Joop Kiefte volas iĝi prezidanto de TEJO

Ĉar ĝis la fino de junio aperis neniuj kandidatoj por la prezidanteco de TEJO, la limdato estis longigita je dek tagoj. Tiam Joop Kiefte decidis kandidatiĝi por savi la asocion de detruiĝo. Li konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.

Komence de majo TEJO publikigis malferman alvokon por trovi novan prezidanton kaj novajn estraranojn, sed ĝis la limdato, la fino de junio, ne venis ajnaj kandidatiĝoj por la plej gravaj postenoj. Post longigo de la limdato pliaj kandidatoj tamen estis trovitaj.

La sola kandidato por la posteno de prezidanto estas Joop Kiefte, kiu havas longan sperton kiel komitano de TEJO, kaj kiu interalie multe laboris pri Pasporta Servo.

Por la posteno de ĝenerala sekretario same pli frue mankis kandidatoj. Nun kandidatas du personoj: Catherine Neilson, sekretario de USEJ, kaj Trần Thị Hoan (Ĝojo), la nuna prezidanto de TEJO.

Trần Thị Hoan kandidatas ankaŭ por la posteno de vicprezidanto. Alia kandidato por tiu posteno estas Mounir Abjiou, antaŭa oficisto de TEJO. Por la ceteraj postenoj en la estraro kandidatas entute dek personoj, kies nomoj legeblas en la raporto de la elekta komisiono.

La sola kandidato por la posteno de prezidanto, Joop Kiefte, konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.

Libera Folio: Kial vi volas esti prezidanto?

Joop Kiefte kun kolegoj.

Joop Kiefte: – Mi ne intencis kandidatiĝi entute, sed kiam mi eksciis ke neniu kandidatis sin por prezidanto mi ensendis mian kandidatiĝon, en la letero klare lasante spacon por ajna pli bona kandidato. Mi longe akompanis kaj partoprenis en multaj formoj de TEJO-agado, kaj inter elekti detruiĝon de TEJO kaj prezidantiĝi, mi preferas la duan.

Kiuj estas viaj celoj kaj plej gravaj prioritatoj kiel prezidanto?

– TEJO estas organizo kun multaj celoj kaj agadkampoj, sed ĉio fontas en la lingvo, la interna ideo kaj la komunumo kiu antaŭenigas tiujn celojn kaj agadon. Mia plej grava prioritato estas atenti ke TEJO atingu siajn celojn ne simple ĉar ni metis celojn, sed pro la ekzistokialo mem de TEJO. Ni ne timu postlasi celojn se ili ne efikas, kaj ni ne timu aldoni celojn se ili favoras la Esperantistojn kaj la mondon pli vaste rilate al egaleco, komunikado kaj justeco. Parto de tio estas ke TEJO estu ĉiam sekura hejmo kaj reprezento de tio kio difinas nian komunumon.

La nuna estraro suferis problemojn rilate al manko de aktiveco, kiel vi aktivigos la estraron?

– Estraro estas teamo, kaj krom se mi iel ne elektiĝas, mi estos parto de tiu teamo kaj mem ankaŭ respondeca pri tio kion la estraro atingas. Ni kune devas honeste kaj taŭge reprezenti TEJOn kaj labori pri ĝiaj multaj ekzistokialoj. Pli ol tio, unu el la celoj de estraro estas kapi organizon, kiu niaokaze estas organizo da organizoj. Tial mi pensas ke grava parto estas ke ĉiuj facile povu partopreni kaj senti sin vere parto de TEJO, sendepende de ajna oficiala rolo. Kiam organizo bone funkcias, foje unu ama kaj produktema vorto sufiĉas por tion atingi, kaj mia rolo ne estas labordoni, sed funkciigi taŭge la organizon.

Dum pasintaj jaroj TEJO suferis problemojn rilate al siaj financoj, kion vi faros por eviti tion estonte?

– Pri tio mi planas konstante esti en bona kontakto kun la kasisto, por kiu nur estas unu kandidato kaj kiu jam spertas de antaŭa estraraneco. Gravas konscii tamen ke organizoj kiel TEJO havas monon por uzi por siaj celoj: krom se la organizo komplete fiaskas, neuzo de havebla mono por progreso povas esti pli granda peko ol ne havi multe da mono. TEJO havas ideologiajn celojn, ne monajn, kaj la mono por tio estas ilo.

Kiel vi planas kreskigi la membraron de TEJO?

– Ĉar la movado estas multe pli granda ol la membroj, ni esence nur bezonas manieron por taŭge registri tiujn movadanojn kiel membro de TEJO senigante nin de la limigoj kiuj por ili povas ekzisti. Unu parto de tio estas ekzemple praktika efektivigo de la jam antaŭe preparita plano pri la Junaj Amikoj de Esperanto. Alia parto estas plifaciligi pagadon tutmonde al TEJO kaj UEA tie kie pagsistemoj ne aŭ ne bone funkcias ekzemple per esplorado kaj aplikado de ebloj kiel pagado per ĉifromono.

Kio plibonigendas en TEJO laŭ vi?

– Mi pensas ke la pesimismo de la lastaj kelkaj jaroj grave tuŝis la eblon de TEJO atingi ion ajn, ĉu siajn celojn aŭ simple amuziĝo de la juna esperantistaro. Mi pensas ke nepre ni permesu pli da neseriozeco kaj freneza agado en nia movado por povi raŭmisme danci ĝis la fina venko.

– Dankon pro la demandoj kaj se iu havas plu demandojn al mi, ne hezitu demandi ilin al mi!

Intervjuo: Robert Nielsen

La respondoj  de Joop Kiefte aperas senŝanĝe.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Emilio Cid
2019-07-18 13:28

Gratulegon Joop.

kanjo
kanjo
2019-07-18 18:03

Laŭ mi TEJO estus en bonaj manoj kun Joop. Li estas diligenta, kreiva kaj bonkora homo.