 10:12
Respondo al  Roland Rotsaert

Evidente la biblioteko tute ne informas pri siaj aktivecoj. Do, se oni ne kelkfoje atentigas pri siaj servoj kaj rezultoj, oni estas prave forgesata. Mi ne memoras, kiam Biblioteko Hodeler lastfoje aperis en Gazetara Informo de UEA.

Jens Stengaard Larsen
2019-07-29 12:26
Respondo al  Roland Schnell

Kelkaj fakaj bibliotekoj ekzistas ĉefe por ebligi studojn al tre malgranda rondo. Tiuj kiuj bezonas BHH ekscias pri ĝi ĉiuokaze. Ke informoj pri tia biblioteko estas malmultaj kaj ĉefe temas pri ĝia fondo aŭ minacata malfondo estas tute normale.

Claude
Claude
2019-07-19 23:29

Dankon Ziko, pro viaj interesaj komentoj. Estas tre malfrue vespere, kaj mi nun nur tre skize respondos. Iam estis planita (ĉu fine farita, mi ne scias) kontrakto kun IEMW por depono de iuj arkivoj de BHH (fotoj diversaj) por ke la muzeo prizorgu taŭgan protektadon de la fotoj. UEA restus posedanto de la fotoj. Tio estus eleganta solvo. Sed unue iu en CO devis fari la identigon(jaro, loko, enhavo). Mankis la fortoj por tion fari.
Nu, estas multo por diri pri atingebleco de BHH. Dum malfermaj tagoj ĝi estas zorge fermita. Aliflanke, kiam mi foje petis dokiumenton pri Marjorie Boulton, mi ricevis sufiĉe tuj respondon.
Delonge estas bedaŭrinde neglektata la afero. Iu oficisto iam faris tion volontule (ekster siaj pagitaj deĵorhoroj). Sed tiel oni nur rimedumas, ne vere trovas decan solvon por prizorgi tian trezoron (kompreneble mi celas la arkivon, ne la bibliotekon).

Lee Miller
Lee Miller
2019-07-20 0:18

Oni povas transdoni la bibliotekon al Vieno. Certe.

Mi scivolas, kio okazos kiam la registaro de Aŭstrujo decidos forpreni la subtenon de la Muzeo kaj biblioteko tie. Ĉar tio estas tute normala paŝo en nia nuntempa mondo. Oni pripensu tion rilate al iu ajn donaco aŭ transdono al publika biblioteko.

Aliflanke, la biblioteko en Roterdamo efektive estas nur uzebla surloke. Por mi en Usono, ĝi ne vere utilas. Mi ne povas esplori katalogon, aŭ prunti materialojn, ktp. Do, el praktika vidpunkto, la malapero de la kolekto ne havus ian efikon.

Oni klare distingu inter la biblioteko, kaj la arĥivoj de la Asocio, tamen. Tiajn materialojn oni zorge konservu, iel, ie.

Mi efektive subtenas la ideon teni ĉion en iu tenejo dum transira periodo de la asocio.

Por multaj ordinaraj membroj de UEA, la Libroservo estas multe pli grava kaj praktika servo.

Krizipo
Krizipo
2019-07-20 11:05
Respondo al  Lee Miller

Jes, oni povus transdoni la Bibliotekon Hector Hodler al Vieno. Ke la aŭstra registaro povus forpreni la subtenon de la biblioteko ne estus “tute normala paŝo en nia nuntempa mondo”, sed estus tute nenormala kaj eksterordinara ago. La Kolekto por Planlingvoj estas parto de la Aŭstra Nacia Biblioteko. Neniam ajn registaro decidis malfondi Nacian Bibliotekon. La Aŭstra Nacia Biblioteko kaj ĝia Kolekto por Planlingvoj supervivis eĉ registaron nazian!

Anti K.
Anti K.
2019-07-22 13:38

UEA komplete neglektis la taskon, ke BHH estu alirebla por la publiko ankaŭ per elektronika katalogo (analoge al la libroservo) kaj do faris, ke nur kelkaj malmultaj homoj uzis tiun bibliotekon, kvankam ĝi estas unu el la ĉefaj dokumentaj trezoroj de la E-movado, kiu devus esti ultiligata de pli da studantoj kaj esploristoj. Ŝajnas, ke nek Fettes, nek Buller, nek Ziko interesiĝis pri tiu tasko, kiu devintus esti unu el la prioritataj kaj plej utilaj celoj de UEA. Oni devas dubi, ke Vieno aŭ CDELI bloke povus transpreni tiun bibliotekon. En ĉiuj publikaj bibliotekoj enorme mankas spaco kaj oni verŝajne transprenus nur unopajn pecojn por kompletigi jam ekzistantajn kolektojn. BHH devos resti aparta biblioteko (en kazo ke unu el la aliaj arkivoj estus likviditaj), sed ĝi devus esti serioze pritraktata.

Ziko
Ziko
2019-07-29 7:53

Laux mia modesta opinio UEA devas nepre resti la jura posedanto de la Biblioteko. Kaj rigarde la utiligon de la Biblioteko por esploristoj, oni devas konsideri iel ke esplorado aux disponigo estas temporaba.